Diskuto:Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon „Esperanto”

Informo pri tiu ĉi eldono de Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon „Esperanto”
Fonto
  • [Itô, Kanzi]. Ludovikologia dokumentaro IX : Ludovikaj adresaroj I. Tôkyô : Ludovikito, 1992. 366 paĝoj.
  • [Itô, Kanzi]. Ludovikologia dokumentaro X : Ludovikaj adresaroj II. Tôkyô : Ludovikito, 2004. 395 paĝoj.

La uzitaj skanaĵoj de la koncernaj paĝoj troviĝas en la rilata kategorio en Vikimedia Komunejo kaj alireblas per ligiloj en la kolumno "Bildo".


Permesilo

  • Mem la originala teksto de la adresaro estas publika havaĵo, ĉar ĝin kompilis L. L. Zamenhof (1859–1917).
  • La rezulto de ĉiu cetera eventuale kopirajtebla laboro pro la cifereca prezento estas disponigata laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.
  • Citante aŭ reuzante la verkon bonvole indiku kiel aŭtorojn "L. L. Zamenhof, Marek Blahuš kaj kunlaborantoj", donu ligilon al la paĝo en Vikifontaro (preferinde en jena mallonga formo: https://eo.wikisource.org/wiki/Adresaro_de_la_Esperantistoj) kaj menciu la permesilon (CC BY-SA).
    • Ekzempla cito: L. L. Zamenhof, Marek Blahuš kaj kunlaborantoj. Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto". Vikifontaro. URL: <https://eo.wikisource.org/wiki/Adresaro_de_la_Esperantistoj>. Disponebla laŭ CC BY-SA. Alirita je 2015-03-04.

Kunlaborantoj

Jen por pli facila kunordigo listo de uzantoj, kiuj redaktis/-as tiun ĉi verkon en Vikifontaro:

Eblas konsulti la liston de lastatempaj redaktoj en la adresaraj paĝoj.

Reviziantoj

La kunlaborantoj volonte samtempe reviziu la fidindecon de la transskribo el la provizita skanaĵo de la originalo (ligilo en la kolumno "Bildo"). Ideale la teksto ĉi tie estu identa al la teksto de la originalo – do inkluzive de eraroj ĉeestantaj en la originalo, sed tamen ja sen ajnaj eraroj okazintaj dum la transskribo/signorekono.

Reiri al la paĝo "Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon „Esperanto”".