Vortoj de Kamarado E. Lanti/De la deziro al la efektivigo…

De la deziro al la efektivigo…

Eĉ marksismo-lernanto scias, ke la produktofortojn de la socio malvolvas la kapitalismo. Ĝi konstruigas fervojojn, grandegajn ŝipojn k flugmaŝinojn; ĝi funciigas poŝton k telegrafon; ĝi eĉ estas devigata doni al proletoj elementan instruon, por ke ili kapablu kompreni ordonojn de inĝenieroj aŭ ofici en kancelarioj. Unuvorte, la kapitalismo estas devigata krei ian kulturon.

Ĉe tia konstato, ĉu oni logike povas aserti, ke la kapitalismo ne kapablas starigi en la mondo internacian lingvon?

Sendube la internaj kontraŭdiroj de la kapitalisma sociordo ĉiam minacas pereigi milite la civilizon. « La Kapitalismo portas en si la militon, kiel nubaro portas fulmon » (Ĵores). Tion devas plenkonscii la Proletaro k sin organizi por esti preta aliigi la nepre venontan militon en revolucion, por kapti en siajn manojn la regpovon k tiel savi la civilizon per starigo de sociordo sen klasoj k sen landlimoj.

Sed estas ankaŭ historia fakto, ke la militoj tendencas fariĝi pli k pli maloftaj, pli k pli ampleksaj — k pli k pli detruaj. Eble pasos multe da jaroj antaŭ ol okazos alia mondmilito. La lasta ŝancelis la fundamentojn de la kapitalismo en Eŭropo. Sed, ĉu oni do ne konstatas nuntempe, ke la kapitalismo reakiras ian ekvilibron? Grandaj sennaciecaj trustoj eĉ provas pli malpli sukcese ordigi, raciigi la produktadon. Fakuloj devas konfesi, ke la ĉefaj kapitalistaj ŝtatoj plifortigis lastatempe sian ekonomian potencon. « Sen ia dubo », deklaris antaŭnelonge Buĥarin, « la kapitalistaj fortoj sur la kontinento pligrandiĝis lastatempe; la situacio de la kapitalismo ekonomie k politike plifortiĝis… »

Se tiel estas, ni devas el tiu konstato tiri logikan konsekvencon: la burĝa esperanta movado havas grundon por labori; ĝi ne estas baldaŭ mortonta, kiel asertas kelkaj K-doj. Ne morgaŭ la laborista movado devos preni en siajn manojn la tutan esperantan aferon…

Se la kapitalismo principe kapablas starigi internacian lingvon, ni kompreneble ne devas tion kontraŭstari. Reakcia estus tia sintenado. Ni ja ne kontraŭstaras la starigon de poŝtoficejoj k radiostacioj kapitalistaj. Ni simple devas nin organizi por utiligi por niaj celoj la lingvan ilon, kiel ni utiligas la poŝton k telegrafon.

Ĉu tio signifas, ke la laboristaj esperantistoj devas partopreni la neŭtralan movadon? Certe ne. Kiam laboristo per sia mono k energio subtenas la burĝan movadon, li agas same stulte, kiel tiu, kiu laborus senpage por funkciigi kapitalistan poŝtoficejon.

Sed estus same malsaĝe starigi la frontunuecon de la laborista esperanta movado kontraŭ la neŭtralan.

Estas necese kompreni, ke nia interhelpa, kulturcela movado ne devas iel ajn esti komparata k kvazaŭigata al iu ajn politika movado. Ni ne devas imiti blinde k senpripense aliajn organizojn, kies taskoj tute malsamas tiujn de SAT. Ni prefere penadu akordigi nian agadon kun la realaj bezonoj de la Laboristaro, rilate tutmondan interligiĝon. Ni ne trudu al nia movado taskojn, kiujn neŭtraluloj povas nuntempe ankoraŭ plenumi.

Se la kapitalistaro, precipe la eŭropa, volas sur ĉiu kampo enkonduki raciigon, ĝi devos nepre ankaŭ alpreni esperanton por lingve raciigi la interrilatojn.

La kapitalisma raciigo laŭnature tendencas fariĝi je la malprofito de la laboristoj, se ili ne rezistas energie per la forto de siaj organizoj. Por pli bone k sukcese kontraŭstari al la kapitalisma ekspluatado, la Laboristaro devas sin organizi mondskale. Kaj por tion fari kiel eble plej facile k celkonforme, ĝi devas ankaŭ raciigi sian organizan laboron per forigo de la lingvaj baroj.

SAT montras la vojon, ĝi liveras la bonan ekzemplon per sia celkonforma organiziteco. Ĉu tia tasko ne sufiĉas por okupi niajn laborfortojn? Dum ekzistas ankoraŭ sur la kvin sesonoj de l’ tero la kapitalista regsistemo, ĉu estus saĝe en la laborista esperanta movado jam revi pri la gvidado de la tuta esperanta afero?

Laŭ mi sufiĉas starigi la demandojn, por ke tuj vidiĝu la ĝusta respondo. Ĉiu klaskonscia esperantista laboristo sopiras al la suprenleviĝo de sia klaso. Sed necesas ĝuste taksi la nuntempan situacion, k ne kredi, ke nia deziro pri baldaŭa forfalo de l’ kapitalismo sufiĉas, por ke ĝi efektiviĝu. Ekde la deziro al la efektiviĝo ekzistas iafoje longa vojo. Nia ĉefa zorgo ne devas esti la gvidado de la tuta esperanta movado. Ni prefere klopodu laŭ la plej bona maniero uzi la ilojn, kiujn kreas la kapitalismo, por nia klasbatalo kontraŭ tiu sama kapitalismo.

(5-I-1928.)