Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon „Esperanto”/Serio XIV

Serio XIII Indekso : Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto" (1889–1909)
de Ludwik Lejzer Zamenhof
Serio XIV
Serio XV

Tio ĉi estas cifereca versio de adresaro de fruaj esperantistoj eldonita de L. L. Zamenhof. Tuton de la verko, krom unu daŭre mankanta kajero, kolektis Ludovikito en Ludovikologia dokumentaro IX kaj X.
La personoj ĉi-sube listigitaj registriĝis kiel esperantistoj inter 1893-04-13 kaj 1893-07-13 (gregorie). La atribuo de Esperantisto-numeroj okazis laŭ ordo noma.
La projekton Cifereca prilaboro de la Zamenhofaj adresaroj efektivigis Marek Blahuš dum la jaroj 2010–2014 helpe de subvencio el la Fonduso por subteno de interlingvistiko kaj esperantologio de ESF. Kunlaboris Václav Zouzalík, Salomé Hug kaj diversaj volontuloj. Eltirado de strukturitaj informoj plu okazas en ĉi tiuj paĝoj. Detalojn kaj inviton al plia kunlaboro vidu en la vikifontara diskutpaĝo.

Serio XIV

Noto: Serio XIV ĝis nun ne retroviĝis. La koncerna 8-paĝa kajero kun informoj pri esperantistoj n-ro 2584 ĝis 2899 aperis kiel Zamenhofa verko n-ro 65 iam inter julio kaj septembro de 1893 ĉe Wilhelm Trümmel en Nürnberg, verŝajne sub la titolo Novaj Esperantistoj. Se vi scius retrovi la mankantan kajeron aŭ havas ajnajn informojn pri ĝi, bonvolu nepre kontakti nin!.
Pro manko de la originalaj datumoj, ĉi-sube troviĝas nur kelkaj adresoj, kiuj estis rekonstruitaj laŭ la postaj serioj (precipe laŭ la rubriko "Ŝanĝitaj adresoj", do ankaŭ ne kun la originalaj adresoj).