Atta Troll/IV
Ronceval’, vi nobla valo!
Kiam aŭdas mi la nomon,
Ekodoras en animo
La perdita blua floro!
Sonĝe ekaperas bildo,
Foriĝinta de jarmiloj,
Kaj okuloj de fantomoj
Min rigardas, min timigas.
Krakas glavoj! Jen batalas
Sarazen’ kun nobla franko,
Malespere, kvazaŭ sange
Ektrumpetas korn’ Rolanda.
En la valo Roncevala,
Iom de Rolanda Breĉo —
Jen la nom’, ĉar la heroo,
Por trabati al si vojon,
Per la bona glav’ Duranda
Tiom furioze hakis
En la rokon, ke la signoj
Restis ĝis la nuna tago —
Jen, en intermonto larĝa,
Plenkovrita de arbuskoj
El abioj, tre kaŝite,
Estas la kavern’ de Atta.
Jen, en rondo familia,
Li ripozas de laciĝoj
De l’ forkuro kaj de l’ penoj
Pro l’ migrado tra ta mondo.
Dolĉrevido! Siajn idojn
Trovis li en la kaverno,
Kie ilin naskis Mumma:
Filojn kvar, filinojn du.
Bonlekitaj ursidinoj
Kun hararo ore-blonda;
Kaj la buboj — brunuletoj,
Kun escepto de l’ plej juna;
Tiun lastan, — tutnigrulon, —
Amis pleje la patrino
Kaj orelon unu mordis
De la kapo kaj ĝin manĝis.
Estas li junul’ genia,
Tre dotita gimnastike;
Kaprenversojn li plenumas
Laŭmodele kiel Maßmann.[1]
Kiel filo de la lando
Amas li la ursan lingvon
Kaj malŝatas la ĵargonon
De la Grekoj aŭ Romanoj.
La naturon tre amante,
Li rifuzas ĉiun sapon
Kaj la lukson de lavado, —
Kiel niaj karinfanoj.
Plej genie li sin montras,
Surgrimpante la arbegon,
Kiu laŭ la kruta roko
Alten kreskas el profundo,
Kaj atingas ĝis la supro,
Kie la ursaro nokte
Kolektiĝas ĉe la patro
Kaj ludetas petoleme.
Tiam ŝatas la urspatro
Rakontadi al la idoj,
Kion en la vasta mondo
Li ekvidis kaj suferis,
Preskaŭ kiel Odiseo, —
Nur kun jena diferenco,
Ke la ino kunvojaĝis,
Lia nigra Penelope.
Tre volonte li rakontas
Ankaŭ pri la aplaŭdado,
Kiun li pro danca arto
Iam ĝuis de la homoj.
Li asertas: senescepte
Lin admiris rigardantoj,
Kiam li publike dancis
Ĉe la sonoj de sakfluto.
Kaj precipe sinjorinoj, —
Spertulinoj en la arto, —
Furioze aplaŭdadis
Kaj favore okulumis.
Ho vanteco de artisto!
La buŝegon grimacigas
Kun rikan’ la eksdancisto,
Memorante pasintaĵojn.
Pro entuziasmo tikla
Li ekpruvos per ekzemplo,
Ke ne fanfarul’ li estas,
Sed dancisto vere grava.
Do subite li leviĝas,
Kaj sur postaj la piedoj
Kiel iam li ekdancas
La gavoton preferatan.
Mute, malfermitabuŝe,
Alrigardas la ursidoj,
Kiel patro tien, reen
Saltas en la luna brilo.
- ↑ Germana majstro de gimnastikarto. La trad.