Verkoj de FeZ/Printempo venas…

PRINTEMPO VENAS…

Anguleto por infanoj-esperantistoj.

En regno de Helios (antikva dio de l’ suno) estas granda svarmo.

La potenca reĝo disaŭdigas per reĝa korno al ĉiuj siaj sun-filinoj, la belegaj kaj petolemaj Radioj, urĝan alvokon:

— Aŭskultu ĉiuj! Morgaŭ frumatene ni grandare malsupreniros sur la teron. Malvarma vintro preparas sin for, kaj nun venas regado nia. Prepariĝu ĉiuj kaj memoru — ne hontigi min, dion de l’ suno!… Mi ne ripetos al vi, kion vi devas fari. Vi bone scias. Kiel kutime: varmigi la teron kaj brili malavare. Al riĉuloj pli, al malriĉuloj… hm… nu, vi ja komprenas min…

— Ni komprenas!… Vivu patro nia kaj Sinjoro, potenca Helios!… — ekkriis ĝoje la sun-filinoj.

Nur unu, bluokula kaj bonkora Radieto, ne partoprenis en la komuna ĝojo.

Nur ŝi unu ne komprenis la patron.

*

Sur la tero estas granda movado. En aero kvazaŭ pendiĝis ia festo. Io ludas, tintas, kantas…

La spirado fariĝis pli facila, kvazaŭ oni per blovilo forĝista enblovadus en pulmojn varman, freŝan aeron.

Riveroj el sub glacia tavolo elsaltis gaje sur la bordojn, kvazaŭ junaj ĉevalidoj lasitaj libere el la stalo. Montoj liberigis for la neĝojn. Tiuj ĉi gaje malsuprenfalante, ŝaŭme kuniĝas kun riveroj en unu kapturnigan frenezan kuron.

Ĉiu, ĉio ĝojas kaj benas. Printempo iras…

*

En kelo sur pajlosako kuŝas eta Jaĉjo. Li piedbatas, suĉas fingretojn. Jen li ploras, jen ridas, jen balbutas… Kvazaŭ parolas al iu, al io… Demandas, klarigas — eble plendas?

Apud li sur tero sidas Aĉjo, 4-jara knabo. Vane li penas veturigi difektitan, malnovan aŭtomobilon, kiun li hieraŭ trovis en la korta balaaĵujo.

En la kelo estas mallume, humide[1] kaj malvarme. Malgranda fenestro plenkovrita per polvo, tre avare penetrigas lumon el la malgranda korto.

Ilia patrino iris en la urbon al laboro. Patro — tiu ĉi mortis jam delonge. Tie ĉi oni ankoraŭ ne scias pri la heroldoj de l’ printempo. Tien ĉi ne enpenetras la poŝto el la ĉielaj regionoj.

Estas la sesa matene. Sur aliaj stratoj la Heliosa avangardo jam delonge malfermigis la fenestrojn, surprize vekinte la dormulojn.

En la kelo estas ankoraŭ nokto.

Subite jen supre ĉe la fenestro io ekbrilis… Iu kvazaŭ staras… Ĵetas en la kelon oran sunradion, varman, gajan… Sur la pajlosakon, sur ambaŭ infanojn…

Unu… du… tri… kvar…

Jaĉjo kaptas, ridas, amuziĝas… Ellasas, denove kaptas… Kia ĝojo!… Li forgesis pri la malsato, pri la malvarmo.

Aĉjo malfermis la buŝon — rigardas, aŭskultas, miregas…

— Kiu, kio?…

Ĉe la fenestreto staras kaj ridetas bonkorulino, la Radieto.

— Tien ĉi, fratinoj!… ĉiuj kune, amataj! Venu grandare, rapide!… Ĵetu ni al ili plenmane, malavare — sciu ili ankaŭ, ke sur la tero jam estas printempo. Ne ŝparu!… Mankos al neniu!…

— Prenu!… Havu!… Kaptu!… Ĝoju!… Ha… ha… ha… Estu justeco en la regno de Helios!…

Kaj, pleniginte la kelon ĝis plafono per oraj, brilaj sunradioj, ili ĉiuj forkuris, ridante, kontentaj.

Helios en sia orsuna veturilo observadis la laboron de l’ filinoj…

Kaj jen la unuan fojon, malĝojo kuŝiĝis sur lian radian frunton.

Koron lian ekpremis kompato kaj en la okuloj ekbrilis larmoj de granda pento.

Turnante sin al keloj kaj subtegmentoj, li diris:

— Pardonu min! Mi estis maljusta.

Kaj tuj ordonis al siaj filinoj:

— Plenrajton por ĉiuj!… Estu justeco en la regno de Helios!

Piednotoj redakti

  1. malseke? (F. Z. ne ŝatis neologismojn) E. W.