Vojaĝo interne de mia ĉambro/Ĉapitro XXXIV
La falo de mia vojaĝseĝo utilis al la leganto, farante mian vojaĝon malpli longa je almenaŭ dekduo da ĉapitroj, ĉar releviĝinte mi trovis min antaŭ kaj tre proksime de mia skribtablo, kaj mi plu ne havis tempon por pripensadi pri la grandnombro da desegnaĵoj kaj pentraĵoj, kiujn mi estis ankoraŭ vizitonta, kio povus plilongigi miajn ekskursojn pri la pentrarto.
Lasinte do dekstre la portretojn de Rafaelo kaj lia amatino, Kavaliron d’Assas, kaj la Ŝafistinon Alpan, kaj irante maldekstren al la fenestro, oni ekvidas mian skribtablon: ĝi estas la unua kaj plej videbla objekto, kiu prezentas sin antaŭ la okuloj de la vojaĝanto, sekvante la vojon ĵus diritan.
Ĝi estas superkovrita de kelkaj bretoj, kiuj servas kiel biblioteko; la tuto estas kronita per busto pleniganta la piramidon, kaj tiu ĉi objekto estas la plej grava ornamaĵo de la regiono.
Tirinte la unuan tirkeston dekstran, oni trovas skribilaron, ĉiuspecan paperon, pretigitajn plumojn, sigelvakson.—Ĉio tio ĉi donus al la plej maldiligenta homo la deziron skribi.—Mia kara Jenny, mi estas certa, ke, se vi okaze malfermus tiun tirkeston, vi respondus la leteron, kiun mi skribis al vi en la antaŭa jaro.—En la kontraŭa tirkesto kuŝas konfuze kunmetitaj la materialoj por la kortuŝa rakonto pri la malliberulino de Pignerol, kiun vi baldaŭ legos, karaj amikoj[1].
Inter tiuj du tirkestoj estas profundaĵo, kien mi ĵetas la leterojn, laŭ tio kiel mi ricevas ilin; oni trovas tie ĉiujn leterojn ricevitajn de dek jaroj. La plej malnovaj estas ordigitaj laŭ la datoj en kelkaj pakoj; la novaj estas intermiksitaj; kelkaj restas de la tempo de mia plej frua juneco.
Kia plezuro revidi en tiuj ĉi leteroj la interesajn situaciojn de niaj unuaj jaroj, translokiĝi denove en tiujn feliĉajn tempojn neniam revenontajn!
Ha! kiel plena estas mia koro! Kiel malgaje ĝi ĝuas, dum miaj okuloj tralegas la liniojn skribitajn de persono, kiu jam ne vivas! Jen lia skribaĵo, lia koro kondukis lian manon, al mi li skribis tiun leteron, kaj nenio pli ol tiu letero restas al mi pri li!
Kiam mi enmetas la manon en tiun loketon, mi malfacile foriras antaŭ la fino de la tago. Tiamaniere vojaĝanto trairas rapide kelkajn provincojn de Italujo, farante rapidege supraĵajn observojn, kaj haltadas en Romo dum tutaj monatoj.—Tiu ĉi estas la plej riĉa parto de la minejo, kiun mi ekspluatas. Kia aliiĝo en miaj ideoj kaj sentoj! kia diferenco en miaj amikoj! Kiam mi ekzamenas ilin tiam kaj hodiaŭ, mi vidas ilin mortige agititaj de projektoj, kiuj nun ne interesas plu ilin. Okazintaĵo ŝajnis al ni granda malfeliĉo; sed mankas la fino de la letero, kaj tute forgesita estas la okazintaĵo; mi ne povas scii, pri kio oni parolis.—Mil antaŭjuĝoj sieĝis nin; la mondo kaj la homoj estis tute nekonataj de ni! sed kia varmeco en niaj rilatoj! kia intima amikeco! kia senlima konfideco!
Ni estis feliĉaj per niaj eraroj.—Kaj nun?—Ha, ne tiel estas nun! Ni devis legi, kiel la ceteraj, en la homa koro;—kaj la vero, falante apud ni kiel bombo, detruis je ĉiam la sorĉan palacon de iluzio.
- ↑ Tiu ĉi promeso ne plenumiĝis; la libro ne estis eldonita.