Kiam mi estis malsana, Vi zorge flegis min, Kaj mi forgesis dolorojn, Kaj vide ĝuegis vin. Kaj ofte mi eĉ alvokis Dolorojn de l’ malsan’ Por ĝui sur mia frunto Kareson de via man’. Malsano mia forpasis, Kun la malsano — vi. Forpasis tagoj de ĝojo, Tagoj de iluzi’. Nun ree sana, sopire Demandas mi, sen sci’: Kio pli kara estas, Ĉu mia san’, aŭ vi?
»Literatura Mondo«, Nr. 1, 1934.