Vikifontaro:Diskutejo/Arkivo/2015

Helpa peto redakti

Saluton,

Mi estas nova uzanto de Vikifontaro, ĉar mi kredas, ke ĝi povus esti tre utila por Esperanto kaj Esperanto-parolantoj. Sed mi ne bone scias kiel partopreni; ĉu iu povus helpi min?

Dankon! --Theomanou (diskuto) 15:01, 27 Sep. 2014 (UTC)

Saluton, se vi ankoraŭ iam legos ĉi tion ĉi tie, do vi povas plej bone helpi trovante iun verkon (libron, rakonton, poemon, dokumenton) en Esperanto, kiu estas jam senkopirajta (kutime 70 jarojn post la morto de la aŭtoro), kaj transskribi ĝin ĉi tie. Tio estas esence la celo de Vikifontaro. --Blahma (diskuto) 17:53, 14 Mar. 2015 (UTC)

Propono pri ŝanĝo de x-anstataŭado en vikiaj projektoj redakti

En la Esperanta Vikipedio nun estis komencita diskuto pri ŝanĝo de farado de ĉapelitaj literoj en Esperantaj viki-projektoj. Mi proponis ekdiskuti tie kaj poste fari saman diskuton en aliaj viki-projektoj, inklude de tiu ĉi. Mi invitas ĉiujn interesiĝantojn veni al Diskutejo de Esperanta Vikipedio! Dum via komento bonvolu mencii, ke via ĉefa projekto estas iu alia ol Vikipedio, por bona superrigardo. --KuboF (diskuto) 13:30, 17 Feb. 2015 (UTC)

Ŝanĝo de x-anstataŭado en Vikifontaro redakti

Mi supre menciis proponon pri ŝanĝo de x-anstataŭado en Esperanta Vikipedio. La koncerna Peto pri komento finiĝis kun klarega rezulto por ŝanĝi manieron de x-sistemo de malnova al nova per Universala LingvoElektilo. Mi lanĉas la saman diskuton pri ŝanĝo en Esperanta Vikifontaro.

Kiel vi certe scias, Esperantaj viki-projektoj montras Esperantajn ĉapelitajn literojn tute bone, sed dum redaktado de kodo ili aperas uzante x-sistemon. Do, en artikolo estas montrite eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde, kvankam la kodo aspektas ehxosxangxo cxiujxauxde. Kvankam la funkcio funkcias por kutima redaktado, ĝi ĉiam faras ĝenajn problemojn, kelkajn el ili mi listigas sube.

Tiu ĉi funkcio estis aldonita en fruega komenco de Vikipedio, kiam ankaŭ interreto (en multaj landoj) ne estis signife disvastiĝinta, tajpado de ĉapelitaj literoj per komputilo estis (precipe por neteĥnikistoj) koŝmaro kaj retfoliumiloj estis sufiĉe primitivaj. Mi memoras, ke en tiu tempo mi ankoraŭ uzadis diskedojn... Intertempe la aferoj ege ŝanĝiĝis - nuntempe eblas tute bone tajpi ĉapelitajn literojn en ĉiuj gravaj komputilaj operaciumoj kaj modernaj retfoliumiloj provizas mirindajn eblojn.

 
Aspekto de Universala LingvoElektilo por Esperanto

Nuntempe en Esperanta Vikifontaro (kaj aliaj projektoj) funkcias etendaĵo Universala LingvoElektilo, per kiu ankaŭ eblas tajpi ĉapelitaj literojn, ne nur per x-metodo, sed ankaŭ h-metodo, Zamenhofa h-metodo kaj aliaj (detala priskribo por interesiĝantoj). Universalan LingvoElektilon vi povas provi dum vi redaktas artikolon - dekstre en tekstujo dum tajpado kaj por kelkaj sekundoj post tajpado aperas kesteto kun sageto, alklaku ĝin, elektu Esperanton kaj iom testu.

Eblas ŝanĝi agordojn de Esperanta Vikifontaro tiel, ke Universala LingvoElektilo estus defaŭlte ŝaltita por ĉiuj kun specifa konverta metodo, ekzemple x-metodo. Por absolutega plejparto de uzantoj, inklude neensalutiĝintaj, tio funkcius preskaŭ same - nura diferenco estus, ke ĉapelitaj literoj montriĝadus jam dum tajpado kaj estus videblaj jam ekde komenco de redaktado. Por tiu funkcio tamen estas bezonata Ĝavoskripto (JavaScript), kiun tamen subtenas ĉiuj modernaj retfoliumiloj.

Kiel funkcias la Universala Lingvo-Selektilo?

Por mallongigi kaj faciligi la diskuton: La w:Helpo:Universala LingvoElektilo jam funkcias kaj estas disponebla. Jen kiel ĝi funkcias:

kelkaj problemoj de la eksmoda x-sistemo (aldonu vian!)
  • problemo pri HotCat
  • Diskutejo - problemo pri Vivanta antŭvido, teĥnika fono simila al VarmaKato
  • problemo dum kopiado de inter viki-projektoj
    • Diskutejo (nun eĉ de neesperantisto) kaj bezonata ŝango
    • kopiado de vortojn kiel LinuxBordeaux de alilingvaj artikoloj rompas la vorton, speciale ĝena ĝi estas en ligiloj
    • kopiado de tekstoj kaj ŝablonoj al nova Esperanta projekto en Vikimedia Kovilo (ekz. Esperanta Vikivojaĝo) estas problema, ĉar en Kovilo ne funkcias x-metodo same kiel en Vikipedio
  • Helpo:Alinomi paĝon - alinomado de artikolo kun fuŝa ikso estas malsimpla
  • Diskutejo - problemo pri dosiernomoj (bezonata ŝanĝo)
  • Diskuto de KuboF - problemo de robotistoj
  • luterum-kontroliloj superflue markas x-vortoj, kio malplifaciligas trovon de vere misliterumita vorto
  • pri la filozofio malantaŭ la sistemo
    • Diskutejo - Fundamenta argumento kontraŭ x-sistemo (kaj por h-sistemo)

Tial mi prezentas proponon malŝalti malnovan x-metodan konvertadon kaj samtempe ŝalti novan x-konvertadon per Universala LingvoElektilo. Io tia jam estis proponita antaŭ jaro, sed estas necesa konsento de loka komunumo, kion mi faras nun. Bonvolu subteni unu eblon el la subaj aŭ/kaj diskuti ĝin tute sube. Laŭ la rezulto mi sciigos evoluigistojn.

Ĉar plej bonus samtempe fari tian ŝanĝon en ĉiuj Esperantaj viki-projektoj, mi komencis la diskuton en la Esperanta Vikipedio. Tie estis starigitaj pluraj demandoj kaj klarigitaj neklaraj partoj. Se en la supra mallonga propono estas io neklara, bonvolu unue serĉi la temon en la Vikipedia diskuto. Se post du semajnoj ne estos kontraŭoj, aŭ eĉ estos subteno en ne-Vikipediaj projektoj, mi plu procedos la aferon kaj petos evoluigistojn pri la koncerna ŝanĝo. --KuboF (diskuto) 00:45, 14 Mar. 2015 (UTC)

Por malŝalto de malnova x-sistemo kaj ŝalto de Universala LingvoElektilo kun x-metoda anstataŭado redakti

  1. kiel proponinto --KuboF (diskuto) 00:45, 14 Mar. 2015 (UTC)
  2. kiel unu el malmultaj redaktantoj lastatempe aktivaj en tiu ĉi projekto --Blahma (diskuto) 17:29, 14 Mar. 2015 (UTC)

Por laso de la nuna stato redakti

Por malŝalto de malnova x-sistemo kaj ŝalto de Universala LingvoElektilo kun alia anstataŭado ol x-metoda redakti

(bonvolu tuj mencii kiun anstataŭ-metodon vi preferus)

Sindetenas redakti

Por tiuj, kiuj interesiĝas pri la afero sed (almenaŭ portempe) ne decidiĝis pri certa eblo.

Diskuto redakti

Rezulto redakti

Ĉar dum monato neniu kontraŭis kaj eĉ estis subteno, mi petos evoluigistojn pri malŝalto de la malnova x-sistemo kaj defaŭltigo de x-anstataŭado per Universala LingvoSelektilo. Ĉar, precipe en komenco, povas aperi problemetoj pri uzantoj, kiuj iom-post-iom alkutimiĝas al nova sistemo, Uzanto:Blahma preparis filtrilon kaj redakto-etikedilon por marki redaktojn kun erare enmetitaj iksoj. Tiel en lastaj ŝanĝoj kaj historio de paĝo videblos, kiuj redaktoj meritas tiurilate atenton (vidu ekzemplon en Vikipedio). Rezulte vi povas kontakti uzanton kaj klarigi kiel labori pli efektive. (Tamen konsciu, ke tiu filtrilo kaptas nur okazon, kiam neniu supersigno estis aldonita sed estis aldonita almenaŭ unu ikso; tial ekz. mistajpita ikso en alie bone supersignita teksto ne estos markita)

Lokaj administrantoj (Uzanto:Frglz) povas la filtrilon instali en Specialaĵo:Filtrilo_kontraŭ_misuzado/new. Kodon vi povas ricevi en w:Specialaĵo:Filtrilo_kontraŭ_misuzado/3 (iru al "Eksporti ĉi tiun filtrilon al alia vikio"). Okaze de demando vi povas min kontakti en mia Vikipedia diskuto. Amike. --KuboF (diskuto) 12:35, 13 Apr. 2015 (UTC)

Novembraj konkursoj en Vikipedio - tradukado kaj Azio redakti

 
Elstaraj kontribuantoj meritas elstaran trofeon

Dum Novembro 2015 okazas en la Esperanta Vikipedio 2 interesaj konkursoj:

  • Vikipedia traduka konkurso
    • Dank' al nova traduka helpilo EnhavTradukado estas tradukado de artikoloj signife pli facila ol iam ajn antaŭe. Aŭtomata prilaboro de bildoj, kategorioj kaj ligiloj; helpo de maŝina tradukado; proponoj de alilingvaj elstaraj artikoloj kaj aŭtomata konservado de traduko estas kelkaj de plej videblaj funkcioj de tiu helpilo. EnhavTradukado vin gvidas tra tuta traduka procezo kaj savas vin de tedaj taskoj. Por plej lertaj kontribuantoj estas preparitaj valoraj premioj, kiel 2 platkomputikoloj, pluraj libroj, muzikaj KDoj, T-ĉemizoj kaj dankletero. La konkurso estas sub aŭspicio de UEA!
  • Azia Monato
    • Azio prezentas grandan variecon - troviĝas tie kaj la plej alta kaj la plej malalta punkto sur Tero, plej antikvaj kaj plej modernaj civilizacioj. Krom helpi al tiu tre vasta temo; kontribuantoj kun almenaŭ 5 bonaj artikoloj ricevos desegnitan Vikipedian poŝtokarton.

La du konkursoj kunlaboras kaj vi povas partopreni ilin ambaŭ per la sama agado - sufiĉas per EnhavTradukado traduki artikolojn pri Azio kaj aliĝi al la konkursoj (traduka, Azia). Aŭ, laŭ via volo vi povas partopreni nur unu el ili. --KuboF (diskuto) 00:10, 4 Nov. 2015 (UTC)

Vikifontara konferenco 2015 redakti

Ĉi-semajne en Vieno, Aŭstrio okazos la unua internacia Vikifontara konferenco kaj inter partoprenontoj estas ankaŭ (almenaŭ) 2 esperantistoj: mi (nome de Esperanto kaj Libera Scio kaj Vikimedio Slovakio) kaj Psychoslave (nome de Vikimedio Francio).

Celoj de mia partopreno estas:

  • komuniki al internacia komunumo signifon de Vikifontaro por malgrandaj lingvoj
  • kompreni kunvivadon kaj kunlaboradon inter Vikifontaro kaj similaj projektoj (Projekto Gutenbergo, Bretaro ks.)
  • ricevi konsilojn kiel kunordigadi Vikifontaran laboradon
    • (tiel, ke unu laboron ne faru du homoj, kiuj ne scias unu pri la alia; ke estu prioritatigataj raraj verkoj aŭ longtempa disdividado de laboro inter homoj; tio estis unu el rezultoj de pasintjara KAEST, sed ne multo ŝanĝiĝis ekde tiam...)

Krome mi vizitos la Esperanto-muzeon en Vieno por priparoli eblan kunlaboron. La muzeo skanas siajn dokumentojn do ni povus ilin utiligi por niaj viki-projektoj. Krome, mi proponis uzadon de "QRpedia" por ili, sed ili nuntempe ne planas tion fari.

Viaj komentoj kaj proponoj estas bonvenaj. Bonvolu sendi ilin al mi persone retpoŝte aŭ al dissendolisto de Esperanto kaj Libera Scio (mi apenaŭ povos venadi ofte al la projektaj paĝoj dum venontaj tagoj).

Amike. --KuboF (diskuto) 21:34, 17 Nov. 2015 (UTC)