Vikifontaro:Diskutejo/Arkivo/2012

Administranto-kandidatiĝo CasteloBranco (3) redakti

Karaj,

Ni ankoraŭ ne havas uzanton kun permanenta administra statuso en nia projekto. Ni bezonas tion por redakti ŝlositajn paĝojn (tiel kiel la ĉefa paĝo), redakti Mediawiki mesaĝojn, kaj ankaŭ por forbari vandalismojn, forigi paĝojn kiuj ne taŭgas al nia projekto, k.t.p.

Mi estas administranto en esperantaj Vikipedio, Vikilibroj, Vikicitaro, kaj administranto/burokrato en portugallingva Vikipedio. CasteloBrancodiskuto 22:27, 14 Feb. 2012 (UTC)

Por redakti

  1. Mi subtenas lin.--Frglz 02:09, 15 Feb. 2012 (UTC)
  2. Kiel antaŭe. Jafeluv 10:55, 15 Feb. 2012 (UTC)
  3. Jes. Andrew Woods (diskuto) 03:33, 6 Maj. 2012 (UTC)

Kontraŭ redakti

Komentoj redakti

Administranto-kandidatiĝo Frglz redakti

Salutojn.

Mi petas subtenon por mia administrantiĝo, ĉar, bedaŭrinde, mi estas la ununura redaktanto de tiu-ĉi projekto. Mi volas esti administranto ĉefe por, ke mi povu forigi netaŭgajn paĝojn el Vikifontaro.

Mi neniam estis antaŭe administranto, sed mi havas pli ol 1000 da redaktojn, kaj redaktas tekstojn preskaŭ ĉiutage. Dankon. --Frglz 02:09, 15 Feb. 2012 (UTC)

Por redakti

  1. Mi ne kontraŭas. Aktiva uzanto. Jafeluv 11:02, 15 Feb. 2012 (UTC)
  2. Jes, tre aktiva uzanto. CasteloBrancodiskuto 16:48, 15 Feb. 2012 (UTC)
  3. Konsente. Andrew Woods (diskuto) 03:31, 6 Maj. 2012 (UTC)

Kontraŭ redakti

Komentoj redakti

Administranto-kandidatiĝo Kraŭs redakti

Saluton! Kun Frglz, mi estas unu el la solaj redakstistoj de VikiFontaro. Mi pensas, ke ĉi vikio povas pliboniĝi, kaj mi volas helpi plibonigi ĝin. Mi helpus ĝisdatigi la ĉefpaĝon kaj redakti artikolojn. Benjameno Ĉarlo Kraŭs (diskuto) 19:16, 17 Apr. 2012 (UTC)

Ĉar ni tri estas la solaj redaktistoj ĉe Vikifontaro, mia kandidatiĝo do sukcesis, ĉu ne? Frglz, ĉu vi scias kiel aldoni min kiel administranto? Benjameno Ĉarlo Kraŭs (diskuto) 23:22, 19 Apr. 2012 (UTC)

Por redakti

  1. Mi lin subtenas. --Frglz (diskuto) 19:24, 17 Apr. 2012 (UTC)
  2. Same. Andrew Woods (diskuto) 03:40, 18 Apr. 2012 (UTC)
  3. Jes. CasteloBrancodiskuto 20:57, 23 Apr. 2012 (UTC)

Kontraŭ redakti

Komentoj redakti

  Farita de Trijnstel ([1]). CasteloBrancodiskuto 20:59, 23 Apr. 2012 (UTC)

Permeso por Roboto-flago por BiblioBot redakti

Saluton; mi kreis novan roboton en Ĝavo (Java) por rapide aldoni librojn el la Sankta Biblio al VikiFontaro. Mi petas permeson de la komunumo por postuli de VikiMedia la roboto-flagon por BiblioBot. Se oni ne kontraŭas, mi postulos de ili baldaŭ. Benjameno Ĉarlo Kraŭs (diskuto) 00:52, 3 Maj. 2012 (UTC)

Ĉu vi jam registris la konton kiel roboto? Andrew Woods (diskuto) 11:57, 5 Maj. 2012 (UTC)

Administranto-kandidatiĝo Frglz (2) redakti

Saluton. Mia administrantaj povoj baldaŭ ne plu funkcios, kaj mi bezonas vian apogon por plilongigo de ili. Mi devas administranti por la celo de forigi netaŭgajn kategoriojn kaj aliajn paĝojn. Dankon pro via legado.--Frglz (diskuto) 16:29, 13 Maj. 2012 (UTC)


Por redakti

Kontraŭ redakti

Komentoj redakti

  Farita for six months, see here. Trijnstel (diskuto) 22:12, 20 Maj. 2012 (UTC)

Ĉu eblas ŝanĝi la nomon de Vikifontaro al "Viklioteko" (viki + biblioteko)? Estas neologismo kiel Vikipedio (viki + enciklopedio). Mi zorgas, ke oni ne scios kion nia paĝaro enhavas--ekzemple oni eble pensos, ke nia paĝaro enhavas fontkodon! "Viklioteko" estas multe pli taŭga. Kvankam la angla Wikisource ricevas trafikon eĉ kun fuŝnomo, esperanto estas malpli granda kaj do bezonas pli spritan nomon. Benjameno Ĉarlo Kraŭs (diskuto) 02:12, 20 Maj. 2012 (UTC)

Jes, vi pravas, la nomo "Vikifontaro" iom strangas. La nomo Viklioteko ŝajnas, laŭ mi, ete ne-esperanta. Mi ne scias ĉu la sonoj "kl" estas elparolataj tiel en Esperanto. Kion vi opinias pri "Vikiteko"?--Frglz (diskuto) 19:40, 20 Maj. 2012 (UTC)
"Kl" ekzistas en esperanto, ekzemple "klara", "kloro", "klavaro" aŭ "klimato". La nomo "Vikiteko" povus esti pli naturala ol "Vikifontaro"... La rusa Vikifontaro jam uzas la nomon "Викитека" (Vikiteka). Jafeluv (diskuto) 13:14, 23 Aŭg. 2012 (UTC)

Kaŝubio redakti

Mi ĵus kreis paĝon por Hieronim Derdowski, kiu estas kaŝuba poeto. Mi skribis en la kampon de nacieco, ke li estis pollandano. Tamen, mi ne scias, ĉu mi metu ankaŭ kaŝubion en la kampon de deveno, ĉar kaŝubio ne estas lando aparta de pollando. Kion opinias vi? --Frglz (diskuto) 17:13, 12 Jul. 2012 (UTC)

La deveno povas esti regiono de pli granda ŝtato (komparu Aŭtoro:William Auld). Notu ke la efiko de la ŝablona kampo estas la enmeto de la paĝo en kategorion. Andrew Woods (diskuto) 16:52, 18 Jul. 2012 (UTC)

Viruso redakti

Salutegon! Mi dosieron alŝutis el Gilbert René Ledon en Commons. Ĝi estas Virusoj, kolekto el 4 teatraĵetoj. Mi ŝatus fari ion similan al tiu ĉi paĝo de la hispanlingva Vikifontaro: klaku min. Redakti la verkon kun la bildoj de la libro. Tempon ne havas multe mi, do, mi petas helpon vian por la verkon redakti tiel. --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 04:01, 7 Okt. 2012 (UTC)

Kara Sahaquiel, mi ege ŝatus helpi vin, sed tiuj verkoj ne ŝajnas esti publikhavaĵaj. Ĉu la aŭtoro ie skribis, ke li ilin senkopirajtigis?--Frglz (diskuto) 17:34, 7 Okt. 2012 (UTC)
Mi povas respondi vin, la verko ne havas aŭtorajton, vidu ĉi tiun paĝon: virusoj paĝo #4 --Remux (diskuto) 23:51, 7 Okt. 2012 (UTC)
Mi ne legis tiun paĝon. Pardonu. Mi kreos la redaktpaĝojn baldaŭ.--Frglz (diskuto) 05:45, 8 Okt. 2012 (UTC)
Jen! Klaku sur paĝonombron por redakti.--Frglz (diskuto) 16:57, 8 Okt. 2012 (UTC)
Dankon al ĉiuj! Mi ankaŭ helpetos finsemajne :) --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 06:34, 9 Okt. 2012 (UTC)
 
Du mil!

"Vikifontaro nun enhavas 2 018 artikolojn de 209 aŭtoroj." La Malnova Testamento puŝis la nombron preter la mejloŝtono kun la unua ĉapitro de la libro de Cefanja. Gratulojn al ĉiuj, sed aparte al Uzanto:Frglz kiu laboras senĉese kaj senlace sur ĉi tiu projekto valorega. Andrew Woods (diskuto) 15:14, 28 Okt. 2012 (UTC)

Ni ĝuu! Nu... ĉu estas sufiĉe da publikhavaĵoj por pligrandigi la kvanton ĝis 3000? Eble la plejparto de tiaj verkoj estos en Wikilivres.--Frglz (diskuto) 00:35, 30 Okt. 2012 (UTC)

Etikeditaj Sekcio Inkludo redakti

Saluton! Estas gi ebla uzas "Etikeditaj Sekcio Inkludo" angla labeled section transclusion fonto el nacia lingvon Vikifonton en Esperanto lingvo Vikifanto? Ebla uzas ekz, inkluzivi biblio verso citaĵo (esperanta/hebrea, esperanta/helena), paralela texto kun nacia lingvo fontoj Vikifonton en esperanta Vikifonto, ktp. Pardonu gramatikaj eraroj, mi estas komencanto. Dankon! —Jabok (diskuto) 20:25, 11 Nov. 2012 (UTC)

Pri la "transclusion", mi ne scias. Sed se vi volas aperigi verson en du lingvoj samtempe, vidu la poemon Lumo. (Uzu la ŝablonojn, kiuj estas en tiu paĝo.)--Frglz (diskuto) 03:38, 12 Nov. 2012 (UTC)

Administranto-kandidatiĝo Frglz (3) redakti

Saluton. Mi antaŭ nelonge ĉesis esti administranto. Mi petas vian subtenon por, ke Vikifontaro havu almenaŭ unu administranton.--Frglz (diskuto) 20:00, 1 Dec. 2012 (UTC)

Por redakti

  1. mi subtenas, estas bone havi almenaŭ unu administranto --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 01:08, 2 Dec. 2012 (UTC)
  2. --KuboF (diskuto) 20:48, 2 Dec. 2012 (UTC)
  3. Kiel antaŭe. Jafeluv (diskuto) 14:16, 11 Dec. 2012 (UTC)

Kontraŭ redakti

Komentoj redakti

  Farita de Millosh. ([2])--Frglz (diskuto) 06:23, 12 Dec. 2012 (UTC)

Kial fakte ĉi tie ankoraŭ ne estas konstanta administranto? Ja Vikifontaro aktivas simile kiel, foje eĉ pli ol, aliaj malgrandaj Esperantlingvaj vikiprojektoj. Ekz. Vikicitaro havas 4 administrantoj kaj eĉ ne unu el ili estas aktiva; la volapuka Vikipedio havas 6 administrantoj (el ili 4 burokratoj!) kaj nur 2 ne estas absolute neaktivaj. Mi pensas ke ĉi tie ni jam povas havi konstantan administranton! --KuboF (diskuto) 21:05, 17 Dec. 2012 (UTC)

Viklioteko redakti

Benjameno atentigis al oni, ke Vikifontaro estas fuŝnomo, kaj, ke Viklioteko estus nomo pli bona. Nu, ĉu iu povas ŝanĝi la tekston en la Vikifontara bildo al Viklioteko?--Frglz (diskuto) 22:06, 2 Dec. 2012 (UTC)

Mi kontraŭas la nomon Viklioteko. La nomo Vikifontaro jam estas bone konata en viki-komunumo kaj la saman signifon havas ankaŭ alilingvaj vikifontaroj. --KuboF (diskuto) 21:10, 17 Dec. 2012 (UTC)

Importado de artikoloj de aliaj vikio redakti

Ĉu iu ĉi tie interesiĝas pri importado de artikoloj? Mi nuntempe prilaboras Vikilibrojn kaj tie estas kelkaj materialoj, kiujn eblus pli facile importi ol permane kopiadi. Tia uzanto bezonus la rajton importupload. Alikaze ni povus peti ebligon de transvikia importado de Vikilibroj (kaj eble ankaŭ de aliaj projektoj, ekz. Vikipedio) kaj tial povus importi paĝojn jam administranto. --KuboF (diskuto) 14:41, 23 Dec. 2012 (UTC)

Importanto-kandidatiĝo Frglz redakti

Saluton. Estas en Vikilibroj verkoj, kiuj ne taŭgas tie, kaj estu en Vikifontaro. Por tion fari, havi rajton importi paĝon helpus.--Frglz (diskuto) 11:01, 24 Dec. 2012 (UTC)

Por redakti

  1. --KuboF (diskuto) 12:08, 24 Dec. 2012 (UTC)
  2. Andrew Woods (diskuto) 08:13, 3 Jan. 2013 (UTC)

Kontraŭ redakti

Komentoj redakti

Kio okazas? Ĉu nenio? Ĉu vi jam petis stivardon en Meta-Vikio? --KuboF (diskuto) 18:45, 2 Feb. 2013 (UTC)

Mi nun povas importi paĝojn. Vidu la paĝon budhismaj rakontoj--Frglz (diskuto) 17:31, 4 Feb. 2013 (UTC)
Bonege, mi por vi preparis b:Kategorio:Budhismaj rakontoj por ke vi povu eksporti ĉiujn tiujn paĝojn en unu faro. Poste vidu ankaŭ b:Uzanto:KuboF/provejo#.C5.9Covi_al_Vikifontaro. Amike. --KuboF (diskuto) 11:37, 5 Feb. 2013 (UTC)
Mi aldonis la rakontojn. Mi ne scias ĉu la aliaj verkoj en b:Uzanto:KuboF/provejo#.C5.9Covi_al_Vikifontaro estas publikhavaĵaj, sed vi povas forigi Kaptitoj de Glacirokoj.--Frglz (diskuto) 03:36, 6 Feb. 2013 (UTC)

Peto pri robota statuso por KuBOT redakti

Mi petas robotan statuson por Uzanto:KuBOT. La tasko estas precipe alinomigado de artikoloj kaj ŝanĝado de teksto de paĝokapoj. Krome, kutimaj aferoj kiel korektado de sintaksaj eraroj, kosmetikaĵ ŝanĝoj, ks. Taskoj laŭ deziro de uzantoj akceptataj.

  • robotisto: KuboF (diskuto)
  • aliaj vikioj: vidu SUL
  • programaro: precipe pywikipediabot

Amike. --KuboF (diskuto) 13:38, 24 Dec. 2012 (UTC)