Vivo de Zamenhof/Ĉapitro XII

(p. 164-185)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Homo ĉe Morto
Milito — En Varsovio. — Pri hebrea nacianismo. — Letero al Diplomatio. — Batalo kaj mizero. — Ĉagreno de la Majstro. — La vivcelo. — Letero pri homaranismo. — Projektita Kongreso. — Rusa Revolucio. — Lasta korbato. — Enterigo.

Lia kredo. — Pri senmorteco de l' animo. — Pri junula krizo — Pri Krista instruo. — Abdul-Baha. — Kuracisto de l' Homaro. — Grandeco de Zamenhof.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat' fraton atakas ŝakale.

Tiuj versoj eĥadis en memoro Zamenhofa dum oktaga reveturado al Varsovio, senpaka, senseĝa, senmanĝa, senhora, en vagonoj plenegaj, tra Skandinavio-Peterburgo. Lia edzino kunestadis, ĉiam vigla, senlaca, flegema. Malsano kaj malĝojo lin premis ĉe koro. Hejme li restadis nun. Li povis nek marŝi, nek spiri facile. Ĉirkaŭe la batalo teruris. Pafilegoj ektondris ĉiam pli proksime. Flugŝipoj ĵetis bombojn sur la urbon. Eĉ unu falis en la straton Dzikan. Sed ne tio lin timigis. Al penso pri morto li jam kutimiĝis. Kio estas ja danĝero? Pli akraj, pli doloraj estis la malamo kaj ŝovinistaj pasioj ĉie nun ellasataj, kiel bojemaj tigroj el kaĝo. Super tuta mondo subite falis dronego je mallumo, mensogo, malmoralo. La milito venenis ĉion. Dume suferis senkulpuloj kaj heroe falis amasege.

En Varsovio la vivado fariĝis abomena. Rusaj armeoj plenigis la urbon. Kozakoj trarajdis. Ĉerkesoj tramarŝis, kantante laŭritme rabkantojn. La Poloj tremis, sed pli tremis la Hebreoj. Kontraŭ ili turniĝis la incitoj. Ilia lingvo similas la germanan: "Spionoj!" Ili ne montris entuziasmon: "Perfiduloj!" Al rusa guberniestro pluvis anonimaj kulpigoj kontraŭ judaj butikistoj. Multaj estis mortpafitaj. Rusofila gazetisto atakis eĉ Zamenhof, "danĝeran internaciulon". Mi lin vidis en printempo 1915 malsanan, malfortan, kun animo disŝirita pro la malamo inter homoj. Li laboris super projekto de alvoko al kongreso homarana.

Nur al tuthomaraj celoj li volis fordoni sian fervoron. Dum la tuta mondo diskoleriĝis en kontraŭaj ŝovinismoj, li restis fidela je sia idealo. Por la Pariza Kongreso li jam rifuzis partopreni je kunveno por fondo de Hebrea Ligo. La 30-an de junio 1914 li skribis al la organizantoj:

"Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero, ĉar laŭ miaj konvinkoj, mi estas 'homarano', kaj mi ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio. Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj — kiel natura sindefenda reago — estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala.
"Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi, malgraŭ la korŝirantaj suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco absoluta. Mi estas profunde konvinkita, ke per tio mi alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma."

Eĉ la persekuto kaj teruraj batoj kontraŭ la Hebreoj dum la milito ne ŝanĝis tiun ĉi vidpunkton. Sed kiu aŭdis Zamenhof parolantan pri tiuj suferoj kaj vidis lian korŝiran doloron pro ili, tiu povas kompreni kiom li oferis sur la altaro de l' fideleco al supergenta idealo.

Je Pasko 1915, li publikigis en gazetoj Esperantaj sian "Leteron al diplomatio". Eble ĝi estas lia skribaĵo la plej forta. Bedaŭrinde ĝi aperis tri aŭ kvar jarojn tro frue antaŭ la tempo de la Pariza Konferenco. Poste neniu havis la ideon ĝin represi kaj diskonigi. Al estontaj decidantoj pri Eŭropo li sin turnis per profeta voko: "Ĉu vi komencos simple refaradi kaj flikadi la karton de Eŭropo? Ĉu vi simple decidos, ke la terpeco A devas aparteni al la gento X, kaj la terpeco B al la gento Y?"

Laŭ Zamenhof nur unu decido povus savi Eŭropon de kruda sovaĝeco. Ĝi estus oficiala proklamo kaj firmigo de tiu ĉi principo: "ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte apartenas al ĉiuj siaj filoj". Sed por efektivigi tion, estus necese nomi la regnojn per neŭtralaj nomoj geografiaj, anstataŭ per nomo de gento. En regno titolita "Rusujo", la Rusoj sin kredis posedantoj; kaj Letoj, Estoj aŭ Poloj estis premataj. En lando nomata "Polujo" la Poloj sentas sin mastroj, dum Hebreoj, Rutenoj kaj Litovoj plendas pri humiligo. En antaŭa "Serenisima Respubliko" la diversaj gentoj sin konsideris pli egalaj, jam nur pro la nomo. Same la vortoj "Svisa Konfederacio", "Usono", "Brazilio" rajtigas neniun apartan genton, rigardi la landon kvazaŭ sian kaj la ceterajn loĝantojn kiel fremdulojn toleratajn. Tial Zamenhof insistis pri la graveco de tiu demando, kaj revenis al sia ideo pri neŭtralaj nomoj kun sufikso -io. Konklude li proponis al diplomatoj starigi la sekvantajn leĝojn sub internacia garantio:

"1) Ĉiu regno apartenas morale kaj materiale al ĉiuj siaj naturaj kaj naturigitaj loĝantoj, kian ajn lingvon, religion, aŭ supozatan devenon ili havas; neniu gento en la regno devas havi pli grandajn aŭ pli malgrandajn rajtojn aŭ devojn ol la aliaj gentoj.
"2) Ĉiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon aŭ dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li volas. Nur en la institucioj publikaj, kiuj ne estas destinitaj speciale por unu gento, devas esti uzata tiu lingvo, kiu per komuna interkonsento de la regnanoj estas akceptita kiel lingvo regna. En tiuj politikaj institucioj, kiuj havas karakteron speciale lokan, anstataŭ la regna lingvo povas esti uzata alia lingvo, se ne malpli ol 9/10 de la urbanoj donis por ĝi sian konsenton. Sed la lingvo regna aŭ urba devas esti rigardata, ne kiel humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al gento mastranta, sed nur kiel propravola poroportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto.
"3) Pro ĉiuj maljustaĵoj, farataj en ia regno, la registaro de tiu regno estas responda antaŭ konstanta Tut-Eŭropa Tribunalo starigita per interkonsento de ĉiuj Eŭropaj regnoj.
"4) Ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian, akceptitan per komuna interkonsento de ĉiuj regnoj."

Iam venos tempo, post longa naŭzo pri militoj, kiam tiuj ĉi principoj estos avide serĉataj kaj studataj, kiel eblaj saviloj el terura stato. Tiam oni miros, ke ili estis jam en 1915 proponitaj de Ludoviko Zamenhof.

Vespere, la 1-an de julio 1915, la ĉielo ruĝe fajris ĉirkaŭ Varsovio. Forirante, la Rusoj ĉie brulis la rikolton. Oraj kampoj de tritiko nun senlime flamis en la nokto. Frumatene, germana regimento enmarŝis regulpaŝe. Post pli ol unu jaro, pola ekregistaro stariĝis apud prusa generalo. Ankaŭ tiam la militistoj ne ŝatis la Hebreojn. Maldikaj, malriĉaj, seninfluaj je kamparo, ili povis servi nek soldate, nek nutrade. Komercistoj nur konkurencis. Bojkotado kaj malamo kreskis inter gentoj. Mizero, malsato, malvarmo regis en la stratoj. Miloj da infanoj mortis. Longaj sekvantaroj da virinoj atendis sur trotuaro antaŭ supa disdonejo. Mankis pano.

Al Zamenhof aero mankis eĉ pli. Por lin savi, la edzino lin devigis transloki la loĝejon apud Ĝardeno Saksa. Ĉe Krolevska 41, lastfoje mi lin vidis en decembro 1916. Li parolis mallaŭte. Li spiradis pene. Lia filo Adamo anstataŭis lin kiel okulisto ĉe la strato Dzika. Sed li bedaŭris, ke li forlasis la tieajn malriĉulojn. Li sin sentis hejme nur inter ili. Lia frato Aleksandro ĵus mortis malproksime. Lia filino Sofio forestis en Ĥarkov, kiel kuracistino. Leteroj jam ne venis pro milito. Ĉagreno lin premis. Patre li suferis pro la morto de multegaj Esperantistoj. "Kial ili, kaj ne mi?" — li demandis. Pri juna kaj fervora Bolingbroke Mudie li aludis ofte, vespere ĉe l' kameno. Sur la muroj estis ĉie memoraĵoj de l' kongresoj, Bulonjo, Kembriĝo, ĝojaj tagoj. Ankaŭ tie staris portreto de l' amiko, maljuna kaj fidela, Moscheles.

Ankoraŭ li laboris pri homarana ideo. "Ĝi estas ja la celo de mia tuta vivo", li diris kun fervora brilo en okuloj. "Por ĝi mi fordonus ĉion ofere. Se mi nur estus ne tiel senforta, senpova ĉi tie, fortranĉita el mondo!" Li antaŭvidis morton, kaj li sentis la potencan vokon al tiu tasko. Li deziris almenaŭ starigi l' aferon. Poste troviĝos helpantoj por ĝin vastigi tra la mondo. La suferanta homaro bezonas tiun helpon al unuiĝo.

Jam en aŭtuno 1914, li skribis al D-ro Uhlman en Svislando: "La terura milito, kiu nun faras tian grandan ekstermadon inter la homoj, instigas min, ke mi, malgraŭ la ĝisnuna malbona sukceso, nepre penu aranĝi kongreson de homaranoj". Sed la milito longiĝis. Iom post iom li elpensis novan planon. Li projektis vastan kongreson universalan por neŭtrale-homa religio. Sed antaŭe estus ja necese kunvoki pli malgrandan kunvenon preparan. Al ĝi oni invitus profesorojn universitatajn inter kaj ekster Esperantistaro.

Li pretigis cirkuleron, anoncante ke la kunveno "okazos en la lastaj tagoj de decembro 1916" en urbo svisa. Sed la milito daŭris. Sur la manuskripto tiu dato kuŝas trastrekita. Li skribis ŝanĝe: "en la unuaj tagoj de aŭgusto 1917". En marto, la milito daŭris ĉiam. Ĉu senfine? Ĉu li vidos iam pacon? Denova korektaĵo montras krajone, kaj eĉ tragedie, ĉi tiujn vortojn per tremanta mano: "post la fino de la milito".

La milito ne finis, sed lia vivo ja bona kaj pura. Ĉiu spiro fariĝis turmento. Li devis ne kuŝiĝi, nur sidi aŭ stari. La Rusa Revolucio, leviĝinta sen mortigoj, donis al li novan esperon. Li amis la popolojn de l' vasta imperio. Ĉu ili scios daŭre liberiĝi interfrate kaj sensange, kiel komencite?

Printempo venis. Li pensadis multe, kaj skribadis urĝe. Nova homaro devas organiziĝi. . . . Sed kiom laciga nedormado! Kiom turmenta la deviga sidado! Kiom dolora la batado de l' koro!

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'!

Ripozi, dormi eĉ kelkajn minutojn! Unu tagon la kuracisto lin permesis momenton. Estis la 14-a de aprilo 1917. Li etendiĝis sur kanapo. Al pordo la edzino akompanis la doktoron. Dume li sentis sin pli bone. Fine iom da ripozo, tiom sopirita! . . . Sed jam li eksufokiĝis. Li volis voki. La voĉo haltis en lia gorĝo. Jen alkuris la edzino. Ŝi helpis lin residi. Ve! jam ĉesis bati tiu koro, batinta tiel forte por homaro. Jam venis la ripozo liberiga. Ho, mia kor'! Post longa laborado Ĉu mi ne venkos en decida hor'? Sufiĉe! Trankviliĝu de l' batado, Ho, mia kor'! En tago pluva, malhela, malvarma, la varsoviaj Esperantistoj akompanis la ĉerkon al tombejo. Malĝoje kantis poeto Belmont:

Ne venis Polujo kadavron honori
De filo pollanda, de monda saĝul' . . .
Ho kiel sangiĝis en mi pola kor' . . .
Malriĉaj Hebreoj nur venis post ĉerko
Ĉar mortis bonkora helpant' okulisto.

Al tiu vasta rondo familia, kies delegitoj ĉiujare lin aklamis en kongresoj, la landlimoj restis fermitaj. Nur kelkaj Poloj, Grabowski, Belmont, germana ŝipestro Neubart, povis diri adiaŭon en la nomo de tiu ĉiulanda popolo, kiu lin amis kaj priploris en la tuta mondo. De registaro, neniu. Honorigo, nenia. Nur la amaso popola, la humila klientaro de l' hebrea kvartalo, en siaj laborvestoj. Multaj junuloj dankemaj. Multaj geviroj kortuŝitaj.

Kiel enterigo de Tolstoj inter ĉirkaŭaj vilaĝanoj, ĝi estis la plej alta, la plej taŭga simbolo. Efektive nur mortis la homo, la viro 57-jara, la malriĉa okulisto. Sed la granda verko restis. Ankaŭ la inspiro el animo pura. Ne povas tio morti. Malaperos la registoj, malaperos la malgrandaj granduloj, kiuj lin ignoris. Sed eterne vivos kaj diskreskos ĉie lia semo pensa. Jam dekmiloj da homoj sanktigis lian nomon. Iam tuta homaro rekonos lin gvidanto al frata repaciĝo.

Sur lia skribotablo kuŝis lasta manskribaĵo krajona, nefinita. Ĝi estis plano de artikolo pri senmorteco de l' animo. Kion kredis mem tiu granda amiko de l' homaro, kiu donis tutan vivon al pensoj unuigaj? Kia do estis la fundo de lia kredo? Kiel li supozis pri aferoj transmortaj kaj nekontroleblaj? Pri sia persono li estis ĉiam silentema. Liaj proksimuloj eĉ ne povus respondi. Ili vidis nur kiamaniere li vivis: bonkore, pure, modeste, helpeme, ofere, mirinde pacience kun ĉiuj, neniam ofende per ago aŭ parolo kontraŭ iu ajn, ĉiam simpatie aŭskulteme al ceteraj homoj, eĉ al tedaj. Al ĉiuj, edzino, fratoj, gefiloj, nevinoj, amikoj, klientoj, li aperis kiel homo sankta. En turmentaj horoj ĉiu venis al li por konsilo. "Li neniam pekis", diris malnova servantino pola, montrante lian portreton sub ŝia krucifikso. Kiom da famuloj restis grandaj en okuloj de l' servantoj?

Sur papero kvarpaĝa li ekskribis la intiman konfeson. Morto lin interrompis. Sur tri paĝoj kuŝas antaŭklarigo. Li petis senkulpigon, ke li verkas pri tiu temo, estante ne specialisto. Eble oni diros, kiel pri ceteraj, ke nur maljune li ekpensis pri ekkredo. Antaŭproteste li notis:

"Ĉio, kion mi nun skribas, naskiĝis en mia kapo ne nun, sed antaŭ kvardek jaroj, kiam mi havis la aĝon de 16-18 jaroj; malgraŭ ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis diversajn sciencajn kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj pensoj pri Dio kaj pri senmorteco preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis."

Tamen li antaŭvidis, ke tiu ĉi artikolo al multaj tre malplaĉos:

"Dum en la mondo scienca mi perdos ĉian estimon, mi samtempe en la mondo de kredantoj trovos nenian kompensan simpation, verŝajne nur atakon, ĉar mia kredo estas tute alispeca ol ilia kredo. . . . Estos pli prudente se mi silentus, sed mi ne povas."

La kvara paĝo nur estis komencita. La skribado estas preskaŭ nelegebla:

"Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En mia infaneco mi kredis je Dio, kaj je senmorteco de l' animo, en tiu formo, en kiu instruas mia denaskiĝa religio. Mi ne memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia nekredado mi atingis ĉirkaŭ la aĝo de 15-16 jaroj. Tio estis ankaŭ la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili nur sensencan pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por ĉiam, kaj dum ĉiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj da jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Ĉar estas ja tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda . . ."

</poem> Tie haltas la konfeso. Sur blanka fino de la paĝo nur kuŝis noto pri la sekvo projektita. Post la naŭzo pri vivo kaj pri morto, deksepjare li eksentis ion novan:

"Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero . . .; ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo . . .; ke io min gardas al alta celo . . ."

Tiuj estas lastaj vortoj de l' skribaĵo. Mortante, Zamenhof forportis la sekreton sian. Ni nur scias, ke junule li ektrovis propran kredon, ke li akiris senŝancelan fidon je unu forto komuna por amo kaj inspiro al konsciencoj, ke li tiel havis "Dion en la koro", ke li komprenis la daŭrecon de l' spirita laborado trans la morto, kaj rigardis la diversajn homajn religiojn kvazaŭ malsamajn vestojn de unu sama vero.

Jam antaŭ Abdul-Baha, la fama persa profeto, kiu lin admiris, li respondis al kongreso de Kristanaj gejunuloj salutinta lin:

"Mi estas nur hebrea homarano liberkreda; sed . . . kio pli bela en la mondo ol plena sekvado al instruo de Jezuo?"

Tamen, kio pli malfacila pro kulturo egoista, ŝovinista, mongajnema?

Zamenhof tre klare vidis la materian flankon de la baroj. Tial li proponis rimedojn praktikajn por ebligi amon. Tial li disdonis al la homoj tiun lingvon interligan, la mirindan frukton de genio harmonia. Sur miloj da lipoj li metis ilon fratigan. Al miloj da vivoj li donis ĝojon, sencon, utilon. Ne prediki li volis, sed helpi.[1] En tio li montriĝis siatempa. Granda kuracisto de l' homaro. Li kliniĝis ame super ĝia korpo malsana, venenita. Li komprenis la kaŭzojn. Li vidis kaj respondis la bezonojn. Ne nur parolojn, sed faktojn. Ne nur konsilojn, ankaŭ serumon.

Lia cerbo estis ekvilibra. Nur lia koro batis varme kaj rapide. Lia menso estis saĝa kaj trankvila. Tiun trankvilecon oni rimarkis ĉiel en lia persono. Simpla, pensema, vera, li abomenis ĉian frazistecon. Kiu, eĉ plej humila Esperantisto, ne parolis kun li ĉe kongreso? Kiu, parolinte kun li, ne lin amis kaj respektis el tutkoro? Eĉ per verko lin koninte, multaj homoj tra la mondo lin rigardis kiel majstron la plej karan. En vilaĝoj de Karpatoj, en urbetoj amerikaj, en urbegoj sub tegmento, lia portreto staris en popolaj hejmoj, amate, homfrate. Sur nigraj kampoj de Eŭropo, en frakaso batala, multaj homoj falvunditaj vidis lian bildon reve.

Nun, tiu skriboĉambro lia, ĉe domo varsovia, estas malplena. Pie ĝin konservas netuŝitan la nobla vidvino. Kiom vastega la manko. Kiom doloriga. . . . Tie li sidadis. Tie liaj libroj. Tie la iloj okulistaj. Tie la paĝo nefinita. Silentas la horloĝo.

Iel regas en la ĉambro atmosfero potenca, impresa, eterna. Altiga pureco. Nedirebla grandeco. . . . Jes, granda estis tiu homo. Granda publike. Granda private. Kio estis ni, kun niaj malgrandaĵoj, niaj malaltaj disputoj, niaj krimaj malkuraĝoj?

Li tamen amis ĉiujn nin. Li lasis al ni devon: konigi tutan lian proponon al homaro. Tie sur la blanka paĝo kuŝas lia plumo. Ĝi batalis por la bono kaj la belo. Sed la tasko estas nefinita. Kiu ĝin daŭrigos? Kiu plenumos lian volon? Jam la morto liberigis lin. Jam ĝi donis flugilojn al lia penso. "Nun de loko flugu ĝi al loko. . . ." Nova mondo devas konstruiĝi. Morto kaj naskiĝo. Homaro sopiras je rompo de baroj. Ĝi bezonas absoluton. Li alvokas. Ĝi alvokas. El tomboj, el ruinoj, el mizero ĝenerala krias la sama voko, urĝa, korpremanta…

Aŭdu, aŭdu, kiel ŝire ĝi sonas!

  1. Interesa ekzemplo de lia helpemo al homoj estas lia elpensado de tute ellaborita skribmaŝino en 1891-1892.