Verkoj de FeZ/Post la Lublina Kongreso

POST LA LUBLINA KONGRESO.

(Impresoj).

La V-a pollanda kongreso de Esperanto en Lublin pasis sub signo de »pli da laboro ol da amuzo«.

Efektive kaj bedaŭrinde.

Kaj, se eĉ oni konstatis certan mankon en la afergvida parto, oni juĝu ĝin ne tro severe.

Kiu estas sen peko?

La laboraj kunsidoj estis vere interesaj. Faladis vortoj fortaj, ofte akraj por la orelo, sed elkoraj. Krom aktualaĵoj de nia polesperanta tendaro oni kalandris[1] la rezolucion parizan. Ĝi metis bastonon en nian verdan formikejon. Tute nature: ĉiu ŝanĝatenco, ĉu politika, ĉu socia, refleksas same.

Sed en la proambicia miopeco kelkaj parolintoj ne vidis, ke la ĝenerala voko de la esp-aro pri reorganizo de nia movado neniel atencis ies ajn ekzistadon aŭ meritojn. Ĝi postulis ja nur konkordigon, unuecigon de la tro dispecigata laboro de niaj tri centroj. Krome en Lublin evidentiĝis certa subjektiveco, kio estu nepre evitata en la juĝoj pri gravaj, seriozaj aferoj.

U. E. A.[2] faras laboron vere utilan, grandiozan, I. C. K., K. R., kaj aliaj — same. Sed imagu kiom multe pli efika estus laboro de ili 3 kunfanditaj en unu potenca centro!…

Jen nur tion celu ni, postulu per ĉiuj fortoj, per tuta nia — bona volo. Dise ni faros nenion, eĉ en la plej bona, plej demokratia parlamento. Ni havas ja tiurilate malgajan sperton…

Nia ĉefa nun zorgo estu: difini niajn rilatojn kaj kunlaboron kun la event. nova organizo, transdoni la privatajn ambiciojn al la ambicio de la tuto.

Kiam la nova organizo transprenos la direktilon, ĉiuj entuziasmuloj, kiujn oni konsideris ĝis nun »leonoj en la kaĝo«, havos okazon elpaŝi sur la vastan arenon kaj tie utiligi siajn kapablojn kaj ideojn.

Dume ni preparu nin al tiu ĉi grava kaj respondeca tasko. En plena fido kaj en profunda kredo je la neelĉerpebla vivoforto de nia Esperanto. Kaj nur en paco, sen pikvortoj, kaj sen galo.

Ni estas ja pacaj batalantoj! En aferoj gravaj ni estu seriozaj, objektivaj kaj ĉiam — indulgemaj. Alie neniam la juĝo estos ĝusta kaj fidinda.

Kiel estis dirite en Lublin, belan ekzemplon de vere homama indulgemo donis al ni nia ĉefo, prof. Bujwid. Li (same mi) preferas kritikon eĉ severan, senindulgan, ol flatvortojn.

»Pola Esperantisto«, Nr. 11. 1932.

Piednotoj redakti

  1. ? — Laŭ miaj scioj F. Z. ne uzadis vortojn neoficialajn. — E. W.
  2. La ornamaldono »ekzistanta de 25 jaroj« estas nek bezona, nek konvena. Gravas ja la kvalito, pri kiu neniu dubas, ne la kvanto.