Vojaĝo interne de mia ĉambro/Ĉapitro XXI
Mi havis unu; la morto lin forprenis de mi; ĝi kaptis lin en la komenco de lia vojo, en la momento, kiam lia amikeco fariĝis necesega bezono por mia koro.—Ni subtenis unu la alian en la malfacilaj laboroj militaj; ni havis unu pipon por ambaŭ; ni trinkis el la sama pokalo; ni kuŝis sub la sama tendo; kaj en la malĝojaj cirkonstancoj nunaj, la loko, kie ni vivadis kune, estis por ni nova patrujo. Mi vidis lin elmetita antaŭ ĉiuj danĝeroj de milito, kaj de milito ruiniga. La morto ŝajnis ŝpari nin unu pro la alia; milfoje ĝi eluzis siajn sagojn ĉirkaŭ li, ne lin atingante; sed tio estis por fari lian perdon pli sentebla por mi. La bruego de la armoj, la entuziasmo, kiu kaptas la animon je la ekvido de la danĝero, eble estus malhelpintaj liajn kriojn veni ĝis mia koro.—Lia morto estus utila al lia lando kaj malutila al liaj malamikoj—mi bedaŭrus lin malpli forte.—Sed perdi lin meze en la ĝojo de vintra loĝado! Vidi lin mortanta inter miaj brakoj en la momento, kiam li ŝajnis esti sanega, kiam nia amikeco ankoraŭ plifortiĝis en la ripozo kaj trankvileco! Ha! neniam mi konsoliĝos! Tamen lia memoro jam ne vivas, krom en mia koro; ĝi ne ekzistas plu ĉe tiuj, kiuj vivis ĉirkaŭ li kaj lin anstataŭis; tiu ideo faras pli dolora por mi la penson de la perdo de li. Same la naturo, indiferenta al la sorto de la estaĵoj, denove vestas sin per sia brila robo printempa, kaj ornamiĝas laŭ sia tuta beleco proksime de la tombejo, kie li ripozas. La arboj kovriĝas per folioj kaj intermiksas siajn branĉojn, la birdoj kantas en la foliaro, la muŝoj zumas inter la floroj; ĉio elmontras ĝojon kaj vivemon, en la loĝejo de la morto; kaj vespere, kiam la luno brilas en la ĉielo kaj mi meditas proksime de tiu malĝoja loko, mi aŭdas la grilon gaje daŭriganta sian nelaciĝan kanton, kaŝite sub la herbo, kiu kovras la silentan tombon de mia amiko. La malrapida neniiĝo de la estaĵoj kaj ĉiuj malfeliĉoj de la homaro valoras same kiel nenio en la granda ĉio.—La morto de sentema homo mortanta meze de siaj senkonsolaj amikoj, kaj tiu de papilio mortigita de la malvarma aero en florkaliko, estas du similaj momentoj en la irado de la naturo. La homo estas nur fantomo, ombro, vaporaĵo disiĝanta en la aeron.
Sed la matena lumo ekblankigas la ĉielon: la nigraj ideoj, kiuj min malkvietigis, disiĝas kun la nokto, kaj la espero renaskiĝas en mia koro.—Ne, tiu, kiu tiel lumegigas la orienton, ne briligis ĝin antaŭ miaj okuloj por baldaŭ ĵeti min en la nigran nenion; tiu, kiu etendis tiun nemezureblan horizonton, kiu konstruis tiujn grandegajn altaĵojn, kies glaciaj suproj estas orataj de la suno, estas la sama, kiu ordonis, ke mia koro batu kaj ke mia spirito pensu.
Ne, mia amiko ne eniris en la nenion; kiu ajn estas la barilo disiganta nin, mi revidos lin.—Ne sur silogismo mi fondas mian esperon.—La flugo de insekto trairanta la aeron sufiĉas por konvinki min; kaj ofte la vidaĵo de la kamparo, la bonodoro de l’aero, kaj mi ne scias kia ĉarmo ĉirkaŭ mi, tiel altigas miajn pensojn, ke nevenkebla pruvo de senmorteco perforte eniras mian animon kaj okupas ĝin tutan.