Vojaĝo interne de mia ĉambro/Ĉapitro XI
Oni ne devas antaŭiri la faktojn: la rapidemo komuniki al la leganto mian sistemon pri l’animo kaj la besto igis min forlasi la priskribon de mia lito, pli frue ol mi tion devis; kiam mi estos fininta ĝin, mi daŭrigos mian vojaĝon de la loko, kie mi ĝin interrompis en la antaŭa ĉapitro. — Mi nur petas vin memori, ke ni lasis la duonon de mi mem tenanta la portreton de S-no de Hautcastel, proksime de la muro, je kvar futoj de mia skribtablo. Mi forgesis, parolante pri mia lito, konsili al ĉiu homo, kiu tion povos, ke li havu liton rozkoloran kaj blankan; estas certe, ke la koloroj influas sur nin tiel, ke ili nin gajigas aŭ malgajigas, laŭ la nuancoj. — La roza kaj la blanka koloroj estas ambaŭ dediĉitaj al la plezuro kaj feliĉo. — La naturo, donante ilin al la rozo, donis al ĝi la kronon de la imperio Flora; kaj kiam la ĉielo volas anonci al la mondo belan tagon, ĝi koloras la nubojn laŭ tiu ĉarma nuanco, je la leviĝo de la suno.
Unu tagon, ni pene supreniris sur kruta vojeto: la aminda Rozalio marŝis antaŭe; ŝia facilmoveco donis al ŝi flugilojn; ni ne povis sekvi ŝin. — Subite, alveninte sur altaĵeto, ŝi haltis por pli bone spiradi kaj turnis sin al ni, ridetante je nia malrapideco. — Neniam eble la du koloroj, kiujn mi laŭdas, triumfis tiel. — Ŝiaj vangoj fajrigitaj, ŝiaj lipoj kiel koralo, ŝiaj brilaj dentoj, ŝia alabastra kolo, antaŭ postscenejo de verdaĵoj, frapis ĉiujn okulojn. Ni devis halti por rigardadi ŝin; mi nenion diras pri ŝiaj bluaj okuloj nek pri la rigardo, kiun ŝi direktis al ni, ĉar mi tiele elirus el mia temo, kaj ĉar mi cetere pensas pri tio tiel malofte, kiel eble. Sufiĉas, ke mi donis la plej belan ekzemplon imageblan pri la supereco de tiuj du koloroj super ĉiuj aliaj, kaj pri ilia influo sur la feliĉon de la homoj.
Mi hodiaŭ ne iros pli antaŭen. Pri kia afero mi povus paroli, kiu ne estus sengusta? Kia ideo ne estas malheligita de tiu ideo? — Mi eĉ ne scias, kiam mi kuraĝos labori denove. — Se mi daŭrigos mian verkon kaj se la leganto deziras vidi ĝian finon, li turnu sin al la anĝelo disdonanta la pensojn, por peti, ke li ne enmiksu plu la vidaĵon de tiu altaĵeto kun la amaso da pensoj sen interligo, kiujn li ĉiuminute ĵetas al mi.
Sen tiu antaŭzorgo, mia vojaĝo ne efektiviĝos.