Vojaĝo interne de mia ĉambro/Ĉapitro XXXIX

ĈAPITRO XXXIX

Promesinte dialogon, mi plenumas mian promeson.—Tio estis dum la mateno, je la komenca tagiĝo; la sunradioj oris samtempe la supron de l’monto Viso kaj tiujn de la plej altaj montoj de la insulo, kiu kuŝas je niaj antipodoj; kaj ŝi jam maldormis, ĉu antaŭtempe vekita de noktaj sonĝoj, kiuj ofte ŝin agitas, tiel lacige kiel senutile, ĉu simple vekita de la tuj finiĝonta karnavalo, ĉar tiu tempo de plezuro kaj malsaĝo influas sur la homan maŝinon tiel, kiel la fazoj de la luno kaj la interkombiniĝo de kelkaj planedoj.—Fine ŝi maldormis kaj tre maldormis, kiam mia animo mem liberigis sin el la ligiloj de la dormo.

De longe tiu ĉi konfuze partoprenis en la sentoj de la aliulo; sed ĝi estis ankoraŭ enligita sub la krepaĵo nokta kaj dorma; kaj ĉi tiu krepaĵo ŝajnis al ĝi kiel gazo, linaĵo, Hinda tolo.—Mia kompatinda animo estis do kvazaŭ vindita en ĉiu tiu ĉi embarasaĵo, kaj la dio de la dormo, por deteni ĝin pli forte en sia imperio, aldonis al tiuj ligiloj senordajn blondajn harligojn, bantojn de rubandoj, perlajn ĉirkaŭkolojn; estis kortuŝante vidi ĝin baraktanta en tiuj retoj.

La agiteco de la pli nobla parto el mi mem komunikis sin al la alia, kaj tiu ĉi siavice forte influis sur mian animon.—Mi tuta estis alveninta al stato malfacile priskribebla, kiam fine mia animo, ĉu pro saĝeco, ĉu okaze, eltrovis la manieron liberigi sin el la gazoj, kiuj sufokis ĝin. Mi ne scias, ĉu ĝi renkontis malfermaĵon, aŭ ĉu ĝi simple ekpensis relevi ilin, kio estis pli natura; certe estas, ke ĝi eltrovis la elirejon de la labirinto. La senordaj harligoj estis ankoraŭ tie, sed ili jam ne estis malhelpo; pli bone rimedo ili estis. Tiun rimedon ekkaptis mia animo, kiel dronanta homo ekkaptas la bordajn herbojn; sed la perla ĉirkaŭkolo rompiĝis pro la premo, kaj la perloj elfadenigitaj ruliĝis sur la sofon, kaj de tie sur la pargeton de S-no de Hautcastel; ĉar mia animo, per strangeco malfacile klarigebla, imagis sin ĉe tiu sinjorino; dika bukedo da violoj falis teren kaj mia animo, tiam vekiĝinte, revenis hejmen, alkondukante kun si racion kaj realecon.

Kiel oni povas pensi, ĝi forte malaprobis ĉion faritan dum sia forestado, kaj tie ĉi komencas la dialogo, kiu estas la objekto de tiu ĉi ĉapitro.

Mia animo neniam estis tiel malĝentile akceptita. La riproĉoj, kiujn ĝi opiniis ĝustatempe fari en tiu ĉi danĝera momento, plenigis la malpacon de la domo; fariĝis ribelo, vera ribelego.

« Kiel do! diris mia animo, tiele dum mia forestado, anstataŭ ol rebonigi viajn fortojn per trankvila dormado kaj fariĝi pli taŭga por plenumi miajn ordonojn, vi senhonte (tiu ĉi vorto estis iom troa) donis vin al pasiaĵoj, kiujn ne sankciis mia volo? »

Ne kutimigite je tiu aroganta tono, la aliulo kolere respondis:

« Konvenas ja, Sinjorino (por forigi de la disputo ĉiun ideon de familiareco), konvenas ja, ke vi prenas ŝajnon decan kaj virtan! Ha! ĉu ne la dekliniĝoj de via imago, ĉu ne viaj malsaĝegaj ideoj naskis ĉion, kio en mi malplaĉas al vi? Kial vi ne estis tie ĉi?—Kial vi havus la rajton ĝui sen mi, en la oftaj vojaĝoj, kiujn vi faras sola?—Ĉu mi iam malaprobis viajn vizitojn en la Olimpon aŭ en la Kampojn Elizeajn?—viajn interparoladojn kun la spiritoj, viajn gravegajn pripensadojn (iom da moko, kiel oni vidas), viajn kastelojn en la aero, viajn altegajn sistemojn? Kaj, kiam vi tiel senĝene forlasas min, mi ne havus la rajton ĝui la bonfarojn donacitajn de la naturo kaj la plezurojn proponitajn al mi? »

Mia animo, surprizite de tioma viveco kaj elokventeco, ne sciis, kion ĝi devis respondi.—Por eliri el embaraso, ĝi decidis surkovri per vualo de indulgo la riproĉojn ĵus faritajn; kaj por ne ŝajni faranta la unuajn paŝojn al la repaciĝo, ĝi ankaŭ uzis ceremonian tonon.—Sinjorino, ĝi diris siavice kun afekta koreco… (se la leganto trovis tiun vorton neĝustloka, kiam ĝi estis adresita al mia animo, kion li diras nun, se li nur volas rememori la objekton de la disputo?—Mia animo ne rimarkis la ridindecon de tia dirmaniero, tiel la inteligenteco estas mallumigita de la pasio)!—Sinjorino, ĝi diris do, mi certigas vin, ke nenio tiel plaĉus al mi, kiel vidi vin ĝuanta ĉiujn plezurojn ĝueblajn por via naturo, kvankam mi ne partoprenus en ili, se nur tiuj plezuroj ne estus malutilaj al vi, se ili ne forigus la harmonion, kiu… Tie ĉi mia animo estis subite interrompita:—« Ne, ne, min ne trompas via ŝajna bonvolo;—nia devigita kunestado en tiu ĉi ĉambro, kie ni vojaĝas; la ricevita vundo, kiu apenaŭ ne pereigis min kaj kiu doloras ankoraŭ al mi, ĉu ĉio tio ĉi ne estas kaŭzita de via malsaĝega fierego kaj de viaj barbaraj antaŭjuĝoj? Mia bonestado kaj mia ekzisto mem valoras kiel nenio, kiam viaj pasioj kondukas vin,—kaj vi certigas, ke vi interesas vin por mi, kaj ke viaj riproĉoj estas kaŭzitaj de via amikeco? »

Mia animo komprenis ja, ke ĝi ne ludis la pli belan rolon en tiu ĉi afero; ĝi cetere komencis vidi, ke la ekscito de la disputo forigis la kaŭzon de ĝi, kaj ĝi profitis la okazon por deklinigi la interparolon: « Preparu la kafon », ĝi diris al Joannetti ĵus eniranta la ĉambron.—La bruo de la tasoj altiris la tutan atenton de la ribelulo, kiu tuj forgesis la ceteron. Tiamaniere, montrante al infanoj ludileton, oni igas ilin forgesi la malsanigajn fruktojn, kiujn ili petis piedfrapante.

Mi iom post iom endormiĝis dum la akvo varmiĝis.—Mi ĝuis tiun ĉarman plezuron, pri kiu mi jam parolis al la legantoj: senti sin dormanta. La agrabla bruo farita de Joannetti per la frapo de la kafkruĉo kontraŭ la kamenstableto sonadis en mian cerbon kaj vibrigis ĉiujn miajn sentemajn fibrojn, kiel la ekmovo de harpa kordo sonorigas la oktavojn.—Fine mi vidis kvazaŭan ombron antaŭ mi; mi malfermis la okulojn, tio estis Joannetti;—Ha, kia bonodoro! kia agrabla surprizo! kafo, kremo, piramido de rostita pano!—Bona leganto, matenmanĝu kun mi.