VIII.

Semajnon post la fianĉiga vespero venis miaj „Judoj“ en la ekspozicion.

La pentraĵon oni lokis en aparta salono kaj la administracio prenas apartan pagon por la eniro. La duonon de la neta enspezo ricevas mi… En la ekspozicio estas, kiel oni diras, interpremo, de mateno ĝis vespero.

Mi estis tie nur unu fojon, sed oni rigardis min pli ol la bildon; do mi ne iros plu, ĉar kial mi devas vane koleriĝi.

Se mia bildo estus eĉ ĉefverko, ĝis nun ne vidita en la mondo, la publiko ankoraŭ preferos kontentigi tiun sciemon, pro kiu ĝi iros rigardi „Kraon“ aŭ hotentoton formanĝantan vivajn kolombojn.

Tia hotentoto estas ĉi-momente mi… Mi estus kontenta, se mi efektive estus pudelo. Sed mi estas tro pentristo, do kolerigas min tia humiligo de l’ arto antaŭ moda vidindaĵo…