XV.

En la laborejo mi renkontas tute neatendite gesinjorojn Suslovski kaj Kazjon.

Ili Volis fari al mi surprizon…

Kial Svjatecki diris al ili, ke kredeble baldaŭ mi revenos?

Nek Kazja, nek ge-SusloVski’j rekonis min… Plej bona pruvo, kiel perfekte mi estis alivestita! Mi proksimiĝas al Kazja, prenas ŝian manon, ŝi foriĝas iom timigite.

— Kazja, vi min ne rekonas? — mi demandas.

Kaj mi ekridas je l’ vido de ŝia mirigiteco.

Estas ja Vladek, — diras Svjatecki.

Kazja rigardas min pli precize, fine ŝi komencas ridi, vokante:

— Fi! kiel malbela almozulo!

Mi estas malbela almozulo! Mi estas sciema, kie ŝi vidis pli belan. Sed por la bedaŭrinda Kazja, edukita en estetikaj principoj de paĉjo Suslovski, certe ĉiu almozulo estas malbela.

Mi rifuĝas en nian kuirejeton kaj post dekkelke da minutoj mi reaperas en mia natura formo.

Kazja kaj la gepatroj komencas demandi, kion signifas tiu maskiĝo?… Tre simpla afero… Jen, vi vidas, ke ni pentristoj faras iafoje kolegajn servojn unu al la alia, kaj ni pozas por pentraĵoj. Jen ekzemple Svjatecki pozis al mi kiel maljuna judo. Ĉu vi lin ne rekonis, Kazja, en la bildo? Mi nun pozas al Cepkovski. Tia estas la kutimo inter pentristoj, precipe ĉar en Varsovio mankas modeluloj.

— Ni venis por fari al vi surprizon — diras Kazja — des pli, ĉar mi en mia tuta vivo ankoraŭ neniam estis en pentrista laborejo. Ah, kia senordo! Ĉu same estas ĉe ĉiuj pentristoj?

— Pli-malpli, pli-malpli!

Sinjoro Suslovski deklaras, ke li preferus trovi ĉe mi iom pli da ordo, kaj li esperas ĉi-rilate ŝanĝojn en la estonteco. Aŭdante tion, mi volonte disrompus je lia kapo mian liron. Kazja, kontraŭe, ridetas kokete kaj diras:

— Estas iu sinjoro pentristo — granda sentaŭgulo! ĉe kiu ĉio aspektos alie, kiam mi komencos mastrumi… ĉio estos orde metita, orde starigita, senpolvigita…

Tion dirante, ŝi levas supren sian pintan nazeton, rigardas la festonojn de araneaĵo, kiuj ornamas la angulojn de nia laborejo — kaj ŝi aldonas:

— Ĉar tia senordo povas eĉ fortimigi la aĉetantojn… Venas iu kaj li tuj troviĝas kiel en vendejo de malnova fuŝaĵo. Jen, ekzemple tiu-ĉi kiraso terure rustiĝis. Do oni devas alvoki la servistinon, pistigi iom da briko — kaj ĉio komencos brili kiel nova samovaro.

— Jezu-Maria! Ŝi parolas pri aĉetantoj kaj volas purigi per briko miajn kirasojn, eligitajn el antikvaj tombomontetoj… Ah, Kazja, Kazja!

Suslovski, feliĉigite, kisas ŝian frunton, kaj Svjatecki eligas el si iajn malbonaŭgurajn sonojn, kiuj rememorigas la gruntadon de apro.

Kazja minacas al mi, frapante per fingreto sian nazon, kaj diras plu:

— Mi petas bone memori, ke ĉio aliiĝos.

Poste ŝi finas:

— Kaj se iu sinjoro ne vizitos nin hodiaŭ vespere, li estos malbela kaj oni lin ne amos.

Dirinte tion, ŝi kovras la okulojn. Mi ne povas nei, ke estas multe da ĉarmo en ŝiaj grimacaj mienetoj… Mi promesas, ke mi venos, kaj mi akompanas mian estontan familion ĝis tute malsupre.

Reveninte, mi trovas, kiel Svjatecki rigardas deflanke kaj senfide tutan paketon da centrublaj bankbiletoj, kuŝantaj sur la tablo.

— Kio estas?

— Ĉu vi scias, kio okazis?

— Mi ne scias…

— Mi ŝtelis ĉe iu, kiel ordinara ŝtelisto.

— Kiamaniere?

— Mi vendis miajn kadavrulojn.

— Kaj tio estas la ricevita mono?

— Jes… mi estas malnobla uzuristo.

Mi ĉirkaŭbrakas Svjateckion, gratulas lin tutkore, kaj li komencas rakonti, kiel tio okazis.

— Mi sidis tie-ĉi post via foriro, kiam venis al mi iu sinjoro kaj demandis, ĉu mi estas Svjatecki. Mi respondas: „Mi scivolas, kial mi ne devus esti Svjatecki!“ Tiam li respondas: „Mi vidis vian pentraĵon kaj mi volas gin aĉeti.“ Mi diras: „Bone, sed permesu, sinjoro, diri al vi, ke oni devas esti idioto por aĉeti tian hontinde malbonan bildon.“ Kaj li respondas: „Idioto — mi ne estas, sed mi havas la fantazion aĉeti bildojn pentritajn de idiotoj.“ „Nu, bone“ — mi diras… Li demandas min pri la prezo, kaj mi diras: „Ĉu tio estas mia afero?“ „Mi donos al vi tiom.“ „Do bone! se vi donas, do donu!“ Li donis kaj foriris. Li lasis al mi karteton kun nomo Bjalkovski, doktoro de medicino… Mi estas malnobla, senhonta uzuristo!

— Vivu la kadavruloj! Svjatecki, vi edziĝu…

— Mi preferus pendigi min — diras Svjatecki — mi estas malnobla uzuristo, nenio pli.