Vojaĝo interne de mia ĉambro/Ĉapitro XXVI

ĈAPITRO XXVI

Nun kiam mi estas pli trankvila, mi tuj penos paroli kviete pri la du portretoj, kiuj sekvas la pentraĵon de la Alpa Ŝafistino.

Rafaelo! nur de vi povis esti pentrita via portreto. Kiu alia kuraĝus entrepreni ĝin? Via vizaĝo nekaŝema, sentema, sprita, montras vian karakteron kaj genion.

Por plaĉi al via animo, mi lokis apud vi la portreton de via amatino, kiun ĉiuj homoj de ĉiuj centjaroj eterne riproĉos pro la belegaj verkoj, je kiuj via antaŭtempa morto senigis la artojn.

Kiam mi ekzamenas la portreton de Rafaelo, mi sentas min prenita de kvazaŭ religia respekto al tiu eminenta homo, kiu en la printempo de sia vivo jam superis ĉiujn antikvulojn, kaj kies pentraĵoj kaŭzas la admiron kaj malesperon de la nuntempaj artistoj.—Mia animo, admirante lin, sentas ekindignon kontraŭ tiu Italino, kiu preferis sian amon al sia amanto kaj kiu estingis en sia brusto tiun ĉielan lumilon, tiun dian genion.

Malfeliĉulino! Ĉu vi do ne sciis, ke Rafaelo estis anoncinta pentraĵon pli belan ol tiu de la Alifiguriĝo? Ĉu vi nesciis, ke vi inter viaj brakoj premis la favoriton de la naturo, la patron de l’entuziasmo, altegan geniulon, dion?

Dum mia animo faras tiujn observojn, ĝia kunulo. turnante atentan rigardon sur la ĉarman vizaĝon de tiu pereiga belulino, sentas sin preta pardoni al ŝi la morton de Rafaelo.

Vane mia animo riproĉas ĝin pro ĝia supermezura malsevereco, ĝi ne estas aŭskultata. En tiaj okazoj fariĝas inter tiuj du moŝtoj stranga dialogo, kiu ĉiam finiĝas per la venko de la malbona principo, kaj kies specimenon mi donos en alia ĉapitro.