Adamaĵoj/Kaprompe
Mi neniel dubas, ke hardisfendema metafizikisto povas multvorte – ne dokumente – klarigi, kial la posteularo de Adam konsistas el diversaj rasoj. Alivorte, ni supozu, ke la homo kreita de Dio estis negro, kial do poste en lia idaro troviĝas blank-, brun- kaj flavhaŭtuloj? – kaj ĝibuloj, blinduloj, surdmutuloj ktp, ks.
Sed mi mem honteme konfesas, ke dum jarcento mi vane cerbumus por trovi kontentigan pravigon pri akordo de la Biblia rakonto kun la konstateblaj faktoj.
Nu, mi emas kredi, ke fiziologoj ankaŭ ne povas facile klarigi la tialon de la bone konstatita fakto pri ekzisto de kvar specoj de homa sango. Kaj tiuj specoj diversas ne laŭ rasoj, sed laŭ individuoj. T.e., ke la sango de negro povas esti samspeca, kiel tiu de purrasa blankhaŭtulo, dum la sango de du blankhaŭtaj kuzoj, ekz-e, povas esti malsamspeca. Tiel ke, se okazis, ke unu el la kuzoj suferus, pro akcidento, gravan hemoragion, kio necesigus transfluigon de sango, povus esti, ke la sango de negro taŭgus kaj ne tiu de la kuzo.
La samon oni povas diri pri du negroj.
Sed malgraŭ tiu science pruvita fakto, ke raso kaj sango havas nenion komunan, tamen en Usono oni tenas en apartaj ujoj la plasmon de negroj kaj tiun de blankhaŭtuloj. Kredeble tial ke la menso de l’ popolo estas saturita per bibliaj diroj, el kiuj mi citu jenan: "La sangon de ia korpo ne manĝu, ĉar la animo de ĉiu korpo estas ĝia sango." (Biblio, pĝ.105 de la esp-a eldono).
Tial ke, laŭ la dia aserto, raportita de Moseo, sango estas animo, evidente neniu blankhaŭta usonano povas konsenti, ke en lia korpo vivu duonarja, duonnegra animo…
Ne malpli kaprompan problemon konsistigas la demando, kiu estis pridiskutata en la Lorda Ĉambro el Londono, antaŭ kelkaj monatoj. Temas pri arta gravedigo. Se tia procedo aplikiĝus nur ĉe bestoj, tiam, laŭ la opinio de la anglaj lordoj, ĝi estus akceptebla kaj eĉ tre rekomendinda. En Britio oni ja konsumas abunde bovan karnon kaj tie la bredistoj devas bone nutradi taŭrojn, por ke ili kapablu gravedigi kiom eble plej da bovinoj.
Nu, la rusa profesoro Ivanov eksperimente pruvis, ke oni povas gravedigi bovinojn eĉ per spermo de taŭro mortinta antaŭ du semajnoj. Sekve, la aplikado de tiu procedo estus konsiderinde ŝpara por la bredistoj.
Sed la afero komplikiĝas, tial ke dum la diskutado lordo Brabanzon menciis, ke en Usono 10.000 virinoj igis sin gravedaj per arta injekto. Tiuj virinoj ne povis gravediĝi, ĉu pro manko de generpovo ĉe ilia edzo, al kiu ili volis resti fidelaj, ĉu pro sia propra manko de gravediĝpovo. En la unua kazo oni injektis al ili spermon de alia viro, kaj en la dua kazo ovulon de alia virino.
La episkopo de "Chichester" intervenis per jenaj embarasaj diroj: "Se patrino ne havis edzon kaj arte gravediĝis, tiam la rilatoj kun ŝia ido povas havi eksterordinaran karakteron kaj abundon, ne nur da danĝeroj, sed eĉ da malfeliĉegaĵoj en la daŭro de longa tempo; kaj la rilatoj inter sterila edzo kaj edzino arte gravedigita povas esti tre maltrankvilaj kaj malfeliĉaj."
Tio pensigas min pri alia tipo de virinoj, nome tiuj, kiuj ne volas gravediĝi kaj celas nur en la seksinterrilatoj spertadi voluptajn spasmojn. Vane mi rompas al mi la kapon, por decidi, ĉu la pli saĝaj estas la arte gravediĝintaj virinoj aŭ la artifike sterilaj?
– Se la gravedevitulinoj estus ĝenerale kaj tutmonde imitataj, tio kaŭzus la ekstermiĝon de la homa gento…
– Nu, ĉu tio estus vere bedaŭrinda? Legante ĵurnalojn, kiuj raportas pri la interbuĉado de diversnaciaj patriotoj, mi konfesas, ke ĉiufoje mi spertas senton de honto, de hontego, pro aparteno al la homa gento, kaj neniel mi bedaŭrus ĝian malaperon. La artifika kaj artisma gravedevitigo voluptodona iel signifas atingi ian nirvanon tre agrablan…
Almenaŭ mia kaprompa cerbumado igis min finfine kompreni la rakonton el la Sanktaj Skriboj pri la sengeiĝa ĝravediĝo de l’ patrino de Jezuo Kristo: ne temas pri miraklo, ĉar estas pruvite, ke, per gravediĝo arta, virino povas naski kaj tamen resti virga.
Kompatinda!…(El "Sennaciulo", nov.1949)