La Laborista Esperantismo/VII. SAT kaj la oficialaj Institucioj de la Esperantistaro


VII
SAT KAJ LA OFICIALAJ INSTITUCIOJ DE LA ESPERANTISTARO
Okaze de la Unua Universala Kongreso de Esperanto (Bulonjo-ĉe-Maro, France: Boulogne-sur-Mer, 1905) estis fondata Lingva Komitato (L.K.) kun la celo prikonsiliĝi kun D-ro Zamenhof kaj zorgi pri la konservado de la principoj de la lingvo kaj kontroli ĝian evoluadon. La nombro de L.K.-anoj ne estas limigita. Nuntempe ili estas 110 el 24 diversaj landoj. La L.K. elektas mem siajn anojn. Rajtas prezenti kandidatojn la landaj asocioj esperantistaj kaj la fakaj societoj. La L.K. elektas inter si superan komisionon el 17 membroj, kiuj konsistigas la Akademion.

"La Lingva Komitato kaj ĝia Akademio ne havas la rajton iniciati iun ŝanĝon, korekton aŭ aldonon, nek krei novajn vortojn; ili devas nur konstati, kontroli, elekti, konsili, rekomendi aŭ malrekomendi; ili estas nur ordigiloj, moderigiloj kaj reguliloj, kiuj celas konservi la necesan unuecon kaj harmonion.

"La rolo de la Lingva Komitato kaj de la Akademio ne dependas de la plaĉo de iliaj anoj, nek de la okaza ŝanĝebla opinio de iuj esperantistaj grupoj aŭ kongresoj. Tiun rolon, tre klare kaj precize difinitan per la Fundamento, – kiu estas konstitucia leĝo por ĉiu esperantisto, – per la Fonda Regularo kaj per la Zamenhofaj komentoj kaj konsiloj, devas akcepti ĉiu Komitatano kaj Akademiano." (El Deklaracio de la Akademio, decembro 1920).

Ni ne intencas esplori ĉi tie ĉu tiuj institucioj funkcias normale kaj kontentige; sufiĉas nun deklari, ke la principoj laŭ kiuj ili estis fondataj ŝajnas al ni ĝustaj kaj saĝaj.

Sed ekzistas aliaj t.n. oficialaj institucioj, pri kiuj estas necese diri kelkajn vortojn.

En la jaro 1922, ĉe Helsinki, okaze de la XIV-a Universala Kongreso de Esperanto, estis farata kontrakto inter Universala Esperanto-Asocio (U.E.A.) kaj la landaj asocioj. El tio rezultis organizo, kies strukturo estas jena: ĉe la bazo sidas la naciaj societoj unuflanke kaj UEA aliflanke. La naciaj societoj delegas po unu reprezentanto kaj tiel stariĝas Plena Estraro de la Esperanto-Movado (P.E.). Paralele al tiu P.E. staras la Komitato de U.E.A. Ambaŭ instancoj siavice elektas po tri membroj, kiuj konsistigas la sesmembran Internacian Centran Komitaton de la Esperanta Movado (I.C.K.)

Tiu I.C.K. pretendas reprezenti la tutan esperantistaron kaj paroli je ĝia nomo. Oni ne bezonas longe esplori la aferon por baldaŭ konvinkiĝi, ke la sinjoroj, kiuj starigis tiun aparaton, simple uzurpas rolon kaj trompas la neinformitan kaj kredeman publikon. Parolante je la nomo de la esperantistaro, la uzurpuloj ja sukcesas kelkfoje atingi, ke malavaremaj personoj donacas monon al ilia "oficiala institucio", kun la kredo, ke ĝi fakte reprezentas la tutan esperantan movadon.

Ni diris, ke tiu I.C.K. uzurpas rolon kaj jen pravigado de nia diro: Jam en kelkaj landoj la laboristaj esperantaj asocioj havas pli da membroj ol la "naciaj oficialaj societoj". En Sovetio cetere Sovetrespublikara Unio Esperantista tute ne havas reprezentanton en P.E. Aliparte ne ĉiu esperantisto aliĝas al U.E.A. kaj se la progreso de SAT daŭras laŭ la ĝisnuna proporcio, nia organizo havos post du-tri jaroj pli da membroj ol la "oficiala" U.E.A.

Estas do tute klare, ke I.C.K. ne reprezentas la tutan esperantistaron, ĉar la laboristaj asocioj ne havas en ĝi reprezentantojn. Utilas ankaŭ mencii, ke ne regas en tiu organizo konkordo kaj harmonio. En la okuloj de personoj bone informitaj, I.C.K. ne havas aŭtoritaton.

La laboristaj esperantistoj sekve agnoskas kiel oficialajn instituciojn nur la Lingvan Komitaton kaj ĝian Akademion. Estas unu el la taskoj de la organizita laborista esperantistaro klopodi, por ke, estonte, tiuj institucioj funkciu normale. Nuntempe tro da LK-anoj estas tiaj nur titole, tro da ili estis elektataj pro konsideroj tute fremdaj al ilia lingva kompetenteco. Ĝis nun sole la t.n. neŭtraluloj okupiĝis pri la lingvaj institucioj de la esperanta movado. Necesas, ke la laboristaj esperantistoj – ne ĉiuj estas malkleraj kaj malsaĝaj – enblovu freŝan aeron en la ŝima atmosfero de la Lingva Komitato kaj Akademio; necesas, ke ili enfluigu novan sangon en tiuj malviglaj organismoj.

La laborista esperantismo sin bazas sur la principo, ke la artefariteco kondiĉas la homan progreson; ĝi sin apogas sur la konvinko, ke la Laboristaro povos sin tute liberiĝi kaj starigi pacon en la mondo nur se ĝi firme organiziĝas laŭ tutmonda skalo kaj celas formi nedisigeblan unuon. Tia unuiĝo estas ebla nur per la helpo de komuna lingvo. Nia movado pravigas sian ekziston per la konstato, ke la laboristaj gvidantoj malatentas la tre gravan lingvan demandon kaj tiel senkonscie perfidas tiurilate la interesojn de l’ Proletaro.

La laborista esperantismo ne ludos en la estonto malpli gravan rolon ol la kooperativismo kaj sportismo. La kooperativisto lernas la mastrumadon por povi anstataŭi la ĥaosan kapitalistan produktaĵ-distribuadon; la sportisto lernas akiri korpan fortikecon kaj sanon; la esperantisto lernas plie akiri la intelektajn kaj moralajn ecojn necesajn por esti vera kaj inda mondcivitano.

La Leganto bonvolu noti en la memoron tiujn niajn nerefuteblajn konkludojn. Per tio li certe konvinkiĝos pri la neceso pli kaj pli forte antaŭenpuŝi, plifirmigi kaj kapabligi la SAT-movadon.