Vojaĝo interne de mia ĉambro/Kompleta teksto
XAVIER DE MAISTRE
Vojaĝo
interne de mia ĉambro
TRADUKITA DE
SAM. MEYER
TRIA ELDONO
PARIS
LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie
79,BOULEVARD SAINT GERMAIN, 79
1907
Tous droits réservés.
Kiel glore estas malfermi novan vojon kaj subite aperi en la mondon scienculan tenante en la mano libron de eltrovoj, kiel en la spaco ekbrilegas neatendita kometo!
Ne, mi ne plu konservos mian libron « in petto » (en mi mem); jen ĝi estas, sinjoroj, legu. Mi entreprenis kaj plenumis kvardek-du-tagan vojaĝon interne de mia ĉambro. La interesaj observoj faritaj kaj la senĉesa plezuro sentita dum la vojiro donis al mi la deziron publikigi ĝin; la certeco esti utila decidigis min al tio. Mia koro sentas neesprimeblan kontentiĝon, kiam mi pensas pri la nekalkulebla nombro da malfeliĉuloj, al kiuj mi liveras rimedon certan kontraŭ la enuo kaj kvietigilon por la doloroj, kiujn ili suferas. La plezuro, kiun oni trovas vojaĝante en sia ĉambro, estas ŝirmata kontraŭ la malkvieta ĵaluzo de la homoj; ĝi estas sendependa de la riĉeco.
Ĉu estas ja homo tiel mizera, tiel forlasita, ke li ne havas rifuĝejon, kie li povas izoli sin kaj kaŝi sin antaŭ la tuta mondo? En tio ĉi konsistas ĉiuj preparoj por la vojaĝo.
Mi estas certa, ke ĉiu homo saĝa alprenos mian sistemon, kiaj ajn estas liaj karaktero kaj temperamento; ĉu li estas avara aŭ malavara, riĉa aŭ malriĉa, juna aŭ maljuna, naskiĝinta en la tropika terzono aŭ proksime de la poluso, li povos vojaĝi kiel mi; per unu vorto, en la grandega familio de homoj sin movantaj kiel formikoj sur la supraĵo de la tero, ne estas unu (mi parolas pri la homoj loĝantaj en ĉambro), ne estas unu, kiu, leginte mian libron, povos rifuzi sian aprobon al la nova vojaĝmaniero, kiun mi enkondukas en la mondon.
Mi povus komenci la laŭdon de mia vojaĝo, dirante, ke ĝi nenion elspezigis al mi; ĉi-tio meritas la atenton. Jen ĝi estas tuj aprobata, aplaŭdata de la malriĉetaj personoj; ankoraŭ pli certan sukceson ĝi havos ĉe alia klaso de homoj, pro tiu sama kaŭzo, ke ĝi nenion kostas — Ĉe kiuj do? He! ĉu vi demandas pri tio? ĉe la riĉuloj! Cetere kiel utila por la malsanuloj estos tiu vojaĝmaniero! Ili ne bezonos timi la malkonstantecon de la aero kaj de la sezonoj. — Koncerne la timulojn, ili estos ŝirmataj kontraŭ la rabistoj: ili renkontos nek profundaĵojn, nek truegojn. Miloj da personoj, kiuj antaŭ mi ne kuraĝis, aliaj, kiuj ne povis, aliaj, fine, kiuj ne ekpensis vojaĝi, tuj decidos fari tion laŭ mia ekzemplo. Ĉu eĉ la plej apatia persono ŝanceliĝus por ekvojiri kun mi al plezuro elspezigonta al ĝi nek monon, nek penon? — Kuraĝe do! ni ekiru! — Sekvu min, vi ĉiuj, kiujn trompo de amatino, senfideleco de amiko, detenas en via loĝejo, malproksime de la malgrandanimeco kaj perfideco de la homoj. Min sekvu ĉiuj malfeliĉuloj, malsanuloj kaj malkontentuloj de la universo! — Leviĝu amase ĉiuj maldiligentuloj! — Kaj vi, kiuj en via animo agitas malgajajn projektojn de aliformiĝo, aŭ de izoliĝo, pro ia malfidelaĵo; vi, kiuj en buduaro forlasas je ĉiam la mondon, amindaj unuvesperaj ermitoj, venu ankaŭ: kredu al mi, forlasu tiujn ideojn malgajajn; vi perdas momenton por la plezuro kaj ne gajnas momenton por la saĝeco; bonvolu akompani min en mia vojaĝo; ni irados per malgrandaj tagvojoj ridante en la vojiro, kiel vojaĝantoj, kiuj vidis Romon kaj Parizon; neniu kontraŭaĵo povos nin haltigi kaj gaje obeante nian fantazion, ni sekvos ĝin ĉien, kien plaĉos al ĝi konduki nin.
Estas en la mondo tiom da personoj sciemaj! — Mi estas certa, ke oni dezirus ekscii, kial mia vojaĝo interne de mia ĉambro daŭris kvardek du tagojn anstataŭ kvardek tri aŭ ian alian tempon; sed kiel mi sciigus tion al la leganto, ne sciante mem ĝin?
Ĉio, kion mi povas certigi, estas ke, se la verko estas, laŭ ies opinio, tro longa, ne estis eble al mi fari ĝin malpli longa; lasante aparte ĉiun aŭtoran malmodestecon, mi estus kontentiĝinta kun unu ĉapitro. Mi havis, estas vere, en mia ĉambro ĉiun eblan plezuron kaj agrablon; sed, ho ve! mi ne estis libera por eliri el ĝi laŭ mia volo; mi eĉ pensas, ke, sen la pero de kelkaj personoj potencaj, kiuj interesis sin por mi (ne estingiĝis mia dankeco al ili), mi estus havinta tempon sufiĉan por verki « in-folio »’on, tiel favoraj al mi estis la protektantoj, kiuj igis min vojaĝi en mia ĉambro.
Tamen, prudenta leganto, rimarku, kiel malpravaj estis tiuj homoj, kaj komprenu bone, se vi povos, la logikecon de tio, kion mi tuj elmontros al vi.
Ĉu estas io pli natura kaj pli justa, ol tranĉi al si reciproke la gorĝon, se iu neatente marŝis sur ies piedon, aŭ se iu, en momento de kolero, eble kaŭzita de ies senprudenteco, ellasas parolon pikantan, aŭ fine se iu havis la malfeliĉon plaĉi al ies amatino!
Oni iras sur la herbejon, kaj tie, kiel Nikolo faris kun la burĝo nobela, oni penas ataki « kvarte » dum la kontraŭulo sin defendas « terce »; kaj por ke la venĝo estu certa kaj plena, oni prezentas al li nudan bruston kaj oni riskas esti mortigita de la malamiko por venĝi sin al li. — Oni vidas ke nenio pli logika estas; troviĝas tamen personoj, kiuj malaprobas tiun laŭdidan kutimon!
Sed io tiel logika, kiel la cetero, estas tio ĉi: tiuj samaj personoj malaprobantaj tion kaj volantaj, ke oni rilatu al ĝi, kiel al grava kulpo, rilatus mem ankoraŭ pli severe al tiu, kiu malkonsentus kulpiĝi tiel. Pli ol unu malfeliĉulo, konformiĝinte al ilia konsilo, perdis sian bonfamon kaj sian oficon: tiel ke, kiam oni havas la malfeliĉon ekhavi honoran disputon, oni ne malprava estus, demandante la sorton por scii, ĉu oni devas fini ĝin laŭ la leĝoj aŭ laŭ la kutimo, kaj ĉar la leĝoj kaj la kutimo malsame ordenas, la juĝistoj ankaŭ povus konsiliĝi per ludkuboj pri sia decido. — Kaj kredeble ankaŭ tiaspecan decidon oni devas serĉi, por klarigi, kial kaj kiel mia vojaĝo daŭris ĝuste kvardek du tagojn.
Mia ĉambro kuŝas sur la kvina grado de larĝo laŭ la mezuroj de Patro Beccaria; ĝia direkto estas de l’oriento al la okcidento; ĝi formas kvadraton longan, kies ĉirkaŭo havas tridek ses futojn, pasante tre proksime de la muro. Mia vojaĝo tamen estos pli granda, ĉar mi trairos ĝin ofte laŭlonge kaj laŭlarĝe, aŭ ankaŭ diagonale, ne sekvante regulon, nek metodon. Mi eĉ faros zigzagojn kaj mi desegnos ĉiujn eblajn liniojn geometriajn, se la okazo postulos tion. Mi ne amas la homojn, kiuj tiel certe estas mastroj de siaj paŝoj kaj ideoj, kaj diras: « Hodiaŭ mi faros tri vizitojn, mi skribos kvar leterojn, mi finos tiun komencitan verkon ». Mia animo tiel malfermita estas al ĉiuspecaj ideoj, emoj kaj sentoj, ĝi akceptas tiel avide ĉion, kio prezentiĝas!… — Kaj kial ĝi rifuzus la ĝuojn disĵetitajn sur la malfacila vojo de la vivo? Ili troviĝas tiel malofte; ili estas tiel malmultaj, ke oni devus esti malsaĝa por ne halti kaj eĉ deturni sin de la vojo kaj rikolti ĉiujn atingeblajn. Nenia estas pli alloga laŭ mia opinio, ol la sekvado de siaj ideoj laŭ iliaj postsignoj, kiel la ĉasisto persekutas la ĉasaĵon, ne penante sekvi difinitan direkton. Tial, kiam mi vojaĝas en mia ĉambro, mi malofte sekvas linion rektan; mi iras de mia tablo al pentraĵo lokita en angulo, de tie mi oblikve iras al la pordo; sed kvankam mia intenco ĉe la ekiro estis ja iri tien, se mi sur la vojo renkontas mian seĝegon, mi nenian ceremonion faras kaj tuj sidiĝas en ĝi. — Bonega meblo estas seĝego; precipe utilega ĝi estas por ĉiu homo meditema. En la longaj vesperoj vintraj estas kelkfoje agrable kaj ĉiam prudente etendi sin mole sur ĝi, malproksime de la grandaraj kaj grandbruaj kunvenoj. — Bona fajro, libroj, plumoj, kiomaj rimedoj kontraŭ la enuo! Kaj kiel plezure estas ankaŭ forlasi siajn plumojn kaj vigligi sian fajron, fordonante sin al ia dolĉa medito aŭ aranĝante kelkajn rimaĵojn por gajigi siajn amikojn! La horoj tiam glitas preter vi kaj falas silente en la eternon, ne rimarkigante vin pri sia malĝojiga pasado.
Post mia seĝego, irante al la nordo, oni ekvidas mian liton, kiu staras en la fino de mia ĉambro kaj prezentas la plej agrablan vidaĵon. Ĝi estas lokita plej konvene; la unuaj sunradioj ludas en miaj litkurtenoj. — Mi vidas ilin en la belaj tagoj someraj irantajn antaŭen laŭlonge la blanka muro, laŭ tio, ke la suno supreniras; la ulmoj starantaj antaŭ mia fenestro dividas ilin laŭ mil manieroj kaj svingas ilin sur mia lito rozkolora kaj blanka, kiu rebriligante ilin, ellasas ĉiuflanken ĉarman nuancon. Mi aŭdas la konfuzan pepadon de la hirundoj, kiuj ekokupis la tegmenton de la domo kaj de la aliaj birdoj, kiuj loĝas en la ulmoj; tiam mil gajaj ideoj okupas mian animon, kaj en la tuta universo neniu havas vekiĝon tiel agrablan, tiel pacan, kiel mi.
Mi konfesas, ke mi amas ĝui tiujn dolĉajn momentojn kaj ke mi ĉiam plilongigas, kiel eble plej multe, la plezuron mediti en la dolĉa varmeco de la lito. — Ĉu estas loko, kiu pli bone faciligas la revadon, kiu vekas pli amajn pensojn, ol la meblo, en kiu mi kelkfoje forgesas min mem? Modesta leganto, ne timiĝu; — sed ĉu mi ne povas paroli pri la feliĉo de amanto, kiu unuafoje premas inter siaj brakoj virtan edzinon? nedirebla plezuro, kiun mia malbona sorto kondamnas min neniam ĝui! Ĉu ne en lito, patrino ebria pro feliĉo je la nasko de filo forgesas siajn dolorojn? Tie la plezuroj fantaziaj, fruktoj de imago kaj espero, venas malkvietigi nin. — Fine en tiu agrablega meblo ni forgesas dum duono de nia vivo la ĉagrenojn de la alia duono. Sed kia amaso da pensoj agrablaj kaj malgajaj sin premas samtempe en mia cerbo! miriga miksaĵo de situacioj teruraj kaj ĉarmegaj!
Lito vidis nin naskiĝantajn kaj vidos nin mortantajn, ĝi estas la ŝanĝema teatro, kie la homaro ludas laŭvice interesajn dramojn, ridigajn komediojn kaj terurajn tragediojn. — Ĝi estas lulilo ornamita per floroj; — ĝi estas la trono de l’amo; — ĝi estas tombo.
Tiu ĉi ĉapitro estas nepre nur por la metafizikuloj. Ĝi tuj ĵetos plej helan lumon sur la naturon homan : ĝi estas prismo, per kiu oni povos analizi kaj dismeti la kapablojn homajn, disigante la povon bestan de la puraj radioj de inteligenteco.
Neeble estus por mi klarigi, kiel kaj kial mi bruligis miajn fingrojn je la unuaj paŝoj faritaj en la komenco de mia vojaĝo, se mi ne klarigus detalege al la leganto mian sistemon de l’animo kaj la besto. Tiu ĉi eltrovo metafizika influas cetere tiel forte sur miajn ideojn kaj agojn, ke tre malfacile estus kompreni tiun libron, se mi ne donus la ŝlosilon jam en la komenco.
Per diversaj observoj mi eltrovis, ke la homo estas kunfarita el animo kaj besto. Tiuj du estaĵoj estas tute malsamaj, sed tiel enmetitaj unu en la alian, aŭ unu sur la alian, ke la animo bezonas havi kelkan superecon rilate al la besto, por ke ĝi faru tiun distingon.
Mi eksciis de maljuna profesoro (tio estas el miaj plej malnovaj rememoroj), ke Platono nomis la materion « la aliulo ». Tio estas bone; sed mi prefere donus tiun nomon al la besto, kiu estas kunigita kun nia animo. Vere tiu ĉi substanco estas la aliulo, kiu incitetas nin tiel strange. Oni sentas ja konfuze, ke la homo estas duobla; tial oni diras, ke ĝi estas farita el animo kaj korpo, kaj oni kulpigas tiun korpon je mi ne scias kiomaj aferoj; tio ĉi certe tre malĝuste, ĉar ĝi estas tiel nekapabla senti kiel pensi. La beston oni devas kulpigi, tiun estaĵon senteman, plene distingeblan de la animo, veran individuon, kiu havas sian ekziston apartan, siajn gustojn, inklinojn, volon, kaj kiu superas la aliajn bestojn nur tial, ke ĝi estas pli bone edukita kaj posedas pli perfektajn organojn.
Gesinjoroj, estu fieraj pro via inteligenteco tiom, kiom al vi plaĉos; sed malfidu forte al la aliulo, precipe kiam vi estas kune.
Mi faris mi ne scias kiomajn eksperimentojn pri la kunestado de tiuj du estaĵoj diversnaturaj. Ekzemple mi klare konstatis, ke la animo povas obeigi al si la beston, kaj ke laŭ maloportuna reciprokeco, tiu ĉi tre ofte devigas la animon agi kontraŭ sia volo. Laŭ la regulo unu havas la leĝigan, kaj la alia la regan potencon; sed tiuj du potencoj ofte kontraŭbatalas reciproke. — La granda arto de genia homo estas tio : scii bone eduki sian beston, por ke ĝi povu iri sola, dum la animo, liberigita de tiu teda kunestado, povos suprenflugi ĝis la ĉielo.
Sed estas bezone klarigi tion per ekzemplo.
Kiam vi legas libron, Sinjoro, kaj kiam pli agrabla ideo subite eniras vian imagon, tiam via animo tuj alligas sin al ĝi kaj forgesas la libron, dum viaj okuloj meĥanike sekvas la vortojn kaj liniojn; vi finas la paĝon ne komprenante ĝin kaj vi poste ne memoras tion, kion vi legis. — Tio rezultas ĉar via animo, ordoninte al sia kunulo legi, forgesis averti ĝin pri la mallonga forestado, kiun ĝi mem tuj faros; tial la aliulo daŭrigis la legadon, kiun via animo jam ne aŭskultis.
Ĉu tio ĉi ne ŝajnas al vi facile komprenebla? Jen alia ekzemplo:
Unu tagon de la pasinta somero, mi marŝis al la Kortego. Mi estas pentrinta dum la tuta mateno, kaj mia animo, ĝuante la meditadon pri la pentrado, lasis al la besto la zorgon konduki min al la reĝa palaco.
Kia altega arto estas la pentrado! mia animo pensis; ho! feliĉa tiu, kiun kortuŝis la vidiĝo de la naturo; tiu, kiu ne estas devigata fari pentraĵojn por vivi, kiu ankaŭ ne pentras nur por pasigi la tempon, sed kiu, frapita de la majesteco de bela fizionomio kaj de la admirindaj ludoj lumaj aperantaj milkolore sur la homa vizaĝo, klopodas en siaj verkoj proksimiĝi al la belegaj efektoj de la naturo! Ho, feliĉa ankaŭ la pentristo, kiun la amo al la pejzaĝo forkondukas al izolaj promenoj, kiu sur la pentra tolo scias esprimi la malĝojan senton inspiratan de malhela arbaro aŭ de dezerta kamparo!
Liaj verkoj imitas kaj figuras la naturon; li kreas novajn marojn kaj malhelajn kavernojn nekonatajn de la suno; ĉe lia ordono, verdaj arbaretoj eliras el la nenio; la bluo de la ĉielo rebrilas en liaj pentraĵoj; li konas la arton malkvietigi la marojn kaj muĝigi la ventegojn. Alifoje li prezentas antaŭ la okulo de ravata rigardanto ĉarmajn kamparojn de antikva Sicilo; oni vidas teruritajn nimfojn forkurantaj tra la kanoj antaŭ la persekuto de Satiro; sanktejoj laŭ majesta arĥitekturo starigas siajn fierajn frontonojn super la sankta arbaro ĉirkaŭanta ilin; la fantazio eraras en la silentajn vojojn de tiu ideala lando; dubebluaj malproksimaĵoj konfuziĝas kun la ĉielo, kaj la tuta lando rebrilanta en la akvoj de kvieta rivero prezentas vidaĵon, kiun nenia lingvo povas priskribi.
Dum mia animo tiel pripensadis, la aliulo daŭrige marŝis, kaj Dio scias kien ĝi iris! — Anstataŭ ol iri al la Kortego, kiel estis al ĝi ordonite, ĝi tiel dekliniĝis maldekstren, ke en la momento kiam mia animo ĝin rekaptis, ĝi staris jam antaŭ la pordo de S-no de Hautcastel, je duona mejlo de la reĝa palaco.
Mi lasas la leganton imagi tion, kio estus okazinta, se ĝi tute sola enirus la domon de tiel bela sinjorino.
Se estas agrable kaj utile havi animon tiel sendependan de la materio, ke oni igas ĝin vojaĝi sola kiam oni trovas tion ĝustatempa, tiu ĉi kapablo havas ankaŭ siajn maloportunaĵojn. Al ĝi ekzemple mi ŝuldas la brulvundon, pri kiu mi parolis en antaŭa ĉapitro.
Mi kutime lasas al mia besto la zorgon prepari mian matenmanĝon; estas ĝi, kiu rostas kaj distranĉas mian panon. Bonege ĝi preparas la kafon kaj eĉ trinkas ĝin tre ofte sen la enmiksiĝo de mia animo, escepte kiam tiu ĉi sin amuzas rigardi ĝin laborantan; sed tio okazas malofte kaj estas malfacile farebla, ĉar kiam oni faras kelkan agon meĥanikan, facile estas pensi pri tute alia afero; sed treege malfacile estas rigardi sin agantan, se oni povas tiel diri. — Aŭ, por klarigi tion laŭ mia sistemo, ekzameni per sia animo la iradon de sia besto, vidi ĝin laborantan, kaj ne partopreni mem en tio. — Jen estas la plej miriga ĵonglaĵo metafizika, kiun homo povas plenumi.
Mi kuŝigis mian prenilon sur la fajrajn karbojn por rosti mian panon, kaj iom poste, dum mia animo promenis, jen flamigita ŝtipo ruliĝis sur la antaŭfajrejon; mia malinteligenta besto metis la manon sur la prenilon kaj brulvundis miajn fingrojn.
Mi esperas, ke mi sufiĉe detale elmetis miajn ideojn en la antaŭaj ĉapitroj, por igi la leganton pensi kaj por faciligi al li eltrovojn en tiu ĉi belega minejo; li certe estos kontenta je si, se li iam sukcesos vojaĝigi sian animon tute solan; cetere la plezuroj, kiujn tiu kapablo liveros al li, kompensos la konfuzaĵojn, eble rezultontajn de tio.
Ĉu estas ĝojo pli agrabla ol tiamaniere plivastigi la ekziston, okupi samtempe la teron kaj la ĉielon, kaj, por tiel diri, duobligi sian estadon? — Ĉu la eterna kaj neniam satigita deziro de la homo ne estas tio ĉi: pligrandigi sian potencon kaj kapablon, celi tien, kie ĝi ne estas, rememori la estintecon kaj vivi en la estonteco? Ĝi volas komandi armeojn, prezidi akademiojn; ĝi volas esti amegata de la belulinoj; kaj se ĝi posedas ĉion tion ĉi, ĝi tiam sopiras al la kamparo kaj trankvilo kaj envias la dometon paŝtistan; ĝiaj projektoj, ĝiaj esperoj senĉese malprosperas pro la realaj malfeliĉoj kunigitaj kun la homa naturo; ĝi ne povas trovi la feliĉon. Vojaĝo kun mi dum dekkvin minutoj montros al ĝi la vojon tien.
He! kial ĝi ne lasas al la aliulo tiujn mizerajn zorgojn, tiun gloramon, kiuj turmentas ĝin? Venu, kompatindulo! Faru klopodon por disrompi vian malliberejon, kaj de la alta ĉielo, kien mi tuj kondukos vin, de l’mezo de la ĉielaj sferoj kaj de la olimpo, observu vian beston, ellasitan en la mondon, kurantan sole sur la vojo al la riĉeco kaj honoroj; vidu kiel serioze ĝi marŝas meze de la homoj; la amaso flankeniras respekte, kaj, kredu al mi, neniu rimarkos, ke ĝi estas sola; ĉu ĝi havas animon aŭ ne, ĉu ĝi pensas aŭ ne, estas la plej malgranda zorgo de la popolamaso, tra kiu ĝi promenas. Mil virinoj sentimentalaj furioze amos ĝin, ne tion rimarkante; ĝi eĉ povos sin levi, sen la helpo de sia animo, ĝis la plej alta prospero kaj la plej granda riĉeco. — Fine, mi neniel mirus, se, kiam ni revenos de la paradizo, via animo, reenirante hejmen, sin trovus en la besto de altranga sinjoro.
Oni ne pensu ke, anstataŭ ol plenumi mian promeson, donante priskribon de mia vojaĝo interne de mia ĉambro, mi ĉirkaŭvagas, por tiri min el embaraso; oni tre erarus, ĉar mia vojaĝo daŭras efektive, kaj dum mia animo, volviĝinte sur si mem, sekvis en la antaŭa ĉapitro la tordajn turniĝojn de metafiziko, mi sidis en mia seĝego, sur kiu mi kvazaŭ kuŝiĝis, tiel ke ĝiaj du antaŭaj piedoj estis levitaj je du coloj super la tero; kaj balancante min dekstren kaj maldekstren kaj tiel antaŭenirante, mi iom post iom alvenis tre proksime de la muro. — Tiamaniere mi vojaĝas, kiam nenio urĝas. — Tie mia mano meĥanike prenis la portreton de S-no de Hautcastel kaj la aliulo sin amuzis deviŝante la polvon, kiu ĝin kovris. — Tiu ĉi okupo kaŭzis al ĝi plezuron trankvilan, kaj tiu plezuro estis ankaŭ sentata de mia animo, kvankam tiu ĉi vagis en la vastaj regionoj ĉielaj; ĉar estas utile rimarki, ke kiam la spirito vojaĝas tiamaniere en la ĉielo, ĝi tamen estas ligita al la sentoj per mi ne scias kia sekreta ligilo; tiel ke, ne malhelpante siajn okupojn, ĝi povas partopreni en la pacaj ĝuoj de la aliulo; sed se tiu ĉi deziro plifortiĝas iom, aŭ se ia neatendita vidaĵo ĝin frapas, la animo tuj reprenas fulmorapide sian lokon.
Tio ĉi okazis dum mi purigis la portreton.
Laŭ tio, ke la ĉifono deviŝis la polvon kaj iom post iom aperigis buklojn da blondaj haroj, kaj la girlandon de rozoj kronantan ilin, mia animo, de la sunlando, kien ĝi estis transmigrinta, sentis malfortan ektremeton plezuran, kaj simpatie partoprenis en la ĝuo de mia koro. Tiu ĉi ĝuo fariĝis malpli konfuza kaj pli forta, kiam la viŝilo per unu fojo malkovris la brilan frunton de tiu ĉarma vizaĝo; mia animo preskaŭ forlasis la ĉielon por ĝui la vidaĵon. Sed eĉ se ĝi troviĝus en la Elizeaj Kampoj, eĉ se ĝi apudestus ĉe koncerto de keruboj, ĝi certe ne restus tie dum duono da sekundo, kiam ĝia kunulo, ĉiam pli interesiĝante je sia laboro, subite ekkaptis sorbigitan spongon, kiun oni prezentis al ĝi, kaj pasigis ĝin subite sur la brovoj kaj sur la okuloj — sur la nazo — sur la vangoj, sur tiu buŝo; — Ha, Dio! kiel forte batas mia koro; sur la mentono, sur la brusto: en momento tio fariĝis; la tuta vizaĝo ŝajnis reviviĝi kaj eliri el la nenio.
— Mia animo rapidegis de la ĉielo kiel falanta stelo; ĝi trovis la aliulon en ĉarmega ravo, kiun ĝi ankoraŭ pligrandigis partoprenante en ĝi.
Tiu stranga kaj neatendita situacio malaperigis por mi tempon kaj spacon. — Dum momento mi vivis en la estinteco kaj, kontraŭ la ordo natura, mi plijuniĝis. — Jes, jen ŝi estas, tiu amegata virino; tio estas ŝi mem; mi vidas ŝin ridetanta, ŝi tuj parolos por diri, ke ŝi min amas. — Kia rigardo! Venu, por ke mi premu vin sur mian bruston, animo de mia vivo, mia dua ekzisto! Venu partopreni en miaj ebrieco kaj feliĉo! — Tiu momento estis mallonga sed rava; la malvarma racio baldaŭ reprenis sian potencon kaj en la daŭro de palpebrumo mi malplijuniĝis je tuta jaro; — mia koro fariĝis malvarma, malvarmega, kaj mi trovis min je la nivelo de la amaso de indiferentuloj, kiuj kovras la teron.
Oni ne devas antaŭiri la faktojn: la rapidemo komuniki al la leganto mian sistemon pri l’animo kaj la besto igis min forlasi la priskribon de mia lito, pli frue ol mi tion devis; kiam mi estos fininta ĝin, mi daŭrigos mian vojaĝon de la loko, kie mi ĝin interrompis en la antaŭa ĉapitro. — Mi nur petas vin memori, ke ni lasis la duonon de mi mem tenanta la portreton de S-no de Hautcastel, proksime de la muro, je kvar futoj de mia skribtablo. Mi forgesis, parolante pri mia lito, konsili al ĉiu homo, kiu tion povos, ke li havu liton rozkoloran kaj blankan; estas certe, ke la koloroj influas sur nin tiel, ke ili nin gajigas aŭ malgajigas, laŭ la nuancoj. — La roza kaj la blanka koloroj estas ambaŭ dediĉitaj al la plezuro kaj feliĉo. — La naturo, donante ilin al la rozo, donis al ĝi la kronon de la imperio Flora; kaj kiam la ĉielo volas anonci al la mondo belan tagon, ĝi koloras la nubojn laŭ tiu ĉarma nuanco, je la leviĝo de la suno.
Unu tagon, ni pene supreniris sur kruta vojeto: la aminda Rozalio marŝis antaŭe; ŝia facilmoveco donis al ŝi flugilojn; ni ne povis sekvi ŝin. — Subite, alveninte sur altaĵeto, ŝi haltis por pli bone spiradi kaj turnis sin al ni, ridetante je nia malrapideco. — Neniam eble la du koloroj, kiujn mi laŭdas, triumfis tiel. — Ŝiaj vangoj fajrigitaj, ŝiaj lipoj kiel koralo, ŝiaj brilaj dentoj, ŝia alabastra kolo, antaŭ postscenejo de verdaĵoj, frapis ĉiujn okulojn. Ni devis halti por rigardadi ŝin; mi nenion diras pri ŝiaj bluaj okuloj nek pri la rigardo, kiun ŝi direktis al ni, ĉar mi tiele elirus el mia temo, kaj ĉar mi cetere pensas pri tio tiel malofte, kiel eble. Sufiĉas, ke mi donis la plej belan ekzemplon imageblan pri la supereco de tiuj du koloroj super ĉiuj aliaj, kaj pri ilia influo sur la feliĉon de la homoj.
Mi hodiaŭ ne iros pli antaŭen. Pri kia afero mi povus paroli, kiu ne estus sengusta? Kia ideo ne estas malheligita de tiu ideo? — Mi eĉ ne scias, kiam mi kuraĝos labori denove. — Se mi daŭrigos mian verkon kaj se la leganto deziras vidi ĝian finon, li turnu sin al la anĝelo disdonanta la pensojn, por peti, ke li ne enmiksu plu la vidaĵon de tiu altaĵeto kun la amaso da pensoj sen interligo, kiujn li ĉiuminute ĵetas al mi.
Sen tiu antaŭzorgo, mia vojaĝo ne efektiviĝos.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . la altaĵeto . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
La penoj estas vanaj; mi devas prokrasti la aferon kaj estadi tie ĉi kontraŭvole; tio estas milita haltado.
Mi jam diris, ke tre plaĉas al mi mediti en la dolĉa varmeteco de mia lito, kaj ke ĝia agrabla koloro multe kunhelpas al la plezuro, kiun mi trovas en ĝi.
Por havigi al mi tiun plezuron, mia servisto ricevis la ordonon eniri en mian ĉambron je duono da horo antaŭ la momento, en kiu mi decidis leviĝi. Mi aŭdas lin marŝanta malpeze kaj tuŝetanta ĝentilete la objektojn en mia ĉambro, kaj tiu bruo kaŭzas al mi la plezuron senti min dormetanta, plezuron delikatan kaj nesciatan de multaj homoj.
Oni sufiĉe maldormas, por scii ke oni ne tute vekiĝis, kaj por konfuze kalkuli, ke la horo de la aferoj kaj zorgoj estas ankoraŭ en la sabla horloĝo de la tempo. Iom post iom tiu homo fariĝas pli brua; tiel malfacile estas sin deteni! Aliflanke, li scias, ke la horo fatala proksimiĝas. — Li rigardas mian poŝhorloĝon kaj tintigas la pendaĵetojn por min averti; sed mi ŝajnigas min ne aŭdanta; kaj por plilongigi ankoraŭ tiun ĉarman horon, ne estas ĉikano, kiun mi ne faras al tiu malfeliĉulo. Mi havas cent ordonojn por doni al li antaŭe kaj tiel pasigi la tempon. Li bone scias, ke tiuj ordonoj, donitaj sufiĉe malbonhumore, estas nur pretekstoj por resti en la lito ne vidigante, ke mi ĝin deziras. Ŝajnas ke li ne rimarkas tion, kaj mi vere estas danka al li pro tio.
Fine, kiam mi eluzis ĉiujn miajn rimedojn, li antaŭvenas ĝis la mezo de la ĉambro kaj staras tie, kun la brakoj krucigitaj, perfekte senmove.
Oni konfesos, ke ne estas eble malaprobi min pli sprite kaj pli delikate; tial mi neniam kontraŭstaras al tiu silenta invito; mi etendas la brakojn por montri al li, ke mi komprenis, kaj mi sidiĝas.
Se la leganto pripensos pri la konduto de mia servisto, li povos konvinkiĝi ke, en kelkaj aferoj delikataj kiel tiu ĉi, la simplanimeco kaj saĝo senfine pli valoras ol la plej lerta spriteco. Mi kuraĝas certigi, ke la plej prilaborita parolado pri la malutiloj de la mallaboremo ne tiel rapide decidigus min eliri el mia lito, kiel la muta riproĉo de Sro Joannetti; perfekte honesta homo estas Sro Joannetti, kaj samtempe la plej konvena homo por vojaĝisto kiel mi. Li estas kutiminta je la oftaj migradoj de mia animo kaj neniam ridas pri la senraciaĵoj de la aliulo; li eĉ direktas tiun ĉi kelkfoje, kiam ĝi estas sola, tiel ke oni povus tiam diri, ĝi estas direktata de du animoj. Kiam ekzemple ĝi vestas sin, li per gesto ĝin avertas, ke ĝi tuj metos siajn ŝtrumpojn returnite, aŭ sian frakon antaŭ sian veŝton.—Mia animo ofte sin amuzis vidante la malfeliĉan Joannetti kuranta post la malsaĝulo ĝis la fortifikaĵoj, por averti ĝin, ke ĝi forgesis sian ĉapelon—alian fojon, sian naztukon.
Unu tagon (ĉu mi tion konfesos?) sen tiu fidela servisto, kiu ĝin atingis malsupre de la ŝtuparo, la senpripensulo alvojirus al la Kortego sen glavo, tiel fiere kiel ceremonimastro portanta la majestan bastoneton.
« Jen, Joannetti, mi diris, rependigu tiun portreton. »—Li estis helpinta min por purigi ĝin, kaj ne pli divenis ĉion, kio produktis la ĉapitron de la portreto, ol tion, kio okazas en la luno. Estis li, kiu propramove prezentis al mi la spongon sorbigitan kaj kiu, per tiu ago ŝajne negrava, igis mian animon trairi cent milionojn da mejloj dum unu minuto. Anstataŭ ol remeti ĝin en ĝian lokon, li tenis ĝin por viŝi ĝin siavice.—Malfacilaĵo, problemo por solvi donis al li mienon scivolan, kiun mi rimarkis.—« Diru, mi demandis, kion vi trovas kritikinda en tiu portreto?—Ho! nenion, sinjoro.—Sed kion? »—Li starigis ĝin sur unu el la bretoj de mia skribtablo; kaj, malproksimiĝinte je kelkaj paŝoj, li diris: « Mi dezirus, ke mia sinjoro klarigu al mi, kial tiu portreto rigardas min ĉiam, en kiu ajn loko de la ĉambro mi staras. Matene kiam mi aranĝas la liton, ĝia vizaĝo sin turnas al mi, kaj se mi iras al la fenestro, ĝi ankoraŭ rigardas min kaj sekvas min per la okuloj dum mi marŝas.—Tiel, Joannetti, ke se la ĉambro estus plena je homoj, tiu bela sinjorino rigardus ĉiuflanken kaj ĉiujn samtempe?—Jes, sinjoro.—Ŝi ridetus al la irantoj kaj venantoj tiel, kiel al mi? »—Joannetti nenion respondis. Mi kuŝigis min sur mia seĝego kaj, mallevante la kapon, mi fordonis min al la plej seriozaj meditoj.—Kia radio de lumo! Malfeliĉa amanto! Dum vi enuadas malproksime de via amatino, ĉe kiu vi eble jam estas anstataŭita; dum vi fervore turnas viajn okulojn sur ŝian portreton, kaj dum vi imagas (almenaŭ pri la portreto), ke vi sola estas rigardata, la perfida figuro, tiel malfidela, kiel la originalo, direktas siajn rigardojn al ĉio, kio ĝin ĉirkaŭas, kaj ridetas al ĉiuj.
Jen estas simileco morala inter kelkaj portretoj kaj iliaj modeloj, kiun nenia filozofo, nenia pentristo, nenia observemulo ankoraŭ eltrovis.
Mi faras eltrovojn post eltrovoj.
Joannetti daŭrige staris en la sama sintenado, atendante la pripetitan klarigon. Mi elmetis la kapon el la faldoj de mia vojaĝa surtuto, kien mi estis interniginta ĝin por mediti senĝene kaj por rekvietiĝi post la malgajaj pripensoj ĵus havitaj: « Ĉu vi ne vidas, Joannetti, mi diris post momenta silentado kaj turnante mian seĝegon al lia flanko, ĉu vi ne vidas, ke ĉar pentraĵo estas plataĵo, la lumradioj, kiuj deiras de ĉia loko de tiu plataĵo… ». Joannetti, je tiu klarigo, tiel malfermis la okulojn, ke li vidigis la tutajn pupilojn; li plie havis la buŝon duone malfermita; tiuj du movoj, en homa figuro, signas, laŭ la diro de la grandfama Le Brun, la plej altan gradon de la miro. Estis sendube mia besto, kiu entreprenis tian disertacion; mia animo scias ja, ke Joannetti certe ne scias, kio estas lumradioj; la plilarĝiĝo de liaj palpebroj rekonsciigis min, kaj mi remetis mian kapon en la kolumon de mia vojaĝa vesto kaj tiel profunde internigis ĝin tien, ke mi sukcesis kaŝi ĝin preskaŭ tutan.
Mi decidis tagmanĝi en tiu loko; la mateno jam preskaŭ konsumiĝis; unu paŝo plu en mia ĉambro prokrastigus mian tagmanĝon ĝis la nokto. Mi glitigis min ĝis la randaĵo de mia seĝego; metante ambaŭ piedojn sur la kamenon, mi pacience atendis la manĝon.—Ĉarma teniĝo estas tiu ĉi; estus, mi pensas, tre malfacile trovi alian tiel profitan kaj tiel oportunan por la haltadoj neeviteblaj dum longa vojaĝo.
Rozino, mia fidela hundino, neniam forgesas veni tiam kaj tireti la baskojn de mia vojaĝa vesto, por ke mi prenu ŝin sur min; ŝi tie trovas liton tute aranĝitan kaj tre oportunan en la pinto de l’angulo, kiun faras la du partoj de mia korpo: la konsonanto V perfekte figuras mian situacion. Rozino eksaltas sur min, se mi ne prenas ŝin sufiĉe rapide, laŭ ŝia deziro. Mi trovas ŝin ofte tie, ne sciante kiel ŝi venis. Miaj manoj propramove sin metas laŭ la maniero plej favora por ŝia bonstato, ĉu tial, ke ekzistas simpatio inter tiu aminda besto kaj la mia, ĉu ĉar la hazardo decidas pri tio;—sed mi ne kredas al la hazardo, al tiu sistemo netaŭga—al tiu vorto sensignifa.—Mi prefere kredus al la magnetismo.—Mi prefere kredus al la Martinismo. Ne, neniam mi kredos al ĝi.
Estas tia realeco en la rilatoj inter tiuj du bestoj, ke, kiam mi metas ambaŭ piedojn sur la kamenon pro simpla senatento, kiam la horo de la tagmanĝo estas ankoraŭ malproksima kaj kiam mi neniel pensas fari la haltadon, tamen Rozino, vidante tiun movon, konigas per malgranda movo de vosto la plezuron sentatan; la konveneco detenas ŝin en ŝia loko; kaj la aliulo, kiu tion ekvidas, estas danka al ŝi pro tio; kvankam ili ne povas rezoni pri la kaŭzo produktanta tion, fariĝas inter ili muta interparolo, agrabla interŝanĝo de sentoj, kiu certe ne povus esti alskribita al la hazardo.
Oni ne riproĉu al mi, ke mi skribas tro detale; tio estas la maniero de la vojaĝantoj. Kiam oni ekrajdas por supreniri sur la Blankan Monton, kiam oni iras por viziti la truegon, en kiu pereis Empedoklo, oni neniam forgesas priskribi precize la malplej gravajn detalojn: la nombro de la personoj, la nombro de la muloj, la boneco de la provizoj, la bonega apetito de la vojaĝantoj, fine ĉio, eĉ la faletoj de la rajdbestoj, zorge enskribiĝas en la raporto por la instruo de la nevojaĝanta homaro. Laŭ tiu principo mi decidis paroli pri mia kara Rozino, aminda besto, kiun mi amas per vera amo, kaj dediĉi al ŝi tutan ĉapitron. Dum la ses monatoj, kiujn ni vivis kune, ne estis en niaj interrilatoj la plej malgranda malvarmiĝo; aŭ, se ekestis kelkaj disputetoj inter ŝi kaj mi, mi vereme konfesas, ke la pli granda malpraveco estis miaflanke, kaj ke Rozino ĉiam faris la unuajn paŝojn al la repaciĝo.
En la vespero, kiam ŝi estas riproĉita, ŝi foriras malgaje kaj ne murmurante; je la morgaŭa tago, frumatene, ŝi estas apud mia lito kun respekta sintenado; kaj je la plej malgranda moveto de sia mastro, je lia unua signo de vekiĝo, jen ŝi sciigas pri sia ĉeestado per la rapidegaj batoj de sia vosto sur mian noktotablon.
Kaj kiel mi rifuzus mian amon al tiu karesema estaĵo, kiu neniam ĉesis min ami, de la tempo, kiam ni komencis vivi kune? Mia memoro ne sufiĉus por skribi la nomaron de la personoj, kiuj sin interesis por mi kaj poste forgesis min. Mi havis kelkajn amikojn, kelkajn amatinojn, aron da kunuloj, ankoraŭ pli multajn konatojn;–kaj nun, mi jam estas nenio por ĉiuj tiuj; ili forgesis eĉ mian nomon.
Kiom da certigoj, kiom da proponoj de servo! Ilia riĉeco estis mia. Mi povis fidi al ilia eterna kaj senkondiĉa amikeco!
Mia kara Rozino, kiu ne proponis al mi siajn servojn, faras al mi la plej grandan servon fareblan al homo: ŝi min amis iam, kaj amas min ankoraŭ nun. Tial mi ne timas diri tion: mi amas ŝin per parto de la sama sento, kiun mi havas al miaj amikoj.
Oni pri tio diru, kion oni volos.
Ni lasis Joannetti’on en la sintenado kaŭzita de la miro, senmove antaŭ mi, atendante la finon de la belega klarigo, kiun mi komencis.
Kiam li vidis min enmetanta subite la kapon en mian noktan surtuton kaj tiel finanta mian klarigon, li ne dubis unu momenton, ke mi haltis pro manko de bonaj argumentoj, kaj ke li sekve venkis min per la malfacila problemo proponita al mi.
Malgraŭ la supereco, kiun li tiel akiris super mi, li ne eksentis la plej malgrandan fierecon, kaj ne penis profiti sian venkon. Post momenta silentado li prenis la portreton, remetis ĝin sur ĝian lokon kaj foriris senbrue, marŝante per la pinto de la piedoj. Li bone komprenis, ke lia apudesto estas kvazaŭa humiligo por mi, kaj lia delikateco inspiris al li la penson eliri, ne rimarkigante min pri tio.—Lia konduto en tiu okazo interesis min forte, kaj enlokis lin pli profunden en mian koron. Li sendube trovos lokon ankaŭ en la koro de la leganto; kaj se iu tiel malsentema estas, ke li rifuzos ĝin al li post la lego de la venonta ĉapitro, la ĉielo certe donis al li marmoran koron.
« Per Dio! mi diris al li unu tagon, jam la trian fojon mi ordonas, ke vi aĉetu broson por mi! Kia kapo! Kia besto! »—Li nenian vorton respondis; nenion li estis respondinta en la antaŭa tago, post simila riproĉo. « Li estas tiel akuratema! » mi pensis; mi neniel komprenis tion.—« Iru preni ĉifonon por purigi miajn ŝuojn », mi diris kolere. Dum li iris, mi pentis, ke mi tiel malafable parolis al li. Mia kolero tute foriĝis, kiam mi vidis kun kia zorgo li penadis deviŝi la polvon de miaj ŝuoj, ne tuŝante miajn ŝtrumpojn; mi apogis mian manon sur li, kiel signo de paciĝo.—« Kiel! mi diris al mi mem, estas do homoj, kiuj pro mono purigas la ŝuojn de aliuloj? » Tiu vorto mono estis lumradio, kiu eklumis al mi. Mi subite rememoriĝis, ke jam de longe mi nenian monon donis al mia servisto.—« Joannetti, mi diris, retirante mian piedon, ĉu vi havas monon? » Duona rideto de praviĝo aperis sur liaj lipoj, je tiu demando.—« Ne, sinjoro, de ok tagoj mi ne havas unu centimon; mi elspezis por viaj malgrandaj aĉetaĵoj ĉion, kion mi posedis.—Kaj la broson? Sendube pro tio? »—Li denove ridetis.—Li povus diri al sia mastro: « Ne, mi ne estas senenhava kapo, besto, kiel vi kruele nomis vian fidelan serviston. Pagu al mi 24 frankojn, 10 soldojn kaj 4 denarojn, kiujn vi ŝuldas al mi, kaj mi aĉetos broson por vi. »—Li lasis sin insulti prefere ol riski, ke lia mastro hontu pro sia kolero. La ĉielo lin benu! Filozofoj, Kristanoj! ĉu vi tion legis?
« Jen, Joannetti, mi diris, kuru por aĉeti la broson.—Sed, sinjoro, ĉu vi volas resti tiel, kun unu ŝuo blanka kaj la alia nigra?—Iru, mi diras, por aĉeti la broson; lasu, lasu tiun polvon sur mia ŝuo ».
Li eliris; mi prenis la ĉifonon, kaj mi plezurege purigis mian ŝuon maldekstran, sur kiun mi faligis pentan larmon.
Mi havis unu; la morto lin forprenis de mi; ĝi kaptis lin en la komenco de lia vojo, en la momento, kiam lia amikeco fariĝis necesega bezono por mia koro.—Ni subtenis unu la alian en la malfacilaj laboroj militaj; ni havis unu pipon por ambaŭ; ni trinkis el la sama pokalo; ni kuŝis sub la sama tendo; kaj en la malĝojaj cirkonstancoj nunaj, la loko, kie ni vivadis kune, estis por ni nova patrujo. Mi vidis lin elmetita antaŭ ĉiuj danĝeroj de milito, kaj de milito ruiniga. La morto ŝajnis ŝpari nin unu pro la alia; milfoje ĝi eluzis siajn sagojn ĉirkaŭ li, ne lin atingante; sed tio estis por fari lian perdon pli sentebla por mi. La bruego de la armoj, la entuziasmo, kiu kaptas la animon je la ekvido de la danĝero, eble estus malhelpintaj liajn kriojn veni ĝis mia koro.—Lia morto estus utila al lia lando kaj malutila al liaj malamikoj—mi bedaŭrus lin malpli forte.—Sed perdi lin meze en la ĝojo de vintra loĝado! Vidi lin mortanta inter miaj brakoj en la momento, kiam li ŝajnis esti sanega, kiam nia amikeco ankoraŭ plifortiĝis en la ripozo kaj trankvileco! Ha! neniam mi konsoliĝos! Tamen lia memoro jam ne vivas, krom en mia koro; ĝi ne ekzistas plu ĉe tiuj, kiuj vivis ĉirkaŭ li kaj lin anstataŭis; tiu ideo faras pli dolora por mi la penson de la perdo de li. Same la naturo, indiferenta al la sorto de la estaĵoj, denove vestas sin per sia brila robo printempa, kaj ornamiĝas laŭ sia tuta beleco proksime de la tombejo, kie li ripozas. La arboj kovriĝas per folioj kaj intermiksas siajn branĉojn, la birdoj kantas en la foliaro, la muŝoj zumas inter la floroj; ĉio elmontras ĝojon kaj vivemon, en la loĝejo de la morto; kaj vespere, kiam la luno brilas en la ĉielo kaj mi meditas proksime de tiu malĝoja loko, mi aŭdas la grilon gaje daŭriganta sian nelaciĝan kanton, kaŝite sub la herbo, kiu kovras la silentan tombon de mia amiko. La malrapida neniiĝo de la estaĵoj kaj ĉiuj malfeliĉoj de la homaro valoras same kiel nenio en la granda ĉio.—La morto de sentema homo mortanta meze de siaj senkonsolaj amikoj, kaj tiu de papilio mortigita de la malvarma aero en florkaliko, estas du similaj momentoj en la irado de la naturo. La homo estas nur fantomo, ombro, vaporaĵo disiĝanta en la aeron.
Sed la matena lumo ekblankigas la ĉielon: la nigraj ideoj, kiuj min malkvietigis, disiĝas kun la nokto, kaj la espero renaskiĝas en mia koro.—Ne, tiu, kiu tiel lumegigas la orienton, ne briligis ĝin antaŭ miaj okuloj por baldaŭ ĵeti min en la nigran nenion; tiu, kiu etendis tiun nemezureblan horizonton, kiu konstruis tiujn grandegajn altaĵojn, kies glaciaj suproj estas orataj de la suno, estas la sama, kiu ordonis, ke mia koro batu kaj ke mia spirito pensu.
Ne, mia amiko ne eniris en la nenion; kiu ajn estas la barilo disiganta nin, mi revidos lin.—Ne sur silogismo mi fondas mian esperon.—La flugo de insekto trairanta la aeron sufiĉas por konvinki min; kaj ofte la vidaĵo de la kamparo, la bonodoro de l’aero, kaj mi ne scias kia ĉarmo ĉirkaŭ mi, tiel altigas miajn pensojn, ke nevenkebla pruvo de senmorteco perforte eniras mian animon kaj okupas ĝin tutan.
Jam de longe la ĵus skribita ĉapitro prezentadis sin al mia plumo, kaj mi ĉiam estis forpuŝinta ĝin. Mi estis promesinta al mi vidigi en tiu ĉi libro nur la gajan flankon de mia animo; sed tiu projekto forkuris de mi, kiel tiomaj aliaj! mi esperas, ke la sentema leganto pardonos, se mi kaŭzis al li kelkajn larmojn; kaj se iu opinias, ke mi vere povus ne meti tiun malĝojan ĉapitron, li mem povas elŝiri ĝin el sia ekzemplero, aŭ eĉ ĵeti la libron en la fajron.
Sufiĉas al mi, se vi trovas ĝin laŭ via koro, mia kara Jenny, vi la plej bona kaj la plej amata el la virinoj, vi la plej bona kaj la plej amata el la fratinoj; al vi mi dediĉas mian verkon; se vi ĝin aprobos, ĝin aprobos ĉiuj koroj sentemaj kaj delikataj; kaj se vi pardonos la malsaĝaĵojn, kiujn mi kelkfoje ellasas kontraŭvole, mi maltimas ĉiujn kritikantojn en la universo.
Nur unu vorton mi diros pri la sekvanta gravuraĵo: ĝi estas la familio de la malfeliĉa Ugoleno mortanta pro malsato. Ĉirkaŭ li, unu el liaj filoj kuŝas senmove apud liaj piedoj; la aliaj prezentas al li siajn senfortigitajn brakojn kaj petas pri pano, dum la malfeliĉa patro, apogata al kolono de la malliberejo, kun senmova vizaĝo, kun okuloj fiksaj kaj sovaĝaj, en la terura kvieteco kaŭzita de la plej alta grado de la malespero—mortas samtempe sian propran morton kaj tiun de ĉiuj siaj infanoj, kaj suferas ĉion, kion la homo povas suferi.
Brava kavaliro d’Assas, jen vi mortas sub cent bajonetoj, per ekpeno kuraĝa, kun heroeco, kiun oni jam ne konas nuntempe!
Kaj vi, malfeliĉa nigrulino ploranta sub la palmoj! vi, kiun barbaro, kredeble ne Angla, perfidis kaj forlasis;—kion mi diras? vi, kiun li kruele vendis kiel malnoblan sklavinon, malgraŭ via amo kaj via servado, malgraŭ la frukto de sia amo, kiun vi portas en via ventro,—mi ne pasos preter via portreto, ne donante al vi la saluton merititan de via sentemo kaj de viaj malfeliĉoj!
Ni haltu momenton antaŭ tiu alia pentraĵo: tio estas juna ŝafistino, kiu tute sola paŝtas sian brutaron sur supro Alpa; ŝi sidas sur maljuna trunko de abio renversita kaj blankigita de la vintroj; ŝiaj piedoj estas kovritaj de larĝaj folioj de tufo de kakalio, kies floro siringviola sin etendas super ŝia kapo. Lavendo, timiano, anemono, centaŭreo, ĉiuspecaj floroj, kiujn oni malfacile kulturas en niaj ĝardenoj kaj varmejoj kaj kiuj naskiĝas sur la Alpoj en la plena beleco primitiva, faras brilan tapiŝon, sur kiu vagas ŝiaj ŝafoj.—Aminda ŝafistino! diru al mi, kie troviĝas la feliĉa terpeco, sur kiu vi loĝas? El kia malproksima ŝafejo vi eliris hodiaŭ matene je la apero de la matenruĝo?—Ĉu mi ne povus iri tien kaj vivi kun vi? Sed, ho ve! la dolĉa kvieteco, kiun vi ĝuas, baldaŭ malaperos. La demono de la milito, ne kontenta kun la detruo de urboj, tuj portos malkvietecon kaj teruron ĝis via dezerta rifuĝejo. Jam venas la soldatoj; mi vidas ilin rampantaj de monto al monto, kaj proksimiĝantaj al la nuboj.—La bruo de la pafilego aŭdiĝas en la alta loĝejo de la tondro.—Forkuru, ŝafistino, rapidigu vian brutaron, kaŝu vin en la plej malproksimaj kaj dezertaj kavernoj; jam ne estas ia ripozo sur tiu malĝoja tero!
Mi ne scias, kiel tio ĉi okazas; de kelka tempo miaj ĉapitroj ĉiam finiĝas laŭ funebra tono. Vane, komencante ilin, mi turnas miajn okulojn sur kelkan agrablan objekton; vane mi ekveturas dum kvieta vetero, mi baldaŭ suferas ventegon, kiu deklinigas min.—Por fini tiun malkvietecon, kiu ne lasas min mastra de miaj ideoj kaj por trankviligi la batojn de mia koro agitita de tiomaj vidaĵoj kortuŝantaj, mi nenian alian rimedon vidas krom disertacio.—Jes, mi volas meti tiun pecon da glacio sur mian koron.
Kaj tiu disertacio estos pri pentrarto; ĉar neeble al mi estas disertacii pri ia alia temo. Mi ne povas malsupreniri tute de la altaĵo, kiun mi ĵus atingis; cetere tio ĉi estas mia emego.
Mi preterirante dezirus diri kelkajn vortojn pri la demando de supereco inter la ĉarma pentrarto kaj la muzikarto; jes, ion mi volas meti en la pesilon, kvankam tio estos nur sablero, atomo.
Oni diras por la pentristo, ke li lasas ion post si; liaj pentraĵoj postvivas lin kaj eternigas lian memoron.
Oni respondas, ke ankaŭ la muzikverkistoj lasas operojn kaj koncertojn; sed la muziko estas regata de la modo; ne tiel la pentrado. La muzikaĵoj, kiuj kortuŝis niajn prapatrojn estas ridindaj por la nuntempaj muzikamantoj, kaj oni metas ilin en la ŝercajn operojn por ridigi la pranepojn de tiuj, kiujn ili plorigis iam.
La pentraĵoj de Rafaelo ĉarmos nian idaron, kiel ili ravis niajn prapatrojn.
Jen estas mia sablero.
Sed per kio min interesas, diris iam al mi S-no de Hautcastel, ke la muziko de Cherubini aŭ de Cimarosa malsimilas tiun de iliaj antaŭuloj?—Kion signifas, ke la malnova muziko ridigas min, se nur la nova kortuŝas min agrablege?—Ĉu estas do necese por mia feliĉo, ke miaj plezuroj similu tiujn de mia praavino? Kial vi parolas al mi pri pentrarto? pri arto komprenata nur de tre malgrandanombra klaso da personoj, dum la muziko ravas ĉion, kio spiras?
Mi ne bone scias en tiu ĉi momento, kion oni povus respondi je tiu observo, kiun mi ne antaŭvidis komencante tiun ĉi ĉapitron.
Se mi estus antaŭvidinta ĝin, mi eble ne entreprenus tiun disertacion. Kaj oni ne imagu, ke tio ĉi estas artifiko de muzikisto.—Mi ne estas tia, mi tion ĵuras,—ne, mi ne estas muzikisto; tion povas atesti la ĉielo kaj ĉiuj, kiuj aŭdis min ludanta je violono.
Sed supozite, ke la merito de ambaŭ artoj estus egala, oni ne devus trorapide konkludi pro la merito de l’arto al la merito de l’artisto.—Oni vidas infanojn ludantaj je fortepiano kiel majstroj; oni neniam vidis lertan pentriston dekdujaran.
Krom gusto kaj sento, la pentrarto postulas kapon pensantan, kiun ne bezonas la muzikistoj. Oni ĉiutage vidas senkapajn kaj senkorajn homojn, kiuj el violono, el harpo tiras ĉarmajn sonojn. Oni povas dresi la homan beston, por ke ĝi ludu je fortepiano, kaj se ĝi estas dresita de lerta instruisto, la animo povas vojaĝi senĝene, dum la fingroj meĥanike produktas sonojn, pri kiuj ĝi sin ne okupas,—Kontraŭe oni ne povus pentri la plej simplan aferon, se la animo ne uzus por tio ĉiujn siajn kapablojn.
Se tamen iu imagus distingi la kompozicion, de la muzikludo, mi konfesas, ke li embarasus min iom. Ho, ve! se ĉiuj disertaciemuloj estus sinceraj, ili ĉiuj finus tiel. Komencante la ekzamenon de demando, oni ordinare parolas per dogma tono, ĉar oni estas sekrete decidinta, kiel mi estis reale decidinta por la pentrarto malgraŭ mia hipokrita senpartieco; sed la disputado naskas kontraŭparolon, kaj ĉio finiĝas en dubo.
Nun kiam mi estas pli trankvila, mi tuj penos paroli kviete pri la du portretoj, kiuj sekvas la pentraĵon de la Alpa Ŝafistino.
Rafaelo! nur de vi povis esti pentrita via portreto. Kiu alia kuraĝus entrepreni ĝin? Via vizaĝo nekaŝema, sentema, sprita, montras vian karakteron kaj genion.
Por plaĉi al via animo, mi lokis apud vi la portreton de via amatino, kiun ĉiuj homoj de ĉiuj centjaroj eterne riproĉos pro la belegaj verkoj, je kiuj via antaŭtempa morto senigis la artojn.
Kiam mi ekzamenas la portreton de Rafaelo, mi sentas min prenita de kvazaŭ religia respekto al tiu eminenta homo, kiu en la printempo de sia vivo jam superis ĉiujn antikvulojn, kaj kies pentraĵoj kaŭzas la admiron kaj malesperon de la nuntempaj artistoj.—Mia animo, admirante lin, sentas ekindignon kontraŭ tiu Italino, kiu preferis sian amon al sia amanto kaj kiu estingis en sia brusto tiun ĉielan lumilon, tiun dian genion.
Malfeliĉulino! Ĉu vi do ne sciis, ke Rafaelo estis anoncinta pentraĵon pli belan ol tiu de la Alifiguriĝo? Ĉu vi nesciis, ke vi inter viaj brakoj premis la favoriton de la naturo, la patron de l’entuziasmo, altegan geniulon, dion?
Dum mia animo faras tiujn observojn, ĝia kunulo. turnante atentan rigardon sur la ĉarman vizaĝon de tiu pereiga belulino, sentas sin preta pardoni al ŝi la morton de Rafaelo.
Vane mia animo riproĉas ĝin pro ĝia supermezura malsevereco, ĝi ne estas aŭskultata. En tiaj okazoj fariĝas inter tiuj du moŝtoj stranga dialogo, kiu ĉiam finiĝas per la venko de la malbona principo, kaj kies specimenon mi donos en alia ĉapitro.
La gravuraĵoj kaj la pentraĵoj, pri kiuj mi ĵus parolis, paliĝas kaj malaperas je la unua ekrigardo al la sekvanta pentraĵo; la senmortaj verkoj de Rafaelo, de La Koreĵo kaj de ĉiuj Italaj pentristoj ne elportus la komparon.
Tial mi ĉiam konservas ĝin por la lasta peco, por la rezervaĵo, kiam mi havigas al kelkaj sciamuloj la plezuron vojaĝi kun mi, kaj mi povas certigi, ke de l’tempo, kiam mi komencis montri tiun belegan pentraĵon al la kompetentuloj kaj al la malkleruloj, al la eminentuloj, al la metiistoj, al la virinoj kaj al la infanoj, eĉ al la bestoj, mi ĉiam vidis ĉiujn rigardantojn vidigantaj, ĉiu laŭ sia maniero, signojn de plezuro kaj miro, tiel fidele la naturo estas tie prezentata.
Kaj kiun pentraĵon, Sinjoroj, oni povus montri al vi, kiun vidaĵon, Sinjorinoj, oni povus meti antaŭ viajn okulojn, pli certan esti aprobita de vi, ol la fidela figuro de vi mem? La priparolita pentraĵo estas spegulo, kaj neniu ĝis nun ekpensis kritiki ĝin; por ĉiuj, kiuj ĝin rigardas, ĝi estas perfekta kaj neriproĉebla pentraĵo.
Oni certe konfesos, ke ĝi devas esti rigardata, kiel unu el la mirindaĵoj de la regiono, kie mi promenadas.
Mi silentos pri la plezuro sentata de la fizikisto meditanta pri la strangaj fenomenoj de la lumo, kiu reprezentas ĉiujn objektojn de la naturo sur tiu polurita supraĵo. La spegulo inspiras al la hejmsida vojaĝanto mil interesajn pripensojn, mil observojn, kiuj igas ĝin utila kaj grandvalora objekto.
Vi, kiun Amo tenis aŭ tenas sub sia potenco, sciiĝu, ke antaŭ spegulo ĝi akrigas siajn sagojn kaj preparas siajn kruelaĵojn; tie ĝi ripetas siajn manovrojn, lernas siajn movojn, pretigas sin por la milito, kiun ĝi volas komenci; tie ĝi ekzerciĝas al dolĉaj rigardoj, al grimacetoj, al lertaj koleretoj, kiel aktoro sin ekzercas antaŭ si mem, antaŭ ol vidigi sin al la publiko. Ĉiam senpartia kaj vera, spegulo resendas al la okuloj de la rigardanto la helkolorojn de juneco kaj la sulkojn de maljuneco, ne kalumniante nek flatante. Sola el ĉiuj konsilantoj de altrangulo, ĝi ĉiam diras al ili la veron.
Tiu eco dezirigis al mi la eltrovon de spegulo morala, kie ĉiuj homoj povu vidi sin kun siaj virtoj kaj malvirtoj. Mi eĉ pensis proponi ĉe ia akademio premion por tia eltrovo; sed serioza pripensado elmontris al mi la senutilecon de tio.
Tiel malofte malbelulo rekonas sin kaj disrompas la spegulon! Vane la speguloj multobliĝas ĉirkaŭ ni kaj resendas kun geometria ĝusteco la lumon kaj la veron! en la momento, kiam la radioj tuj penetros en nian okulon kaj montros nin tiajn, kiaj ni estas, la memestimo englitigas sian trompantan prismon inter ni kaj nia imago, kaj prezentas al ni nian diaĵon.
Kaj el ĉiuj prismoj, kiuj ekzistis de la unua kreita de la senmorta Newton, neniu posedis tiel fortan rebrilpovon, neniu produktas tiel agrablajn kaj helajn kolorojn, kiel la prismo de la memestimo.
Nu, ĉar la ordinaraj speguloj vane vidigas la veron, kaj ĉar ĉiu estas kontenta je sia vizaĝo; ĉar ili ne povas konigi al la homoj iliajn korpajn difektojn, por kio utilus mia morala spegulo? Malmultaj turnus al ĝi siajn okulojn, kaj neniu rekonus sin en ĝi,—escepte la filozofoj—eĉ pri ĉi-tio mi dubas iom.
Akceptante la spegulon tian, kia ĝi estas, mi esperas, ke neniu mallaŭdos min tial, ke mi ĝin ŝatas pli alte, ol ĉiujn pentraĵojn de la Itala skolo. La sinjorinoj, kies gusto ne povas esti malĝusta kaj kies opinio devas decidi ĉion, ĝenerale turnas sian unuan rigardon al tiu pentraĵo, kiam ili eniras en ĉambron.
Milfoje mi vidis sinjorinojn kaj eĉ sinjoretojn forgesantaj en balo siajn amantojn aŭ amatinojn, la dancadon kaj ĉiujn plezurojn de la festo, por rigardadi kun videbla prefero tiun ĉarman pentraĵon, kaj eĉ honori ĝin per ekrigardeto meze de la plej vivaj dancoj.
Kiu do povus konkurenci kun ĝi pri la rango, kiun mi donas al ĝi inter la ĉefverkoj de la arto de Apelo?Mi fine alvenis tute proksime de mia skribtablo; jam mi povus eĉ tuŝi ĝian angulon plej proksiman, etendante la brakon, kiam mi preskaŭ perdis la frukton de ĉiuj miaj laboroj kaj eĉ la vivon.—Estus pli bone, se mi silentus pri la malfeliĉo okazinta al mi, por ne senkuraĝigi la vojaĝantojn; sed tiel malfacile estas renversiĝi, en la vojaĝseĝo, kiun mi uzas, ke oni devige konfesos, ke por suferi tian danĝeron, oni devas esti malfeliĉega—tiel malfeliĉa kiel mi. Mi trovis min kuŝanta sur la planko, tute renversite, kaj tio ĉi tiel rapide, tiel neatendite, ke mi preskaŭ dubus pri mia malfeliĉaĵo, se tintado en la kapo kaj forta doloro en la maldekstra ŝultro ne pruvus al mi tro klare la realecon de ĝi.
Ankaŭ tio estis malbona ŝerco de mia duono.—Timigite de la voĉo de mizerulo neatendite petanta almozon ĉe la pordo, kaj de la bojo de Rozino, ĝi subite turnis mian seĝegon, antaŭ ol mia animo povis averti ĝin, ke malantaŭe mankis briko; la puŝo estis tiel forta, ke mia vojaĝseĝo tute senekvilibriĝis kaj renversiĝis sur min.
Mi konfesas, ke tiu ĉi estas unu el la okazoj, en kiuj mi havis plej fortan kaŭzon por plendi je mia animo; ĉar anstataŭ ol bedaŭri la foreston ĵus faritan kaj riproĉi sian kunulon pri ĝia trorapidemo, ĝi tiel perdis la moderecon, ke ĝi plej beste ekkoleris kaj ofendis per paroloj tiun mizeran senkulpulon.—« Mallaboremulo! iru labori. » ĝi diris (malbonega alparolaĵo eltrovita de avara kaj kruela riĉularo). « Sinjoro, li tiam diris por plidolĉigi min, mi estas el Chambéry…—Des pli malbone por vi.—Mi estas Ĵako; min vi vidis en la kamparo; mi kondukadis la ŝafojn al la herbejoj…—Kion vi venas tien ĉi por fari? » Mia animo komencis penti pri la malĝentileco de miaj unuaj paroloj.—Mi eĉ kredas, ke ĝi pentis pri ili, iom antaŭ ol elparoli ilin. Ofte tiel, ne atendite trovante dum la kuro foson aŭ ŝlimejon, oni vidas ĝin, sed jam ne havas la tempon eviti ĝin.
Rozino plenigis mian reprudentiĝon kaj penton; ĝi estis rekoninta Ĵakon, kiu ofte dividis kun ŝi sian panon, kaj ŝi montris al li per siaj karesoj sian memoron kaj dankecon.
Dum tiu tempo, Joannetti, kolektinte la restaĵojn de mia manĝo, difinitajn por lia propra manĝo, ne ŝanceliĝante donis ilin al Ĵako.
Kompatinda Joannetti!
Tiel, dum mia vojaĝo, mi ricevas de mia servanto kaj de mia hundino instruon pri filozofio kaj humaneco.
Antaŭ ol daŭrigi, mi volas forigi dubon eble enirintan en la penson de la legantoj.
Por nenio en la mondo mi volus, ke oni suspektu min, ke mi entreprenis tiun ĉi vojaĝon nur tial, ke mi ne sciis kion fari, kaj, por tiel diri, devigite de la cirkonstancoj; mi certigas tie ĉi kaj mi ĵuras je tio, kio estas al mi plej kara, ke mi intencis entrepreni ĝin jam longe antaŭ la fariĝo, per kiu mi perdis la liberecon dum kvardek du tagoj.
Tiu ĉi devigita izoleco estis nur okazo por ekvojiri pli frue.
Mi scias, ke la propravola protesto, kiun mi ĵus faris, ŝajnos suspektinda al kelkaj personoj;—sed mi ankaŭ scias, ke la suspektemuloj ne legos tiun ĉi libron;—ili havas sufiĉe da okupoj hejme kaj ĉe siaj amikoj; multajn aliajn zorgojn ili havas;—kaj la bonuloj kredos al mi.
Mi konfesas tamen, ke mi estus preferinta okupi min per tiu ĉi vojaĝo en alia tempo, kaj ke mi elektus por plenumi ĝin la grandan Faston, prefere ol la Karnavalon; sed filozofiaj pripensoj senditaj al mi de la ĉielo helpis al mi forte por elporti la seniĝon de la plezuroj, kiujn Torino prezentas amase en tiuj ĉi momentoj de bruo kaj agito.—Tre certe estas, mi diris al mi, ke la muroj de mia ĉambro ne estas tiel belege ornamitaj, kiel la muroj de bala salono; la silentado de mia kamero ne tiel valoras, kiel la agrabla bruado de muziko kaj danco; sed inter la eminentaj personoj, kiuj troviĝas en tiuj festoj, estas certe multaj pli malkontentaj ol mi.
Kaj kial mi pensus nur pri tiuj, kiuj estas en situacio pli agrabla, dum la mondo estas plena je homoj malpli feliĉaj ol mi mem?—Anstataŭ ol transporti min per la fantazio en tiun belegan Kazinon, kie tiomaj belulinoj estas mallumigitaj de la juna Eŭgenio, por trovi min feliĉa mi nur bezonas halti momenton en la stratoj, kiuj kondukas tien.—Aro da malfeliĉuloj, kuŝantaj duone nudaj sub la pordegoj de tiuj ĉi riĉegaj loĝejoj, ŝajnas tuj pereontaj pro malvarmo kaj mizero.—Kia vidaĵo! Mi dezirus, ke tiu ĉi paĝo de mia libro estu legata de la tuta mondo; mi dezirus, oni sciu, ke en tiu ĉi urbo, kie ĉio vidigas la riĉecegon dum la plej malvarmaj noktoj de la vintro, amaso da mizeruloj dormas senŝirme, kun la kapo apogita sur limŝtono aŭ sojlo de palaco.
Tie ĉi estas grupo da infanoj, premiĝantaj unu kontraŭ la aliaj por ne morti pro malvarmo.—Tie estas virino tremanta kaj sen voĉo por plendi.—La preterirantoj iras kaj venas ne tuŝataj de vidaĵo, al kiu ili jam kutimis.—La bruo de kaleŝoj, la voĉo de malsobreco, la ĉarmaj sonoj de muziko, enmiksiĝas kelkfoje je la krioj de tiuj kompatinduloj kaj kunfaras teruran senagordaĵon.
Tiu, kiu rapidus juĝi urbon laŭ la antaŭa ĉapitro, trompiĝus multe. Mi parolis pri la tieaj mizeruloj, pri iliaj malĝojaj krioj kaj pri la indiferenteco de kelkaj personoj kontraŭ ili; sed mi nenion diris pri la aro da bonfaruloj, kiuj dormas, dum la ceteraj sin amuzas, kiuj leviĝas je la unua ekbrileto de la tago kaj iras helpi al la malfeliĉuloj sen atestantoj kaj sen fanfaronado.—Ne, mi ne silentos pri tio!—mi volas ĝin skribi sur la posta flanko de la paĝo, « kiun la tuta universo devas legi ».
Tiel dividinte sian riĉecon kun siaj gefratoj kaj verŝinte balzamon en tiujn korojn ĉifitajn de la doloro, ili iras en la preĝejojn, dum la lacigitaj malvirtuloj dormas sur lanuga kusenego; ili proponas al Dio siajn preĝojn kaj dankas al li por liaj bonfaroj. Ankoraŭ interbatalas en la sanktejo la lumo de soleca lampo kaj la naskiĝanta tago, kaj ili jam genufleksas antaŭ la altaroj;—tiam la Eternulo, kvankam kolerigita de la malboneco kaj avareco de la homoj, detenas sian fulmon pretan por frapi.
Mi volis ion diri pri tiuj malfeliĉuloj en mia vojaĝo, ĉar la penso pri ilia mizero ofte distris min dum la vojiro. Kelkfoje, tuŝite de la diferenco inter ilia situacio kaj la mia, mi subite haltigis mian kaleŝon, kaj mia ĉambro ŝajnis al mi mirinde plibeligita. Kia senutila lukso! Ses seĝoj, du tabloj, skribtablo, spegulo; kia vanta parado! Precipe mia lito, mia lito blanka kaj rozkolora, kaj miaj du matracoj, ŝajnis vetbatali kontraŭ la belegeco kaj la konfortemo de la Aziaj monarkoj.—Tiuj ĉi pripensoj igis sensignifaj por mi la plezurojn al mi nepermesitajn. De pripenso al pripenso, mia atako de filozofio fariĝis tia, ke mi povus vidi balon en najbara ĉambro, mi povus aŭdi muzikon de violonoj kaj klarnetoj, ne ekmoviĝante de mia loko;—mi povus aŭdi per ambaŭ oreloj la belsonan voĉon de Markesini, tiun voĉon, kiu tiel ofte ekscitegis min—jes, ĝin mi povus aŭdi ne ŝanceliĝante; pli ol tio, mi povus rigardi sen ia ekscito la plej belan virinon de Torino, Eŭgenion mem, ornamitan de la kapo ĝis la piedoj per la manoj de fraŭlino Rapous[1].—Tio ĉi tamen estas ne tiel certa.
Sed permesu, Sinjoroj, ke mi demandu: Ĉu vi amuziĝas tiel, kiel antaŭe, en balo aŭ teatro?—Koncerne min, mi konfesas tion, de kelka tempo ĉiuj grandanombraj kunvenoj kaŭzas al mi kvazaŭan teruron.—Mi tie estas vizitata de funebra sonĝo.—Vane mi penas forpeli ĝin, ĝi ĉiam revenas, kiel la sonĝo de Atalio.—Eble ĉar la animo, superakvita hodiaŭ de pensoj mallumaj kaj de kortuŝantaj vidaĵoj, trovas ĉie kaŭzojn por malĝojo—kiel difektita stomako ŝanĝas en venenojn la plej sanigajn manĝaĵojn.—Estu kiel estas, jen mia sonĝo:—Kiam mi staras en unu el tiuj festoj, meze de tiu aro da homoj afablaj kaj karesaj, kiuj dancas, kantas, ploras antaŭ la tragedioj, kiuj montras nur ĝojon, sincerecon kaj bonkoron, mi pensas:—Se en tiun ĉi bonmanieran societon subite enirus blanka urso, filozofo, tigro, aŭ ia ajn tiaspeca besto, kiu suprenirante sur la orkestran stablon krius per fortega voĉo:
« Kompatindaj homoj! Aŭskultu la veron parolanta per mia buŝo: Vi estas subpremitaj, sklavigitaj, vi estas malfeliĉaj, vi enuas;—eliru el tiu dormado! »
« Vi muzikistoj, komencu, disrompante tiujn muzikilojn sur viajn kapojn; ĉiu sin armu per ponardo; de nun ne pensu pri amuzoj kaj festoj; supreniru al la loĝioj kaj buĉu ĉiujn; la virinoj ankaŭ trempu siajn timemajn manojn en la sangon! »
« Eliru, vi estas liberaj; fortiru vian reĝon de lia trono kaj vian Dion el lia sanktejo! »
—Nu! Tion, kion la tigro diris, kiom da tiuj ĉarmaj homoj ĝin plenumos? Kiom da ili eble pensis pri tio, antaŭ ol ĝi eniris! Kiu scias?—Ĉu oni ne dancis en Parizo antaŭ kvin jaroj[2]?
« Joannetti, ŝlosu la pordojn kaj fenestrojn.—Mi ne volas plu vidi la lumon; neniu homo eniru mian ĉambron;—metu glavon proksime de mia mano;—eliru vi mem, kaj ne aperu plu antaŭ mi! »
« Ne, ne, restu, Joannetti; restu, malfeliĉa junulo: kaj vi ankaŭ Rozino mia, kiu divenas miajn ĉagrenojn kaj kvietigas ilin per viaj karesoj; venu, Rozino mia, venu.—V konsonanto kaj ripozejo. »
La falo de mia vojaĝseĝo utilis al la leganto, farante mian vojaĝon malpli longa je almenaŭ dekduo da ĉapitroj, ĉar releviĝinte mi trovis min antaŭ kaj tre proksime de mia skribtablo, kaj mi plu ne havis tempon por pripensadi pri la grandnombro da desegnaĵoj kaj pentraĵoj, kiujn mi estis ankoraŭ vizitonta, kio povus plilongigi miajn ekskursojn pri la pentrarto.
Lasinte do dekstre la portretojn de Rafaelo kaj lia amatino, Kavaliron d’Assas, kaj la Ŝafistinon Alpan, kaj irante maldekstren al la fenestro, oni ekvidas mian skribtablon: ĝi estas la unua kaj plej videbla objekto, kiu prezentas sin antaŭ la okuloj de la vojaĝanto, sekvante la vojon ĵus diritan.
Ĝi estas superkovrita de kelkaj bretoj, kiuj servas kiel biblioteko; la tuto estas kronita per busto pleniganta la piramidon, kaj tiu ĉi objekto estas la plej grava ornamaĵo de la regiono.
Tirinte la unuan tirkeston dekstran, oni trovas skribilaron, ĉiuspecan paperon, pretigitajn plumojn, sigelvakson.—Ĉio tio ĉi donus al la plej maldiligenta homo la deziron skribi.—Mia kara Jenny, mi estas certa, ke, se vi okaze malfermus tiun tirkeston, vi respondus la leteron, kiun mi skribis al vi en la antaŭa jaro.—En la kontraŭa tirkesto kuŝas konfuze kunmetitaj la materialoj por la kortuŝa rakonto pri la malliberulino de Pignerol, kiun vi baldaŭ legos, karaj amikoj[3].
Inter tiuj du tirkestoj estas profundaĵo, kien mi ĵetas la leterojn, laŭ tio kiel mi ricevas ilin; oni trovas tie ĉiujn leterojn ricevitajn de dek jaroj. La plej malnovaj estas ordigitaj laŭ la datoj en kelkaj pakoj; la novaj estas intermiksitaj; kelkaj restas de la tempo de mia plej frua juneco.
Kia plezuro revidi en tiuj ĉi leteroj la interesajn situaciojn de niaj unuaj jaroj, translokiĝi denove en tiujn feliĉajn tempojn neniam revenontajn!
Ha! kiel plena estas mia koro! Kiel malgaje ĝi ĝuas, dum miaj okuloj tralegas la liniojn skribitajn de persono, kiu jam ne vivas! Jen lia skribaĵo, lia koro kondukis lian manon, al mi li skribis tiun leteron, kaj nenio pli ol tiu letero restas al mi pri li!
Kiam mi enmetas la manon en tiun loketon, mi malfacile foriras antaŭ la fino de la tago. Tiamaniere vojaĝanto trairas rapide kelkajn provincojn de Italujo, farante rapidege supraĵajn observojn, kaj haltadas en Romo dum tutaj monatoj.—Tiu ĉi estas la plej riĉa parto de la minejo, kiun mi ekspluatas. Kia aliiĝo en miaj ideoj kaj sentoj! kia diferenco en miaj amikoj! Kiam mi ekzamenas ilin tiam kaj hodiaŭ, mi vidas ilin mortige agititaj de projektoj, kiuj nun ne interesas plu ilin. Okazintaĵo ŝajnis al ni granda malfeliĉo; sed mankas la fino de la letero, kaj tute forgesita estas la okazintaĵo; mi ne povas scii, pri kio oni parolis.—Mil antaŭjuĝoj sieĝis nin; la mondo kaj la homoj estis tute nekonataj de ni! sed kia varmeco en niaj rilatoj! kia intima amikeco! kia senlima konfideco!
Ni estis feliĉaj per niaj eraroj.—Kaj nun?—Ha, ne tiel estas nun! Ni devis legi, kiel la ceteraj, en la homa koro;—kaj la vero, falante apud ni kiel bombo, detruis je ĉiam la sorĉan palacon de iluzio.
Facile mi povus skribi ĉapitron pri jena sekiĝinta rozo, se mi tion volus, kaj se la objekto estus inda je tio: ĝi estas floro de la antaŭjara karnavalo. Mi mem deŝiris ĝin en la varmejoj de Valentin, kaj en la vespero, unu horon antaŭ la balo, plena je espero kaj kun ĝoja kormovo, mi iris proponi ĝin al S-no de Hautcastel. Ŝi prenis ĝin, metis ĝin sur sian tualettablon, neniel rigardinte ĝin nek min.—Sed kiel ŝi povus atenti al mi? Ŝi estis okupata je la rigardado de ŝi mem. Starante antaŭ granda spegulo, kun la haroj jam aranĝitaj, ŝi donis la lastan tuŝeton al sia ornamiĝo; ŝi tiel forte priokupiĝis, ŝia atento estis tiel plene prenita de la ĉiuspecaj rubandoj, gazoj kaj plumfasketoj amasigitaj antaŭ ŝi, ke mi ne ricevis eĉ rigardon aŭ signon.—Mi submetiĝis; mi humile tenis pinglojn tute pretajn, aranĝitajn en mia mano; sed ĉar ŝia pinglujo estis pli proksime, ŝi prenis ilin el sia pinglujo,—kaj se mi alproksimigis la manon, ŝi prenis ilin el mia mano—senprefere; kaj por ilin trovi, ŝi palpetis, ne deturnante siajn okulojn de la spegulo, el timo, ke ŝi sin ne vidos plu.
Iom da tempo mi tenis post ŝi duan spegulon, por ke ŝi pli bone juĝu pri sia ornamo; kaj ŝia vizaĝo, rebrilante de spegulo al spegulo, vidigis al mi serion da koketulinoj, el kiuj neniu atentis min. Fine, ĉu mi tion konfesos? mia rozo kaj mi prezentis tre malbrilan vidaĵon.
Mi fine perdis la paciencon, kaj ne povante jam kontraŭstari al la kolereto, kiu min ekscitis, mi remetis en ĝian lokon la spegulon, kiun mi tenis, kaj mi eliris ĉagrene, ne adiaŭdirinte.
« Ĉu vi foriras? ŝi diris, turnante sin flanken, por vidi profile sian talion. Mi nenion respondis; sed mi aŭskultis kelkan tempon post la pordo, por scii la impreson faritan de mia rapida eliro.—Ĉu vi ne vidas, ŝi diris al sia ĉambristino post momenta silento, ĉu vi ne vidas, ke tiu ĉi korsaĵo estas multe tro larĝa por mia talio, precipe malsupre, kaj ke oni bezonas fari faldon per pingloj? »
Kiel kaj kial tiu velkinta rozo troviĝas sur breto de mia skribtablo, tion mi certe ne diros, ĉar mi anoncis, ke sekiĝinta rozo ne valoras ĉapitron.
Rimarku, Sinjorinoj, ke mi nenian observon faras pri la aventuro pri la sekiĝinta rozo. Mi ne diras, ke S-no de Hautcastel estis prava aŭ malprava atentante sian ornamiĝon prefere ol min, aŭ ke mi havis la rajton esti akceptita aliamaniere.
Kun ankoraŭ pli granda zorgo mi evitas eltiri el tio ĝeneralajn konkludojn pri la realeco, la forto kaj la daŭro de la amo de sinjorinoj al ŝiaj amikoj.—Mi nur ĵetos tiun ĉi ĉapitron (ĉar ĝi estas ja ĉapitro) en la mondon kun la cetero de la vojaĝo, ne adresante ĝin al iu kaj rekomendante ĝin al neniu.
Mi almetos nur konsilon por vi, Sinjoroj: vi bone komprenu, ke en bala tago via amatino ne estas via.
En la momento, kiam la ornamiĝo komencas, la amanto fariĝas nur edzo, kaj la sola balo estas la amanto.
Ĉiuj scias ja, kion gajnas edzo, kiu volas amatiĝi perforte; submetiĝu do pacience kaj ridante.
Kaj ne eraru, sinjoro; se oni plezure vidas vin en la balo, tio ĉi ne estas kiel amanton, ĉar vi estas nur edzo; sed nur tial, ke vi estas parto el la balo, kaj sekve ero de ŝia nova almilitaĵo; vi estas partumo de amanto; aŭ eble tial, ke vi dancas bone kaj ke vi tiel briligos ŝin; fine la kaŭzo plej flata por vi en la bona akcepto, kiun vi ricevos, estas, ke ŝi esperas ĵaluzigi siajn koleginojn montrante, kiel amanton, viron tiel meritan, kiel vi estas; se ne estus pro tio, ŝi eĉ ne rigardus vin.
Tio ĉi do estu komprenita; vi devos submetiĝi kaj atendi ĝis via rolo de edzo estos finita.—Mi konas pli ol unu, kiu volus esti kvita tiel malkare.
Mi promesis dialogon inter mia animo kaj la aliulo; sed kelkaj ĉapitroj forkuras de mi, aŭ plibone kelkaj aliaj fluas el mia plumo kvazaŭ kontraŭ mia volo kaj deklinigas miajn projektojn: inter tiuj estas la ĉapitro de mia biblioteko, kiun mi faros kiel eble plej mallonga.—La kvardek du tagoj baldaŭ finiĝos kaj samlonga tempo ne sufiĉus por plenigi la priskribon de la riĉa lando, kie mi tiel agrable vojaĝas.
Mia biblioteko do konsistas el romanoj, se mi tion devas konfesi,—jes, romanoj kaj kelkaj elektitaj verslibroj.
Kvazaŭ miaj ĉagrenoj ne sufiĉus al mi, mi ankoraŭ volonte partoprenas en la ĉagrenoj de mil fantaziaj personoj, kaj tiujn ĉi mi sentas tiel forte, kiel miajn proprajn; kiom da larmoj mi verŝis pri tiu malfeliĉa Klariso kaj pri la amanto de Ĉarloto!
Sed, se mi tiel serĉas neverajn dolorojn, mi kontraŭe trovas en tiu fantazia mondo: virton, bonecon, neprofitemon, ankoraŭ ne trovitajn kunigite en la reala mondo, kie mi vivas.—Mi trovas tie virinon tian, kian mi deziras, ne malbonhumoran, ne malseriozan, ne malvereman; mi nenion diros pri ŝia beleco; oni fidu al mia fantazio: mi faras ŝin tiel bela, ke nenion oni povas kritiki en ŝi. Poste, ferminte la libron, kiu jam ne respondas al miaj ideoj, mi prenas ŝin per la mano, kaj ni kune trairas landon milfoje pli ĉarman, ol la Edeno. Kia pentristo povus reprezenti la sorĉan landon, kie mi lokis la diaĵon de mia koro? kaj kia poeto povos iam priskribi la fortajn kaj diversajn sentojn, kiujn mi ĝuas en tiuj sorĉaj regionoj?
Kiel ofte mi malbenis tiun Kleveland-on, kiu ĉiuminute eniras novajn malfeliĉojn, kiujn li povus eviti!—Mi ne povas toleri tiun libron kaj tiun sekvon da malfeliĉegoj; sed se mi pro distreco malfermas ĝin, mi nepre devas engluti ĝin ĝis la fino.
Kiel mi lasus tiun malfeliĉan homon ĉe la Abakisoj? Kio fariĝus el li ĉe tiuj sovaĝuloj? Ankoraŭ malpli mi kuraĝus forlasi lin en la ekskurso, kiun li faras por eliri el kaptiteco.
Fine, mi tiel kore partoprenas en liaj ĉagrenoj, mi tiel forte interesas min por lia kompatinda familio, ke la neatendita apero de la kruelaj Ruintonoj starigas miajn kapharojn; malvarma ŝvito ekkovras min, dum mi legas tiun ĉapitron kaj mia timego estas tiel forta, tiel reala, kvazaŭ mi mem estus tuj rostota kaj manĝota.
Kiam mi sufiĉe ploris kaj amindumis, mi serĉas kelkan poeton, kaj mi denove foriras al alia mondo.
De la militiro de la Argonaŭtoj ĝis la kunveno de la Eminentuloj, de la fundo de la infero ĝis la lasta fiksa stelo trans la Lakta Vojo, ĝis la fino de la universo, ĝis la pordoj de la ĥaoso, jen estas la vasta kampo, kie mi trankvile promenas laŭlonge kaj laŭlarge kaj laŭ mia bonvolo; ĉar nek la tempo, nek la spaco mankas al mi. Tien mi transportas mian ekzistadon, sekvante Homeron, Miltonon, Virgilion, Osianon kaj ceterajn. Ĉiuj fariĝoj okazintaj inter tiuj du epokoj, ĉiuj landoj, ĉiuj mondoj, ĉiuj estaĵoj ekzistintaj inter tiuj du templimoj, ĉio tio ĉi estas mia, apartenas al mi tiel certe, tiel leĝe, kiel la ŝipoj enirantaj la Pireon apartenis al unu Atenano.
Mi precipe amas la poetojn, kiuj transportas min en la plej malnovan antikvecon: la morto de la ambicia Agamemnono, la koleroj de Oresto kaj la tuta historio tragedia de la familio Atrea, persekutata de la ĉielo, kaŭzas al mi teruron, kiun la nuntempaj fariĝoj neniel povus naski en mi.
Jen estas la fatala urno, kiu enhavas la cindrojn de Oresto. Kiu ne ektremus, vidante ĝin? Elektrino! Malfeliĉa fratino, kvietiĝu: Oresto mem alportas la urnon kaj la cindroj estas tiuj de liaj malamikoj!
Oni jam ne trovas nun bordojn, kiel la bordoj de la Zanto kaj la Skamandro;—oni jam ne vidas ebenaĵojn, kiel tiuj de Hesperio kaj Arkadio. Kie estas nun la insuloj Lemnoso kaj Kreto? Kie estas la grandfama labirinto? Kie la ŝtonego, kiun la forlasita Ariadno surverŝis per siaj larmoj?—Oni nun vidas nenian Tezeon, nenian Herkuleson; la nuntempaj homoj kaj eĉ herooj estas pigmeoj.
Kiam mi poste volas doni al mi scenon de entuziasmo kaj ĝui la tutan forton de mia fantazio, mi kuraĝe ekkaptas la faldojn de flirtanta robo de la altega blindulo de Albiono en la momento, kiam li eksaltas al la ĉielo kaj proksimiĝas al la Eternulo.—Kia muzo povis subteni lin en tia alteco, kien neniu homo antaŭ li kuraĝis turni siajn rigardojn?—De la blindiga vestiblo ĉiela, kiun la avara Mamono rigardis per enviaj okuloj, mi kun terura sento pasas al la vastaj kavernoj de la loĝejo Satana;—mi ĉeestas ĉe la infera konsiliĝo, mi enmiksiĝas kun la amaso de la ribelaj spiritoj, kaj mi aŭskultas iliajn paroladojn.
Sed tie ĉi mi devas konfesi malvirteton, pri kiu mi ofte riproĉis min.
Mi ne povas ne interesiĝi je tiu kompatinda Satano, (mi parolas pri la Satano de Miltono), post kiam li estas elĵetita de la ĉielo. Kvankam mi malaprobas la obstinecon de la ribelulo, mi konfesas, ke la forteco, kiun li vidigas en la troega malfeliĉo, kaj lia granda kuraĝo, devigas min kontraŭvole admiri lin.—Kvankam mi scias la malfeliĉojn devenintajn de lia pereiga entrepreno, kiam li perforte malfermis la pordegon de la infero, por veni malkvietigi la edzan vivadon de niaj unuaj gepatroj, mi malgraŭ ĉio ne povas deziri, eĉ momenton, ke li dum la vojiro pereu en la konfuzo de la ĥaoso. Mi eĉ kredas, ke mi volonte helpus al li, se ne detenus min la honto. Mi sekvas ĉiujn liajn movojn, kaj mi sentas tiom da plezuro, vojaĝante kun li, kvazaŭ mi estus en deca societo. Vane mi diras al mi, ke li estas ja diablo, ke li estas pereiganto de la homaro, ke li estas vera demokrato, ne kiel tiuj de Atenoj, sed kiel tiuj de Parizo, ĉio tio ĉi ne korektas min de mia antaŭjuĝo.
Kia grandega projekto! kaj kia maltimo en la plenumo de ĝi!
Kiam la vastaj kaj trioblaj pordoj de la infero subite malfermiĝis laŭ la tuta larĝeco antaŭ li, kaj kiam la profunda foso de la nenio kaj nokto aperis en sia tuta teruro antaŭ liaj piedoj—li per maltima okulo rigardis la malluman imperion ĥaosan; kaj, sen ŝanceliĝo, malvolvante siajn larĝajn flugilojn, kiuj povus kovri tutan armeon, li ekĵetis sin en la senfundaĵon.
Tion ne farus la plej sentima kuraĝulo.—Kaj tio estas, laŭ mia opinio, unu el la plej fortaj elpensaĵoj, kiel ankaŭ unu el la plej belaj vojaĝoj iam faritaj,—krom la vojaĝo interne de mia ĉambro.
Mi neniam finus, se mi volus priskribi la milonan parton el la strangaj okazintaĵoj, kiujn mi renkontas, vojaĝante apud mia biblioteko; la vojaĝoj de Cook kaj la observoj de liaj kunvojaĝantoj, doktoroj Banks kaj Solander, estas nenio, kompare kun miaj aventuroj en tiu ĉi sola distrikto; tial mi kredas, ke mi la tutan vivon pasigus tie en kvazaŭa raveco, se ne estus la busto, pri kiu mi jam parolis, sur kiu ĉiam fine sin fiksas miaj rigardoj kaj miaj pensoj, kia ajn estas la stato de mia animo; kaj kiam ĝi sin fordonas al la senkuraĝiĝo, sufiĉas, ke mi rigardu tiun buston, por ke ĝi revenu al sia normala stato: tio estas la agordilo, per kiu mi konsentigas la ŝanĝeman kaj senagordan kunaĵon de sentoj kaj perceptoj, el kiuj mia vivo estas farita.
Kiel simila ĝi estas!—Jen estas la trajtoj, kiujn la naturo donis al la plej virta el la homoj. Ha! se la skulptisto povus vidigi lian bonegan animon, lian genion kaj lian karakteron!—Sed kion mi entreprenis? Ĉu tie ĉi mi devas laŭdi lin? Ĉu al la ĉeestantaj homoj mi tiel parolas? Per kio tio ĉi interesas ilin?
Mi volas nur genufleksi antaŭ via amata figuraĵo, ho plej bona el la patroj: Ve! tiu figuraĵo estas ĉio, kio restas al mi pri vi kaj mia patrujo: vi forlasis la teron, en la momento, kiam la krimo estis okuponta ĝin; kaj ĝi nun subpremas min per tiaj malfeliĉoj, ke eĉ via familio estas nun devigita rigardi vian morton, kiel feliĉon. Kiom da ĉagrenoj suferigus al vi pli longa vivado! Ho patro! Ĉu la sorto de via grandanombra familio estas konata de vi en la loĝejo de la feliĉo? Ĉu vi scias, ke viaj infanoj estas ekzilitaj el tiu patrujo, kiun vi tiel fervore kaj honeste servis dum sesdek jaroj? Ĉu vi scias, ke al ili estas malpermesite viziti vian tombon?—Sed la tiraneco ne povis forpreni de ili la plej valoran parton el via heredaĵo, la memoron pri viaj virtoj kaj la forton de viaj ekzemploj; meze en la krima torento, kiu fortiris ilian patrujon kaj ilian posedaĵon al la senfundaĵo, ili restis neŝanĝeble kunigitaj sur la linio desegnita de vi por ili; kaj kiam ili denove povos genufleksi sur via respektata cindro, ĝi ankoraŭ rekonos ilin.
Promesinte dialogon, mi plenumas mian promeson.—Tio estis dum la mateno, je la komenca tagiĝo; la sunradioj oris samtempe la supron de l’monto Viso kaj tiujn de la plej altaj montoj de la insulo, kiu kuŝas je niaj antipodoj; kaj ŝi jam maldormis, ĉu antaŭtempe vekita de noktaj sonĝoj, kiuj ofte ŝin agitas, tiel lacige kiel senutile, ĉu simple vekita de la tuj finiĝonta karnavalo, ĉar tiu tempo de plezuro kaj malsaĝo influas sur la homan maŝinon tiel, kiel la fazoj de la luno kaj la interkombiniĝo de kelkaj planedoj.—Fine ŝi maldormis kaj tre maldormis, kiam mia animo mem liberigis sin el la ligiloj de la dormo.
De longe tiu ĉi konfuze partoprenis en la sentoj de la aliulo; sed ĝi estis ankoraŭ enligita sub la krepaĵo nokta kaj dorma; kaj ĉi tiu krepaĵo ŝajnis al ĝi kiel gazo, linaĵo, Hinda tolo.—Mia kompatinda animo estis do kvazaŭ vindita en ĉiu tiu ĉi embarasaĵo, kaj la dio de la dormo, por deteni ĝin pli forte en sia imperio, aldonis al tiuj ligiloj senordajn blondajn harligojn, bantojn de rubandoj, perlajn ĉirkaŭkolojn; estis kortuŝante vidi ĝin baraktanta en tiuj retoj.
La agiteco de la pli nobla parto el mi mem komunikis sin al la alia, kaj tiu ĉi siavice forte influis sur mian animon.—Mi tuta estis alveninta al stato malfacile priskribebla, kiam fine mia animo, ĉu pro saĝeco, ĉu okaze, eltrovis la manieron liberigi sin el la gazoj, kiuj sufokis ĝin. Mi ne scias, ĉu ĝi renkontis malfermaĵon, aŭ ĉu ĝi simple ekpensis relevi ilin, kio estis pli natura; certe estas, ke ĝi eltrovis la elirejon de la labirinto. La senordaj harligoj estis ankoraŭ tie, sed ili jam ne estis malhelpo; pli bone rimedo ili estis. Tiun rimedon ekkaptis mia animo, kiel dronanta homo ekkaptas la bordajn herbojn; sed la perla ĉirkaŭkolo rompiĝis pro la premo, kaj la perloj elfadenigitaj ruliĝis sur la sofon, kaj de tie sur la pargeton de S-no de Hautcastel; ĉar mia animo, per strangeco malfacile klarigebla, imagis sin ĉe tiu sinjorino; dika bukedo da violoj falis teren kaj mia animo, tiam vekiĝinte, revenis hejmen, alkondukante kun si racion kaj realecon.
Kiel oni povas pensi, ĝi forte malaprobis ĉion faritan dum sia forestado, kaj tie ĉi komencas la dialogo, kiu estas la objekto de tiu ĉi ĉapitro.
Mia animo neniam estis tiel malĝentile akceptita. La riproĉoj, kiujn ĝi opiniis ĝustatempe fari en tiu ĉi danĝera momento, plenigis la malpacon de la domo; fariĝis ribelo, vera ribelego.
« Kiel do! diris mia animo, tiele dum mia forestado, anstataŭ ol rebonigi viajn fortojn per trankvila dormado kaj fariĝi pli taŭga por plenumi miajn ordonojn, vi senhonte (tiu ĉi vorto estis iom troa) donis vin al pasiaĵoj, kiujn ne sankciis mia volo? »
Ne kutimigite je tiu aroganta tono, la aliulo kolere respondis:
« Konvenas ja, Sinjorino (por forigi de la disputo ĉiun ideon de familiareco), konvenas ja, ke vi prenas ŝajnon decan kaj virtan! Ha! ĉu ne la dekliniĝoj de via imago, ĉu ne viaj malsaĝegaj ideoj naskis ĉion, kio en mi malplaĉas al vi? Kial vi ne estis tie ĉi?—Kial vi havus la rajton ĝui sen mi, en la oftaj vojaĝoj, kiujn vi faras sola?—Ĉu mi iam malaprobis viajn vizitojn en la Olimpon aŭ en la Kampojn Elizeajn?—viajn interparoladojn kun la spiritoj, viajn gravegajn pripensadojn (iom da moko, kiel oni vidas), viajn kastelojn en la aero, viajn altegajn sistemojn? Kaj, kiam vi tiel senĝene forlasas min, mi ne havus la rajton ĝui la bonfarojn donacitajn de la naturo kaj la plezurojn proponitajn al mi? »
Mia animo, surprizite de tioma viveco kaj elokventeco, ne sciis, kion ĝi devis respondi.—Por eliri el embaraso, ĝi decidis surkovri per vualo de indulgo la riproĉojn ĵus faritajn; kaj por ne ŝajni faranta la unuajn paŝojn al la repaciĝo, ĝi ankaŭ uzis ceremonian tonon.—Sinjorino, ĝi diris siavice kun afekta koreco… (se la leganto trovis tiun vorton neĝustloka, kiam ĝi estis adresita al mia animo, kion li diras nun, se li nur volas rememori la objekton de la disputo?—Mia animo ne rimarkis la ridindecon de tia dirmaniero, tiel la inteligenteco estas mallumigita de la pasio)!—Sinjorino, ĝi diris do, mi certigas vin, ke nenio tiel plaĉus al mi, kiel vidi vin ĝuanta ĉiujn plezurojn ĝueblajn por via naturo, kvankam mi ne partoprenus en ili, se nur tiuj plezuroj ne estus malutilaj al vi, se ili ne forigus la harmonion, kiu… Tie ĉi mia animo estis subite interrompita:—« Ne, ne, min ne trompas via ŝajna bonvolo;—nia devigita kunestado en tiu ĉi ĉambro, kie ni vojaĝas; la ricevita vundo, kiu apenaŭ ne pereigis min kaj kiu doloras ankoraŭ al mi, ĉu ĉio tio ĉi ne estas kaŭzita de via malsaĝega fierego kaj de viaj barbaraj antaŭjuĝoj? Mia bonestado kaj mia ekzisto mem valoras kiel nenio, kiam viaj pasioj kondukas vin,—kaj vi certigas, ke vi interesas vin por mi, kaj ke viaj riproĉoj estas kaŭzitaj de via amikeco? »
Mia animo komprenis ja, ke ĝi ne ludis la pli belan rolon en tiu ĉi afero; ĝi cetere komencis vidi, ke la ekscito de la disputo forigis la kaŭzon de ĝi, kaj ĝi profitis la okazon por deklinigi la interparolon: « Preparu la kafon », ĝi diris al Joannetti ĵus eniranta la ĉambron.—La bruo de la tasoj altiris la tutan atenton de la ribelulo, kiu tuj forgesis la ceteron. Tiamaniere, montrante al infanoj ludileton, oni igas ilin forgesi la malsanigajn fruktojn, kiujn ili petis piedfrapante.
Mi iom post iom endormiĝis dum la akvo varmiĝis.—Mi ĝuis tiun ĉarman plezuron, pri kiu mi jam parolis al la legantoj: senti sin dormanta. La agrabla bruo farita de Joannetti per la frapo de la kafkruĉo kontraŭ la kamenstableto sonadis en mian cerbon kaj vibrigis ĉiujn miajn sentemajn fibrojn, kiel la ekmovo de harpa kordo sonorigas la oktavojn.—Fine mi vidis kvazaŭan ombron antaŭ mi; mi malfermis la okulojn, tio estis Joannetti;—Ha, kia bonodoro! kia agrabla surprizo! kafo, kremo, piramido de rostita pano!—Bona leganto, matenmanĝu kun mi.
Kian grandan trezoron da ĝuoj la bona naturo liveris al la homoj, kies koro scias ĝui! Kia diverseco en tiuj ĝuoj! Kiu povos denombri iliajn nekalkuleblajn nuancojn laŭ la diversaj personoj kaj laŭ la diversaj aĝoj de la vivo? La neklara memoro pri la ĝuoj de mia juneco ektremigas min ankoraŭ. Ĉu mi provos rakonti la ĝuojn de junulo, kies koro komencas bruli per la fajroj de senteco? En tiu feliĉa aĝo, kiam oni nescias eĉ la nomon de profitemo, ambicio, malamo kaj de ĉiuj hontindaj pasioj, kiuj malaltigas kaj turmentas la homaron; en tiu aĝo, bedaŭrinde tro mallongedaŭra, la suno brilas per heleco, kiun oni ne retrovos plu dum la resto de la vivo. La aero estas pli pura;—la fontoj estas pli klaraj kaj pli malvarmetaj:—la naturo prezentas vidaĵojn, la arbaretoj prezentas vojetojn ne plu retroveblajn en la matura aĝo. Dio! kiajn bonodorojn ellasas tiuj floroj! kiel bongustaj estas tiuj fruktoj! kiel belkolore brilas la matenruĝo!—Ĉiuj virinoj estas amindaj kaj fidelaj; ĉiuj viroj, bonaj, grandanimaj kaj sentemaj; ĉie troviĝas koreco, verdiremo kaj neprofitemo. Estas en la naturo nur floroj, virtoj kaj plezuroj.
Ĉu la konfuzo de amo, la espero al feliĉo ne plenigas nian koron je sentaĵoj tiel vivaj kiel diversaj?
La vidado de la naturo, la rigardado de ĝi entute kaj detale, malfermas antaŭ la racio vastegan minejon de ĝuoj. Baldaŭ la fantazio, flugante super tiu oceano da plezuroj, pligrandigas ilian nombron kaj forton; la diversaj sentaĵoj unuiĝas kaj kombiniĝas por formi novajn; la revo pri gloro enmiksiĝas kun la korbatoj de amo; la bonfareco iras flanke de la memestimo, kiu tenas ĝin per la mano; la melankolio venas kelkfoje ĵeti sur nin sian solenan krepaĵon, kaj faras plezurojn el niaj larmoj.—Fine la perceptoj de la spirito, la sentaĵoj de la koro, eĉ la memoroj de la sentoj, estas por la homo nesekigeblaj fontoj de plezuro kaj feliĉo.—Oni ne miru do, se la bruo farita de Joannetti per la frapo de la kafkruĉo kontraŭ la kamenstableto kaj la neatendita vidiĝo de taso da kremo faris sur min impreson tiel vivan kaj tiel agrablan.
Mi tuj prenis mian vojaĝan veston, rigardinte ĝin per kontenta okulo, kaj tiam mi decidis fari ĉapitron ad hoc por konigi ĝin al la leganto. Ĉar la formo kaj utilo de tiuj vestoj estas ĝenerale konataj, mi precipe parolos pri ilia influo sur la spiriton de la vojaĝantoj.—Mia vojaĝa vesto por la vintro estas farita el la plej varma kaj plej mola ŝtofo, kiun mi povis trovi; ĝi envolvas min de la kapo ĝis la piedoj; kaj kiam mi sidas en mia seĝego, kun la manoj en la poŝoj kaj mia kapo enmetita en la kolumon de la vesto, mi similas la statuon de Viŝnu, sen piedoj kaj sen manoj, kiun oni vidas en la Hindaj pagodoj.
Se oni volos, oni nomu antaŭjuĝo la influon, kiun mi alskribas al la vojaĝaj vestoj sur la vojaĝantojn; pri tio mi povas diri, ke ŝajnus al mi tiel ridinde antaŭeniri per unu paŝo en mia vojaĝo interne de mia ĉambro, vestita per mia uniformo kaj kun glavo ĉe la flanko, kiel iri en societon en ĉambra surtuto.—Kiam mi vidas min tiel vestita laŭ ĉiuj postuloj de la « Pragmatika Regularo », mi ne sole estus nekapabla daŭrigi mian vojaĝon, sed kredeble mi eĉ ne povus legi tion, kion mi ĝis nun skribis pri ĝi, kaj ankoraŭ malpli kompreni ĝin.
Sed ĉu tio mirigas vin? Ĉu oni ne ĉiutage vidas personojn opiniantaj sin malsanaj, ĉar ilia barbo estas de longe nerazita, aŭ ĉar iu ektrovas, ke ili havas malsanulan mienon, kaj diras tion al ili? La vestoj tiel influas sur la spiritojn de la homoj, ke estas malsanuloj, kiuj sentas sin plibone, kiam ili vidas sin kun nova vesto kaj pudrita peruko; kelkaj tiamaniere trompas la publikon kaj sin mem per konstanta ornamo; ili unu tagon mortas bone kombitaj, kaj ilia morto mirigas ĉiujn.
Oni kelkfoje forgesis antaŭsciigi al grafo de… ke li devos deĵori:—korporalo iris veki lin frumatene, en la tago mem, kiam li estis deĵoronta, kaj lin informis pri tiu malĝoja afero; sed la ideo leviĝi tuj, meti siajn gamaŝojn kaj tiele eliri, ne pensinte pri tio en la antaŭa vespero, malkvietigis lin tiel, ke li preferis anonci, ke li estas malsana, kaj ne eliri el sia domo. Li do vestis sin per nokta surtuto kaj forsendis la perukiston; tio ĉi donis al li mienon palan, malsanan, kiu maltrankviligis lian edzinon kaj la tutan familion.—Li mem trovis sin reale iom nesana en tiu tago.
Li diris tion al ĉiuj, iom por kredigi ĝin, iom ankaŭ ĉar li mem kredis ĝin. Iom post iom efikis la influo de la nokta surtuto: la buljonoj, kiujn li vole nevole ensorbis, naŭzis al li; ne tiom estis necesa, por ke li kuŝiĝu en liton.
En la vespero doktoro Ranson[4] trovis lian pulson malregula, kaj ordonis sangeltiron en la sekvanta tago. Se la deĵorado estus daŭrinta unu monaton plie, la malsanulo certe pereus.
Kiu povus dubi pri la influo de vojaĝaj vestoj sur la vojaĝantojn, sciante, ke la kompatinda grafo de… preskaŭ vojaĝis en la alian mondon, tial ke li, en tiu ĉi mondo, malĝustatempe vestis sin per nokta surtuto?
Mi sidis apud mia fajro, post la tagmanĝo, envolvite en mia vojaĝa vesto; bonvole submetite al ĝia tuta influo; mi atendis la horon de la ekveturo, kiam la vaporoj de digestado, suprenirante al mia cerbo, tiel mallumigis la trairejon, tra kiuj venas al ĝi la ideoj naskitaj de la sentoj, ke ĉiu komuniko estis obstrukcita: kaj kiel miaj sentoj jam ne sendis iajn ideojn al mia cerbo, tiel ankaŭ tiu ĉi siavice jam ne povis sendi la elektran fluaĵon, kiu vivigas ilin, kaj per kiu la sagaca doktoro Valli revivigas mortintajn ranojn.
Oni facile komprenos, leginte tiun ĉi antaŭparolon, kial mia kapo kliniĝis sur mian bruston, kaj kiel la muskoloj de la dika kaj montra fingroj de mia dekstra mano, jam ne ekscitite de tiu fluaĵo, malfirmiĝis tiel, ke volumo el la verkoj de markizo Caraccioli, kiun mi tenis per tiuj du fingroj, elglitis, nesciate de mi, kaj falis en la fajron.
Mi ĵus estis havinta kelkajn vizitojn, kaj la temo de mia interparolado kun la elirintaj personoj estis la morto de la glora kuracisto Cigna ĵus mortinta kaj bedaŭrata de ĉiuj: li estis klera, laborema, bona fizikisto kaj grandfama botanikisto.—La merito de tiu lerta homo okupis mian penson; kaj tamen, mi pensis, se mi povus elvoki la animojn de ĉiuj, kiujn li eble sendis en la alian mondon, kiu scias, ĉu lia gloro ne estus iom difektita?
Mi iom post iom venis al disertacio pri la kuracarto kaj ĝiaj progresoj de la tempo de Hipokrato.—Mi demandis min, ĉu la personoj de la antikveco mortintaj en sia lito, kiel Perikleso, Platono, la glora Aspazio kaj Hipokrato mem,… ĉu ili mortis kiel ordinaraj homoj pro febro putra, bruluma aŭ verma; ĉu oni flegis ilin per sangeltiroj kaj troaj kuraciloj.
Mi ne povus diri, kial mi pensis pri tiuj ĉi kvar personoj prefere ol pri aliaj.—Kiu povas klarigi sonĝon?—Mi nur povas diri, ke ĝi estis mia animo, kiu elvokis la doktorojn de Koso, de Torino kaj la grandfaman politikiston, kiu faris tiel belajn agojn kaj tiel gravajn erarojn.
Koncerne lian elegantan amikinon, mi humile konfesas, ke ŝi estis vokita de la aliulo.
Tamen, pensante pri tio, mi estus tentata eksenti iom da fiereco, ĉar evidente ŝajnas, ke en tiu ĉi sonĝo la bilanco por la racio estis kiel kvar al unu.—Tio ĉi estas ja multe por militisto de mia aĝo.
Estu kiel estis, dum mi tiamaniere pripensadis, miaj okuloj tute fermiĝis, kaj mi plene endormiĝis: sed kiam mi fermis la okulojn, la figuro de la personoj ĵus pripensitaj restis gravurita sur tiu delikata tolo, nomita memoro, kaj ĉar tiuj figuroj miksiĝis en mia cerbo kun la ideo de la elvoko de mortintoj, mi baldaŭ vidis aperantaj unu post la alia Hipokraton, Platonon, Perikleson, Aspazion kaj doktoron Cigna kun lia peruko.
Mi vidis ilin ĉiujn sidiĝantaj sur la seĝojn, kiuj ankoraŭ ĉirkaŭis la fajrejon. Nur Perikleso restis staranta, por legi la gazetojn.
« Se la eltrovoj, pri kiuj vi parolas, estus veraj, Hipokrato diris al la doktoro, kaj se ili tiel utilus al la kuracarto, kiel vi pretendas, mi vidus malgrandiĝanta la nombron de homoj, kiuj ĉiutage malsuprenvenas en la malluman regnon, kaj tiu nombro, kiel mi mem konstatis laŭ la libroj de Minoso, estas konstante la sama, kiel antaŭe. »
Doktoro Cigna turnis sin al mi:
« Vi kredeble aŭdis paroli pri tiuj eltrovoj, li diris; vi konas tiun de Harvey pri la ĉirkaŭfluado de la sango: tiun de la neforgesebla Spallanzini pri la digestado, kies tutan meĥanismon ni konas nun. »
Kaj li faris longan nomaron de ĉiuj eltrovoj rilate la kuracarton, kaj de la grandanombraj kuraciloj liveritaj de la ĥemio, kaj li faris akademian paroladon, por laŭdi la nuntempan kuracarton.
« Ĉu mi devas kredi, mi tiam respondis, ke tiuj eminentaj homoj ne scias ĉion, kion vi ĵus diris, kaj ke ilia animo, liberigite el la malhelpoj de la materio, trovas ankoraŭ ion neklara en la tuta naturo? »
—« Ha! kiel vi eraras, ekkriis lia kuracista Moŝto de la Peloponeso; la misteroj de la naturo estas nesciataj de la mortintoj, kiel de la vivuloj; tiu sola, kiu kreis kaj direktas ĉion, scias la grandan sekreton, kiun la homoj vane penas atingi; jen estas la certaĵo, kiun ni lernas sur la bordoj de la Stikso; kaj kredu al mi, li aldiris turnante sin al la doktoro, liberigu vin el tiu resto de gildamo, kiun vi kunportis de la loĝejo de la mortemuloj; ĉar la laboroj de mil generacioj kaj ĉiuj eltrovoj de la homoj ne sukcesis plilongigi je unu momento ilian vivon; ĉar Karono ĉiutage pasigas en sia barko saman nombron de animoj, ni ĉesu lacigi nin defendante arton, kiu tie ĉi ĉe la mortintoj ne estus utila eĉ al la kuracistoj. »—Tiel parolis la glora Hipokrato, al mia granda miro…
Doktoro Cigna ridetis; kaj ĉar la spiritoj ne povas nei evidentaĵon, nek silenti pri veraĵo, li ne sole samopiniis kun Hipokrato, sed eĉ konfesis, ruĝiĝante laŭ la maniero de la spiritoj, ke li ĉiam suspektis tion. Perikleso, kiu proksimiĝis al la fenestro, ellasis grandan ekĝemon, kies kaŭzon mi divenis. Li estis leganta numeron de la « Moniteur », kiu sciigis la malprogresadon de la artoj kaj sciencoj; li vidis glorajn scienculojn forlasantaj siajn belegajn serĉadojn kaj eltrovantaj novajn krimojn, kaj li ektremetis aŭdante bandon da hommanĝantoj, kiuj komparis sin kun la herooj de la grandanima Grekujo, dum ili, senhonte kaj sen riproĉo de konscienco, pereigis sur la eŝafodo respektindajn maljunulojn, virinojn kaj infanojn, kaj faris senekscite la plej kruelajn kaj senutilajn krimojn.
Platono, kiu estis aŭskultinta silente nian kunparoladon, vidinte ĝin finita en maniero tiel neatendita, ekparolis siavice.—« Mi komprenas, li diris, ke la eltrovoj faritaj de viaj eminentuloj en ĉiuj fakoj de la fiziko estis senutilaj por la kuracarto, kiu neniam povos ŝanĝi la iradon de la naturo, krom difektante la vivon homan, sed ne tiel estos sendube pri la serĉadoj faritaj pri la politiko. La eltrovoj de Locke pri la naturo de la homa spirito, la elpenso de la presarto, la amasigitaj observoj eltiritaj el la historio, tiel multaj seriozaj libroj disvastigintaj la sciencon ĝis en la popolon,—unuvorte tiomaj mirindaĵoj sendube kunlaboris por plibonigi la homojn, kaj tiu respubliko feliĉa kaj saĝa, kiun mi imagis kaj kiun, pro la tempo en kiu mi vivis, mi devis rigardi kiel neefektivigeblan revon, sendube ekzistas nun en la mondo? »—Je tiu demando, la honesta doktoro mallevis la okulojn kaj ne respondis, krom per larmoj; poste, viŝante ilin per sia naztuko, li nevole ekturnis sian perukon tiel, ke ĝi kaŝis parton de la vizaĝo.—« Ho, senmortaj dioj!, diris Aspazio per akra ekkrio, kia stranga vizaĝo! Ĉu pro eltrovo de viaj eminentuloj vi elpensis tiel kapvestiĝi per fremda kranio? »
Aspazio, kiun oscedigis la disertacioj de la filozofoj, estis ekkaptinta gazeton de modoj trovitan sur la kameno, kaj trarigardis ĝin de kelka tempo, kiam la peruko de la doktoro kaŭzis ŝian ekkrion; kaj ĉar la seĝo mallarĝa kaj ŝanceliĝanta sur kiu ŝi sidis, estis tre maloportuna por ŝi, ŝi senĝene metis siajn ambaŭ nudajn krurojn, provizitajn de banderoloj, sur pajlan seĝon inter ŝi kaj mi, kaj apogis sin per kubuto sur unu el la larĝaj ŝultroj de Platono.
« Tio ĉi ne estas kranio, respondis la doktoro, prenante sian perukon kaj ĵetante ĝin en la fajron; tio estas peruko, fraŭlino, kaj mi ne scias ja, kial mi ne ĵetis tiun ridindan ornamaĵon en la flamojn de la Tartaro, antaŭ ol veni al vi; sed la ridindaĵoj kaj antaŭjuĝoj estas tiel kunigitaj kun nia mizera naturo, ke ili sekvas nin ankoraŭ kelkan tempon trans la tombo. »—Mi mirinde ĝojadis, vidante la doktoron forĵuranta samtempe sian kuracarton kaj sian perukon.
« Mi certigas vin, diris Aspazio, ke la plimulto el la kapvestoj figuritaj en la kajero, kiun mi trarigardas, meritus la saman sorton, kiel la via, tiel ridindegaj ili estas! »—La bela Atenanino amuziĝis multege rigardante tiujn gravuraĵojn, kaj prave miris pri la diverseco kaj strangeco de la nuntempaj vestaĵoj. Unu figuro inter aliaj atentigis ŝin: tiu estis juna virino figurita kun plej eleganta kapvesto, kiun Aspazio trovis nur iom tro alta; sed la peco da gazo kovranta la gorĝon estis tiel supermezure larĝa, ke oni nur vidis duonon de la vizaĝo. Aspazio, ne sciante ke tiuj mirindaj formoj estis nur kaŭzitaj de la amelo, vidigis miron, kiu estus returnite duobliĝinta, se la gazo estus diafana.
« Sed sciigu al mi, ŝi diris, kial la nuntempaj virinoj ŝajnas havi vestaĵojn pli bone faritajn por kaŝi, ol por vesti ilin: apenaŭ ili lasas vidi sian vizaĝon, laŭ kiu sola oni povas rekoni ilian sekson, tiel senformigita ilia korpo estas de la strangaj faldoj de la ŝtofoj! El ĉiuj personoj figuritaj en tiuj folioj, neniu lasas nekovritaj la bruston, la brakojn kaj la krurojn; kial ne provis viaj junaj militistoj detrui tian kutimon? Kredeble, ŝi aldiris, la virto de la nuntempaj virinoj, elmontrita de ĉiuj iliaj vestoj, multe superas tiun de miaj samtempulinoj! » Dirinte tiujn vortojn, Aspazio rigardis min kaj ŝajnis deziri respondon.—Mi faris kvazaŭ mi tion ne rimarkus—kaj por ŝajni distrita, mi puŝis per la prenilo sur la fajrajn karbojn la restaĵon de la peruko de la doktoro, kiun la fajro ĝis nun ŝparis.—Poste, ekvidinte, ke unu el la banderoloj subtenantaj la ŝuon de Aspazio estis malligita, mi diris: « Permesu, ĉarmulino… » kaj tiel parolante mi kliniĝis rapide etendante la manojn al tiu seĝo, kie mi pensis vidi tiujn du krurojn, kiuj iam malsaĝigis grandajn filozofojn.
Mi estas certa, ke en tiu momento mi atingis la veran somnambulismon, ĉar la movo priparolita estis tre reala; sed Rozino, kiu dormetis ja sur tiu seĝo, akceptis por si tiun movon, kaj eksaltante malpeze en miajn brakojn reĵetis en la inferojn la glorajn spiritojn elvokitajn de mia vojaĝa vesto.
Ĉarma lando de la fantazio, vi, kiun la Bonfarulego liveris al la homoj, por ilin konsoli de la realeco, mi devas forlasi vin.—Hodiaŭ kelkaj personoj, de kiuj mi dependas, volas redoni al mi la liberecon, kvazaŭ ili estus deprenintaj ĝin de mi! kvazaŭ estus eble al ili senigi min je ĝi eĉ unu minuton kaj malhelpi min trairi laŭvole la vastan spacon malfermitan antaŭ mi! Ili malpermesis al mi trairi unu urbon, unu lokon, sed ili lasis al mi la tutan universon; la senlimeco kaj la eterneco estas sub miaj ordonoj.
Hodiaŭ do mi estas libera, aŭ plibone mi denove estos katenita! La jugo de la aferoj denove pezos sur mi; mi jam ne faros paŝon ne mezuritan de la dececo kaj la devo.—Feliĉa ankoraŭ mi estos, se ia kaprica diino ne igos min forgesi ambaŭ, kaj se mi povos eviti tiun novan kaj danĝeran kaptitecon.
He! kial oni ne lasas min fini mian vojaĝon? Ĉu por puni min oni apartigis min en mian ĉambron,—en tiun ĉarman landon, kiu enhavas ĉiujn bienojn kaj ĉiujn trezorojn de la mondo? Tiel facile oni povus ekzili muson en grenejon.
Mi tamen neniam tiel klare rimarkis, ke mi estas duobla. — Dum mi bedaŭras miajn fantaziajn ĝuojn, mi sentas min konsolita vole nevole; nekonata potenco fortiras min; ĝi diras, ke mi bezonas la aeron ĉielan, kaj ke izoleco similas morton. — Jen mi estas preta; mia pordo malfermiĝas; mi jam vagas sub la vasta arkado de la Po’a strato; mil agrablaj fantomoj flirtas antaŭ miaj okuloj. — Jes, jen estas tiu domego — tiu pordo, tiu ŝtuparo; — mi antaŭe tremetas.
Tiel oni sentas acidan antaŭguston, tranĉante manĝotan citronon.
Ho, mia besto, mia kompatinda besto, gardu vin!