Indekso : Versaĵo pri Amo (1912)
de Clarence Bicknell
El: Esperantista Gazeto Danlando

n-ro 6, dec. 1912.

(Represo el Kataluna Esperantisto.)

Kiam lunradioj dancis
Sur la maro orienta,
Iuj, hejmen sopirante,
En ĉielon ree saltis;
Sed aliaj, pli kuraĝe,
Kiel infanar' sen timo,
Subakviĝis kaj sin kaŝis
Sur la roka marpavimo,
Kie ili refariĝis
Briletante lunetaro,
Perloj el arĝenta lumo,
La trezoro de la maro,
Serĉu ilin, se vi volas,
Kaj se perloj vin konsolas;
Sed ne estas la trezoro
ili por malgaja koro.

Ankaŭ ĉar la ter' profunda
Nigra estis, sen koloro,
La stelaro ĝin rigardis
Simpatie kun doloro;
Kaj rapidis la radioj
De la suno, de la steloj,
Por ornami la dezerton
Kaj ĝin semi per juveloj.
Or'topazo kaj smeraldo,
Diamanto kaj rubeno,
Tie loĝis kaj briladis
Kiel floroj en ĝardeno.
Dum miljaroj ili estis,
Helaj lampoj en karcero,
Ĝis la vasta oceano
Ŝajnis nur spegul' arĝenta;
Iuj, kiel vojaĝantoj
Lacaj, sur la supro haltis;
De la supra mond' kaŝite,
La trezoroj de la tero,
Se vi serĉi ilin povos
Eble vi per peno trovos;
Sed ne estas la trezoro
Ili por malgaja koro.

Jen juvel' alia kuŝas
Ne en malproksimaj lokoj,
Nek kaŝite sub la ondoj,
Nek dormante en la rokoj;
Ĝi trezor' mirinda estas,
Naskiĝinte en ĉielo,
Pli valora ol la lumo
De la sun' aŭ ia stelo.
En la homa koro vivas
Fajro el la dia flamo,
La trezoroj el trezoroj
Kies nomo estas Amo.
Tiu estas la juvelo
Kiun ĉiu koro tenas;
Eĉ malforta kaj timema,
Ĝi la tutan mondon benas,
Amon serĉu per laboro;
Amon gardu kun fervoro,
Amo estas la trezoro
Por ĝemanta homa koro.