Verkoj de FeZ/Kelkaj rememoroj pri miaj gepatroj kaj Ludoviko

KELKAJ REMEMOROJ PRI MIAJ GEPATROJ
KAJ LUDOVIKO.

Miaj gepatroj estis neordinara paro. Ĉiu el ili aparte estis alia tipo, sed ambaŭ kune ili plej bone kompletiĝadis. Mia patrino estis anĝelo en plena senco de tiu ĉi vorto. Modesta, bonkora, ĉiam mallaŭta, ŝi tutkore oferis sin al la mastrumado kaj al karaj infanoj.

Absoluta ŝia kredo je la saĝo kaj justeco de sia edzo estis neniel ŝancelebla. Kiam ekz. la patro intencis puni iun el ni, la patrino ĉiam penadis bagateligi la kulpon kaj moligi la justan koleron de sia edzo. Ne prosperinte tamen, ŝi atendis en najbara ĉambro la revenon de la »pekulo« el kabineto, kie nia patro tralegis al li »Paternostron«. La infano revenante el la »juĝejo« preskaŭ ĉiam renkontadis survoje kvazaŭ hazarde aperintan patrinon, kiu kun larmo en okulo, glatante lian pekulan kapeton, »severe« admonadis la petolemulon.

Mi povas plej certe diri, ke la »kispuno« de la patrino ofte pli efikis ol la severa admono de la patro. Kiam iu el ni laŭ ordono de la patro restis pune sen tagmanĝo (eĉ pro troa apetito, kiun, ekzemple, ni malĝuste montris antaŭ la tagmanĝo), iu anĝelzorganto sendadis al ni pere de maljuna kuiristino Mario nian porcion (kompreneble dum la posttagmeza dormeto de la patro, kaj ĉiam »nur hodiaŭ la lastan fojon«). Ni bone konis la »nurhodiaŭon«.

Malgraŭ sia severeco la patro posedis nian plenan respekton, kaj poste, ĝis la lasta lia vivnomento, nian plej sinceran aprobon kaj amon.

Ludoviko estis favorato de la gepatroj. Mi supozas, ke li neniam kaj neniel estis riproĉata de ili. Se li nur havus ĝustan apetiton, li certe ricevadus duoblan tagmanĝon. Kiom mi ofte aŭdadis, Ludoviko estis ĉiam malforta, pala kaj tre enpensema knabo. Li estis tre ordema kaj obeema.[1]

De mia frua infaneco mi tamen memoras lin, kiel gajan maturaĝulon bonegan aranĝiston de diversaj amuzoj, ekskursoj, dancoj k. t. p. Kvazaŭ nune mi memoras unu fakton. Ni ĉiuj pretigadis nin al la dormo, nia patro laŭkutime preparis por la morgaŭa mateno sian instruistan paperujon, la horloĝo batis la dekan — kiam subite oni eksonorigis ĉe la enirpordo: enkuris aro da kuzoj, kuzinoj, onklinoj, pli aĝaj pensionanoj (nia patro havis pensionon por pli malpli 20 knaboj) sub gvido de Ludoviko (ii loĝis malsupre en aparta ĉambreto sur teretaĝo) kaj mi baldaŭ ekaŭdis muzikon kaj dancojn. Kaj mia patro, malgraŭ sia akurateco, malgraŭ la frua morgaŭa eliro en gimnazion — eĉ unu vorton ne diris kontraŭ la fantazio de sia Ludoviko… Nur se anstataŭ Ludoviko — estus mi.

Mi memoras unu kuriozan scenon tuj post mia eniro en la I klason de l’ II gimnazio, kie Ludoviko tiam estis en la oka. Petolemulo, mi enkuris en la instruistan kabineton kun ĉapelo sur la kapo. Oni min tuj senĉapeligis, forpreninte la profanigilon de l’ sanktejo. Plorante mi forkuris al Ludoviko. Li kunprenis min kaj prezentis al la inspektoro sian etan fraton novebakitan unuaklasulon. Sinjoro inspektoro ekridetis kaj, redonante al mi la ĉapon, diris:

— Memoru, knabo, ĉiam imiti vian fraton, kiu estas la ornamo de nia gimnazio!

Sur revojo mi timeme demandis la »ornamon«, ĉu mi hodiaŭ restos sen tagmanĝo?

— Ne, vi certe ricevos ĝin, ĉar neniu ja scios pri la ĉapepizodo.

Ludoviko estis fervora piedirulo. Li ofte iris sola aŭ aranĝadis opan piediron al Vilanov (antikva pola reĝa rezidejo proksime de Varsovio), aŭ la ĝeneralan ekskurson en omnibuso speciale dungita por la tuta familio kaj pensiono. Mi tre klare memoras unu dolorigan epizodon dum tia ekskurso: mi dufoje falis de sur la veturigista sido, kien min pro mia granda ĝojo ekkomandis Ludoviko.

La patro riproĉetis lin pro la tro bonkoraj »fantazioj«. Kaj efektive, Ludoviko estis por mi kvazaŭ enpersoniĝo de ĉio bona kaj saĝa. Nian bonkoran, malsaneman patrinon li preskaŭ diadoris. Kaj reciproke — Ludoviko estis por ŝi kvazaŭ okulpupilo.

Post la frua morto de nia adorata patrino, la 1. XI. 1892, ni ĉiuj restis en profundega korfunebro. Depost ŝia morto, kiu sendube lasis sur la sentema animo de Ludoviko profundan postsignon, nia patro alproksimiĝis al siaj infanoj, kaj liaj interrilatoj kun ni fariĝis pli amikaj, malpli oficialaj kaj »pedagogiaj«.

Feliĉe la neston de nia patro ne trafis la sorto de multaj aliaj familiaj nestoj.

Kiam ofte anoj kaj aninoj ĝiaj, eksentinte la flugkapablon, forflugas en la mondon por foriĝi kaj ne reveni plu en sian patrinan neston — ĉe ni okazis alie: ĉiu laŭvice ekfluginta birdeto revenis kun sia ino en la gepatran neston kaj por grandega ĝojo de nia patro ni ĉiuj ekloĝis en Varsovio. Baldaŭ la patro fariĝis »pensiulo« (emerito), sen ia difinita laboro kaj vivo aranĝiĝis por ĉiam en neniel neniel ŝancelebla rondfamilia unueco.

Kaj ekstariĝis tiam niaj sabataj familiaj kunvenoj ĉe la patro, kiu fierante, ofte diradis:

— Riĉulo mi neniam estis, sed jen mia riĉeco kaj fiero de mia vivo.

La sabataj kunvenoj tradicie daŭras ĝis nun kaj espereble daŭros longe poste.

Ludoviko ofte helpadis la patron, precipe kiam la lasta, fininte sian 35-jaran instruistan servon, fariĝis »pensiulo« (emerito), sen ia difinita laboro kaj vivimpulso. Ĝuste tiam la patro komencis la pligrandigon de sia 4-lingva proverbaro, kaj poste laŭ inspiro kaj kun helpo de Ludoviko — ĝian esperantan tradukon. Ĉar la esperantista movado tiam ne estis tro matura, la »proverbaro« ne havis perspektivon de granda vendado. Por tamen ne disrevigadi sian karan patron kaj ne senvolontigi lin por plua laboro, Ludoviko uzas senkulpan fortelon: skribas al la »Esperanto Verlag Möller kaj Borel« kaj jen unumatene la patro ricevas oficialan mendon de tiu ĉi firmo: »Plej baldaŭ sendi« kelkcenton da esperanta proverbaro…

Mia patro estis superfeliĉa! Lia laboro ne estas vana!

Se vi tamen volus serĉi la fonton de ĉi tiu patra ĝojo kaj per la fadeno veni al ĝia bulo — vi nepre trafus en la… poŝon de Ludoviko.

Ludoviko, kiom mi memoras, estis vera homarano, laŭ ĉiuj dogmoj de lia postea »Homaranismo«, kiu antaŭiris la inspiron de la lingvo Esperanto. La fajro de »Homaranismo« brulis en lia koro ĝis lia lasta vivospiro. Li ofte parolis kun mi pri ĉi tiu fajro kaj karesis la esperon, ke eble venos tamen la horo, kiam la homaro vekiĝos por la alia, pli bona vivo.

Sed venis la milito, kiu plirapidigis lian morton.

28. VI. 1919.

Piednotoj redakti

  1. Tre karakteriza estas por li la respondo, kiun li, apenaŭ kelkjara knabo, donis al la patro en Bjalistoko.
    — Ĉu vi volas iri en lernejon — demandis lin patro.
    — Ĉu mi iras ĉien kiel mi volas? — respondis Ludoviko.