Kadre de tiu ĉi projekto ni povos havi klaran liston de parolataj lingvoj en personaj paĝoj de vikifontaristoj. Populara nun en alilingvaj Vikifontaroj, tiu ĉi projekto povas esti aparte utila en Vikifontaro Esperanta, kie ĉiu vikifontaristo estas neeviteble fluparolanto de minimume ankoraŭ unu lingvo krom Esperanto. Ni, do, sciu, kiu el ni kiujn lingvojn scias.

Helpu disvastiĝon de la ideo: metu la konvenan ŝablonon sur vian uzanto-paĝon!