Vivo de Zamenhof/Ĉapitro IX

(p. 118-129)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Lingvisto
Reforma agitado en 1894. — "Delegitaro" kaj Ido en 1907. — "Iniciatinto, ne kreinto". — Zamenhof kaj de Beaufront. — Vivo kaj arbitreco. — El "Aldono al la Dua Libro". — Natura leĝo. — Teorio kaj praktiko. — Amerikaj filozofoj. — William James. — Henry Philipps. — Senrompa disvolviĝo. — Parolado en Dresdeno 1908. — Washington 1910.

Revojaĝinte Varsovion, el Anglujo Zamenhof kunportis impreson tre ĝojigan. Sed nur du monatojn li ĝuadis trankvilecon. Kaŝita glavo krevigis nubon en aŭtuno.

Se Esperanto progresadis tiel vaste dum antaŭaj dek du jaroj, la kaŭzo ĉefa kuŝis tie, ke jam ĉesis diskutado teoria pri la lingvo mem. En la komenco, multaj aliĝintoj proponis iun aŭ alian reformeton. Demokrate Zamenhof aŭskultis ĉiujn, kaj raportis en gazeto La Esperantisto kun fidela zorgo. Sed la ŝanĝoj proponitaj kontraŭis unu la alian. La unua rondo de l' adeptoj spertis samon, kiel la aŭtoro jam pli frue: nome, kio ŝajnas bela sur papero, tio montriĝas ofte nepraktika en la vivo. Plie kio plaĉas al la unu, tio ĝuste plej malplaĉas al alia. Kial do riski la mirindan vivantecon de la lingvo per danĝeraj rompoj?

En 1894 okazis du voĉdonoj de la centra Ligo. Ambaŭfoje la plejmulto rifuzis ĉiujn ŝanĝojn. De tiam la movado kreskis pli rapide.

Kontraŭ reformado staris ĉefe kaj eĉ fanatike markizo de Beaufront. En Ĝenevo li ĉeestis la kongreson, kaj protestis kun indigno kontraŭ la gazetoj, kiuj uzas novajn formojn.[1] Memoriginte la oferon de siaj propraj preferoj pri lingvo, li teatre kisis sian Majstron sur estrado de l' ĉambrego. Tiu sceno videble ĝenis Zamenhof. En angulo de l' salono murmuris voĉo de Bourlet: "Judasa kiso".

Honesta kaj lojala, la Doktoro ne ŝatis kredi la kulpigon. Kun dankemo li repensis pri sindona laborado de l' propagandisto franca: Lia karaktero kaj ideoj povis esti ne plaĉaj, sed lia merito restis granda.

En aŭtuno post Kembriĝo kunvenis en Parizo estraro de la "Delegitaro por elekto de lingvo internacia". Fondita de Pariza logikisto Couturat kun helpo de l' Esperantistoj, ĝi kolektis la subskribojn de multnombraj societoj aprobantaj la ideon pri helplingvo. Ĝi celis peti l' Asocion de l' Akademioj, ke ĝi elektu oficiale unu lingvon. La respondo estis nea.

Tiam la fondintoj kunvokis al Parizo komitaton de scienculoj diverslandaj. Tri aŭ kvar ĉeestis mem.[2] La ceteraj sendis ĉu amikon, ĉu sekretarion. Oni petis Zamenhof, ke li nomu advokaton por Esperanto. Li proponis de Beaufront, kiel prezidanton de la Franca Societo propaganda. Li ne volus lin ofendi per alia prefero, kaj deziris montri al li fidon kaj dankemon.

Tiu fido estis trompata. Anstataŭ defendi la lingvon en la nomo de lia sendinto, la markizo rekomendis mem projekton prezentitan sub la nomo "Ido". Ĝi enhavis gravajn ŝanĝojn de finiĝoj, vortaro, kaj gramatiko. Couturat ĝin subtenis, ĉar preparis kune. Tiel nur Esperanto ne havis veran defendanton, dum ĉiaj sistemoj, Spokil, Parla, Bolak, ricevis advokaton, ofte aŭtoron mem. Kredante, ke Zamenhof konsentos kun de Beaufront, la komitato decidis elekti Esperanton kun ŝanĝoj laŭ la senco de l' "Ido" anonima, celante interkonsenton kun la Lingva Komitato.

Kiam la afero diskoniĝis, indigno skuis la Esperantistaron. La ekkrio de Bourlet ĉie ripetiĝis: "Trompo kaj perfido". Dum ses monatoj de Beaufront neis ĉion. Subite li konfesis, ke li mem estas la "Ido". Protestinte, la Lingva Komitato rifuzis ĉiujn ŝanĝojn. Dume Couturat jam komencis disvastigi la projekton, kvazaŭ novan lingvon. Per konduto nek justa, nek lojala, de Beaufront difektis sciencan diskutadon, kaŭzante la enmikson de sentoj ambaŭflanke.[3]

Zamenhof pli alte staris. Kvankam naŭzita, li proponis lasi for la aferon pri personoj, kaj komenci novan ekzamenon de la ŝanĝoj en publika lumo. Rezultato estis sama: la plimulto ja preferis fidele daŭri sian vojon laŭ devizo de pariza Profesoro Cart: "Ni fosu nian sulkon". Kiel ĉiam la Doktoro submetiĝis demokrate.

Konstante same li sin tenis jam de la komenco. En 1888 li skribis:

"Ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de la mondo. Mi ne volas esti kreinto de lingvo, mi volas nur esti iniciatoro."[4]

Laŭ lia opinio, necesis iam semi en la mondo komunan fundamenton de la lingvo. Tion li faris per Unua Libro. Sed

"Ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo tiel, kiel ni vidas en ĉiu el la vivantaj lingvoj. . . . Kompetenta devas esti de nun, ne la aŭtoro aŭ ia alia persono; la solaj kompetentaj nun devas esti: talento, logiko, kaj la leĝoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj kaj parolantoj. . . . La lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj."[5]

Senfine oni povus multigi tiajn citaĵojn de Zamenhof, por ilustri lian lingvan kredon. En tio lia genio montriĝis pli scienca ol la teorio de Couturat kaj de Beaufront. Ĉar vera scienco respektas la faktojn. Ĝi studas la vivon.

Ankaŭ scienco ne konas papojn. Dum ĉiam modeste la "iniciatinto" de Esperanto parolis nur pri "ceteraj lingvoj" aŭ "natura vivo", kaj fidis la popolon de l' uzantoj, kontraŭe de Beaufront volis limigi la progreson per dekretoj. Estante ĉefesperantisto en Francujo, li konstante regis kaj ordonis. Li eĉ eldonis dikan libron de dogmoj gramatikaj.[6] Li insistis pri nura logiko, kaj malfidis ĉion tro naturan. Tre ofte li presigis en sia gazeto tiun frazon: "Antaŭ fakto ĝis nun neniam okazinta, estas malsaĝe peti instruon de historio!" Rimarkinde, la skribmaniero debofronta estis seka, rigida, tro "tradukita". Kiel en lia esperantismo mankis la interna ideo, tiel en lia stilo mankis tiu salo: la spirito de la lingvo. Laŭ propra komparo lia, Esperanto estis por li kvazaŭ marista signaro; por Zamenhof, lingvo vivanta. Fakte, la du viroj ĉiam reprezentis du komprenojn tre malsamajn. La idista afero nur akcentis tiun veron.

Pri propagando, de Beaufront ankaŭ ŝatis regon, kaj litere malpermesis al iu ajn en Francujo ion starigi sen aprobo lia.[7] Kun eldonista firmo li subskribis kontrakton tian, ke ĝi ne povis presigi libron, eĉ de Zamenhof, sen lia cenzuro.[8]

Kontraste kun tia regemo sonis paroloj Zamenhofaj:

"Mi ne volas eldoni aŭtore plenan vortaron kaj krei laŭ mia persona plaĉo la tutan lingvon de l' kapo ĝis la piedoj. . . . Por la lingvo internacia, la fundamento reprezentas tiun materialon, kiu estis por ĉiu moderna lingvo en la komenco de regula skriba literaturo. . . . Kiam la lingvo sufiĉe fortiĝos kaj ĝia literaturo sufiĉe vastiĝos, tiam ankaŭ tio, kio estas en mia broŝuro devos perdi ĉian signifon, kaj sole kompetentaj tiam devos esti la leĝoj de la plejmulto."[9]

La vivo, la uzado, la plejmulto, jen estis la reguloj Zamenhofaj, ne decidoj teoriaj post sestaga komitato. En tio li montriĝis vera scienculo. Pro tio lin admiris lingvistoj, kiel Baudouin de Courtenay.[10] Plie li studis medicinon. Li komprenis naturfunkciadon. Male al franca matematikisto, amerikaj filozofoj rekonis ĉe Zamenhof la metodon laŭsciencan. Interalie William James, plej fama pragmatisto: lerninte biologion sub Agassiz, li nur fidis praktikan sperton de la vivo kaj malŝatis a priori.

Jam antaŭ li, en 1888, Amerika Filozofa Societo studis la demandon pri mondlingvo. Ĝi konkludis kiel Zamenhof. Ne sukcesinte kunvenigi kongreson de l' Akademioj por decidi pri l' afero, ĝi ne faris kiel Couturat. La raporto de l' sekretario Henry Philipps estis publikigita. Li rekomendis Esperanton kaj komencis ĝin disvastigi. Li eĉ batalis kontraŭ reformistoj. Laŭ li, nur taŭgis natura disvolviĝo.

Pri tiu temo Zamenhof parolis en Aldono al la Dua Libro, kaj denove, dudek jarojn pli malfrue, ĉe la kvara kaj sesa kongresoj en Dresdeno 1908 kaj Washington 1910. Li montris, kiel senhalte kaj senrompe kreskas lingvoj. Malnovaj folioj falas. Novaj prenas ilian lokon. Branĉoj aldoniĝas. Floroj kaj fruktoj plimultiĝas. La trunko mem grandiĝas. Sed la arbo restas unu sama.

"Granda estas la diferenco inter homo-infano kaj homo-viro, granda eble estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la evoluinta Esperanto de post multaj jarcentoj. . . . Iom post iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortiĝas, aliaj ĉesas esti uzataj. Ĉio fariĝas kviete, senskue, kaj eĉ nerimarkeble. Nenie montriĝas ia diferenciĝado de nia lingvo laŭ la diversaj landoj. . . . Nenie rompiĝas aŭ difektiĝas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj la nova. Malgraŭ la fakto ke nia lingvo forte disvolviĝas, ĉiu nova Esperantisto legas la verkojn de antaŭ dudek jaroj kun tia sama facileco, kiel Esperantisto tiutempa."[11]

En Ameriko Zamenhof klarigis pli detale sian penson. Se iam vere aŭtoritata delegitaro de diversaj regnoj volus iom ŝanĝi Esperanton, antaŭ ol ĝin oficialigi, kiel ĝi agus? Por akcepti kelkajn utilajn vortojn, por limigi l' akuzativon aŭ ĉesigi l' akordiĝon de l' adjektivoj en multnombro, ĉu taŭgus subfosi la tutan laboron de duoncentjaro kaj rekomenci ĉiun sperton per alia vojo? Ĉu necesus ŝanĝi kiom eble plej vaste la tutan vortaron, kaj igi ĝin multe pli malfacila por la popolamasoj? Ĉu valorus perdi la spiriton de la lingvo Esperanto, ĉe kiu eĉ Slavoj sentas sin hejme, por preferi teorian sistemon kun intence latina ŝajno?

Ne! tio estus nek saĝa, nek necesa. Sufiĉus, ke la Lingva Komitato rekomendu la forlasojn aŭ aldonojn en uzado ĉiutaga. Post kelka tempo, kutimo ja fariĝus sen ia rompo, se ĝi montriĝus tre praktika. Se ne, eĉ decido la plej alta falus morte. Efektive la sperto baldaŭ montrus ĉu tio, kio sendube estas pli facila en uzado, ne igas tiom pli malfacila la komprenadon. Zamenhof ne tuŝis tiam la temon pri gajno kaj perdo, sed li konkludis modeste:

"Ĉio, kion mi diris, ne estas ia aŭtora memfido, ĉar mi plene konsentas kaj konfesas malkaŝe, ke por ŝanĝi ion en la natura irado de la internacilingva afero, mi estas tiel same senpova kiel ĉiu alia persono. . . . La Esperantaj radikoj de la arbo internacilingva jam tiel profunde penetris en la teron de la vivo, ke ne povas jam ĉiu deziranto ŝanĝi la radikojn aŭ ŝovi la arbon laŭ sia bontrovo. . . . Ĉiu, kiu volos kontraŭbatali tiun naturan iradon, nur perdos senbezone siajn fortojn."
  1. Kontraŭe Zamenhof ĉiam konsilis elprovi novaĵojn per uzado.
  2. Couturat, Ostwald, Jespersen, Baudouin de Courtenay, 15-24 oktobro 1907.
  3. Eĉ idistoj bedaŭras tion. En sia Historio di nia Linguo Lüsslingen 1912, Prof. Jespersen skribis: "Hike (= tie ĉi) me intencas nek defensar nek kondamnar la morala latero (= flanko) di lua konduto. . . . Il esis la autoro di la anonima ido-projekto samtempe kam il reprezentis Dr. Zamenhof avan la Komitato."
  4. Dua Libro, Varsovio 1888.
  5. Aldono al la Dua Libro, Varsovio 1888.
  6. Commentaire sur la grammaire Esperanto, Paris, Hachette, 1903.
  7. Vidu L' Espérantiste, n-ro 15, marto 1899: "Al la komitato de S.p.p.E. (prezidanto L. de Beaufront), kaj nur al tiu ĉi komitato, oni nepre devas sin turni pri ĉio, kio koncernas propagandon. Al ĝi, kaj nur al ĝi sole, apartenas la devo kaj la rajto gvidi nian propagandon." (Substrekis kaj subskribis L. de Beaufront, prezidanto).
  8. Tiun kontrakton mi legis mem en arĥivoj de familio Zamenhof.
  9. Aldono al la Dua Libro, 1888. Pri tiu ĉi temo kaj pri malsamaj tendencoj inter Zamenhof kaj de Beaufront, vidu pli detalajn studojn en Historio de la lingvo Esperanto (Edm. P.), Unua parto, Ĝenevo 1912.
  10. Prof. Baudouin de Courtenay malaprobis la decidon de Couturat, Jespersen, Ostwald por Ido.
  11. Tiun saman ŝaton je vivanteco Zamenhof montris en siaj "Lingvaj Respondoj", eldonitaj de La Revuo.