Vojaĝo interne de mia ĉambro/Ĉapitro VII
Ĉu tio ĉi ne ŝajnas al vi facile komprenebla? Jen alia ekzemplo:
Unu tagon de la pasinta somero, mi marŝis al la Kortego. Mi estas pentrinta dum la tuta mateno, kaj mia animo, ĝuante la meditadon pri la pentrado, lasis al la besto la zorgon konduki min al la reĝa palaco.
Kia altega arto estas la pentrado! mia animo pensis; ho! feliĉa tiu, kiun kortuŝis la vidiĝo de la naturo; tiu, kiu ne estas devigata fari pentraĵojn por vivi, kiu ankaŭ ne pentras nur por pasigi la tempon, sed kiu, frapita de la majesteco de bela fizionomio kaj de la admirindaj ludoj lumaj aperantaj milkolore sur la homa vizaĝo, klopodas en siaj verkoj proksimiĝi al la belegaj efektoj de la naturo! Ho, feliĉa ankaŭ la pentristo, kiun la amo al la pejzaĝo forkondukas al izolaj promenoj, kiu sur la pentra tolo scias esprimi la malĝojan senton inspiratan de malhela arbaro aŭ de dezerta kamparo!
Liaj verkoj imitas kaj figuras la naturon; li kreas novajn marojn kaj malhelajn kavernojn nekonatajn de la suno; ĉe lia ordono, verdaj arbaretoj eliras el la nenio; la bluo de la ĉielo rebrilas en liaj pentraĵoj; li konas la arton malkvietigi la marojn kaj muĝigi la ventegojn. Alifoje li prezentas antaŭ la okulo de ravata rigardanto ĉarmajn kamparojn de antikva Sicilo; oni vidas teruritajn nimfojn forkurantaj tra la kanoj antaŭ la persekuto de Satiro; sanktejoj laŭ majesta arĥitekturo starigas siajn fierajn frontonojn super la sankta arbaro ĉirkaŭanta ilin; la fantazio eraras en la silentajn vojojn de tiu ideala lando; dubebluaj malproksimaĵoj konfuziĝas kun la ĉielo, kaj la tuta lando rebrilanta en la akvoj de kvieta rivero prezentas vidaĵon, kiun nenia lingvo povas priskribi.
Dum mia animo tiel pripensadis, la aliulo daŭrige marŝis, kaj Dio scias kien ĝi iris! — Anstataŭ ol iri al la Kortego, kiel estis al ĝi ordonite, ĝi tiel dekliniĝis maldekstren, ke en la momento kiam mia animo ĝin rekaptis, ĝi staris jam antaŭ la pordo de S-no de Hautcastel, je duona mejlo de la reĝa palaco.
Mi lasas la leganton imagi tion, kio estus okazinta, se ĝi tute sola enirus la domon de tiel bela sinjorino.