Adamaĵoj/Memore al pioniro

El verkoj de E. LantiSennacieca Asocio Tutmonda (p. 166-167)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

K-do 25.623:

MEMORE AL PIONIRO
(aŭ Adamaĵo)

Jena okazaĵo havas lokon en 1946. Tiam mi estis juna esperantisto, ankoraŭ ano de la neŭtrala movado. Sed laŭ anonco de hazarde ricevita ekzemplero de "SAT-Amikaro" mi aĉetis la libron "Leteroj de E. Lanti". Ĝian enhavon mi multe ĝuis, kaj mi povas aserti, ke ĝi grave kontribuis al mia pli posta SAT-aniĝo. Mi ankaŭ rimarkis la du portretojn de la aŭtoro, kun kaj sen barbo. Tia sensignifa afero tamen kaŭzis, ke mi skribe konatiĝis kun la fondinto de SAT.

Petinte meksikan korespondanton, mi ricevis kelkajn specimenojn de la nun malaperinta gazeto "Renovigo". Lanti, tiam loĝanta en Meksikurbo, riĉigis ĝin per siaj kontribuoj. Sur la naŭa paĝo de la julia n-ro troviĝis tia barbita portreto kun surskribo:

"Sinjoro Adam, la mortinto kiu tamen vivas; al ĉiu kiu solvos tiun ĉi enigmon kaj skribos nin, dirante la kompletan nomon de la stranga barbulo, ni sendos senkoste ekzempleron de la libro "Meksiko kaj Kardenas" de Jesuo Amaja."

Ĉar mi bone konis la nomon de la barbulo, dank’ al la "Leteroj", mi do sendis al Jesuo la ĝustan respondon. Kaj mi atendis. – Tri monatojn poste alvenis la letero, kies tekston mi konigas ĉi-sube:

23.12.46
"Estimata Sinjoro!
"La eldonanto de Reno nun libertempas kaj li komisiis al mi la taskon prizorgi lian korespondadon esp-an. Vi do eksciu, ke alvenis la du libroj, kiujn vi sendis, kaj sekve vi de nun ricevos la revuon. Post kelkaj tagoj mi ankaŭ sendos al vi ekzempleron de "Meksiko kaj Kardenas", tial ke vi ĝuste divenis la identon de s-ro Lanti.

Ĉi-okaze mi ne povas deteni min diri, ke mi tute malsamideas kun tiu sennaciulo kaj mi vere ne komprenas kial s-ano Amaja konsentas publikigi liajn artikolaĉojn.

Klarigcele mi diru, ke mi estas vasko kaj jam delonge agitas, por ke mia patrio, kiu estas subprema de Francio kaj Hispanio, akiru sian sendependecon, sian suverenecon. Vi certe komprenos facile, ke se tiel okazus, mi eble povus akiri la postenon de ambasadoro vaska en Meksikio, kaj tiam pliboniĝus mia situacio. Mi eĉ kontentiĝus per ofico de ataŝeo aŭ de konsulo.

En ĉi-tieaj ĵurnaloj mi legis, ke ne ĉio estas bonstata en Francio, sed vi povas esti almenaŭ kontenta je la ekscio, ke ĉi tie la franca ambasadoro vivas lukse kaj de tempo al tempo regalas siajn kolegojn alinaciajn per bankedoj…

Sufiĉe mi diris, por ke vi povu kompreni, ke mi abomenas la sennaciismon kaj deziras, ke estu en la mondo kiom eble plej da nacioj…

"Naciece salutas vinE.A. Lanieps."

Ĉar la ideoj eldiritaj en tiu tetero ŝajnis fonti el la cerbo de fantaziulo, mi ne respondis. Ĉio aspektis stranga, eĉ la nevaskeco de la nomo, kaj tiu naciisto vere scipovis majstre la sennaciecan lingvon.

Pasis kelkaj semajnoj, kaj jen la februara "Renovigo" (1947) informas pri la memmortigo de k-do Lanti. Interesajn artikolojn ĝi enhavis pri lia personeco. Ĝi aludis interalie tian ŝercemon. Lia lasta ŝerco konsistis el sendado de leteroj plendantaj pro la subpremo al la malgrandaj patrioj. Jen li nomis sin normando kun subskribo E.A. Laniepce (nomo de lia patrino), jen li fariĝis vasko. Kaj li certe multe ĝuadis la respondojn, kiel tiujn de juna franca pastro, kun kiu li korespondadis sub la nomo de fraŭlino Laniepce. Laŭdire la juna pastro tre ŝatis la leterojn de tiu "aminda fraŭlino Laniepce"!

Interese estus ekscii pri la rezultatoj de tiuj "testoj". Bedaŭrinde Lanti ne vivis sufiĉe longe, por informi nin pri tio. Li certe estus eltirinta instruon. Ĝi estus potenca satiro kontraŭ la hodiaŭ furiozanta nacisistemo.

25.623.
(El "Sennaciulo", marto 1955).