VI.

Ili kaŭzos tion, ke mi iun fojon brufermos la pordon.

Kia komedio! De la tempo, kiam mi havas gloron kaj monon, Suslovski, spite al miaj propraj antaŭsupozoj, traktas min preskaŭ malestime. Li, lia edzino, ĉiuj parencoj kaj parencinoj de Kazja, kondutas rilate al mi glacie malvarme.

La unuan vesperon Suslovski deklaris, ke se mi opinias, ke mia nova pozicio influis ilian agon, aŭ, se mi supozas — kion cetere mi vidigas — ke mi faras al ili favoron, tiam, kvankam ili estas pretaj oferi multe por la feliĉo de la infano, tamen eĉ tiu-ĉi unika infano ne povas postuli de ili, ke ili oferu sian homan dignon. La patrino aldonis, ke la infano scius, kie serĉi tiuokaze rifuĝon. La bonkora Kazja provas min defendi, iafoje tre malafable, sed ili insidas ĉiun mian vorton.

Apenaŭ mi malfermas la buŝon, kiam Suslovski mordetas la lipojn, ekrigardas la edzinon kaj balancas la kapon, kvazaŭ li volus diri: „Mi sciis, ke tia estos la fino!“

Tiamaniere ili turmentas min ĉiutage, de mateno ĝis vespero.

Kaj oni imagu al si, ke ĉio-ĉi estas hipokriteco, ke tio havas ĝuste la celon, reteni min en la retoj, ke funde de l’ koro ili aspiras miajn dekkvin-mil frankojn, kaj ke la afero estas urĝa por ili, same kiel por mi, kvankam niaj motivoj estas diferencaj.

Estas tempo fari finon.

Ili kaŭzis tion, ke ŝajnas al mi, ke efektive mi faris ion malnoblan, ricevinte la oran medalon kaj dekkvin-mil frankojn por la bildo.