‎Lepticed7 anstataŭigis ŝablono:tab per AWB redakti

\Ĉu vi povus ekspliki, kial vi amase anstataŭigas unu ŝablonon per alia, sen antaŭe pridiskuti aŭ klarigi tion? La krommarĝenoj enmetitaj per tab respondis al la originala formatado de la tekstoj, kiuj ja uzas tiajn entranĉojn. La ideo estas, ke la originalo estu redonita laŭeble fidele, inkluzive de la formatado. Cetere, vi ŝanĝis la ŝablonon aŭtoro al io tre alta kaj okupanta grandan surfacon. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 00:06, 27 nov. 2021 (UTC)Reply

@Wierzbowski: Saluton, mi anstataŭigis la ŝablonon, ĉar mi aldonis regulojn en Mediawiki:common.css. Ni ne plu bezonas aldoni tiun ŝablonon. Ekzemple, vidu la paĝon Venu Varsovion. La krommarĝenoj ekzistas. Nun, kontribuantoj ne plu bezonas pensi pri tio.
Pri la ŝablono aŭtoro, mi uzis la datumoj el Vikidatumoj. Ni povas diskuti la aspekton de la ŝablonon, se vi volas :)
Mi skribos meŝaĝon en la diskutejo. Mi pensis, ke neniu legis tiojn.
Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 07:20, 27 nov. 2021 (UTC)Reply
@Lepticed7: do, tre bone. Kaj kio pri teksto, kiu ne enhavas krommarĝenojn? Ĉu ili malgraŭ tio aperos? Kio pri ePub? Kio pri la situacio, kiam necesa estas pli granda krommarĝeno ol la defaŭlta? En telefona versio de Venu Varsovion la krommarĝenoj ne estas videblaj. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 13:37, 27 nov. 2021 (UTC)Reply
@Wierzbowski: Saluton. Pri ePub kaj telefona versio, ni devas ŝanĝi MediaWiki:Epub.css kaj Mediawiki:Mobile.css. Pri la aliaj, mi ne scias. Mi pensas, ke ni devas respekti la tekston, sed ni ne povas ĉiam respekti la aspekton. Kaj, se necesa, ni povas uzi la stilo-paĝo de la libro. Lepticed7 (diskuto) 13:32, 1 dec. 2021 (UTC)Reply
@Lepticed7: tiam bonvolu klarigi vian redakton ekz. de ĉi tiu paĝo. Vi forigis tab ĉe Rimarko, sed lasis ĝin ĉe la aliaj alineoj. Kial? --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 23:13, 2 okt. 2022 (UTC)Reply
@Wierzbowski: Saluton. Mi ne scias kial tiuj {{tab}} ne estis forigitaj. Mi faris tion per AWB. Eble mi forgesis ion. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 06:39, 3 okt. 2022 (UTC)Reply

How we will see unregistered users redakti

Hi!

You get this message because you are an admin on a Wikimedia wiki.

When someone edits a Wikimedia wiki without being logged in today, we show their IP address. As you may already know, we will not be able to do this in the future. This is a decision by the Wikimedia Foundation Legal department, because norms and regulations for privacy online have changed.

Instead of the IP we will show a masked identity. You as an admin will still be able to access the IP. There will also be a new user right for those who need to see the full IPs of unregistered users to fight vandalism, harassment and spam without being admins. Patrollers will also see part of the IP even without this user right. We are also working on better tools to help.

If you have not seen it before, you can read more on Meta. If you want to make sure you don’t miss technical changes on the Wikimedia wikis, you can subscribe to the weekly technical newsletter.

We have two suggested ways this identity could work. We would appreciate your feedback on which way you think would work best for you and your wiki, now and in the future. You can let us know on the talk page. You can write in your language. The suggestions were posted in October and we will decide after 17 January.

Thank you. /Johan (WMF)

18:15, 4 jan. 2022 (UTC)

La dormanto vekiĝas redakti

Saluton, vi forigis la kapan ŝablonon el la paĝo La dormanto vekiĝas kun la nomo de la tradukinto. Samtempe malaperis la titolpaĝo, kiu troviĝis super la enhavtabelo. Ĉu vi povus klarigi la celon de tiu faro? Amike, --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 11:38, 19 feb. 2022 (UTC)Reply

@Wierzbowski: Saluton. Mi ŝanĝis kiel funkcias <header>. Nun la informoj estas prenitaj el la indekso paĝo. Sed, mi rimarkis, ke iam tio ne funkcias kiel mi esperas. Lepticed7 (diskuto) 14:42, 25 feb. 2022 (UTC)Reply
Jes, tio tute ne funkcias. Verdire mi trovas tion, kion vi faris por ĉi tiu libro kaj almenaŭ kelkaj aliaj, grava malutilo, pri kiu vi konsultis neniun. Mi komprenas vian emon aktivi, sed tute ne komprenas kial vi enkondukas drastajn ŝanĝojn en la funkciadon de la projekto sen demandi iun ajn. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 00:17, 12 jun. 2022 (UTC)Reply
@Wierzbowski: Saluton. Kio ne funkcias? La enhavtabelo estas elprenita el la indekso. Mi provos komuniki pli. Verdire, kiam mi aldonis mesaĝon en la diskutejo, mi neniam ricevis respondojn. Do mi pensis, ke mi estis iom sola. Sed se vi volos diskuti pri pliboniĝo de la projekto, mi plezure diskutos kun vi. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 09:00, 12 jun. 2022 (UTC)Reply

Saluton redakti

Salut, Lepticed7, C'est si rare que quelqu'un me salue de France, que je ne peux pas me tenir de vous repondre en français. meme si ici ce n'est que "krokodilajxo". Je ne suis pas wikipédien travaillant trop souvent, mais de temps en temps., pourquoi pas? NoychoH (diskuto) 23:05, 21 apr. 2022 (UTC)Reply

Enciklopedio de Esperanto - Pri la vivo de L. L. Zamenhof redakti

Kial vi forigis tiun pagxon? NoychoH (diskuto) 19:50, 8 maj. 2022 (UTC)Reply

@NoychoH: Saluton, mi forigis tiun paĝon, ĉar mi komencis labori pri la indekson: Indekso:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf. Kaj tiu paĝo ne estas transkludo. Se vi dezirus, mi povus restarigi tiun paĝon. Sed kiam mi kompletos la enciklopedion, mi ŝanĝos la tekston de la paĝo. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 19:58, 8 maj. 2022 (UTC)Reply

Malaperigo de kategorioj redakti

Saluton! Mi rimarkis ke vi alinomis plurajn kategoriojn rilatajn al datoj sen lasi alidirektilojn. Pro tio centoj da artikoloj perdis siajn kategoriojn kaj estas malfacile troveblaj nun. Kiucele? Ekzemple Kategorio:Verkoj de 2018 estas nun malplena Kategorio:Verkoj — 2018. Tiu nomo malkongruas al la nomo de la sama kategorio en Vikipedio kaj kreis problemojn sen solvi ion. --RG72 (diskuto) 07:16, 24 maj. 2022 (UTC)Reply

@RG72: Saluton. Mi forgesis respondi. Mi korektis la kategoriojn kaj la ligilojn. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 11:20, 7 jun. 2022 (UTC)Reply

pres-eraro (interŝanĝitaj lineoj) redakti

Saluton!

Mi pensas, ke mi ĝustigis la probleman paĝon Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/264. Bonvolu diri al mi, kion vi opinias. Kwamikagami (diskuto) 09:06, 7 aŭg. 2022 (UTC)Reply

@Kwamikagami: Saluton, via korekton ŝajnas ĝusta. Dankon! Lepticed7 (diskuto) 09:44, 14 aŭg. 2022 (UTC)Reply

Georges Lagrange redakti

Salut Cédric, j'ai une autorisation des héritiers de Aŭtoro:Georges Lagrange sur VRT (ticket:2022082910009088) pour publier partie de son oœuvre en esperanto avec licence libre. Tu pourrais vérifier quel texte a été supprimé récemment, afin de le récupérer ? On va voir aussi avec les héritiers quels textes ils veulent donner et comment s'y prendre pour les publier. Un téléchargement en PDF sur Commons ira bien, je suppose, à moins que tu n'aies d'autres sources… Ciao Ruthven (diskuto) 10:18, 23 sep. 2022 (UTC)Reply

Al la Esperantisto redakti

Jen unu plia via fuŝo. Vi forigis la paĝon Al la Esperantisto, sen pensi, ke ĝi havis artikolon en Vikipedio kun ligilo al ĝi. Vere, bonvolu ĉesi detrui la projekton. Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 00:32, 14 jan. 2023 (UTC)Reply

@Wierzbowski Saluton. Mi forigis tiun paĝon en novembro 2021, kiam mi iĝis administranto. Lepticed7 (diskuto) 08:53, 15 jan. 2023 (UTC)Reply

Kompara_frazeologio redakti

Salut Cédric, Kompara frazeologio est écrit en 4 langues (russe,polonais,allemand).

Je trouve les textes en colonnes difficiles à lire, Penses-tu que ce serait gênant si je les réorganisais en 4 paragraphes horizontaux ?

Henri

@HenriLeFoll: Salut Henri,
(Il faut penser à signer tes messages en ajoutant 4 tildes ~~~~ à la fin de ton message.)
Étant donné que c’est un dictionnaire comparé, ça me semble gênant. Le but, c’est d’avoir au même niveau la même phrase dans 4 langues différentes.
Après, il semble que cet ouvrage a quelques problèmes. D’abord, il n’a pas un nom correct. Ensuite, la transclusion est faite avec un modèle, n’importe comment. Je peux me charger de corriger ça si tu préfères.
À+, Lepticed7 (diskuto) 05:53, 21 apr. 2023 (UTC)Reply
@HenriLeFoll En fait, je me pose même la question de la pertinence du Kompara frazeologio en sachant qu’il n’y a pas un mot d’espéranto dans les deux livres, mais seulement dans l’annexe. Lepticed7 (diskuto) 06:13, 21 apr. 2023 (UTC)Reply

Ĉefpaĝo redakti

Kara! Estas maloportuna batalo ĉirkaŭ la ekzisto de Ĉefpaĝo , kiu estis plurfoje kreita kaj forigita. La problemo estas ke el aliaj projektoj la ligilo gvidis al tiu neekzistantapaĝo. Mi jam korektis kelkajn. Sed ĉu ne estas bone konservi ĝin kun alidirektilo? kial forigi alidirektilon ? Kiel malutilas havi alidirektilon? --Agloforto (diskuto) 07:49, 22 apr. 2023 (UTC)Reply

Saluton @Agloforto. Kie tiu paĝo estas ligita? Mi ankaŭ korektis kelkajn. La problemo estas ke la alidirektilo estas inter malsamaj nomspacoj. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 08:39, 22 apr. 2023 (UTC)Reply
Estis jam el Vikipedio kaj Vikivojaĝo. Mi tie korektis, sed oni devas kontroli en ĉiuj aliaj frataj projektoj. --Agloforto (diskuto) 09:03, 22 apr. 2023 (UTC)Reply

Kovrilo redakti

Mi penis aldoni la kovrilon al "Kredu min, sinjorino!" Kaj vi malfaris ĉiujn miajn redaktojn. Ĉu vi povas klarigi kial vi tiel agas, nenion pravigante? Dankas Agloforto (diskuto) 21:06, 2 maj. 2023 (UTC)Reply

@Agloforto Saluton. Ni neniam aldonas la kovrilon. Unue, kutime. Due, ĉar nia celo estas proponi tekstan version de bildaj tekstoj. Do, aldonante kovrilajn bildojn, vi ne proponas tekstan version. Trie, ĉar neniam estas "kovrilo" en la enhavtabelo. Kaj kvare, ĉar tiu aldono malfaciligas la elŝutado en pdf. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 21:28, 2 maj. 2023 (UTC)Reply

Ruslanda Adresaro redakti

Saluton, kadre de la ateliero en Rangueil, mi alŝutis en Commons la pdf-dosieron, kreis la indekson, ni rimarkis ke en la pdf-dosiero mankis la unuaj paĝoj, poste mi realŝutis bonan dosieron en Commons, ĉu vi scias kiel solvi la problemon? Aperas erarmesaĝo "Failed to initialize OpenSeadragon, no image found." Ĝis Marqnt98

‎la lasta linio ne estas korekta redakti

Saluton, en La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/11 Mi havas problemon kun la lasta linio ke ne estas kun la alian. Vi povis rigardi ? Gratulon. Ĝis. HenriLeFoll (diskuto)

Saluton @HenriLeFoll:. Mi korektis la paĝon. Verŝajne, estas la ŝablono en la suba parto kiu kreas problemon. Mi forigis la ŝablonon. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 12:20, 7 okt. 2023 (UTC)Reply
Dankon. kaj mi ne povi validigi la p12. Mi ne komprenas Kial. HenriLeFoll (diskuto) 12:29, 7 okt. 2023 (UTC)Reply
Vi ne povas validigi la paĝon ĉar vi korektas ĝin [1]. Aliulo devas validigi. Lepticed7 (diskuto) 12:34, 7 okt. 2023 (UTC)Reply
Pairko Korektis ĝin !
actudiff 2 octobre 2023 à 14:48‎ Pairko discussion contributions‎ 2 031 octets +8‎ →‎Provlegita annulerremercier Balise : Corrigée HenriLeFoll (diskuto) 12:48, 7 okt. 2023 (UTC)Reply
@HenriLeFoll Vi validigis la paĝon, sed poste, vi markis ĝin "ne provlegita". Do, vi ne povas revalidigis ĝin. Mi kontrolos la paĝon hodiaŭ. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 12:51, 7 okt. 2023 (UTC)Reply
Dankon. HenriLeFoll (diskuto) 12:56, 7 okt. 2023 (UTC)Reply

diversaj diskutoj redakti

Malapero de pluraj gravaj paroladoj de Zamenhof redakti

Mi estis tre surprizita, ĉar mi ne plu trovis iujn gravajn paroladojn de Zamenhof, inter kiuj la Parolado de Zamenhof en la unua universala kongreso kaj la Parolado de Zamenhof en la dua universala kongreso. Mi vidis ke vi forigis ilin la 7-an de novembro. Kial vi forigis ilin? Ĉu eblas restarigi ilin (kaj aliajn similajn)? Dankon Rdelre (diskuto) 10:49, 11 nov. 2023 (UTC)Reply

Saluton @Rdelre. Mi forigis tiujn paĝojn ĉar ne estas ligitaj skanaĵoj. Do, ni ne povas kontroli ĉu tiu teksto estas la parolado de Zamenhof. Se vi trovus skanaĵon, ne hezitus diri min, kaj mi restarigos tiujn paĝojn. Dum la lastaj monatoj, mi forigis centojn da paĝoj kiu ne havas skanaĵojn. Sed, se vi trovus skanaĵojn, mi restarigos ilin. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 15:28, 11 nov. 2023 (UTC)Reply
Dankon pro via respondo, kaj mi komprenas ĝin. Mi serĉos la skanaĵojn (mi jam komencis serĉi) - se mi trovas ilin mi skribos tuj al vi. Ankaŭ, mi supozas ke UEA povas havi kelkajn utilajn skanaĵojn, ĉu vi jam petis? UEA metis la paroladon de Zamenhof dum la 1-a UK en la reta materialo de la UK de Lillo, kaj verŝajne ili havas la respondan skanaĵon.
Aldone, mi ne certas ke "skanaĵo" havas nur unu signifon. Ĉu skani libron enhavantan kopion de iu teksto, originale eldonita en alia libro, en kelkaj okazoj povas taŭgi? Ĉu oni povas uzi por eksterordinaraj aŭ provizoraj celoj ŝablonon similan al en:Template:Second-hand kreita en la angla vikifontaro?
Mi kredas ke indas serĉi skanaĵojn, sed por gravaj okazoj indas ankaŭ klopodi gardi tekstojn bazitajn sur fidindaj fontoj kiuj ne estas skanaĵoj, kvankam klare markitaj kiel "malpli fidindaj".
Tio ĉi estas verŝajne diskutenda temo. Dankon Rdelre (diskuto) 10:13, 12 nov. 2023 (UTC)Reply
Denove saluton! Post iom da tempo mi malkovris ke la paroladoj menciitaj ĉi supre estas ankaŭ en la Originala Verkaro (aŭtoro Johannes Dietterle), kiu ja estas en vikifontaro. (La skanaĵo estas [2], kun publika permesilo.)
Do, la problemo estas laŭ mi solvita, sed alia problemo ekaperis. Fakte, ne estas tiom facile trovi tiujn paroladojn senpere. Mi aldonis ligilojn en la ĉefa paĝo de la Zamenhofo kiel aŭtoro.
Kiel informo alia metodo estus tiu de la pola vikifontaro, ekzemple
  • pri la parolado de LLZ en la 1-a UK: [3]
  • pri la parolado de LLZ en la 2-a UK: [4]
Sciigu min! Rdelre (diskuto) 09:51, 25 nov. 2023 (UTC) -- reviziita 10:36Reply
Saluton @Rdelre. Dankon por via eksplorado. Anstataŭ la ligiloj, kiujn vi aldonis en la paĝo de Zamenhof, mi restarigis la paĝojn, kaj transformis ilin en alidirektiloj ĉe la paĝoj de la Originala Verkaro. Tie, la kompreneblaj titoloj direktas al la tekstojn. Mi vidas en la Originala Verkaro, ke la paroladoj de Zamenhof ankaŭ aperis en gazetojn (tiu estas indikata antaŭ la parolado). Kiam ni transskribos tiujn gazetojn, ni povos transformi la alidirektilojn en apartigiloj. Tie, la multaj aperadoj de la paroladoj estas legeblaj. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 19:07, 25 nov. 2023 (UTC)Reply
Dankon al vi Rdelre (diskuto) 13:03, 26 nov. 2023 (UTC)Reply
Saluton, mi aldoniĝas al la demando, nur pli ĝenerale. Pluraj forigitaj tekstoj ne povis havi skanaĵojn, ĉar ili unuafoje aperis elektronike kaj ili estis tiel ankaŭ klare markitaj kun ligilo al la origina fonto (teorie la ekvivalento de la skanaĵo en tiu ĉi kazo povus esti la konservitaĵoj en la Interreta Arĥivo – Internet Archive). Tio koncernas almenaŭ la artikolojn el Libera Folio, kantojn de Aŭtoro:Persone kaj Gazetaraj Komunikoj (pri kies liberigo por tiu ĉi celo pledis KuboF Hromoslav ĉe UEA). Mi petas vin restarigi tiajn ĉi paĝojn.
Mi ankaŭ petas vin restarigi ĉiujn paĝojn forigitajn dum tia ĉi amasa forigado (almenaŭ de majo 2023 ĝis decembro 2023 inkluzive) kun eventuala markigo de tiaj paĝoj, kiuj nerespektas la regulojn de Vikifontaro por ke oni povu pritrakti ilian situacion kaz-po-kaze kaj doni al la originaj redaktintoj tempon por eventuala riparo de la koncerna afero. Ĉar nun ni eĉ ne scias kiom da tekstoj kaj aliaj paĝoj estis trafitaj.
Espereble ni povas trovi vojon kiel inkluzivi en nian projekton ankaŭ ciferece aperigitajn tekstojn nerompante la ĉefajn principojn de Vikifontaro – inkluzivi tekstojn esperantajn, liberajn, publikigitajn kaj neoriginalajn (krom komunumaj vikifontaraj tradukoj de neoriginalaj tekstoj). --Venca24 (diskuto) 21:22, 16 dec. 2023 (UTC)Reply
Saluton @Venca24.
Mi ne restarigos la tekstojn antaŭ ni diskutos pri tiu. Se iu bezonus la tekstojn, mi povus sendi la tekstoj al ĝi.
Mi kontraŭas la ideon, ke Vikifontaro enhavas interretajn tekstojn. Tio estas spegulretejo (kiel Internet Archive), kaj Vikifontaro ne celas tiun: nia projekto proponas ciferecigitajn tekstojn, bazitaj el skanaĵoj. La unua kialo estas, ke ni laboras kun fontoj: la transskriboj estas komparataj al skanaĵoj, en la Paĝo nomspaco. Enhavi tekstojn sen skanaĵoj estas problema por multaj kialoj: unue, ni ne enhavas la originalajn tekstojn por kompari (do, ni ne povas kontroli se estus erarojn, kaj mi trovis erarojn en titoloj, aŭtoroj, ktp.), due, se la tekstoj estus haveblaj ie, ili povus ŝanĝi sen ke ni sciu aŭ esti forigitaj sen ke ni havu kopiojn por kontroli. Mia agado estas gvidita per tiu page : Specialaĵo:PagesWithoutScans, kiun mi volas malpleni.
Eble ekzistas paĝojn, kiujn mi forigis tro rapide, ĉar mi ne trovis skanaĵojn. @Rdelre trovis kelkajn skanaĵojn por la Zamenhofaj paroladoj. Kaj mi bonkore restarigis kaj alidirektis la paĝojn. Mia celo ne estas detrui Vikifontaron. Mi nur emas proponi sanajn bazojn por konstrui esperantan bibliotekon. Kun tiu celo, mi aldonis skanaĵoj, mi ligi senskanaĵaj tekstoj al skanaĵoj (vidu la evoluon), mi ankaŭ faris tion por tradukoj, kaj mi forigis paĝojn kiuj ne povas esti ligitaj. Multaj forigitaj paĝoj estis forigitaj ĉar ili neglektas aŭtorratojn. Tiuj paĝoj estas listigitaj en la paĝo Vikifontaro:Restarigotaj tekstoj. Kelkaj longaj tekstoj sen skanaĵoj estas listigitaj en Vikifontaro:Libroj sen indekso. Mi ĉefe forigis mallongajn tekstojn. Sed per eco, interretaj paĝoj ne havas skanaĵoj. Do ili ne povas normale esti en Vikifontaro. Sed, ni povas proponi unu paĝon en kiu ni listigas aliaj retejoj kie trovi tiujn tekstojn (Libera Folio, UEA, ktp.).
Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 13:33, 21 dec. 2023 (UTC)Reply
Mi kredas ke via argumentado estas tre interesa. Aparte interesaj estas la klarigoj kiujn vi donis pri via (dankinda) laboro por aldoni skanaĵojn kaj ligilojn. Kompreneble forigi paĝojn neglektantajn aŭtorrajtojn estis necesa.
Tamen, pri aliaj el viaj paroloj ne estas klara interkonsento.
Mi, @Venca24 kaj verŝajne aliuloj havas plurajn, malsamajn dubojn. La komparo kun alilingvaj vikifontaroj povos ankaŭ helpi.
Ĉu eblas krei diskutpaĝon pri la temo?
Dankon Rdelre (diskuto) 15:11, 21 dec. 2023 (UTC)Reply
Saluton @Lepticed7 kaj @Rdelre, jes, ni starigu diskuton en la Diskutejo por la tuta komunumo por decidi ĉu ciferecaj tekstoj apartenas al VF aŭ ne. Almenaŭ la anglalingva kaj ĉeĥlingva Vikipedioj akceptas ilin, ekzemple ĉe politikaj paroloj tio ofte estas la ununura oficiala fonto – ili libre ne aperas (aŭ post kelkegaj jaroj). Krome la teksto Leĝo pri meritoj de Václav Havel estis komunuma traduko el la ĉeĥlingva Vikifontaro kio estas priskribita kiel ebla vojo por kontribui al VF laŭ ĝia helpopaĝo kaj verŝajne ne estis la ununura forigita de tiu speco. Komunumaj tradukoj ankaŭ ne povas nature havi skanaĵojn, sed komunuma tradukado estas permesata ĉe VF. --Venca24 (diskuto) 18:38, 5 jan. 2024 (UTC)Reply

Adiaŭa letero de Stefan Zweig redakti

Mi gratulas ke vi konformigis la adiaŭan leteron al vikifontaraj kutimoj. Tamen mi bedaŭras ke la bildo de la letero ne plu aperas. Ĝi ne nur estas teksta dokumento, sed historia dokumento, la lasta manskribaĵo de ST. Z. Vidu de:Abschiedsbrief Stefan Zweigs Agloforto (diskuto) 22:14, 6 dec. 2023 (UTC)Reply

Saluton @Agloforto. Mi aldonis la bildon al la paĝo. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 12:06, 7 dec. 2023 (UTC)Reply

Forigo de ĉiuj miaj tekstoj redakti

Saluton! Mi ĵus rimarkis ke vi forigis ĉiujn miajn tekstojn. Kial? RG72 (diskuto) 11:54, 11 dec. 2023 (UTC)Reply

Saluton @RG72, mi forigis viajn tekstojn, ĉar Vikifontaro estas nek retejo por publikigi viajn tekstojn, nek spegulo de persona blogo. Vikifontaro enhavas eldonitajn tektsojn, kaj proponas transskribojn bazitajn el skanaĵoj. Ĉar viaj tekstoj nek estas eldonitaj tekstoj, nek havas skanaĵojn, mi forigis tiujn. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 12:14, 11 dec. 2023 (UTC)Reply
Mi aldonis tekstojn, kiuj estis publikigitaj en mia blogo sub libera licenco. Ĉu mi ĝuste komprenas ke Vikifontaro publikigas nur tekstojn eldonitajn surpapere, sed ne elektronike? RG72 (diskuto) 12:16, 11 dec. 2023 (UTC)Reply

Ivan Naumov redakti

Kial vi forigis la paĝon? VladimirPF (diskuto) 14:16, 25 dec. 2023 (UTC)Reply

Saluton @VladimirPF. Mi forigis la paĝon kaj liajn tekstojn ĉar tio estas verŝajne neglekto de aŭtorrajto. La aŭtoro estas ankoraŭ vivanta, kaj mi ne trovis pruvojn, ke li publikigis lian verkon en libera permesilo. Se vi havus tiun pruvon, mi restarigus la paĝojn. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 14:24, 17 jan. 2024 (UTC)Reply
Via "Verŝajno" estas erara opinio - la aŭtoro permesis la publikadon per litero al OTRS. Vi eĉ ne penis esplori la problemon, ne sinturnis al mi, al la ŭtoro de la paĝo. Do, mi dubas pri via rajto plu agi. VladimirPF (diskuto) 10:50, 8 feb. 2024 (UTC)Reply
Saluton @VladimirPF. Vi pravas kaj mi pardonpetas. Mi restarigis la tekstojn. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 10:58, 13 feb. 2024 (UTC)Reply