Vikifontaro:Diskutejo

Latest comment: antaŭ 16 tagoj by Lepticed7 in topic Ciferecaj fontoj en Vikifontaro
Bonvenon al la esperantlingva Diskutejo en Vikifontaro! Pri sistemkomunikaĵoj bonvolu regardi sur la koncerna paĝo.

Estas IRC-a kanalo pri Vikifontaro en freenode nome #wikisource-eo.
Metu viajn demandojn kaj atentigojn je la finon de la listo.
Arkivo: 200820092010201120122013201420152016201720182020202120222023


Invitation to join January Wikisource Community Meeting redakti

Hello fellow Wikisource enthusiasts!

We are the hosting this month’s Wikisource Community meeting on 27 January 2024, 3 PM UTC (check your local time).

As we gear up for our upcoming Wikisource Community meeting, we are excited to share some additional information with you.

The meetings will now be held on the last Saturday of each month. We understand the importance of accommodating different time zones, so to better cater to our global community, we've decided to alternate meeting times. The meeting will take place at 3 pm UTC this month, and next month it will be scheduled for 7 am UTC on the last Saturday. This rotation will continue, allowing for a balanced representation of different time zones.

As always, the meeting agenda will be divided into two halves. The first half of the meeting will focus on non-technical updates, including discussions about events, conferences, proofread-a-thons, and collaborations. The second half will delve into technical updates and conversations, addressing major challenges faced by Wikisource communities, similar to our previous Community meetings.

If you are interested in joining the meeting, kindly leave a message on klawal-ctr@wikimedia.org and we will add you to the calendar invite.

Meanwhile, feel free to check out the page on Meta-wiki and suggest any other topics for the agenda.

Regards

KLawal-WMF, Sam Wilson (WMF), and Satdeep Gill (WMF)

Sent using MediaWiki message delivery (diskuto) 10:54, 18 jan. 2024 (UTC)Reply

Ciferecaj fontoj en Vikifontaro redakti

Saluton, mi volus komenci la diskuton pri tio, ĉu Vikifontaro devus aŭ ne devus inkluzivi ankaŭ tekstojn el ciferecaj fontoj. La diskuto origine komencis je Uzanto-Diskuto:Lepticed7#Malapero de pluraj gravaj paroladoj de Zamenhof kie baze temas pri du malsamaj opinioj - laŭ tiu de Uzanto:Lepticed7 oni ne povas fidi la elektronikajn dokumentojn, ĉar ne eblas poste kontroli ĉu ili ne ŝanĝiĝis kaj la vikifontarigita teksto do vere reprezentas la verkon kiel eblas ĉe skanitaj verkoj - laŭ la vidpunkto de mi ni povas aŭ lasi la elektronikajn dokumentojn en Vikifontaro (se ili plenumas la aliajn kutimajn kondiĉojn por vikifontaraj tekstoj) kaj se ni volus starigi iun kontroleblon ni povus uzi arĥivigajn servojn kiel Internet Archive aŭ Archive.is per kiuj oni povus kontroli ĉu la teksto en VF vere reprezentas la originalan.

Mi esperas, ke mi bone priskribis la problemon kaj mi invitas @Uzanto:Lepticed7, se vi volas, pli detale resumi vian vidpunkton. Poste mi aldonus la mian. Venca24 (diskuto) 16:24, 21 jan. 2024 (UTC)Reply

Mi opinias, ke ciferecaj fontoj tute bone povas (r)esti en Vikifontaro. Ĉu la rekontrolebleco estas postula en iu nia regulo / rekomendo? En kiu? Ĉiuokaze, en granda plejparto de okazoj mi tute konsentas pri uzo de interetaj arĥivigaj servoj, kiel menciite de Venca24. Eventuale mi povas imagi adapton de niaj ŝablonoj por postuli parametron kun ligilo al arĥiva versio, kaj se tiu ligilo ne ĉeestas, montri averton kun antaŭplenigita ligilo por facila arĥivigo de la fonto. --KuboF Hromoslav (diskuto) 15:40, 24 jan. 2024 (UTC)Reply
Saluton. Dankon @Venca24 por komenci tiun diskuton. Mi volas bone respondi, sed mi ne tro havas tempon nun. Mi provos respondi dum la venonta semajno. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 14:21, 25 jan. 2024 (UTC)Reply
Saluton. Vikifontaro ne estas konstruata por enhavi senskanaĵajn tekstojn. Ĉiuj tekstoj devus havi skanaĵojn. Alie, ili estas listitaj en Specialaĵo:Paĝoj sen skanaĵoj. Mi opinias, ke, krom tiuj teknikaĵoj, havi skanaĵojn ebligi kontroli la tekstojn en Vikifontaro. Kiam la skanaĵo estas en la projekto, la kontribuado estas nur en Vikifontaro, kaj ni ne bezonas iri en aliaj retejoj. Kontrolebleco estas grava, ĉar verkoj povas havi multajn eldonojn, kaj ni bezonas koni tiujn eldonojn. Dum la lastaj jaroj, mi ĉefe aldonis skanaĵojn al senskanaĵaj paĝoj, kaj mi multokaze trovi erarojn (en la titoloj, en la aŭtoroj, en la tekstoj). Kun tiu konstato, mi pensis, ke ni ne povus enhavi ciferecaj fontoj, ĉar ili estus senskanaĵaj. Ili povus ŝanĝi post iliaj enirado en Vikifontaro, kaj ni bezonus aldoni ilin al Internet Archives. Tio ŝajnis tro komplika. Mi ne estas kontraŭ ciferecaj tekstoj. Mi estas kontraŭ nekontroleblaj tekstoj. Sed ekzistas solvon, proponitan de @Noé, por enhavi kontroleblajn ciferecajn fontojn: ni povus uzi ilojn por krei PDF-on el URL-o (ekzemple [1]). Se ni uzus tiun metodon, mi akceptas enhavi ciferecajn tekstojn, kaj mi restarigos la forigitajn tekstojn. @Venca24, @KuboF Hromoslav : Kion vi pensas pri tio? (Tio estas la ĝenerala propono, estas detaloj, kiujn ni devas diskuti pri). Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 19:24, 1 feb. 2024 (UTC)Reply
Mi simple ne konsentas kun la esprimo, ke "Vikifontaro ne estas konstruata por enhavi senskanaĵajn tekstojn", ĉar 1) ĝi origine estis kreita tiel, 2) ĝi permesas ilin en pluraj siaj lingvaj versioj, kiel mi montris kaj 3) ĝi akceptas komunumajn tradukojn el alilingvaj Vikifontaroj, kio laŭdifine estas senskanaĵa enhavo (ĉar la traduko okazas en Vikifontaro mem). Estas klare, ke preferindas havi skanaĵojn de printe eldonitaj tekstoj, sed mi ne forigus la aliajn tiom ĝenerale. Ĉefe en la kazo de komunumaj tradukoj mi konsiderus tion esti ege domaĝe por la projekto.
Mi rigardis al la PDF-igo de retejoj. Kun tute liberaj retejoj ĝi verŝajne funkcios, sed kion fari se ni volus "skani" liberan tekston el retejo kun neliberaj aspekto kaj/aŭ bildoj? Se ni volus alŝuti tekston el tia retejo, ni devus aparte forigi la neliberajn partojn el la PDF, sed tiam estas ankaŭ facile ŝanĝi la tekston (aŭ hazarde aŭ intence) kaj ni ne povus kontroli, ĉu la ŝanĝo okazis en la retejo aŭ dum la prilaborado de la PDF, kio – laŭ mia kompreno – ne solvas la problemon, kiun ni volus solvi per tiu ĉi metodo. Aŭ ĉu @Lepticed7 aŭ iu alia havas solvon por tio? --Venca24 (diskuto) 16:01, 4 feb. 2024 (UTC)Reply
Saluton @Venca24. Ĝi estis kreita tiel, ĉar ne ekzistas ilon por kontribui. Sed post 3 jaroj, do en 2006, Proofread estas kreita kaj uzita en Vikifontaro. La ĉefa uzo de skanaĵoj estas kontrolebleco. Aliaj vikifontaroj povus akcepti ilin, same kiel vi povus skribi Vikipediajn paĝojn sen fontoj: vi ne povas kontroli. La tradukoj el alilingvaj tekstoj havas skanaĵojn: Kategorio:Indeksoj - Vikifontara traduko.
Pli ĝenerale, ni bezonas pensi pri kio estas Vikifontaro. Kial proponi tekstojn, kiuj estas ciferece haveblaj alie en la Interreto? Kial proponi ciferecajn versiojn de ciferecaj tekstoj? Niaj versioj povus esti malfreŝa, kaj iufoje, ni ne povus proponi la bildojn, kiuj akompanas la tekstoj. Ĉu Vikifontaro estas kunigilo de ĉiuj esperantaj tekstoj? Ĉu Vikifontaro estas malbona spegulretejo, kun malfreŝaj tekstoj? Mi pensas, ke nia forto estas proponi ciferecajn versiojn de neciferecaj tekstoj. Estas multaj neciferecaj tekstoj, ni ne bezonas ciferecaj tekstoj por kontribui…
Mi ne havas solvon pri la problemo, kiun vi prezentas. Mi aldonas alian demandon pri la ciferecaj tekstoj: ĉu oni povas inkludi tekstojn el blogoj aŭ personaj retejoj?
Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 17:40, 4 feb. 2024 (UTC)Reply
Saluton @Venca24. Eble mi trovis solvon pri la libera teksto/nelibera aspekto problemon: ekzistas stuciloj por PDF-o. Ekzemple, [www.sejda.com/ Sejda] ebligas krei PDF-on el retetoj, stuci partojn de paĝoj, kaj forigi paĝojn. Ekzemple, el [tiu artikolo de Libera Folio], mi kreis tiun PDF-on. Kion vi opinias? Ĉu tio estas bona solvo? Eble @Alzinous kaj @KuboF Hromoslav havas opinion pri tio? Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 07:05, 8 feb. 2024 (UTC)Reply
Kontroleblecon eblas realigi diversmaniere. Ekzemple, vi povas viziti bibliotekon kaj kontroli. VladimirPF (diskuto) 11:08, 8 feb. 2024 (UTC)Reply
Viziti bibliotekon ne estas kontentiga solvo ĉar nur la ulo kiu persone vizitas la bibliotekon povas kontroli la tekston. La aliaj kontribuantoj devus fidi al tiu ulo. Darmo117 (diskuto) 15:53, 8 feb. 2024 (UTC)Reply
Rimarku ke en Vikipedio fontoj kontroleblas tute same - iru en bibliotekon - kaj neniu havas problemon pri tio. Blahma (diskuto) 22:01, 9 feb. 2024 (UTC)Reply
Ĝenerale ne gravas al kiu ko estas kontentiga: gravas eblo realigi kontroleblecon. Des pli, ke en elektronikaj versioj (skanaĵoj, fotoj ktp) ĉiam estas ŝanco de fuŝkorektoj. VladimirPF (diskuto) 14:11, 10 feb. 2024 (UTC)Reply
Saluton @Lepticed7, mi provis la programon Sejda, kiu kompreneble helpas por krei PDF-on el HTML, sed laŭ tio kion mi vidis, ĝi simple agas kiel ajna alia PDF-ilo. Ĝi kompreneble kapabligas la uzanton krei la PDF-on pli efike, sed daŭre la procedo mem ne provizas kontrolon kontraŭ (ne)intencaj ŝanĝoj de la teksto fare de la PDF-kreanto. Laŭ mia opinio ligilo al Interreta Arĥivo provizas pli grandan fidindecon, ĉar la konservo estas farita de iu alia fidinda parto, kiu ŝirmas la kontribuanton kontraŭ ebleco ŝanĝi la tekston, sed la kontribuanto povas iniciati la konservon por vidigi al la tuta VF-komunumo la tekston en la stato, en kiu ĝi trovis la tekston kun marko pri tempo kaj fonto.
Rilate al la demando pri tekstoj el blogoj kaj personaj retejoj: Kutime la teksto por Vikifontaro devus esti eldonita de iu alia parto ol la aŭtoro de la teksto (eldonisto) aŭ iri tra iu redakta revizio (revuoj, gazetoj aŭ gazetaraj komunikoj – eĉ tiuj de UEA). Memeldonitaj tekstoj ĝenerale ne devus esti inkluzivitaj en VF, sed eblas ja esceptoj en kazoj kiam tiel estis eldonitaj signifaj aŭ influaj verkoj. Ankaŭ paroloj estas siaspece "memeldonitaj", sed alilingvaj Vikifontaroj akceptas ilin. Kaj same estas kun leteroj de signifaj homoj. Analoge eblas pritrakti ankaŭ ciferecajn tekstojn. Do se temas pri blogoj aŭ retejoj, kiujn la komunumo pritaksos valora aŭ signifa, tiam mi ne vidas problemon pri inkluzivo de ankaŭ tiaj fontoj.
Aldone ni devus konscii, ke pro grandeco de la E-komunumo kaj E-kulturo estas pli kutime, ke signifaj kaj influaj verkoj estas pli ofte memeldonataj ol povas esti la kutimo en aliaj lingvaj komunumoj. Se ni simple rifuzus memeldonitaj verkoj sen pritakso de ilia graveco, tiam ni ne povus havi ĉi tie ekzemple PMEG-on, kiu estas ege influa en la Esperanto-komunumo. Simile se ni konsiderus podkaston kern.punkto esti persona blogo, tiam ankaŭ tiu influa enhavo estus por ni perdita. --Venca24 (diskuto) 13:21, 24 feb. 2024 (UTC)Reply
Saluton @Venca24. Skanaĵoj ankaŭ povas esti (ne)intence ŝanĝitaj. Do estas preferinda aldoni la retejon al la dosiero en la komunejo. Krom tiuj indikoj en la komunejo, la franca vikifontaro ankaŭ aldonas la originon al indekso-paĝoj. Ni povus same fari. Tiel, estas ambaŭ la indekso, por pli utila kontribuado, kaj ligilo al la artikolo en retejo kie la teksto estas trovebla. Ĉu tio estus bona solvo por vi? Lepticed7 (diskuto) 07:24, 2 mar. 2024 (UTC)Reply
Bonvolu montri postulon de nepra skanaĵo de fontoj. VladimirPF (diskuto) 11:06, 8 feb. 2024 (UTC)Reply
Elektronikaj dokumentoj hodiaŭ gravas same kiel la printitaj. Kelkaj dokumentoj eĉ ne estas alie publikataj. Pro tio laŭ mi indas trovi vojon, kiel ili povas esti akceptataj ĉe Vikifontaro (konsiderante la aliajn kondiĉojn por akceptado de tekstoj).
Ili estis longe akceptataj ĉe esperanta Vikifontaro kaj ili estas daŭre akceptataj ankaŭ ĉe alilingvaj Vikifontaroj. Almenaŭ la anglalingva kaj ĉeĥlingva Vikifontaroj akceptas ilin – ekzemple ĉe politikaj paroloj tio ofte estas la ununura oficiala fonto.
Mi subtenas la uzadon de OCR Tool por ciferecigado de liberaj libroj kaj printitaj dokumentoj, sed laŭ mia ĝisnuna scio, ĝin ne eblas uzi por elektronikaj dokumentoj aperitaj en retejoj (ĉe liberaj tekstoj ĉe PDF eblus uzi ĝin). Ĝi kompreneble havas la avantaĝon de kontrolo de la teksto konteraŭ konkreta eldono de ĝi kaj atrubuo de tia versio. Sed se nia ĉefa postulo estus havi eblecon referenci konkretan version de la fonta dokumento por havi kontrolon, ĉu la teksto respegulas la originan eĉ se tiu povis poste ŝangi, tiam ni eventuale havas aliajn ilojn por fari tion. Ni havas je dispono Interretan Arkivon kaj archive.today, kiuj kapablas teni la fontan version por ĝia kontrolo kaj atribuo.
Do sume: mi ne vidas problemon kun akcepto de elektronikaj dokumentoj en Vikifontaro kaze ke ili daŭre plenumas la aliajn kondiĉojn. Se ni tamen bezonus referenci konkretajn versiojn de la tekstoj, por ke ni povu kontroli ilin malgraŭ ilia ebla posta ŝanĝo, tiam ni povus trovi regulojn, kiuj plenumus tiun taskon (ekz. postuli ligilon al Interreta Arĥivo). --Venca24 (diskuto) 20:19, 1 feb. 2024 (UTC)Reply
@Venca24 Ĉu krei PDF-on el retejo estas bonan solvon por vi? Lepticed7 (diskuto) 22:31, 1 feb. 2024 (UTC)Reply
El mia vidpunkto elektronikaj dokumentoj estas perfekte validaj. Ĝi estas kriterio kiun sekvas ankaŭ la kataluna Vikipedio kaj la hispana Vikipedio, en kiuj mi kunlaboras. Alzinous (diskuto) 16:44, 4 feb. 2024 (UTC)Reply
Saluton @Alzinous. Mi ne komprenas kial Vikipedioj estas cititaj? Lepticed7 (diskuto) 17:42, 4 feb. 2024 (UTC)Reply
Saluton. Vi pravas. Mi volis diri Vikifontaro. Mi pardonpetas pro la eraro. Alzinous (diskuto) 17:54, 4 feb. 2024 (UTC)Reply
Se mi bone komprenis, nur du vidpunktoj aperas en la supra diskuto kontraŭ la akcepto de dokumentoj kies fonto estas havebla nur interrete:
  1. ke ne eblas rekontroli fidinde la fonton, kiu povas ŝanĝiĝi (aŭ malaperi);
  2. ke ne utilas meti en Vikifontaron tekston jam haveblan aliloke en Interreto.
Favore al tia akcepto estas, ke pluraj alilingvaj vikifontaroj jam akceptas ciferecajn fontojn sen skanaĵoj, kaj ke pluraj gravaj dokumentoj neniam estas eldonitaj surpapere.

Pri la eblo rekontroli (#1), @Lepticed7 mencias ke @Noé proponis anstataŭi skanaĵon per PDF-igo de la origina retpaĝo; @Venca24 rimarkis ke tio ne ĉiam eblas, ĉar en la paĝo povas esti neliberaj eroj kune kun libera teksto.
Tamen, en pluraj okazoj ja eblas PDF-igi libere la originan retpaĝon. Almenaŭ en tiuj okazoj ne estas kialo malakcepti ciferecajn dokumentojn, gardante la PDF-ojn kiel samvalorajn al skanaĵoj. (Rimarko: Oni povus ankaŭ konsideri foton anstataŭ PDF.)
En la ceteraj okazoj, la proponitaj solvoj (Interreta Arkivo / archive.today aŭ PDF-igo per apartaj iloj, ekzemple sejda.com) estas laŭ mi pli malcertaj kaj verdire mi ne multe ŝatas ilin (el la du, mi preferas sejda.com). Sed indas pridiskuti ilin plu.

Aldone, mi kredas ke oportunas montri al la leganto la fontotipon de ĉiu dokumento: ĉu skanaĵon, ĉu PDF-igon de interreta paĝo, ĉu alian.
Pri la utilo (#2), menciita ĉefe de Lepticed7, mi kredas ke indas detale klarigi kiam tio utilas - ĉefe, laŭ mi, por gravaj aŭ historiaj dokumentoj. Sed laŭ mi ja utilas havi tiajn dokumentojn en Vikifontaro. Rdelre (diskuto) 10:48, 8 feb. 2024 (UTC)Reply
Se ni volas akcepti interretajn tekstojn, mi pensas, ke la propono de @Lepticed7 pri la uzo de PDF-oj kiel "skanaĵoj" estas bona kompromiso. Tio permesas havi la referencajn tekstojn, kiuj povas esti rekontrolitaj. Plie, la uzo de PDF-oj eblas, ke Vikifontaro ne dependas de aliaj retejoj (ekz.: Wayback Machine). Pri la problemo de neliberaj eroj en retpaĝoj, eble ni povus trovi ilon, kiu nur eksportas la tekston?, sen la bildoj kaj la aliaj neliberaj aĵoj. Tamen, mi ne scias kion fari se teksto mencias neeksportitajn bildojn. Darmo117 (diskuto) 15:44, 8 feb. 2024 (UTC)Reply
tute ne estas bona ideo: libro povas havi ristrikton por kopii kaj ties tekstoj - ne. VladimirPF (diskuto) 14:14, 10 feb. 2024 (UTC)Reply
Saluton

Mi pensas, ke en Vikifontaro ni bezonas fontdosieron. Tiu fonto devas troviĝi ĉe "commons". Tiel ĝi ĉiam estu alirebla, kaj ĝiaj modifoj trakeblaj. Se dokumento estas modifita, tiam ĝi fariĝas nova dokumento. Simile al eldono por libro.HenriLeFoll (diskuto)

Saluton! Mi ĝojas pro la apero de kelkaj "novaj vizaĝoj" el Francio, kiuj klopodas enriĉigi krom tou franca ankaŭ la Esperantan Vikifontaron. Mi ne sciis, ke ili estas tiom multaj, sed koincide preskaů ĉiuj subtenantoj de devigaj skanaĵoj, kiuj aperis en tiu ĉi diskuto, ŝajnas esti membroj de tiu grupo.

Kontribuante estas tamen grave distingi inter la unuopaj projektoj kaj iliaj reguloj, tradicio kaj komunumo. Same kiel oni ne permesas originalan esploron en Vikipedio (sed jes en ekz. Vikivojaĝo) aŭ oni ne permesas "justan uzon" en ĉeĥa Vikipedio (sed jes ja en la angla), oni evidente ne permesas verkojn sen skanaĵoj en la franca Vikifontaro (sed jes ja en la Esperanta!). Ignorante la establitajn kutimojn, kvankam kun bona intenco kaj eble sen konscii tion, oni riskas konflikton kun la loka komunumo kak ĉefe malrespektas la laboron de intertempe jam generacio da antaŭloj, aparte se onia konduto iras tiom for kiom forviŝado de aliula laboro nur ĉar ĝi ne sekvas regulon kiun la forviŝanto subtenas.

En la Esperanta Vikifontaro dum la 20 jaroj de ĝia ekzisto neniam ekzistis la devo subteni la publikigitajn verkojn per skanaĵo. Laŭ mia esploro en anglalingvaj fontoj proksimaj al la Fondaĵo Vikimedio, tia regulo ankaŭ ne estas kerna al Vikifontaro ĝenerale kaj nur akceptiĝis en kelkaj lingvaj versioj de la projekto. La Esperanta klare ne apartenas al ili, tial kaze de postulado de tia nova limigo necesas trakti ĝin kiel novan regulon kaj minimume diskuti/voĉdonigi/akceptigi ĝin al la komunumo, kaj aldone al tio prefere ankaŭ pensi kion okaze de akceptiĝo fari pri la jam amasiĝinta enhavo kiu ĝis nun bone servis al la deklaritaj celoj de la projekto, kiu estas parto de libera kulturo (kaze de tiu Esperanta aparte rara, preskaŭ kvazaŭ nacia heredaĵo) kaj pri kies pretigo centoj da homoj elspezis multegajn horojn da sia tempo jam en jaroj kiam la novalvenintoj eble eĉ tute ne konis Vikifontaron aŭ eĉ Esperanton.

Ne mislegu min ĉi tie - mi neniom intencas bagateligi ĉi tie la entuziasmon de novaj (kaj supozeble junaj) kontribuantoj kaj Esperantistoj (male, mi ĝojas pri sincera interesiĝo pri la projekto kaj pri nia lingvo!), sed mi nur el mia pozicio de "memoranta maljunulo" (nu, 35-jaraĝa) permesas al mi memorigi pri historio de ĉi tiu projekto kaj alvoki al respekto de kunkontribu{a,i}ntoj, kiu montreblas ankaŭ per estimo de ilia laboro kaj atentema proponado de ŝanĝoj kontraste al ilia sendemanda trudado. Ja la ĉi-tiea komunumo ne estas granda, do mi komprenas ke oni malfacile povas lerni de aliaj kaj facile surprenas decidojn mem. Sed ŝanĝo de politiko devas unue esti zorge pridiskutita kaj akceptita; kaj se tiel ne okazis kaj oni tamen aplikas ĝin, aparte kiam tio gvidas al detruo de aliula laboro, kaj se tio gravas al iu, estas necese ĉesi, cedi el siaj pozicioj kaj fari tion, kio prefere estu farita jam antaŭe: nome bone pripensi kaj poste proponi novan regulon por diskuto, anstataŭ tuj sendiskute (kaj, laŭ la supre komenciĝinta diskuto, almenaŭ parte ankaŭ senpripense) komenci apliki ĝin, ne nur al siaj verkoj, sed ankaŭ al aliulaj kaj eĉ al ĉiu historia enhavo de la projekto, kaj nome pere de maniero aparte damaĝa, do forigado de enhavo. Des pli en Esperantujo, kie la fortoj estas aparte raraj kaj la literaturo aparte delikata (ne ekzisto de ŝtataj bibliotekoj ktp.) kaj kie la Vikimediaj projektoj tradicie ludas gravan rolon kiel konservantoj de kultuta heredaĵo de la Esperanto-komunumo, kie ĉia nedevigita perdo de ĝenerale senproblema verko riskigas ĝian malhavebligon al granda parto de la jam negranda kaj diaspora publiko, aŭ eĉ malaperon entutan.

Mi do alvokas al restarigo de paĝoj forigitaj surbaze de la ĉi-projekte nevalidanta regulo kaj invitas ĝiajn subtenantojn zorge ĝin formuli kaj sekve diskutigi kaj eventuale voĉdonigi ĝin al la tuta komunumo de la projekto. Dankon pro komprenemo,

--Blahma, longjara administranto de la Esperanta Vikipedio, fojfoja kontribuanto al la Esperanta Vikifontaro, membro de Vikimedio Esperanto, eksmembro de la Akademio de Esperanto, kuniciatinto de bretaro.net. Blahma (diskuto) 22:46, 9 feb. 2024 (UTC)Reply

Por mi, fonta dosiero povas esti teksto, bildo, video aŭ sonregistraĵo.
Se iu deziras traduki dokumenton en Esperanton, li povas provizi la fonton en la originala lingvo kaj produkti la tradukon en Vikifontaro.
Ŝajnas al mi, ke se iu volas krei neeldonitan verkon en Esperanto, li prefere uzu Vikilibroj.
Se dokumento estis forigita el Vikifontaro,mi pensas ke estus eble reakiri ĝin kaj krei PDF-dosieron de tiu dokumento kaj meti tiun PDF-dosieron en Commons.
Se dubo ekzistas pri la aŭtenteco de tiu dokumento, necesus aldoni averton sur la komenca paĝo de la dokumento.̰ HenriLeFoll (diskuto) 10:22, 10 feb. 2024 (UTC)Reply

Invitation to join February Wikisource Community Meeting redakti

Hello fellow Wikisource enthusiasts!


We are the hosting this month’s Wikisource Community meeting on 24 February 2024, 7 AM UTC (check your local time).


The meeting agenda will be divided into two halves. The first half of the meeting will focus on non-technical updates, including discussions about events, conferences, proofread-a-thons, and collaborations. The second half will delve into technical updates and conversations, addressing major challenges faced by Wikisource communities, similar to our previous Community meetings.


If you are interested in joining the meeting, kindly leave a message on klawal-ctr@wikimedia.org and we will add you to the calendar invite.


Meanwhile, feel free to check out the page on Meta-wiki and suggest any other topics for the agenda.


Regards KLawal-WMF, Sam Wilson (WMF), and Satdeep Gill (WMF)


Sent using MediaWiki message delivery (diskuto) 11:11, 20 feb. 2024 (UTC)Reply