Absolutismo
ENKONDUKO.
Necesas enkonduki ĉi tiun broŝuron per kelkaj klarigaj vortoj. La nederlandlingva LEA (FLE) invitis al sia kongreso kdon Lanti, ĝis antaŭ ne longe gvidanto de SAT, por fari paroladon. Ĝi lasis al li elekti la temon, kies enhavon la legantoj nun povas ĝui en ĉi tiu broŝuro. Laŭ deziro de la kongreso nia LEA faris la necesajn paŝojn por eldoni la paroladon en la nuna formo, kion SAT aprobis fari en kunlaboro kun ni, ĉar ni same kiel la kongreso opinias la paroladon vere inda por esti pli vaste konata. Estas vere, ke ni ne postulis de kdo Lanti oficialan paroladon kaj li pravas, ke ni fidis en lia prudento.

Kaj eble tial, ke kdo Lanti ne estis ligita, li povis sin esprimi libere, por doni al ni klaran bildon pri la danĝeroj de la absolutismo. Kompreneble ni ne atendas, ke ĉiuj samopinias pri la enhavo. Se ĉi tiu broŝuro nur efikas pripensigon de la problemoj, kiujn la parolinto tuŝis, tiam ni jam estas kontentaj.

LA ESTRARO DE FLE.


KARAJ GEKAMARADOJ!
Akceptinte paroladi hodiaŭ ĉi tie, mi supozas, ke vi ne atendas de ni parolaĵon kun karaktero pli malpli oficiala, pli malpli programeca. Cetere la estraro de via Federacio difinis al mi neniun temon. Ĝi verŝajne fidis — ĉu prave?! — al mia prudento por ne pritrakti demandojn, kiuj povus malagrable tikli viajn sentojn; sendube ĝi opiniis, ke ne ĝermos en mia kapo la intenco elekti dornoplenan temon, per kiu mi tro akre pikus okulojn k ŝirus orelojn.

Tamen, ĉu konvenus, ke mi parolu al vi pri malaktualaj demandoj, por kiuj vi eble havus nenian intereson? Ĉu fari apologion por nia lingvo? Ĉu priskribi k laŭdi nian movadon? Tio ŝajnas al mi ne trafa k tute superflua.
Eble vi almenaŭ atendas de mi kuraĝigajn, esperigajn, se ne entuziasmigajn vortojn. Tiaokaze vi permesu al mi tuj konigi pri tio mian starpunkton, per cito de frazo, kiun mi ĉiam donis al mi kiel regulon: „Ne necesas esperi por entrepreni, nek sukcesi por persisti.
Oni ja devas difini al si celon en la vivo. Ĉiu normala k sana homo sentas en si bolantan energion, kiu nepre devas elŝpruci. La esenca demando sekve estas: kiel plej bone utiligi tiun energion? Mi ĉiam opiniis, ke ne ekzistas pli trafa maniero ol dediĉi sin al alta, nobla celo, — k tia certe estas la agado por ekipi nian klason per tutmonda interkomprenilo k tiel helpi al ĝia venko super ekspluatado k maljusto.
Entuziasmigan paroladon mi ne kapablas, nek deziras fari, tial ke vole mi kutimiĝis min turni al la racio de l’ homoj k ne al iliaj sentoj. Ne pro malŝato al la entuziasmo tamen, sed simple pro la konvinko, ke la plej arda fervoro devas ĉiam resti sub la dependo de l’ malvarma racio. Blinda entuziasmo povas iafoje esti malutila k eĉ danĝera.

Ĉar miaj diroj ne havos oficialan karakteron; ĉar mi nenial celas akiri vian senrezervan aprobon, eble vi konsentos al mi la rajton tute libere, verŝajne hereze, konigi mian vidpunkton pri la nuna stato de la aferoj en la mondo. Mi ne havas alian celon, nek pretendon ol instigi vin al memstara pensado. Tiu sinteno forte kontrastas, ĉu ne? kun tiu de politikaj agitistoj, kies paroloj kutime devas esti aprobataj per fina rezolucio. Tion mi ne diras riproĉe al ili, sed nur por substreki, ke ne ĉiu povas havi la saman taskon en la vivo…

Vi ĉiuj certe konsentos, se mi diros ke la epoko, kiun ni travivas, ne estas tre ĝojiga por ni, laboristoj. Ni ja konstatas, ke nia klaso multloke spertas malvenkojn. Kaj ĉie, ĉie senescepte, ĝia vivnivelo malaltiĝis dum la lastaj jaroj. En landoj kiel Germanio k Aŭstrio, kie la laboristaro estis tre bone organizita, tie tamen venkis la faŝismo k la tieaj organizoj estas detruitaj. Ĉie demokratiaj reĝimoj estas minacataj de diversspecaj diktaturoj. Ĉie la individua libero estas sufokata de la Ŝtato. Ne kredu tamen, ke mi havas admiron por la burĝa demokratio. Sed neniam mi prezentis al mi la ekonomian emancipiĝon de nia klaso, per la perdo de ĉia politika libero, per submetiĝo al la arbitro de monstra burokrata aparato, kiu malebligas ĉian iniciativon k eĉ postulas pasporton por ŝanĝi laborlokon.

Kaj kia kruela ironio! En epoko dum kiu distancoj pli k pli malgrandiĝas, sekve de teknikaj progresoj; kiam per radioaparato oni povas tuj kontaktiĝi kun homoj for de ni je miloj k miloj da kilometroj, ni tamen konstatas, ke nacioj k ŝtatoj starigas barojn pli k pli dikajn, murojn pli k pli altajn kontraŭ la interkomunikiĝoj. Neniam estis tiom forta kiel nun la tendenco de l’ popoloj sin apartigi, sin fermi en landlimoj; neniam la nacieca ideologio estis tiom forta, tiom instige minaca.

Sendube antaŭ unu jarcento la granda plimulto de l’ homoj restis kvazaŭ ŝlositaj en siaj apartaj provincoj aŭ regionoj; sed almenaŭ la tiamaj regantoj ne havis kiel la hodiaŭaj la eblon ordoni, komandi al ĉiuj regatoj. Metiistoj k kamparanoj ne spertis kiel nuntempe en diktatorecaj landoj la senĉesan premon de l’ Ŝtato. Hodiaŭ Stalin, Musolini, Hitler povas fakte kontaktiĝi kun sia tuta regataro pere de radio-aparato k laŭtparoliloj, instalitaj en konvenaj lokoj. Kaj helpe de partia organizo ili povas komandi al ĉiu ajn laboristo aŭ kamparano el la plej malproksimaj partoj de la lando.

Kio rezultas de tio? La rezulto estas, ke homoj, havantaj tian grandegan, ĝis nun neniam ankoraŭ ekzistintan potencon, emas tute nature konsideri sin duon-dioj, kiuj ne povas erari k kies ordonoj sekve devas sendiskute esti obeataj.
Ĉiu el tiuj diktatoroj starigis sian apartan dogmon k neniu regato povas esprimi herezan opinion, sen risko esti konsiderata kiel ŝtatperfidulo, meritanta ekstermon. Ne plu estas loko por dubemuloj. Estas ja tro granda aroganto, tro incita impertinento dubi pri la genio de gvidanto, kies paroloj k faroj estas centpocente aprobataj k aklamataj en kunvenoj k kongresoj…… Kiel tio povas okazi? eble vi pensas. Ne estas nun mia intenco esplori tiun aferon. Sed ĉu ne ŝajnas al vi tre signifa la fakto, ke ĉe la lasta XVII-a Kongreso de l’ bolŝevika partio en Moskvo, raporto de Stalin estis unuvoĉe aprobata, kio neniam antaŭe okazis, eĉ dum la gvidado de Lenin? Sama konstato estas farebla pri Hitler. Kaj la ĵus okazinta balotado, kiu donis dek milionojn da jesaj voĉoj al Musolini kontraŭ nur dekkvin miloj da neaj, ŝajnas al mi ne malpli signifoplena fakto.

Ĉe tiaj konstatoj estas por mi evidente, ke la homaro tendencas refali en ian mezepokon, similan al tiu, dum kiu regis la absolutismo de la religiaj ideoj. Malgraŭ grandaj progresoj sur la kampo de l’ scienco k tekniko, la plimulto da homoj tamen konservis kredeman menson. Kiam iu ideo enplantiĝis en ilia cerbo, tiam ĝi baldaŭ fariĝas absoluta „vero”, nediskutenda dogmo. Tial nuntempe, same kiel dum la Mezepoko, homoj estas maltoleremaj k emas per ĉiuj rimedoj trudi sian propran vidpunkton.

Tiun maltoleremon ni cetere povis sperti mem en nia movado. Fanatikuloj ne kapablas kompreni, ke ekzistas homoj, kiuj volonte toleras ideojn, kiujn ili mem ne aprobas. Kiu ĝisoste kredas — estas ja nur kredo — posedi la „veron”, tiu tute nature ne povas toleri alian koncepton ol sian propran. Toleri „eraron”, tio estus peko, krimo; necesas malebligi, ke erarantoj infektu la intelekton de aliaj homoj; estas devo fari ĉion eblan, apliki la plej drastajn rimedojn por senpovigi la herezulojn. Dum la Mezepoko, la Inkvizicio ilin turmentadis, torturadis, brulmortigadis. Sed estus eraro konkludi el tio, ke la inkviziciuloj estis pli kruelaj ol aliaj tiamaj homoj. Kelkaj el la turmentistoj eĉ sincere kompatis siajn viktimojn; sed ili opiniis, ke la turmentoj estas necesaj k eĉ havos bonan rezulton, ĉar per ili eble saviĝos la animo de l’ turmentatoj.
Cetere la menso de multaj viktimoj de l’ katolika Inkvizicio ne multe diferencis tiun de la torturistoj. En lokoj kie la protestantoj estis la plej fortaj, ili kondutis same kruele kontraŭ katolikojn k liberpensulojn. Tiam en preskaŭ ĉiuj cerboj regis la absolutismo k la logika konsekvenco de tio povis nur esti la persekutado k ekstermado al alikreduloj.

Kiam oni ĵetas ekrigardon sur la laboristan movadon el la postmilita periodo, tiam oni bedaŭrinde konstatas, ke la absolutismo superregas ankoraŭ multajn kapojn. Pli da energio k tempo estis elspezataj en fratluktado ol en bataloj kontraŭ la ekspluatistojn. En la okuloj de dogmanoj, alipensantoj povas esti nur „perfiduloj”, „social-faŝistoj”, „renegatoj” ktp. En nia propra esperanta movado blovis vento de absolutismo, kiu baldaŭ detruis ties unuecon. La fundamentaj ideoj, klare esprimitaj en la Statuto k antaŭ kelkaj jaroj preskaŭ unuanime aprobitaj per tute libere funkciinta ĝenerala voĉdonado, fariĝis senenhavaj vortoj por homoj, regataj de pasia maltoleremo.

Alian pli malnovan ekzemplon pri bedaŭrinda konsekvenco de absolutismo oni povas trovi en la mondlingva movado. Ĝis la jaro 1907-a la mondlingvanoj unuece batalis por esperanto. Sed jen aperis homoj kun projekto de lingvo „science” prilaborita. Ili asertis k sendube sincere kredis, ke ido estas la sole taŭga, la definitiva k sekve la nepre venkonta mondlingvo. Tial la idistoj ne timis fari skismon en la esperanta movado, k la rezulto estis, ke dum pluraj jaroj multe da tempo, energio k mono estis elspezataj en bataloj inter samcelanoj.
Mi ne pensas, ke ĉiuj esperantistoj tiam estis senigitaj je absolutismo. Tre certe multaj ankaŭ opiniis, ke nia lingvo estas la plej taŭga k perfekta. Eble ili eĉ bezonas tion kredi por ĝin propagandi. Oni ja devas havi konvinkon, ke io estas bona k taŭga por dediĉi sin al ĝia sukcesigo. Ni ĉiuj scias laŭsperte, ke esperanto estas taŭga lingvo. Ido, esperantido, novial, okcidental k sendube aliaj projektoj estas same taŭgaj. Sed absolutistoj kredas, ke ilia preferata sistemo estas la sole taŭga. Estas en tio granda diferenco. Tamen ĉiu homo devus scii, ke ni vivas en tempo, kiam eĉ fizikistoj konfesas la relativon de siaj scioj, rezultantaj de eksperimentado.
Ĉe serioza k profunda meditado pri la demando, oni nepre alvenas al la konkludo, ke sur neniu kampo la absolutismo estas pravigebla k ke ĝi estas danĝera, koncerne la homajn interrilatojn. La dubemo estas nepra antaŭkondiĉo por la progreso en sciencoj k ĝi ankaŭ kondiĉas socian harmonion.

„Necesas kredi por agi”, oni ofte aŭdas. Tio dependas.... Unue ni interkonsentu pri la signifo de vortoj. Kiam mi envagoniĝis por veturi al via urbo, mi ja kredis, ke mi atingos ĝin. Tamen estas klare, ke mi ne havis pruvojn, certon pri tio. Akcidento povus okazi; nemalofte tiaj okazas; nemalofte personoj entreprenas vojaĝon k neniam trafas la celon. En mia kredo estis nenia absoluto. Estus pli ĝuste diri, ke mi fidis al la sorto. La penso, ke personoj deziras mian ĉeeston ĉi tie, ke mi povos eble utili iomete al la prosperigo de bona afero, tio estis sufiĉaj motivoj por ke mi konfidu miajn ostojn al la prizorgado de lokomotivisto. Neniam io estus entreprenata, se oni volus ĉiam havi la certon pri sukceso. Necesas do ne samigi la signifon de la vortoj kredo k certo. La kreduloj ĉe kiuj forestas ĉia dubo apartenas al la kategorio de absolutistoj; tiuj, miaopinie, estas malsaĝaj k eĉ iafoje danĝeraj homoj.
Aliparte, ni ne devas malatenti la fakton, ke ĉe iaj homoj la riskemo ludas grandan rolon en iliaj decidoj. Fidi al la sorto k havi la konvinkon, ke la entrepreno estas bona k nobla la celo tio plene sufiĉas por instigi homojn agadi. Dubemo ne povas do rezultigi nepre neagemon.

Kompreneble estus malsaĝe dubi pri ĉio. Malkonfesi absolutismon, tio ne signifas, ke oni ankaŭ ne agnoskas la ekziston de objektivaj veraĵoj. Mi ne povas dubi, ke mi staras nun antaŭ vi, paroladas k eble tedas vin. Neniu laboristo povas dubi, ke li estas ekspluatata ĉe la konstato, ke aliaj homoj, nenion utilan farantaj, tamen vivas en komforto k eĉ lukse; ĉiu facile konsentas, ke la socio estas malbone organizita, ĉar homoj mizeras k eĉ malsatas malgraŭ tio, ke produktaĵoj abundas k eĉ estas detruataj pro manko de aĉetantoj. Ekzistas multaj tiaj demandoj pri kiuj preskaŭ ĉiuj homoj povas universale interkonsenti. Ankaŭ neniu dubas, ke ĉiuj punktoj de cirkonferenco estas en egala distanco de ĝia centro; ke tuto estas pli granda ol iu el siaj partoj; ke du rektoj paralelaj kun iu tria rekto, estas ankaŭ paralelaj inter si. Neniu dubas pri neceso ekveturigi trajnojn je difinita tempo; ĉiu konsentas, ke estas mallaŭdinde, ne plenumi promeson, libere faritan; heroeco vekas admiron ĉe ĉiu normala homo; k neniu atendas gratulon pro sia malkuraĝo; neniu dubas pri la ekzisto de Tokio, kvankam ne ĉiu veturis tien por vidi la urbon proprokule; ktp. ktp.

Sed ĉu Marks eraris aŭ ne? Ĉu Stalin pravas kontraŭ Trocki, aŭ inverse? Ĉu la malvenko de l’ proletaro en Germanio k alie rezultas de tio, ke la politiko k taktiko de l’ socialistoj estis eraraj? Ĉu tiuj de l’ komunistoj estis la sole ĝustaj? Ĉu la regado de Hitler estos longdaŭra aŭ ne? Al tiaj demandoj necesas rilati kun dubemo....
Tamen, kion ni vidas? Ni vidas, ke la diversaj tendencoj de l’ laborista movado kulpigas unuj la aliajn; insultas sin reciproke k ĉiuj agas laŭ maniero, malebliganta komunan agadon, kuniĝon de l’ fortoj. Ĉiuj estas konvinkitaj, ke nur ili pravas; ke se okazis malvenko, kulpas en tio ne ili sed la aliaj, kiuj opinias havi nenion por riproĉi al si. Ĉiuj pli malpli estas regataj de absolutismo.

La plej karakteriza ekzemplo pri absolutismo estas la sinteno de l’ patriotoj, Ĉiuj senescepte preferus morti ol perdi sian naciecon. Kiom da francoj estas pretaj rezigni sian francecon? Kiom da angloj konsentus akcepti alian regadon ol la britan? Kiom da germanoj povus toleri eĉ la penson, ke ilia lando fariĝu nur geografia esprimo? Estas tute neeble respondi precize al tiaj demandoj, sed mi havas la konvinkon, ke eĉ en revoluciulaj rondoj troviĝas tre malmulte da homoj por sincere deklari: ne gravas por mi perdi mian naciecon; male, mi sopiras al tia perdo k konscie penas akiri menson de mondcivitano.
Ĉiu patrioto estas sub la regado de absolutisma ideologio, kiu igas lin, se necese, oferi sian vivon antaŭ la sanga altaro de l’ patrio.

* * *

Ĉe tiaj konstatoj ŝajnas al mi evidente, ke ideoj estas potencaj fortoj. Iafoje ili eĉ ludas pli gravan rolon ol ekonomiaj faktoroj mem. Pri tio mi mencios al vi tre karakterizan ekzemplon, kiun mi trovis lastatempe en geografia verko.
La aŭtoro unue rimarkigas, ke la vito-kulturon evidente kondiĉas grundo k klimato. En Laponio vito ne povus kreski. Sed la vito malaperis el landoj, kie ĝi kreskis antaŭ jarcentoj, malgraŭ tio, ke la grundo k klimato restas tute favoraj al ĝia kulturado. La vera origina patrio de l’vito estis Egiptio, Arabio, k Nord-Afriko. En la antikva tempo la vinoj el Egiptio k Kartago estis famaj. Nu, la disvastiĝo de la islamo — do idearo — en tiuj regionoj havis kiel rezulton, ke tie la vito-kulturo malaperis. Vi ja sendube scias, ke iu regulo el la Korano malpermesas trinki vinon. Sufiĉis do la ŝanĝo de religio por ke sur la materia, ekonomia kampo okazu tre grava aliiĝo.
Kompense, la vito enplantiĝis en mezvarmaj regionoj, tre malproksimaj de siaj originaj lokoj de kulturo. Estas ankaŭ interese noti, ke en Flandrio k eĉ en Skandinavio vito iam estis kulturata. En la kristana religio vino estas uzata por la meso k tiam estis malfacile venigi ĝin el malproksime; pro tio vito estis do kulturata eĉ en malfavoraj lokoj.
La sama aŭtoro (Petro Defonten — Deffontaines), kiu tute ne celas refuti la materialisman koncepton pri la Historio, mencias aliajn faktojn ekonomiajn, kies kaŭzoj estas pure religiecaj. Ekzemple, multaj vojaĝoj, la plimulto en landoj kiel Tibeto k la islama Afriko, havas religian kialon k ne ekonomian. Urboj kiel Jeruzalemo, Romo, Santiago de Kompostel, en Hispanio, Lurd, en Francio, La Meko, Lasa, en Tibeto, Benareso, en Hindio, venigas al si ĉiujare milojn k dek milojn da homoj nur pro religiecaj motivoj.

Antaŭ 87 jaroj, Karlo Marks diris, en La Komunista Manitesto: "La naciecaj diferencoj k antagonismoj inter la popoloj pli k pli malaperas, paralele kun la evoluado de l'burĝaro, kun la komerclibero, la mondmerkato, la samiĝo de la industria produktado k de al ĝi respondaj vivkondiĉoj."
Bedaŭrinde ni devas hodiaŭ konstati, ke la aserto de l'fama aŭtoro estas absolute erara: Oni vane serĉas signojn pri malapero de antagonismoj inter la popoloj k de naciecaj diferencoj. Male, ni vidas, ke ĉie la naciismo estas la plej potenca, la plej instige minaca ideo-forto, movanta la amasojn. Vidiĝas nenia signo pri kunfandiĝo de malsamlingvaj nacioj en pli grandan unuon, sed male ĉie oni rimarkas tendencojn k agitadon por nacia apartiĝo k sendependiĝo. La patriotismo estas pli profunde enradikiĝinta ol antaŭ 87 jaroj, kiam Marks k Engels verkis la faman Manifeston. Ili tro alte taksis la rolon k efikon de la ekonomiaj faktoroj. Mondmerkato k industria egalformeco estas nur antaŭaj kondiĉoj por la kunfandiĝo de l'popoloj. Necesas plie, ke la spirito de l'homoj ankaŭ estu preparata al tiu kunfandiĝo.
Kaj nun mi demandas: ĉu io vere pozitiva, reale efika estis tiurilate entreprenata de la ĝisnunaj revoluciaj movadoj k laboristaj organizoj? Sen ia ŝanceliĝo mi respondas: ne! Sendube okazis internaciaj kongresoj k manifestacioj dum kiuj bombaste estis parolate pri tutmonda interfratiĝo, pri pacaj rilatoj inter la nacioj ktp. Sed malgraŭ tio la partoprenantoj, zorge flegantaj sian nacian lingvon, restis spirite k anime angloj, germanoj, italoj, rusoj ktp. Nenio konkreta estis entreprenata por forigi tian staton. Nenio, — ĝis la starigo de Sennacieca Asocio Tutmonda....

Kaj dum okazis tiuj internaciaj — ne sennaciecaj — manifestacioj, la diversaj ŝtatoj per la lernejo, per la preĝejo, per ĉiuj celkonformaj rimedoj klopodis tre sukcese encerbigi al siaj regatoj naciecan ideologion. Tial hodiaŭ la naciismo malebligas unuiĝon de l’ popoloj, kvankam ekzistas objektivaj kondiĉoj por ke povu okazi tiu kunfandiĝo.
Pro teknikaj progresoj nia planedo ja pli k pli malvastiĝas, sed ŝajnas, ke la spirita horizonto de l’ homoj ankaŭ malvastiĝis dum la lastaj jaroj....

Kaj tamen la senĉese malvolviĝantaj produktofortoj pli k pli postulas mondekonomion k liberan mondmerkaton. Kio rezultos de tio? Nu, karaj Gekamaradoj, pardonu min, sed ne promesinte prezenti al vi idilian bildon pri la nuna stato de l’ mondo, mi povas nur antaŭdiri katastrofon. Ĉar la proletaro ne kapablis forte unuiĝi super la landlimoj k akiri la necesan konscion pri la historia misio, kiun bonkrede Marks atribuis al ĝi, verŝajne internacia milito kun ĉiuj siaj abomenindaĵoj kreos novan, provizoran ekvilibron en la mondo. Eble tiu milito detruos kelkajn limojn k konsistigos pli grandan unuon ĉirkaŭ la venkinta popolo.
La historia procezo ne povas longe esti haltigata, k ni scias, ke ĝis nun ĝi ĉiam trabatis al si la vojon per armiloj. Rimarku, ke en la nuna stadio ne eĉ ĉiuj popoloj samlingvaj estas unuigitaj. Kaj necesis la veno de Musolini k de Hitler sur la historian scenejon, por ke Italio k Germanio akiru sian definitivan nacian unuiĝon. Vi ja scias, ke en Germanio antaŭ ne longe ekzistis ankoraŭ duonsendependaj landoj. Nun tia sendependeco malaperis; sed ĉu ne estas plorinde, ke tian pli intiman kunfandiĝon de l’ germana popolo ne faris la dum pluraj jaroj regintaj internaciistoj, sed fanatika naciisto?

* * *

Karaj Gekamaradoj! mi avertis vin, ke mia parolado ne estos entuziasmiga. Vi certe nun konstatas, ke mi ne trompis vin tiurilate. Ne kredu tamen, ke nenio laŭ mia opinio estas farebla; ke ni devas tute rezigni antaŭ la sorto k atendi senage la venon de pli favoraj tempoj por propagandi nian lingvon, k rekomendi al la laboristaro novajn vojojn, laŭ kiuj ĝi povos pli sukcese ol ĝis nun atingi sian emancipiĝon.
Antaŭ momento mi citis el La Komunista Manitesto frazon k montris ĝian erarecon. Sed en la sama verketo, sur la sama paĝo, Marks ankaŭ diras: „Unuigita agado (de l’ proletaro), almenaŭ de l’ civilizitaj landoj, estas unu el la unuaj kondiĉoj de ĝia emancipiĝo.” Kun tiu diro mi plene konsentas. Kaj en ĉies oreloj sonas la bona rekomendo: „Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu!”

Sed kial do ne okazis tiu bezonata k rekomendita unuiĝo? Miaopinie, ĝi ne okazis, tial ke la spiritojn regis absolutismo k tial ke mankis komuna lingvo. En tiaj kondiĉoj estis neeble atingi unuecon de agado. Estas absurde rekomendi unuiĝon al homoj, se ili ne povas interkompreniĝi, se ili ne povas legadi la samajn gazetojn, studi la samajn librojn k interdiskuti sen la helpo de tradukistoj k interpretistoj.
Se oni konsentas pri tio, sekvas, ke nia mondlingva movado ne devas esti konsiderata kiel io akcesora, malgrava, diletanta. Male, ĝi devas esti ĉe la bazo mem de ĉiu agado por unuigi mondskale la proletaron. Kaj mi ne timas aserti, ke la malatento al la lingva demando flanke de la plimulto da gvidantoj de la laboristaj organizoj estas unu el la kaŭzoj, pro kiuj la laboristoj ne akiris la taŭgan, celkonforman spiritostaton, kiu ebligus realan, ne fiktivan unuiĝon super la landlimoj.

For de mi tamen la opinio, ke esperanto estas universala kuracilo; ke sufiĉus ĝin alpreni, por ke paco k bonstato regu en la mondo. Sed almenaŭ ĉiuj malnovaj SAT-anoj, kiuj daŭre k intense praktikadis nian lingvon, scias tre bone k laŭsperte, ke ne ekzistas pli taŭga rimedo por senigi sin je naciemo. Estas danĝere ne konscii pri siaj intimaj sentoj. Tion oni povis sperti en la jaro 1914. Antaŭ la eksplodo de l’ milito multaj laboristoj manifestaciis je la sonoj de la Internacio; sed tuj ĉe la unuaj tamburfrapoj la nacia himno refariĝis por ili la plej kara. Kaj mi forte kredas, ke ĉe la venonta milito okazos tute same. Mi eĉ ne estos mirigata, se proletoj el Sovetio, je la sonoj de la Internacio, kiu estas la tiea.... nacia himno!, k la francaj proletoj, je la nomo de la Marsejezo, kiu iam ankaŭ estis revolucia himno, aliance konsentos partopreni la militon kontraŭ Germanion. La regantoj k laboristaj gvidantoj facile trovos, kiel en 1914, pravigilojn por tia partopreno....

Sur la unuaj propagandiloj, eldonitaj de SAT antaŭ dektri jaroj, troviĝas jenaj frazoj, kiuj ŝajnas al mi ĉiam veraj k aktualaj:

„La ideala socio ne devenos tute preta el revolucio, kiun iuj prezentas al si kiel panaceon”.
„Estas do necese sin prepari, sin ekzercadi al la tasko de mondcivitanoj, forigante el si mem la nenaturajn naciecojn, kiujn la ŝtata, enlanda edukado metis en niajn kapojn k korojn.”

Estas ja vere, ke nenia universala kuracilo ekzistas. Sed estas same vere, ke nenia vera progreso povas okazi ekster la kapo k koro de l’ homoj. Plej alte evoluinta tekniko povas paralele ekzisti kun moroj barbaraj. Ne estas vere, ke niaj ideoj estas nur la „reflekto” de la ekstera medio k ke sufiĉas aliigi tiun medion por ke ankaŭ aliiĝu nia menso. Tio estas tro simplisma teorio. Cetere ĝiaj adeptoj mem kontraŭdiras ĝin per sia tuta agado: ili ja multe propagandas k agitadas por ŝanĝi la ideojn de tiuj, kiujn ili volas varbi al siaj propraj.

Ideoj ja ne ekzistas en si mem ekster la cerbo de homoj, sed ili tamen estas grandaj fortoj k kiam ili estas eraraj, tiam ekzistas grandaj danĝeroj. La rasismo, la naci-socialismo (konstruado de socialismo en unu sola lando) estas danĝeraj ideoj; ili preparas la menson de homoj al konsento partopreni naciecajn militojn.
Sed bonfaraj estas ideoj, kiuj celas al universalo, al interfratiĝo k kunfandiĝo de l’ popoloj. Ĉiu vera, reala progreso iras laŭ tiu direkto k ĉio, kio kontraŭas k baras estas esence reakcia, eĉ se la kontraŭantoj k barantoj patose eldiras revoluciajn parolojn....

Ĉe la komenco de mia parolado mi diris, ke por ĉiu normala homo iam stariĝas la demando: „kiel utiligi mian energion, mian liberan tempon?” Estas ja tre grava demando. Se sincera homo elektas eraran vojon, verŝajne iun tragediecan tagon okazos, ke ĝi ekvidos sian eraron k ĉagrene ekkonscios, ke ĝiaj fortoj estis misuzataj, estas senprofite perditaj.
Ĉu ni, esperantistoj, povas timi tian kruelan disreviĝon? Mi havas la firman konvinkon, ke ni povas esti tute trankvilaj tiurilate. Se ni ne povas havi la certon, ke „ni atingos la celon en gloro”, kiel kantis Zamenhof en sia bela poemo „La Vojo”, almenaŭ ne ekzistas ĉe mi dubo, ke ni vojas al la ĝusta direkto. Mi diris pesimisme, ke ŝajne la homaro tendencas refali en ian mezepokon, sekve de la absolutismo, kiu pli malpli infektas preskaŭ ĉiujn intelektojn el la mondo; sed post tiu malbeninda tempo okazos renesanco. Post nigra nokto, ĉiam sekvas hela tago. Kaj eĉ en la plej profunda nokto ekbriletas iafoje steletoj en la ĉielo. Ni estu tiuj steletoj, kiuj modeste brilas k malebligas, ke vojirantoj tute malesperu. En la landoj, kie ni ĝuas ankoraŭ iom da libero, ni duobligu niajn penojn por enradikigi esperanton; kun niaj amikoj el la diktatorecaj landoj ni profitu ĉiujn okazojn, ni uzu ĉiujn rimedojn por ne tute perdi kontakton kun ili; ni kuraĝigu ilin k ne riproĉu, se ili aliĝas al la esperanto-organizoj tolerataj de diktatoroj.

Mi eksciis lastatempe, ke eĉ fanatikuloj, kiuj insultis min ĉe la Amsterdama k Stutgarta SAT-kongresoj, jam aliĝis al la Germana Esperanto-Asocio, kiu estas, kiel ĉiuj aliaj organizoj, sub la gvidado k kontrolo de naci-socialistoj. Mi ne riproĉas pro tio al tiuj kompatinduloj k ne kritikas ilian nunan konduton; ni ĉiuj faru nian eblon por sciigi al ili niajn fratecajn sentojn. Ni neniam forgesu, ke por niaj amikoj en diktatorecaj landoj estas danĝere utiligi esperanton por konigi alion ol la oficialan „veron”. En niaj korespondaĵoj kun ili ni estu prudentaj, ni ne agu senpripense, kio povus havi kiel rezulton sendigi ilin en ekzilon aŭ en internigejon.
Ŝajnas al mi neeble, ke la homaj socioj evoluu daŭre en direkton, kiu kondukas al simila vivo kiel tiu de l’ termitoj k.a. similaj insektoj. Mi gardas la esperon, ke pli malpli frue la homoj ĉie sur la tero retrovos emon por individua libero k ne plu rezignos ĉian dignon antaŭ despotoj diversspecaj.
Ni do esperu, ĉar ni estas esperantistoj k precipe ni gardu nin kontraŭ la kredo, ke nenio estas farebla, ke la historia fatalo estas neevitebla, ke la homoj estas nur instrumentoj en la manoj de diigitaj produktofortoj. Tio ne estas vera k ili grave eraris k trompis nin tiuj pseŭdo-sciencistoj, kiuj pretendas klarigi k antaŭdiri la sorton de l’ homaro, adiciante la tunojn da ferminaĵo, la kvantojn da karbo, la produktokvanton da ŝtalo en la mondo....
Tiuj homoj estas ĝenerale la samaj, kiuj atendas la kunfandiĝon de l’ nacioj k lingvoj per, mi ne scias kia, miraklo. Esperanton kreis homa cerbo, instigite de la deziro pri fratiĝo inter la homoj. Tiun idealon ni tenu viva en niaj koroj k ni disvastigu ĝin kun la sama fervoro kiel iuj danĝeraj absolutuloj disvastigas siajn malhumanajn ideojn.
Al la naciismo, kiu frenezigas la homojn k faras el ili kruelajn bestojn, ni kontraŭstarigu la sennaciismon, kiu povos savi la homaron.

Post la parolado, la prezidanto, kdo Faulhaber, demandas la ĉeestantaron, ĉu iuj deziras fari demandojn al kdo Lanti, kiu certe bonvole respondos.

Kdo Eerdmans el Rotterdam ekstaras k diras, ke en ĉi tiu granda ĉambro estas personoj el la lastaj vicoj, kiuj verŝajne ne bone aŭdis la interesan paroladon, tial ke kdo Lanti ne havas fortan voĉon; sekve estas dezirinde, ke ĝi aperu presita.

La prezidanto respondas, ke la estraro ekzamenos la proponon k decidos verŝajne favore; li aldiras, ke tio povus eble okazi en kunlaboro kun SAT.
Kdo Lempert el Gent demandas la prezidanton, ĉu ankaŭ gasto rajtas paroli pri la temo, kiun pritraktis Lanti. Ricevinte jesan respondon, li diras proksimume jenon:
Mi ne ĉeestis la komencon de la parolado de Lanti, sed aŭdis tamen sufiĉe por havi la konvinkon, ke necesas protesti kontraŭ lian pesimismon, kiu povas havi kiel rezulton malkuraĝigi laboristojn k sekve malutili al ilia batalo kontraŭ la burĝaron. Lanti ne rajtas semi dubon en niajn vicojn. Kaj precipe min indignas tio, ke li metas Stalin, Musolini k Hitler en la saman kategorion. Tio ankaŭ estas absolutismo. En Sovetio regas la Proletaro k la tiea reĝimo nenial estas komparebla kun la diktatorecoj el Italio k Germanio. Estas malbona faro de Lanti ataki Sovetion k tiel helpi al la burĝaro tutmonda, kiu deziras ĝian pereon. Mi protestas kontraŭ la dirojn de Lanti, kvankam mi ne estas komunisto; sed mi konsideras kiel devon defendi la sovetian popolon, la landon, kie oni konstruas socialismon....

Kdo Lanti. — Estas iel bedaŭrinde, ke la ĵus parolinta kdo devigas min ripeti, kion averte mi tuj diris ĉe komenco: Miaj herezaj paroloj havas nenian programecan karakteron k ili nur celas instigi la aŭskultantojn al pripensado k al memstara prijuĝo. La kdo emfazis, ke li ne estas komunisto; tio liaflanke estas nekonsekvenca sinteno, ĉar li subtenas la vidpunkton de komunistoj. Sed ja ekzistas diversspecaj komunistoj k ne ĉiuj aprobas la politikon de Stalin. Mi mem apartenas al tiu kategorio. Cetere, ekde la stariĝo de la III-a Internacio ĝis 1928, mi estis kompartiano, kvankam jam ne tute „ortodoksa”. Ĝis tiam ekzistis en Komintern libera pensesprimo; tiam ne ankoraŭ estis naskiĝinta la esence reakcia teorio de Stalin pri eblo konstrui socialismon en unu sola lando k pri neceso de pensa „monoliteco” en la Partio. En Sovetio ne konstruiĝas socialismo, sed ŝtatkapitalismo el la plej malbona speco. Nenie en la mondo estas tiom granda diferenco inter la salajroj. La vivkondiĉoj de la simplaj laboristoj k kamparanoj estas tie mizeraj; mankas al ili la plej necesaj vivnecesaĵoj; mankas ĉia libero; regas ne la Proletario, sed la.... Sekretario.... Fulmotondro! tian „socialismon” ni ne volas....
Oni bonvolu kredi, ke se finfine mi akiris firman opinion pri la Stalina regsistemo, tio ne okazis sen longe antaŭa ŝanceliĝo k sen serioze objektiva esplorado estinte mem dum ok jaroj ano de Komintern, mi emis kroĉiĝi al miaj esperoj, al mia deziro kredi, ke tiu organizo estas la gvidanto de l’ mondproletato. Sed fine mi tute disreviĝis k hodiaŭ konsideras kiel devon, averti la laboristojn, ke ili ne submetiĝu al iu ajn partia diktaturo, kiu neeviteble tendencas fariĝi diktatoreco de nur unu persono.
En la jaro 1922 mi jam vizitis Sovetion k restis tie dum tri semajnoj. Reveninte kun malbonaj impresoj, mi publikigis ilin en la tiama Sennacieca Revuo (Sekve mi estas malnova herezulo), avertinte la legantojn, ke „impresoj” ne estas juĝo. Tiu simpla fakto klare montras ke tiam regis en Komintern libera pensesprimo. Eĉ anarkistoj en Sovetio povis ankoraŭ kunveni k publike paroladi. Sed hodiaŭ ?!....
De tiu tempo mi multe korespondadis kun kdoj el Sovetio; tie mi havas multajn amikojn, kiuj devas nun tute silenti k ne povas skribi al mi senpere. Mi observis k notis. Plie mi konas sufiĉe intime kelkajn personojn, kiuj iris tien kun entuziasmo por helpi k servadi. Ili ne restis tie dum kelkaj semajnoj, sed dum pluraj jaroj; tie ili laboris en diversaj fakoj k travojaĝis la landon laŭ ĉiuj direktoj. Tiuj homoj konas tre bone la situacion de la tiea laboristaro; elreviĝinte ili revenis k mi povis proprorele aŭdi ilian detalan raportadon. Tiaj atestoj ŝajnas al mi multe pli valoraj ol tiuj de blufe k artifike aranĝitaj delegitaroj.....

Sed, Gekamaradoj, vi estas esperantistoj k do havas iun eblon esplori mem per korespondado. Kompreneble vi devas scii, ke ankaŭ la esperanta korespondado estas ŝtate organizita k kontrolata. Unu el la kaŭzoj de la skismo en nia movado estas ĝuste tio, ke SAT ebligis per sia Jarlibro senperajn interrilatojn kun Sovetiaj kdoj. La starigo de Proleta Esperanta Korespondanto (PEK) havis en la okuloj de la gvidantoj de SEU ĉefe kiel celon faciligi la kontroladon de la korespondado. Se vi volas ekscii ion alian ol la oficialan „Veron” pri Sovetio, vi devas serĉi korespondantojn ekster tiu aparato; necesas plie, ke vi akiru ilian fidon; ili devas esti certaj, ke iliaj leteroj ne estos transsendataj al CK de SEU, kiel jam okazis fare de kdoj, kiuj sendube opiniis, ke tiujn leterojn skribis danĝeraj kontraŭrevoluciuloj. Vi devas kun ili elpensi ŝlosilon por interkompreniĝi kun viaj korespondantoj, tiele evitante, ke la cenzuristoj ankaŭ komprenu. Starigu tuj ĉe la komenco tute precizajn demandojn k avertu, ke la samajn vi jam faris al aliaj korespondantoj por povi kompari. Se vi estas sufiĉe paciencaj k persistemaj, mi certigas vin, ke post unu aŭ du jaroj vi estos kolektintaj materialon per kiu vi havos tute alian bildon pri la vivo de la laboristoj en Sovetio ol tiun, kiun disvastigas grandskale k multkoste la Stalina propagandaparato tra la tuta mondo. Tiel vi praktike utiligos la lingvon.
Konigi tiun mian sperton, fari tiujn rekomendojn, tio neniel signifas „ataki Sovetion”; tŭte male! tio povas nur helpi al la Sovetia laboristaro liberiĝi el parazita, mizeriga, sklaviga burokrataro.
Se mi parolis pesimisme pri la nuna tempo, instigis min al tio nur la faktoj. Nenio estas pli danĝera ol blinda optimismo. Mia pesimismemo neniam malhelpis min agadi k mi ne rekomendas senagadon. Tial mi kredas havi la rajton diri libere mian opinion pri ĉio, same kiel vi havas la rajton akcepti aŭ rifuzi miajn dirojn.


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Eŭgeno Lanti.