Versaĵaro/Je ŝia nomfesto

JE ŜIA NOMFESTO

“Ne forgesu la nomfeston
Mian. Certe vi komprenos:
Mi deziras: jes, vi venos:
Mi esperas la ĉeeston.”
Tagon tiel leterdiris
Vi al mi. Mi ne forgesis:
Koron mian dir’ karesis,
Kaj profunde mi sopiris.
Estis dolĉa la ĉeesto:
Mi tutkore vin gratulis;
Sento mian koron lulis
Dum la nia apudesto.
Tiun senton por esprimi,
Mi decidis tujan agon
Ho, la feliĉegan tagon!
Jen, antaŭen! Kial timi?
En vendejo tuj mi mendis
Keston el tre belkoloraj
Floroj; kun esprimoj koraj
Ilin al vi mi jam sendis.
Ĉu vi sentis la kontenton
Pro la faro, mi ne scias;
Sed mi tamen opinias,
Ke vi ĝuis la prezenton.

Nur estimo via restas
Al mi; estas ĝi sufiĉa
Al la koro sentoriĉa
Tiel, kiel mia estas!
La feliĉaj tagoj pasis!
Ju pli dolĉa la kunesto,
Des pli mala la foresto:
En doloron ĝi min lasis!
Des pli granda la doloro!:
Senton devis mi sufoki,
Mi ne devas vin alvoki
Spite de dezir’ de l’ koro;
Se mi estus ja kuraĝa;
Povus ion mi vin sendi:
Sed vi rajtus prave plendi
Se mi estus, do, malsaĝa.
Nu, malgaja mi min sentas
Pro situacio mia;
Tamen, tre korambicia
Sento min senĉese tentas;
Min instigas al la ago,
Kiun vi tuj malpermesis,
Kiam senton mi konfesis.
Ha neforgesebla tago!,
Ne esperu, ne, la penton;
Kvankam akra la doloro,
Ne sufokos mia koro
Sian grandan puran senton…
Kion sendi, do, hodiaŭ?
Nu; „Feliĉojn” nur mi diras,
Dum la kor’ dolorsopiras,
ĉar vi diris ja „Adiaŭ”!
Venu via la admono,
Mi trankvile ĝin atendos;
Kvankam vi certege plendos…
Ankaŭ venos la pardono!
Ĉar vi estas grandanima
Vi ha! devas do kompreni…
Mi ne povas min deteni,

Pro la mia sent’ senlima!
Sed, jes, havas mi detenon:
Mian koron eĉ oferi,
Kaj ne plu al ĝi toleri
Rompi ĝian la katenon.
Tre malgajaj la sopiroj
Estas de la koro mia!
Brunulin’ tre simpatia,
Tiaj ankaŭ miaj diroj!…