Vizito ĉe d-rino Selma Lagerlöf en Vermlando
Paĝo:Literatura Mondo - Aprilo 1933.pdf/3 grandioza stilo, precipe en la unua volumo, poste (1906—1907) »La vojaĝo de Nils Holgerson«, fariĝinta la plej valora legolibro por la sveda lernantaro, leviĝas kiel aparte elstaraj pintoj el ŝia verkomaro.
Nun Lagerlöf iĝis mondfama per sia verkado. Ŝiaj verkoj estas tradukitaj — parte, aŭ tute — al 34 lingvoj, inter ili ankaŭ al esperanto (La junulino de Stormyr, trad. Frode, eld. Sveda Esperanto-Eldonejo, Stokh. — Nun estas en preparo samloke: La infanoj de Betlehem, el la ciklo Kristlegendoj), japana, islanda, grenlanda, ktp.
Sed nia vagonaro jam haltas en Sunne. Ni daŭrigas per aŭto. Lerta, komerca spirito ameriksimile donis legendajn nomojn al la diversaj restoracioj, elektitajn el »Gösta Berling«. Nun haltas nia maŝino. Unu servistino malfermas la pordeton de l’ aŭto, la alia la dompordegon. Oni kondukas nin en la artgustan akceptĉambron rokokostilan. Ni rigardas la librojn, la ĉarmajn statuetojn, inter kiuj impone tronas tiu de Papo Leo la 13-a.
Jen venas la blankhara, afabla aŭtorino el la supra ĉambro, sia iama infanĉambro. Ŝi lametas. Ekstreme simple vestita, modesta. Kvazaŭ telepatie klarigas: pardonu, ke mi akceptas vin en tiom simpla vesto kaj ŝalo. Sed mi estas malvarmuminta, jen kial. Ni pensas en ni mem: certe Lagerlöf estas Lagerlöf en kia ajn vesto. Sed ni ne diras laŭte, kion ni pensas, por ne fari banalan komplimenton.
»Ĉu vi estas rumano? Sed ŝi estas ja svedino! Kiel vi konatiĝis?«
»Per esperanto.«
»Ho, interese. Antaŭ nelonge faris viziton ĉe mi rektoro Jansson el Stokholmo. Ĉu vi konas lin, altega barbetulo, tre simpatia homo. Tiam mi volonte rajtigis la Svedan Esp. Eldonejon por publikigi miajn verkojn en esperanto.«
»Sinjorino Doktoro, kian opinion vi havas pri la mondlingvo?«
»Estas sendube atentinda kaj valora klopodo tiu de la mondlingvanoj, kiun mi sekvas regule kun atento. Jam kiel juna knabino mi ekstudis Volapük… Post la mondmilito pluraj »novaj«, almenaŭ ĝis tiam ne tre konataj lingvoj ekludis pli kaj pli gravan rolon, ekzemple finna, estona. Certe esperanto havas gravan helprolon en la internacia lingva problemo.«
»Sinjorino, laŭ viaj verkoj vi estas konvinkita pacifistino. Ĉu vi ne atribuas gravecon al esperanto ankaŭ kiel al spirita faktoro?«
»Jes, mi volonte kredas, ke la mondlingvo multe povas fari por la tiom bezonata proksimiĝo de la popoloj.«
Ni parolas pri diversaj aĵoj, precipe literaturaj. Mi mencias, ke mi legis unue en rumana lingvo »Gösta Berling« en maldika volumeto kaj mi surpriziĝis ekvidante la ampleksan svedan originalon. Verŝajne la traduko trafluis multajn muelejojn… Kaj mi rakontas al la aŭtorino tradukhistorieton de japana poemet-originalo trairinta anglan, francan, germanan, k. c. »kribrilojn« kaj retradukitan al la japana. Japana literatura profesoro konstatis pri la retradukaĵo: jen nova verketo de nekonata japana aŭtoro… Tiel misformiĝis la literatura infano. sed en esperanton oni tradukas rekte el sia patrinlingvo kaj garantias jene kiom eble plej fidelan redonon. Ŝi ĝentile invitas nin por taso da kafo, kiun ni bedaŭrinde devas danke rifuzi, ĉar ni devas ekveturi al Skoghall por la lasta publika leciono de la esp. kurso. Ni ankoraŭ petis ŝin:
»Ĉu vi permesas, Sinjorino, transdoni salutojn al la diverslandaj esperantistoj?«
»Tre volonte. Kaj bonvolu aldoni miajn bondezirojn pri sukceso en la bela laborado de l’ esperantistoj.«
Dekomence ni kunhavis bone kaŝitan aŭtogramlibron. Sed ni ne kuraĝis montri ĝin por ne tro ĝeni la afablan aĝulinon. Sed nun ŝi petas nin subskribi la dikan gastlibron, kie nigras aro da nomoj bonkonataj el Eŭropo, Ameriko kaj Azio… Ni kaptas la okazon por »reciproka« rikolto. Ricevinte ankoraŭ porvojan provizon: feliĉdezirojn, mildan manpremon adiaŭan, jen la aŭto forflugigas nin. La blanka nesto de la blankamima poetino etiĝas je punkto. Sed en niaj koroj postludas sunradia memormelodio.
»Vermlando, vi belega, ho vi plej rava land’,
Vi, krono de landoj en Svedlando.
Se eĉ mi venus mezen de l’ Promesita Land’,
Mi tamen reirus al Vermlando,
Mi tie volas vivi kaj tie mortos mi,
Se iam el Vermlando knabinon prenos mi,
Mi scias, ke mi neniam pentos!…«
(Ĉe festenoj, kie aperas la vermlanda aŭtorino, la muziko honorludas tiun ĉi kortuŝan kanton, nian vivmelodion…)