Verkoj de FeZ/Oficialaj informoj de I. C. K.

OFICIALAJ INFORMOJ DE I. C. K.

Ĝuste en la tagoj, kiam la esperantistaro tutmonda festas la 74-an datrevenon de la naskiĝotago de sia majstro, atingas min la dolora sciigo: mortis D-ro Felikso Zamenhof.

La vizitintoj de la postmilitaj kongresoj certe memoras la simpatian, preskaŭ ĉiam bonhumoran, etstaturan majstrofraton, kiu en la lastaj jaroj estis fariĝinta kvazaŭ la tradicia reprezentanto de l’ Zamenhofa familio ĉe la universalaj kongresoj. Liaj paroladetoj, plenaj de la spirito de lia frato, ofte donis al la fermaj kunsidoj ilian ĝustan solenecon.

Kaj niaj legantoj memoras liajn parte bonhumorajn, sed trafajn, parte seriozajn poemetojn kaj artikolojn, kiujn li verkis ĉu okaze de la naskiĝdato de sia frato, ĉu ĉe aliaj gravaj okazoj, sub la pseŭdonimo FeZ.

Bedaŭrinde li ne povis partopreni la Jubilean Kongreson, kie la neĉeesto de reprezentanto de l’ familio Zamenhof estis sentata de multaj kongresanoj kiel grava manko. Kaj bedaŭrinde li ankaŭ ne plu povis, okaze de la nunjara datreveno de la naskiĝtago de D-ro L. L. Zamenhof, verki por Heroldo ion karan je la memoro kaj honoro de sia frato.

La tuta esperantistaro dolore funebras pro la foriro de la kara mortinto. Ankaŭ nla redakcio sincere bedaŭras la tro fruan morton de nia alte ŝatata kunlaboranto, kaj ni esprimas al la familio Zamenhof, precipe al la sollasita vidvino s-ino Heleno Zamenhof kaj ŝiaj infanoj, nian profundan kunsenton.

ICK[1] direktis al s-ino Heleno Zamenhof la jenan telegramon:

Sinjorino Zamenhof, Marszalkowska 48,
Warszawa.
Tuta esperantistaro dolore funebras pro morto Feliks Zamenhof R. I. P. profundajn kondolencojn.
ICK
Merchant Kreuz

Piednotoj redakti

  1. Ĝis la definitiva transpreno de la taskoj flanke de UEA, ICK ankoraŭ reprezentas la centran gvidon de la Esperanto — movado.