Verkoj de FeZ/Lumo interna

LUMO INTERNA.

(Parolo okaze de ĉeesto en la blindula kunveno de »Lumo Interna«, grupo en Breslau, 6. III. 1916.)

Motto: Kian valoron havas la okulo,
Se surda, blinda estas nia kor’?

Mi neniel povis endormiĝi. En mia kapo la taglaboro ŝajne ne finiĝis, malgraŭ ke aliaj miaj »kunlaborantaj« homoj de longe sonĝis pri ia neatingebla feliĉo. Lumiginte mian noktan lampeton kaj perforte ŝlosferminte mian »pensejon«, mi senpacience atendis viziton de s-ro Morfeo. De ekstere allogadis min ĉarma, freŝaera vintra nokto. En mian malgrandan ĉambreton malgaje enrigardis unu, eble sola sur la strato lanterno, en kies subvitra interno apatie lumetis lampeto, tre avare dissendante siajn palajn radiojn en mallarĝan marbordan malproksimon. Se mi ne kuŝus en varma lito, mi irus promeni.

Baldaŭ miaj petolemaj pensoj konformiĝis al ĉi tiu mia promenintenco, kaj, deŝirinte sin de la ĉeno, levis kaj kunportis min sur flugiloj de mia dormema fantazio — kaj jen mi troviĝis ekstere. Antaŭ mi etendiĝas sorĉoplena, malproksima vojo, plenkovrita per freŝa, delikata neĝo.

La nokto estas senstela kaj frosta. Mi tremas kaj paŝas singarde, esplorante per mia nokta lampeto ĉiun vojeton, ĉiun ŝtoneton. Ĉirkaŭ mi furiozas ventego, ĵetante min kvazaŭ senhelpan orfan folieton, falintan de sia patrina arbeto.

La furiozo ĉiam plifortiĝas, rompante kaj detruante ĉion, kio renkonte al ĝi penas kontraŭstari. Jen kuŝas terebenigitaj arboj, arbetoj, domoj, dometoj… La vojo aspektas kvazaŭ unu granda postbatala tombejo.

Mi timas… Mi volas hejmen, en mian varman liton, sed… ho, ve! Ventego estingis mian lampeton kaj mi troviĝis sola, senhelpa, tremanta — sur granda, nekonata, danĝera vojo — sen ia lumradio…

Malespere mi krias helpon, sed vane. Senkompata estas la ventego kaj surda — la nokto. Blinde mi vagas kun interna frosto, miaj okuloj laciĝis pro troa streĉado, piedoj rifuzis obeon, kaj la koro haltis de teruro…

Sed jen de malproksime mi ekvidis iun malgrandan kvazaŭ-dometon, en kies interno io lumetas. En la dometo ŝajnas neniu loĝi. Mi plirapidiĝas al la miraklo — ĝi staras malfermita, kvazaŭ helpinvitante frostiĝintan kaj vojperdintan pilgrimanton. Mi enrigardas — nenio kaj neniu, krom malgranda lampeto. Kiu miraklo ĝin savis? Kiu vi estas, forto, kiu kontraŭstaris al la furiozo, dum ĉio kuŝas survoje frakasita kaj detruita?

Mi eniras. Mistero kaptas mian koron, kaj en oreloj ies nevidata zumas voĉo:

— Mi estas lumo interna de homoj… Eniru, varmigu vian korpon kaj koron, lumigu la estingitan lampeton kaj — iru…

Mi vekiĝis kun forta kapdoloro.

Mia nokta lampeto staris estingiĝinta kaj de la strato mistere enrigardis lumo de lanterno…

Mia koro batis maltrankvile…