Zamenhof (Drezen)/II/La ideo pri mondlingvo ĉe Zamenhof dum lia junaĝo



La ideo pri mondlingvo
ĉe Zamenhof dum lia junaĝo

Talenta infano kaj junulo L. L. Zamenhof estis forte impresita de la intergenta batalado en lia nasko-urbo Bialystok kaj lia nasko-lando Polio. La lingvokapabloj, kiujn li heredis de sia poliglota patro, kondukis lian inspiron al la ideo mond-lingva, kiu liaopinie povus mildigi tiun intergentan malamon. Persiste kaj seninterrompe li laboris por praktike solvi tiun problemon. Tiu persisteco kaŭzis, ke li, ne studinta speciale filologion kaj lingvosciencon, modesta praktikanta kuracisto, sukcesis solvi la problemon mondlingvan kun tia profundeco, kiun antaŭ li kaj post li elmontris nek unu esploranto tiukampa.

Zamenhof mem skribis en sia letero pri deveno de esperanto al N. Borovko: «La ideo, al kies efektivigo mi dediĉis mian tutan vivon, aperis ĉe mi en plej juna infaneco kaj de tiu ĉi tempo neniam min forlasadis: mi vivis kun ĝi kaj eĉ ne povas imagi min sen ĝi»[1].

La forta premo, kiun kaŭzis tiu ideo sur la tutan organismon kaj psikologion de Zamenhof montriĝas en la poezio «Mia penso», verkita ankoraŭ antaŭ la publikigo de la Zamenhofa projekto internacilingva:

«Mia penso kaj turmento
Kaj doloroj kaj esperoj!
Kiom de mi en silento
Al vi iris jam oferoj!
Kion havis mi plej karan —
La junecon — mi ploranta
Metis mem sur la altaron
De la devo ordonanta!».

La letero al N. Borovko rakontas, kiamaniere iom post iom evoluis la ideoj mondlingvaj de Zamenhof.

Dum sia junaĝo Zamenhof revis pri akcepto de lingvo internacia.

Tamen baldaŭ li komprenis ke tiuokaze «ni havus nur lingvon internacian por pli altaj klasoj de la societo»[2].

Li ekkomprenis certe-gradan klasan karakteron de la estonta lingvo internacia kaj starigis principon, — «facileco de la lingvo por nekleruloj»[3].

Komence li volis krei mallongajn elparoleblajn literkuniĝojn: ab, aba, aca, ada..., al kiuj li volis doni rolon de la vortoj en nova lingvo. Antaŭ unu jarcento la samajn ideojn esprimis unu el la pioniroj de la mondlingvo J. P. de Ria[4].

Rusaj vortoj «ŝvejcarskaja» kaj «parikmaĥerskaja» kaŭzis, ke Zamenhof ekkomprenis la rolon simpligan de prefiksoj kaj sufiksoj, kiuj malampleksigas la fundamentan vortaron de la lingvo.
La evoluo de la penso Zamenhofa entenis la tutan evoluon kaj la tutan idearon de la homara penso, kiun produktis ducentkvindek-jara serĉado de la lingvo universala.

Piednotoj redakti

  1. «Lingvo Internacia», Uppsala, 1896, NN 6—7.
  2. «Fundamenta Krestomatio» p. 299.
  3. «Fundamenta Krestomatio» p. 308.
  4. J. P. de Ria de Baulmes en Suiss «Palais de soixante quatre fenêtres éclairent au Dictionnaire universel», Petersburg, 1788.