Nova Esperanto - Biblioteko


No 10
Heinrich Heine
Atta Troll
Somernokta Sonĝo
Traduko de
Zanoni

1925
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.
Berlin & Dresden


Noto de l’ tradukinto

Hodiaŭ mi prezentas al la Esperantistoj tradukon de „Atta Troll“, unu el la plej rimarkindaj poeziaĵoj de Heinrich Heine. La poeto mem nomis ĝin „la lasta arbarkanto romantika“. La antaŭparolo al tiu ĉi poemo, skribita de l’ aŭtoro mem, enhavas ne nur klarigojn pri ĝia poezia motivo, sed ankaŭ tre interesajn konstatojn pri la kaŭzoj, kiuj devigis la poeton, forlasi sian patrolandon. Ni vidas, ke Heine ne estis „transkurinto“, sed ekzilito. Per tio la fabelo pri lia „amfibieco“, elpensita de liaj kontraŭuloj, unu fojon por ĉiam estas entombigita.

En Majo 1925.
Zanoni


Atta Troll
Somernokta Sonĝo
Moto:„El la brilanta, blanka tendo el tul’
Paŝas batalpretigite princa nigrul’;
Tiel el brila nubaro la lun’
Eliĝas mallume en nokt’ de aŭtun’.“
(„Negra Princo“ de Ferd. Freiligrath.)
Antaŭparolo

„Atta Troll“ estiĝis en la malfrua aŭtuno de l’ jaro 1841a kaj parte estis presata en „Elegante Welt“ („Eleganta Mondo“), kiam mia amiko Heinrich Laube denove estis redaktoro de tiu ĵurnalo. Enhavo kaj formo estis adaptotaj al la modestaj bezonoj de la nomita ĵurnalo; mi skribis provizore nur la ĉapitrojn preseblajn, kaj eĉ ili suferis multajn ŝanĝojn. Mi havis la intencon, eldoni la tuton en pli posta kompletigo, sed restadis la laŭdinda intenco kaj, — kio okazis al ĉiuj grandaĵoj de la germanoj, ekz. al la Katedralo Kolonja, la „dio de Schelling“, la prusa konstitucio ktp., — tio sama okazis ankaŭ al „Atta Troll“ — ĝi neniam finiĝis. En tia nefinita formo, akcepteble koncizigita kaj rondigita nur ekstere, mi ĝin transdonas hodiaŭ al la publiko, obeante instigon, kiu vere ne venas el interne.

„Atta Troll“ estiĝis, kiel mi diris, en la malfrua aŭtuno de l’ jaro 1841a, kiam la granda ribelantaro („Emeute“), kiam la plej diverskoloraj kontraŭuloj, konspirintaj kontraŭ mi, ne tute ankoraŭ ĉesis brui. Tio estis tre multnombra ribelantaro („Emeute“), kaj neniam mi estus supozinta, ke Germanujo produktas tiom da putraj pomoj, kiom tiutempe trafis mian kapon! Nia patrolando estas benita lando; tie ja ne kreskas citronoj kaj oraj oranĝoj, ankaŭ la laŭro nur pene kaj kriple kreskas sur germana teritorio, sed putraj pomoj prosperas ĉe ni kun ĝojiga abundeco, kaj ĉiuj niaj grandaj poetoj „sciis kanti pri tio kanton“. Kiam, helpe de tiu persekutado, mi estis perdonta kronon kaj kapon, mi perdis nek tiun ĉi nek tiun, kaj la absurdaj kulpigoj, per kiuj oni ribeligis kontraŭ mi la popolamason, ĉesis de tiu tempo plene kaj senefike, tiel ke mi ne bezonis humiliĝi per defendaj kontraŭdiroj. La tempo plenumis mian pravigon, kaj ankaŭ la koncernaj registaroj germanaj — kun danko mi devas tion konstati — tiu-rilate akiris pri mi meritojn! La arestordonoj, kiuj tuj de la germana limo, je ĉiu stacio, sopire atendas la revenon de l’ poeto, ĉiujare estas renovigataj je la sankta kristnaska tempo, kiam sur la kristnaskarboj brilas la konfidigaj kandeletoj. Pro tia malcerteco de l’ vojoj la vojaĝado sur germana teritorio fariĝis al mi vere abomena; jen kial mi festas mian kristnaskon en fremda lando, kaj ankaŭ en fremda lando, ekzilite, mi finos miajn tagojn. La bravaj batalantoj por lumo kaj vero, kiuj min kulpigis pri amfibieco kaj servemaĉo, intertempe vivas tre sekure en la patrolando kiel bone salajrataj ŝtatservistoj aŭ kiel altranguloj de gildo, aŭ kiel konstantaj gastoj de klubo, kie ili vespere sin refreŝigas patriote per vinbera suko de l’ Rejno kaj per „marumitaj slesvigo-holstein’aj“ ostroj.

Kun speciala intenco mi ĉi supre menciis, en kiu periodo estiĝis „Atta Troll“. Tiutempe prosperis la tielnomata politika poeziarto. La opozicio, kiel Ruge diras, vendis sian ledon kaj fariĝis poezio. La muzoj ricevis la severan ordonon, de nun ne plu vagadi mallabore kaj ventanime, sed preni okupon patriotan ekz. kiel provizistinoj de la libereco aŭ kiel lavistinoj de la kristana-germana nacieco. Naskiĝis en la germana bardaro tiu patoso vaga kaj senfrukta, tiu senutila nimbo de entuziasmo, kiu „malatentante la morton“ sin ĵetis en oceanon de ĝeneralaĵoj, kaj kiu min ĉiam memorigis pri la amerika maristo, kiu tiom ekstaze entuziasmiĝis por generalo Jackson, ke iam li saltis de la pinto de masto en la maron, kriante: „Mi mortas por generalo Jackson!“ Vere, kvankam ni germanoj ankoraŭ ne posedis ŝiparon, ni tamen jam havis multajn entuziasmajn maristojn, kiuj „mortis por generalo Jackson“ — per versoj kaj prozo. Tiam la talento estis tre malŝatata kvalito, ĉar ĝi supozigis suspekton pri senkaraktereco. Fine, post miljara cerbumado, la enviema senpotenceco trovis sian armilegon kontraŭ la trokuraĝaĵoj de l’ geniulo: ĝi trovis la antitezon inter talento kaj karaktero. Estis preskaŭ persona flataĵo por la amaso, kiam ĝi aŭdis la aserton: la karakteruloj estas ja ordinare malbonaj muzikistoj, sed male la bonaj muzikistoj estas kutime tute ne karakteruloj; do „havi difinitan opiniaron“ estas la ĉefafero en la mondo, ne la muziko! Malplenaj kapoj nun rajte obstinis pri sia plena koro, kaj „havi opiniaron“ fariĝis „atuto“. Mi rememoras pri tiutempa verkisto, kiu aljuĝis al si specialan meriton pro tio, ke li estis malkapabla verki. Pro sia ligneca stilo li ricevis arĝentan honorpokalon.

Pro la eternaj dioj! — tiutempe estis plej grave, defendi la ne fordoneblajn rajtojn de l’ spirito kaj precipe en la poezio. Kiel tiu defendado estis la ĉefa tasko de mia vivo, tiel mi ĝin malplej multe forgesis en ĉi tiu poemo; same ĝia tono kiel ĝia enhavo estas protesto kontraŭ la plebiscitoj en la taga gazetaro. Kaj efektive, jam la unuaj fragmentoj, presitaj el „Atta Troll“, ekscitis la galon de miaj karakterherooj, miaj „romanoj“, kiuj min kulpigis ne nur pri literatura, sed ankaŭ pri socia malprogresemo, eĉ pri mokado kontraŭ plej sanktaj homarideoj.

Koncerne la estetikan valoron de mia poemo: mi volonte pri ĝi rezignis kaj faras tion ankoraŭ nun; mi ĝin skribis je miaj propraj ĝojo kaj plezuro, en la kaprica sonĝmaniero de tiu romantika skolo, en kiu mi travivis miajn plej agrablajn jarojn de junaĝo kaj fine batis la skolestron. En tiu ĉi rilato mia poemo eble estas riproĉinda. Sed vi mensogas, Brutus, vi mensogas, Cassius, kaj ankaŭ vi mensogas, Asinius, asertante, ke mia mokado trafas tiujn ideojn, kiuj estas valora akiraĵo de l’ homaro, kaj por kiuj mi mem tiom batalis kaj suferis! Ne, — ĝuste tial, ĉar tiuj ideoj konstante sin prezentas al la poeto en plej brila klareco kaj grandeco, tiom pli nekontraŭstareble lin kaptas ridemo, kiam li vidas, kiel krude, maldelikate kaj mallerte tiuj ideoj povas esti interpretataj. Tiaokaze li ŝercas kvazaŭ pri ilia laŭepoka „ursa felo“. Ekzistas speguloj, facetitaj tiom erarige, ke eĉ Apollo en ili vidiĝas kiel karikaturo kaj instigas al ridado. Sed tiuokaze ni ridas nur pri la karikaturo, ne pri la dio.

Ankoraŭ unu vorton. Ĉu necesa estas speciala protesto kontraŭ tio, ke la parodio je poemo de Freiligrath, kiu kelkaloke elridas petole el „Atta Troll“, kaj kvazaŭ formas ĝian komikan bazon, neniel celas malindigi la poeton? Mi lin tre ŝatas, precipe nun, kaj mi lin opinias unu el la plej gravaj poetoj, kiuj aperis en Germanujo post la Julia revolucio. Lian unuan kolekton de poemoj mi vidis nur tre malfrue, t. e. ĝuste en la tempo, kiam estiĝis „Atta Troll“. Eble mia tiama animstato kaŭzis, ke precipe „Negra Princo“ min impresis tiom gajige. Cetere oni gloras ĉi tiun poemon kiel lian plej bonan.

Por legantoj, kiuj tute ne konas la poemon — tiaj eble ekzistas en Ĉinujo kaj Japanujo, eĉ ĉe la bordoj de Nigero kaj Senegalo — por ili mi rimarkigas, ke la „Negra Reĝo“, kiu en la komenco de l’ poemo eliĝas el sia blanka tendo kvazaŭ luneklipso, havas ankaŭ nigran amatinon, super kies nigra vizaĝo balanciĝas blankaj strutplumoj. Sed militkuraĝe li ŝin forlasas; li iras en negrobatalon, kie bruas la tamburo kun pendantaj skeletkranioj — ve, li trovas tie sian nigran Waterlo’on kaj estas vendata de la venkintoj al la blankuloj; tiuj trenas la noblan afrikanon ĝis Eŭropo, kaj tie ni lin retrovas en la servo de vaganta cirka rajdistaro, kiu okaze de siaj artprezentadoj konfidis al li la turkan tamburon. Jen li staras malgaje kaj serioze antaŭ la eniro al la rajdejo, tamburante, sed dum la tamburado li pensas pri sia iama grandeco, li rememoras, ke iam li estis absoluta monarĥo ĉe la bordoj de l’ malproksima, malproksima Nigero, kaj ke li ĉasadis leonojn kaj tigrojn:
„Eklarmas la okul’; sed li atake
Tamburon batis, ke ĝi krevis krake.“

Skribita en Paris, en Decembro 1846.

Heinrich Heine


Ĉapitro I


Borderite de montaro
Kun obstinaj, pintaj suproj,
Per torentaj akvofaloj
Enlulite, kvazaŭ sonĝe,

Kuŝas vale la ĉarmega
Cauterets. La blankaj domoj
Kun balkonoj; belulinoj
Staras jen kaj kore ridas.

Ride ili rigardadas
Sur la vivan foirejon,
Kie dancas la geursoj
Ĉe la sonoj de sakfluto.

Atta Troll kaj lia ino,
Kun la nomo Nigra Mumma,
Jen dancadas, kaj ĝojkrias
Pro admiro la Baskanoj.

Serioze, kun „grandezza”
Dancas nobla Atta Troll,
Sed al vila la edzino
Mankas digno, mankas deco.


Iufoje al mi ŝajnas,
Ke ŝi iom „kankanumas”
Kaj per fia postaĵmovo
Memorigas „Grand’ Chaumière”.

Eĉ la brava ursdresisto,
Kiu gvidas ŝin katene,
Sentas la senmoralecon
De ĉi tiu dancmetodo.

Do kelkfoje li regalas
Ŝin per fortaj vipobatoj,
Kaj ekmuĝas Nigra Mumma,
Ke resonas la montaro.

Tiu ursdresisto portas
Ses Madonojn sur ĉapelo
Pinta, kiuj lin gardadu
De pafkugloj aŭ — pedikoj.

Super lia ŝultro pendas
Je ornam’ altarkovrilo,
Prezentanta la mantelon,
Sub ĝi — pistoleg’, ponardo.

Estis li monaĥ’ junaĝe,
Poste estro de rabistoj;
Por kunigi ambaŭ farojn,
Li ekservis ĉe Don Carlos.

Kiam Carlos devis fuĝi
Kun la tuta tablorondo,
Kaj la kavaliroj serĉis
Profesion pli honestan, —


(Verkistiĝis eĉ Ŝnaphanski) —
Nia kavalir’ fariĝis
Ursdresist’, trapasis landon
En kunec’ de Troll kaj Mumma.

Kaj li igas ilin danci
Ĉe foiroj kaj ĉe festoj; —
Nun en Cauterets publike
Dancas Atta Troll katene.

Atta Troll, vivinte iam
Kiel princo en dezerto,
Sur liberaj montosuproj,
Dancas nun por popolaĉo.

Eĉ por mono malŝatinda
Li nun dancas, kiu iam
Sin sentadis kiel estro
De majesta sovaĝejo.

Memorante pri junaĝo,
Pri estreco nun perdita,
Li ekmuĝas pro kolero
Kaj pro honto en animo.

Malserene kiel „Negra
Princo” (vidu Freiligrath!)
Li rigardas kaj kolere
Li ekfuŝas la dancadon.

Sed anstataŭ simpatio
Li rikoltas nur ridadon.
Eĉ Juljeto de l’ balkono
Ridas pri la groteskulo;


Ĉar Juljet’ ne havas koron
En la brusto; nur eksteren
Kiel franca in’ ŝi vivas,
Kun ĉarmega eksteraĵo.

Rigardaro ŝia estas
Dolĉa ret’, en kies maŝoj
Nia koro kvazaŭ fiŝo
Kaptumiĝas baraktante.



Ĉapitro II


Ke — laŭ Freiligrath — Negrula
Princo batas la tamburan
Ledon, ĝis pro energio
Ĝi rompiĝas sonegante:

Tio estas emocia
Por oreloj kaj la koro, —
Sed imagu, ke subite
Urso sin senkatenigas!

La muziko, la ridado
Eksilentas; timkriante
La popolo diskuregas,
Sinjorinoj ekpaliĝas.

Jen, de sia sklavkateno
Sin subite forŝiregis
Atta Troll. Per grandaj saltoj
Forkurante tra la stratoj —


(Ĉiu cedas lin ĝentile) —
Li surgrimpas siajn rokojn,
Moke rigardante valen,
Kaj foriĝas en montaro.

Sur malplena foirejo
Solaj restas Nigra Mumma
Kaj dresisto. Furioze
Li forĵetas la ĉapelon,

Ĝin surpaŝas, — piedpremas
La Madonojn! La kovrilon
Li forŝiras de la ŝultro,
Malbenante la maldankon,

La maldankon de la urso,
Ĉar kun Atta Troll li agis
Ĉiam nepre nur amike,
Instruante lin dancadi.

Nur al li la besto ĉion
Ŝulde dankis, eĉ la vivon;
Ĉar monsumon, proponitan
Por la felo, li rifuzis.

Kompatindan Nigran Mumma’n,
Kiu mute en doloro
Sur la postaj piedegoj
Kvazaŭ petis pri pardono,

Nun ektrafas la kolero
Furioza de l’ dresisto.
Li ŝin batas kaj per vortoj
Ŝin ofendas elinferaj. —


Tio estis en belega
Varma tago de somero,
Kaj la nokto ĝin sekvinta
Estis milda kaj freŝiga.

La duonon de la nokto
Mi pasigis surbalkone;
Staris apud mi Juljeto,
Rigardante al la steloj.

Ŝi sopiris: „Ho, la stelojn
Mi plej ŝatas en Parizo,
Kiam ili vintranokte
Speguliĝas en la koto.”



Ĉapitro III


Sonĝo de somera nokto!
Estas mia kant’ sencela
Kiel amo, kiel vivo
Kiel Dio kaj la mondo.

Nur pro propra korinklino,
Galopante aŭ flugante,
Erarvagas mia kara
Pegasuso-fabelulo.

Ĝi ne estas virtoplena
Ĉevalaĉo de l’ burĝaro,
Nek ĉevalo porpartia,
Blekeganta kun patoso!

Estas oraj la hufetoj
De la blanka ĉevaleto;
Kaj la perlajn kondukilojn
Mi petole malstreĉigas.

Ien ajn min portu fluge
Laŭ la kruta vojo monta,
Kie akvofaloj muĝe
Nin avertas je l’ abismo.

Portu min tra mutaj valoj,
Kie staras kverkoarboj,
Kaj el la radikoj fontas
Dolĉabunde la fabeloj.

Lasu trinki min, — okulojn
Malsekigi — mi sopiras
Je mirakla akvo klara,
Vidiganta, sciiganta!

Ĉesas la blindeco! Vidas
Mi profundan intermonton:
Jen kavern’ de Atta Troll! —
Mi komprenas liajn vortojn!

Strange! Kiom bonkutima
Al mi ŝajnas ursa lingvo!
Ĉu ne aŭdis mi la sonojn
Iam en la hejmolando?

Ĉapitro IV

Ronceval’, vi nobla valo!
Kiam aŭdas mi la nomon,
Ekodoras en animo
La perdita blua floro!

Sonĝe ekaperas bildo,
Foriĝinta de jarmiloj,
Kaj okuloj de fantomoj
Min rigardas, min timigas.

Krakas glavoj! Jen batalas
Sarazen’ kun nobla franko,
Malespere, kvazaŭ sange
Ektrumpetas korn’ Rolanda.

En la valo Roncevala,
Iom de Rolanda Breĉo —
Jen la nom’, ĉar la heroo,
Por trabati al si vojon,

Per la bona glav’ Duranda
Tiom furioze hakis
En la rokon, ke la signoj
Restis ĝis la nuna tago —

Jen, en intermonto larĝa,
Plenkovrita de arbuskoj
El abioj, tre kaŝite,
Estas la kavern’ de Atta.

Jen, en rondo familia,
Li ripozas de laciĝoj
De l’ forkuro kaj de l’ penoj
Pro l’ migrado tra ta mondo.

Dolĉrevido! Siajn idojn
Trovis li en la kaverno,
Kie ilin naskis Mumma:
Filojn kvar, filinojn du.

Bonlekitaj ursidinoj
Kun hararo ore-blonda;
Kaj la buboj — brunuletoj,
Kun escepto de l’ plej juna;

Tiun lastan, — tutnigrulon, —
Amis pleje la patrino
Kaj orelon unu mordis
De la kapo kaj ĝin manĝis.

Estas li junul’ genia,
Tre dotita gimnastike;
Kaprenversojn li plenumas
Laŭmodele kiel Maßmann.[1]

Kiel filo de la lando
Amas li la ursan lingvon
Kaj malŝatas la ĵargonon
De la Grekoj aŭ Romanoj.

La naturon tre amante,
Li rifuzas ĉiun sapon
Kaj la lukson de lavado, —
Kiel niaj karinfanoj.


Plej genie li sin montras,
Surgrimpante la arbegon,
Kiu laŭ la kruta roko
Alten kreskas el profundo,

Kaj atingas ĝis la supro,
Kie la ursaro nokte
Kolektiĝas ĉe la patro
Kaj ludetas petoleme.

Tiam ŝatas la urspatro
Rakontadi al la idoj,
Kion en la vasta mondo
Li ekvidis kaj suferis,

Preskaŭ kiel Odiseo, —
Nur kun jena diferenco,
Ke la ino kunvojaĝis,
Lia nigra Penelope.

Tre volonte li rakontas
Ankaŭ pri la aplaŭdado,
Kiun li pro danca arto
Iam ĝuis de la homoj.

Li asertas: senescepte
Lin admiris rigardantoj,
Kiam li publike dancis
Ĉe la sonoj de sakfluto.

Kaj precipe sinjorinoj, —
Spertulinoj en la arto, —
Furioze aplaŭdadis
Kaj favore okulumis.

Ho vanteco de artisto!
La buŝegon grimacigas
Kun rikan’ la eksdancisto,
Memorante pasintaĵojn.

Pro entuziasmo tikla
Li ekpruvos per ekzemplo,
Ke ne fanfarul’ li estas,
Sed dancisto vere grava.

Do subite li leviĝas,
Kaj sur postaj la piedoj
Kiel iam li ekdancas
La gavoton preferatan.

Mute, malfermitabuŝe,
Alrigardas la ursidoj,
Kiel patro tien, reen
Saltas en la luna brilo.



Ĉapitro V

Ĉe la siaj, en kaverno
Kuŝas en melankolio
Atta Troll, — kaj suĉetante
La piedojn, li murmuras:

„Mumma, Mumma, nigra perlo,
Kiun en la mar’ de l’ vivo
Mi ekkaptis, — en la maro
De la vivo mi vin perdis!

Ĉu mi iam vin revidos,
Aŭ nur trans la nigra tombo,
Kie, terliberigite,
Via korp’ idealiĝos?

Ho, antaŭe mi dezirus
Leki foje vian buŝon,
Tiel belan, tiel dolĉan,
Kvazaŭ per miel’ ŝmiritan.

Ankaŭ mi dezirus flari
Ree la odoron propran
Al la kara Nigra Mumma,
Ĉarman kiel rozaromo.

Sed ho ve! sopiras Mumma
En katenoj de la bando,
Kies nomo estas: homo,
Pretendanta mondestrecon.

Mil diabloj! Tiuj homoj,
Tiuj ĉefaristokratoj,
Malestimas la bestaron
Arogante kaj fiere,

Rabas niajn inojn, idojn,
Katenumas, eĉ mortigas
Nin, por fimarĉandi
Nian felon, nian korpon.

Kaj laŭdire ili rajtas
Fari tiajn malbonagojn, —
Kaj precipe kontraŭ ursoj, —
„Homaj rajtoj“ ili diras.

Homaj rajtoj! Homaj rajtoj!
Kiu ilin al vi donis?
Certe la natur’ neniam, —
Ĝi ne estas malnatura!

Homaj rajtoj! Homaj rajtoj!
Kiu ilin al vi donis?
Certe la prudent’ neniam, —
Ĝi ne estas malprudenta!

Homoj, ĉu pli bonaj estas
Vi ol ni, ĉar la manĝaĵojn
Vi kuiras aŭ grasfritas? —
Ni formanĝas ilin krudaj, —

Sed la fina rezultato
Estas sama — la manĝaĵoj
Ne nobligas; nobla estas,
Kiu sentas, agas noble.

Homoj, ĉu pli bonaj estas
Vi ol ni, ĉar la sciencon
Kaj la arton vi posedas? —
Ni ne estas malsaĝuloj.

Ĉu ne estas saĝaj hundoj,
Eĉ ĉevaloj, kalkulantaj
Tre ekzakte? Ĉu leporoj
Ne tamburas kontentige?

Ĉu kastoroj ne eltrovis
Specon de hidrostatiko?
Ĉu ne al la cikonioj
Oni dankas la klisteron?

Ĉu azenoj ne kritikas?
Ĉu simioj ne aktoras?
Ĉu pli bona mimikisto
Estas ol la mara kato?

Ĉu ne kantas najtingaloj?
Ne poetas Freiligrath?
Kiu la leonon glorus
Pli fidele ol kamel’?

En dancart’ mi mem sukcesis
Same kiel sinjor’ Raumer[2]
En verkarto; ĉu pli bone
Verkas li ol dancas mi?

Homoj, ĉu pli bonaj estas
Vi ol ni, ĉar vian kapon
Vi altigis? Sed enkape
Malaltiĝas viaj pensoj!

Homoj, ĉu pli bonaj estas
Vi ol ni, ĉar via haŭto
Estas glata? Tiun econ
Havas ankaŭ la serpentoj.

Ho, dukruraj vi serpentoj,
Mi komprenas, kial vi
Portas vestojn! Fremdalane
Kaŝas vi serpent-nudecon!

Idoj! Gardu vin de tiuj
Miskreitaj senharuloj!
Idinetoj! Ho ne fidu
Al homaĉ’ kun pantalonoj!“ —

Plu ne volas mi raporti
Pri la egalec’-manio
De la urso, — kalumnioj
Kontraŭ nia homa gento;

Ĉar finfine mem mi estas
Ankaŭ homo, — ne ripeti
Volas mi la sensencaĵojn
Ofendantajn la honoron.

Jes, mi estas hom’, — pli bona
Estas mi ol best’ alia;
Denaskiĝajn interesojn
Mi neniam malkonfesos.

En batal’ kun best’ alia
Mi fidele batalados
Por la homo, por la sanktaj
Denaskiĝaj homorajtoj!



Ĉapitro VI

Tamen estos ne senfrukte
Por la homo, kiu estas
Best’ pli alta, ke li sciu,
Kion pensas malaltuloj.

Jes, malalte en malhelaj
Sferoj de la sociaĉo,
En malaltaj, bestaj rondoj,
Regas nur mizer’ kolera.

Kio laŭ naturscienco,
Same ankaŭ kutimrajte
Ĉiam estis de jarmiloj, —
Oni neas arogante.

La gepatroj inspiradas
Al la idoj la eraron,
Minacantan la kulturon
Kaj surteran humanecon.

„Idoj“ — Atta Troll murmuras,
Sin turnante tien, reen
Sur kuŝejo sentapiŝa —
„Nia estas l’ estonteco!

Se urs’ ĉiu, ĉiuj bestoj
Pensus same kiel mi,
Per komunaj fortoj certe
Ni ja venkus la tiranojn.

Ekrilatus porkoviro
Kun ĉeval’, la elefanto
Volvus frate sian rostron
Ĉirkaŭ kornon de virbovo;

Urs’ kaj lup’ ĉiukoloraj,
Ŝaf’, simio, eĉ leporo
Agus kune iomtempe,
Kaj la venko ne malestus.

Unuiĝo, unuiĝo
Estas urĝa la bezono!
Unuope ni sklaviĝas,
Kuniĝinte ni ekvenkos!

Unuiĝo, unuiĝo!
Falos la reĝim’ ĝisnuna
Monopola! Kaj ni fondos
Regnon de la tutbestaro.

Fundamento: Egaleco
De la tuta kreitaro,
Kaj rilate dogman kredon
Kaj la felon kaj odoron.

Nepra egalec’! Azeno
Ĉiu iĝu altrangulo,
Sed leono kun la sako
Trotu al la muelejo.

Pri la hundo, — nu, ĝi estas
Ja servema servutulo,
Ĉar la homo dum jarmiloj
Ĝin agumis kiel hundon; —

Sed en nia nova ŝtato
Ni al ĝi redonos ĝiajn
Rajtojn nepre pravigitajn,
Kaj ĝi baldaŭ plinobliĝos.

Eĉ la judoj nepre ĝuu
Plenan rajton de l’ burĝaro;
Ili estu egalrangaj
Al aliaj mamobestoj.

Nur dancadon foirejan
Al hebre’ mi malpermesos;
Pro la intereso arta
Vi komprenos la postulon.

Ĉar instinkto por la stilo,
Plastikeco de la movoj
Mankas ja al tiu gento, —
Arton ili kompromitus.“



Ĉapitro VII

En malhela la kaverno
Kaŭras inter siaj idoj
Atta Troll, la mizantropo,
Kaj kolere li murmuras:

„Homoj, monstroj vi mokemaj,
Vi ridetu! De l’ rideto
Kaj de via jugo fine
Grandatage ni seniĝos!

Min plej forte ofendadis
La grimaco dolĉacida
Ĉirkaŭ via buŝ’, — rideto
Homa vere min mallogas.

Kiam en la blankvizaĝo
Mi ekvidis la grimacon,
Ektordiĝis en la ventro
La intestoj pro indigno.

Vere, pli impertinente
Ol per vortoj sin malkaŝas
Per la homa ridetado
Lia karaktero falsa.

Ĉiam ili ridetadas!
Eĉ, se laŭ konvena moro
Taŭgus plenseriozeco:
En la ama festmomento!

Ĉiam ili ridetadas!
Eĉ dancante; tiel ili
Sensanktigas tiun arton,
Kiu devus resti kulto.

Iam dancado estis
Sankta ago de la kredo;
Ĉirkaŭ la altaron dancis
Iam la pastraro sankta.

Ĉirkaŭ Sanktan Keston dancis
Iam juda reĝ’ Davido.
Danco estis Dia Servo,
Estis preĝo per la kruroj!

Tiel ankaŭ mi komprenis
La dancadon, kiam foje
Mi ekdancis ĉe foiro
Kaj rikoltis aplaŭdadon.

Aplaŭdado, mi konfesas,
Plaĉis ja al mia koro,
Ĉar akiri aplaŭdadon
Malamikan eĉ, ĝojigas!

Sed eĉ en ekstazo arta
Ili ĉiam ridetadas;
Eĉ dancarto ne efikas
Je ilia frivoleco!“



Ĉapitro VIII

Kelka virtoplena burĝo
Inter ni malbonodoras,
Dum kortuloj per lavendo
Sin parfumas aŭ per ambro.

Estas veraj virgulinoj,
Odorantaj je sapaĉo,
Dum malĉastulinoj ofte
Lavas sin per rozoleo.

Do ne nazon grimacigu,
Pro naŭzem’, se la kaverno
De la urs’ ne memorigas
Pri aromoj orientaj.

Kun mi restu en haladzo,
En la naŭza fiodoro,
Kie, kvazaŭ el nubaro,
Patro diras al la filo:

„Fil’, fileto malplej aĝa,
Metu unu la orelon
Al la buŝ’ de via patro,
Por ensorbi liajn vortojn!

Gardu vin de homaj pensoj,
Mortigantaj korpon, koron;
Inter ĉiuj homoj estas
Eĉ ne unu vera homo!

Eĉ germanoj, iam bonaj,
Eĉ la filoj de Tujskio,
Niaj fratoj el pratempo, —
Ĉiuj, ĉiuj degeneris.

Senkreduloj, sendiuloj
Ili estas: ateistoj; —
Fil’, fileto, gardu vin
Kontraŭ Feuerbach kaj Bauer!

Ne fariĝu ateisto,
Fia urso sen respekto
Al Kreinto, — jes Kreinto
Bone kreis Universon!

En altaĵo sun’ kaj luno,
Eĉ la steloj (la vosthavaj
Same kiel la senvostaj)
Pruvas Lian potencegon.

En profundo: lando, maro
Estas eĥ’ de Lia gloro;
Ĉiu ajn estaĵo tera
Laŭdas Liajn belegaĵojn.

Eĉ plej eta feltpediko
En la barb’ de pilgrimanto
Partoprenas laŭdkantante
La iradon tra la mondo!

Supre en la steltendaro
Sur belega, ora trono,
Mondregante kaj majeste,
Sidas blanka urs’ kolosa.

Senmakula, brile-blanka
Estas lia fel’; la kapon
Kron’ ornamas diamanta,
Tralumanta la ĉielon.

Envizaĝe: harmonio
Kaj de l’ penso mutaj agoj;
Per la sceptro nur li gestas
Kaj la sferoj sonas, kantas.

Ĉepiede sidas pie
Urs-sanktuloj, kiuj tere
Tre suferis, — en la ungoj
Palmojn de la martirado.

Iufoje saltleviĝas
Tiu aŭ alia, kvazaŭ
Lin posedus sanktspirito, —
Kaj ekdancas sanktan dancon.

Sankta danco! La favoro
Anstataŭas jen talenton, —
La animo ekstazinta
Volus salti el la haŭto.

Ĉu mi, malindega Troll,
Partoprenos tian ĝuon,
Kaj el tera mizerego
Iros regnon de l’ feliĉo?

Ĉu mi mem, ĉielebria,
Supre en la steltendaro
Kun glorkrono kaj kun palmo
Iam dancos ĉe la trono?



Ĉapitro IX

Kiel la skarlata lango,
Kiun moke kaj kolere
Elpendigas el la buŝo
Nigra la „Negrula Princo“:

Tiel el nigregaj nuboj
Lun’ eliĝas. Malproksime
Muĝas tondre akvofaloj,
Maldormantaj je eterne.

Atta Troll sur pinta supro
Staras de l’ amata roko,
Sola, kaj li muĝas valen,
En la venton, en abismon:

„Jes, mi estas urs’, mi estas,
Kiun vi kun moko nomas
Murmurulo, vilaĉulo, —
Sciu Dio la moknomojn.

Jes, mi estas urs’, mi estas,
Estas la misforma besto,
Estas la trotul’ mallerta,
Kiun vi ridete mokas.

Jes, mi estas celtabulo
De spritaĵoj viaj naŭzaj,
Kaj mi estas ja la monstro,
Timiganta la infanojn.

Jes, mi estas la mokaĵo
El fabeloj por infanoj,
Kaj mi laŭte ĝin kriegas
En la mondon de la homoj.

Ekaŭskultu: Jes, mi estas
Ĝusta urs’, kaj mi fieras
Same, kvazaŭ mi devenus
De Moseo Mendelssohn!“



Ĉapitro X

Du figuroj, nigraj, vilaj,
Glitetante kvarpiede,
Trotas rompe tra malhela
Abiar’, meznoktahore.

Tio estas Troll, la patro,
Kun la fil’ unuorela;
Kie staras ĉe la rando
Sanga Ŝtono, ili haltas.

„Tio estas — grumblas Atta —
La altaro, kie Drudoj
En la temp’ de l’ superstiĉo
Buĉoferis multajn homojn.

Ho, terura kruelaĵo! —
Ĉe la penso ekstariĝas
Miaj haroj! — Je l’ honoro
Dia oni verŝis sangon!

Nun la homoj plikleriĝis;
Ili ne plu sin mortigas
Reciproke pro fervoro
Al ĉielaj interesoj; —

Ne, — ne plu manio kreda,
Ne revem’, fanatikismo,
Sed havemo, egoismo
Igas ilin mortigadi.

La havaĵojn de la tero
Kaptas ili en konkuro, —
Jen eterna batalado, —
Ĉiu por si mem rabadas!

La komuna heredaĵo
Iĝas hav’ individua; —
„Rajtoj de la posedado“ —
Oni diras — kaj „propraĵo“!

Ĉu propraĵo? Rajt’ poseda?
Ne! — Rabado! Ne! — Mensogo!
Tian ruzan sensencaĵon
Povis trovi nur la homo.

Posedaĵojn ne ekkreis
La naturo, ĉar sen poŝoj
En la felo ja naskiĝas
Senescepte ni estaĵoj!

Eĉ ne unu el ni havas
Denaskiĝe tiajn poŝojn
En ekstera, korpa felo,
Por kaŝkovri la ŝtelaĵon.

Nur la hom’, serpente-glata,
Kiu fremdalane, arte,
Sin vestadas, — same arte
Sin provizis je saketoj.

Poŝo! Vere malnatura
Kiel la propraĵ’ ĝi estas,
Kiel rajtoj de l’ posedo —
Poŝŝtelistoj estas homoj!

Mi malamas ilin! Filo,
Vi heredu la malamon!
Jen, sur la altaro ĵuru
Malamegon kontraŭ homoj!

Estu malamik’ al tiuj
Malbenindaj subpremantoj
Ĝis la fin’ de viaj tagoj, —
Ĵuru tion, mia filo!“

Ĵuris la junulo kiel
Iam Hanibalo. — Luno
Brilis sur la Sangan Ŝtonon
Kaj la nigrajn mizantropojn. —

Iom poste ni raportos,
Kiel la ursid’ plenumis
Sian ĵuron; nia liro
Gloros lin en noveposo.

Kaj koncerne nian Atta’n,
Ni lin ankaŭ nun forlasas,
Sed por trafi lin, pli poste,
Des pli certe per la kuglo.

Viaj aktoj priesploraj
Nun fermiĝas, perfidulo
Je la majesteco homa!
Morgaŭ ni vin persekutos!



Ĉapitro XI

Kiel bajaderoj dormaj
Kuŝas montoj, frosttremante
En ĉemizo blanknebula,
Kiun vent’ matena movas.

Sed subite ilin vekas
Suna dio; li fortiras
La kovraĵon, eĉ la lastan,
Lumigante nudan belon! —

Frumatene mi ekiris
Kun Laskaro, por ĉasadi
Urson. Je tagmeza horo
Ni atingis Pont d’ Espagne —

Jen la nomo de la ponto,
Kondukanta Hispanujon
El Francujo — okcidenten
Al barbaroj malprogresaj;

Malprogresaj je mil jaroj
Estas ili laŭkulture, —
Miaj orientbarbaroj
Sole unu je jarcento.

Hezitante, senkuraĝe
Lasis mi la francan teron,
Landon de la libereco,
De virinoj amegataj.

Meze de la Pont d’ Espagne
Sidis almozul’ hispana.
La mantel’ mizeron pruvis,
Kaj mizeron la okuloj.

Tre malnovan mandolinon
Pinĉis li per ostaj fingroj;
Tinta tono, kiu moke
Resonadis de l’ montaro.

Iufoje li kliniĝis
Je l’ abismo, ridetante,
Kaj li pinĉis pli rapide,
Kaj li kantis jenan tekston:

„En la mez’ de mia koro
Estas eta ortableto;
Ĉirkaŭ tiu ortableto
Staras kvar seĝetoj oraj.

Sur la oraj, etaj seĝoj
Sidas etaj sinjorinoj
Kun oritaj harsagetoj,
Kartludante, — Klara gajnas.

Gajnas ŝi kun ruza rido;
Ho, en mia koro, Klara,
Vi ja gajnos ĉiufoje,
Ĉar vi havas la atutojn.“ —

Plumigrante mi ekpensis:
Strange, — la frenezo sidas
Kantaĉante sur la ponto
El Francujo — Hispanujon.

Ĉu strangulo tiu estas
La simbol’ de l’ interlanda
Ideŝanĝo aŭ nur tipo
De popolo same stranga? —

Je vespero ni atingis
Mizeregan la „posada“,
Kie „ollea potrida“
En malpura plad’ vaporis.

Ankaŭ manĝis mi „garbanzos“,
Dikajn, pezajn kiel kugloj,
Por german’ ne digesteblajn, —
Kiu ja kutimis bulojn.

La manĝaĵojn plenegalis
La litaĉo, — per insektoj
Bonpiprita. — Ho la cimoj
Estas treaj malamikoj!

Pli terura ol atako
De arego elefanta
Estas unu eta cimo,
Kiu rampas sur la lito.

Vi suferu la pikadon —
Ve! Sed pli malbona estas
La dispremo: fiodoro
Vin turmentos tutanokte.

Jes, malbono plej terura
Estas vere la batalo
Kontraŭ insektet’ odora —
Fiduelo kun cimeto.



Ĉapitro XII

La poetoj, eĉ modestaj,
Tro beligas! Ili kantas,
Ke kreiĝis la naturo
Kiel granda templo Dia,

Templo, kies luksa pompo
Pruvas gloron de l’ Kreinto:
Suno, lun’ kaj steloj estas
Lumigiloj en kupolo.

Estu tiel; sed konfesu,
Ke la ŝtupoj al la templo
Estas tre maloportunaj, —
Ŝtupoj vere malbonegaj!

Tiu — supren kaj malsupren —
Montsuriro, saltetado
Super ŝtonojn, — ĝi lacigas
La animon kaj la krurojn.

Paŝis apud mi Laskaro,
Pala, longa, laŭkandela;
Li ne ridas, ne parolas,
Fil’ mortinta sorĉistina.

Jes, laŭdire jam delonge
Li formortis, sed mirakle
La patrino, la Uraka,
Konservadas lian vivon. —

Malbenindaj templaj ŝtupoj!
Ke falonte en abismon
Mi ne rompis mian nukon,
Estas ankaŭ miraklaĵo.

Kiel la torentoj muĝis!
Kiel vento pinojn vipis
Siblegante. Krevis nuboj,
Ho, pro Di’! — veter’ malbona!

En malgranda fiŝistejo,
Ĉe la lago Goba trovis
Ni rifuĝon kaj trutetojn;
Ili estis tre bongustaj.

En remburseĝego sidis
Aĝmalsana la pramisto,
Kaj lin flegis du nevinoj,
Belaj kiel anĝeletoj.

Anĝeletoj dikaj, vlamaj,
Kvazaŭ ilin pentrus Rubens:
Oraj bukloj kaj okuloj
Freŝe-sanaj kaj tre klaraj.

En cinabra vang’ — kavetoj
Kun kaŝata ruza rido;
Kaj la membroj: rondfortikaj,
Jen allogaj jen timigaj.

Belaj, koraj estaĵetoj,
Kiuj gaje disputadis:
Kia trinko bonfartigos
Pleje la malsanan onklon?

Tiu donos al li tason
Da brogita tiliteo, —
Dum alia lin atakos
Per sambuka infuzaĵo.

„Nek la unu nek alian!“ —
Kriis en koler’ la onklo —
„Verŝu vinon, ke la gastojn
Mi honoru laŭ konveno!“ —

Ĉu mi trinkis veran vinon
Ĉe la bord’ de lago Goba,
Mi ne scias. En Brunsvigo
Mi ĝin prenus kiel „Mumo-n“.[3]

El plej bona, kapra ledo
Estis la vinsak’ odora, —
Sed la maljunulo trinkis
Tiel ĝoje kaj — saniĝis.

Li babilis pri la faroj
De banditoj kaj ŝtelistoj,
Kiuj loĝas tutlibere
Sur la pirineaj montoj.

Ankaŭ pri generacioj
Jam pasintaj li rakontis,
Pri bataloj de gigantoj
Kontraŭ ursoj — en pratempo.

Jes, la ursoj kaj gigantoj
Tiam pri l’ posed’ batalis
De la valoj kaj la montoj,
Antaŭ ol aperis homoj.

Kiam poste homoj venis,
Ekforkuris la gigantoj
Konsternite; ĉar enhavis
Granda kapo etan cerbon.

Laŭ asert’ la malsaĝuloj,
Alveninte ĉe la maro
Kaj vidinte, ke ĉielo
Sin spegulas en la akvo,

Ili kredis la maregon
La ĉielo kaj sin ĵetis
Dikonfide en la akvon,
En ĝi senescepte dronis.

Kaj la ursojn nun la homo
Neniigas per ĉasado;
Ĉiujare plietiĝas
La ursaro en la montoj.

„Tiel — diris la pramisto —
Unu cedas la alian;
Post pereo de la homo
Regos teron la pigmeoj,

La etuloj, la ruzuloj,
Kiuj loĝas en la monto,
En la ŝaktoj riĉenhavaj,
Kolektante kaj ŝparante,

Rigardante el truetoj
Kun la etaj ruzaj kapoj. —
Mem mi ilin vidis nokte
En lunbrilo, — kaj mi timis,

Timis nian estontecon,
Pro havemo de l’ etuloj:
Ho, se ankaŭ niaj nepoj
Dronus en la marĉielo!“



Ĉapitro XIII

En kaldrono ĉirkaŭmonta
Kuŝas lago tre profunda.
Pala lum’ melankolia
De la steloj. Nokt’ kvieta.

Nokt’ kvieta. Remobatoj.
Kiel plaŭda misteraĵo
Naĝas pramo. Anstataŭis
La nevinoj la pramiston,

Remas vigle. En malhelo
Brakoj nudaj, fortaj, rondaj
Brilas en la stela lumo, —
Kaj iliaj bluokuloj.

Sidas apud mi Laskaro,
Pala, muta kiel ĉiam.
Kaj mi tremas pro la penso:
Ĉu li mortis efektive?

Ĉu mi estas mem mortinta
Kaj nun kun fantomkunuloj
Naĝetanta en subteran
Regnon de malvarmaj ombroj?

Ĉu la lago estas Styxo?
Ĉu Charono malsaniĝis,
Kaj pro tio Proserpino
Prenas min per ĉambristinoj?

Ne! Ankoraŭ mi ne mortis,
Estingiĝis, — en l’ animo
Nun ankoraŭ ardas, flagras
La vivanta vivoflamo!

La knabinoj, kiuj gaje
Remas kaj min iufoje
Malsekigas per la akvo
Degutanta, — ŝerce, ride, —

Tiuj rondfortikulinoj
Ja ne estas ombrigitaj
Servistinoj elinferaj,
De la dia Proserpino.

Kaj, por ke mi konvinkiĝu
Pri ilia surtereco,
Kaj certiĝu pri la propra
Sendifekta vivkapablo:

Miajn lipojn mi ekpremis
Sur la ruĝajn, rondajn vangojn,
Kaj mi faris la konkludon:
Mi ja kisas, do mi vivas!

Alveninte ĉe la bordo
Mi refoje ilin kisis;
Nur per tia „monospeco“
Ili prenis veturpagon.



Ĉapitro XIV

El la suna orofundo
Ridas bluaj montodorsoj;
Al deklivo sin algluas
Vilaĝeto kiel nesto.

Tien surgrimpinte, trovis
Mi la grandajn elflugintaj;
Restis nur la junidaro,
Ne ankoraŭ flugkapabla.

Belaj buboj, knabinetoj
Kun ĉapetoj skarlatruĝaj
Aŭ neĝblankaj, ŝafalanaj,
Ludis geedziĝ-vojaĝon.

Sen ĝeniĝo ili ludis,
Kaj mi vidis, ke reĝido
Adorante surgenuis
Antaŭ bela reĝidino.

Princ’ plorinda! Li edziĝis
Je la belulin’. Ŝi mordis
En disputo lin, mortvundis, —
Jen la fino de la ludo.

Tutan tagon mi restadis
Ĉe l’ etuloj, babilante;
Kaj informon ili petis
Pri deven’ kaj faroj miaj.

„Amiketoj, — mi respondis —
Venas mi el Germanujo;
Tie estas multaj ursoj,
Do mi iĝis ursĉasisto.

Tie mi kelkiun urson
Senfeligis. Same min
Kelkafoje tre difektis
Fiaj, akraj ursungegoj.

Sed kun mallertuloj vilaj
Ĉiutage bataladi
En la kara patrolando:
Tio fine min ektedis.

Do ĉi tien mi vojaĝis
Por pli bona ĉaskaptaĵo:
Miajn fortojn mi ekprovos
Je la granda Atta Troll.

Tiu nobla kontraŭulo
Indas min. En Germanujo
Venkis ofte en batalo
Mi — kaj pro la venko hontis!“ —

Kiam mi adiaŭdiris,
La etuloj dancis ronde
Ĉirkaŭ mi kaj kantis hele:
„Ĝiroflino, Ĝiroflette!“

Tre gracie min alpaŝis
Knabineto la plej juna
Kaj kun hela voĉo kantis,
Kliniĝante plurafoje:

„Se la reĝon mi ekvidas,
Riverencas mi dufoje;
Sed, se venas la reĝino,
Riverencas mi trifoje.

Sed, se iam la diablon
Mi renkontas, — kun la kornoj,
Riverencas mi kvarfoje —
„Ĝiroflino, Ĝiroflette!“

„Ĝiroflino, Ĝiroflette!“ —
Ĥore eĥis la infanoj,
Ĉirkaŭdancis miajn krurojn,
Kure, salte kaj kantante.

Kiam mi foriris valen,
Sonis post mi dolĉavoĉe,
Daŭre kiel birdpepado:
„Ĝiroflino, Ĝiroflette!“



Ĉapitro XV

Krutaj rokoj, — grandeguloj —
Laŭ la form’ karikaturaj,
Min rigardas kiel monstroj
Ŝtoniĝintaj el pratempo.

Strange! Grizaj nuboj pendas
Supre kiel similuloj:
Ili estas reprodukto
De la monstraj ŝtonfiguroj.

Malproksime la torento
Muĝas kun la vent’ konkure;
Jen bruado senkompata
Kaj kruela kiel fato.

Ho, terura izoleco!
Nigra monedaro sidas
Sur kadukaj piniarboj,
Movetante la flugilojn.

Paŝas apud mi Laskaro,
Pala, muta, — kaj mi mem
Estas kvazaŭ frenezulo,
De la Mort’ akompanata.

Region’ dezerta, aĉa.
Ĉu malbeno sur ĝi pezas?
Ĉu jen sango ĉe l’ radikoj
De la arbo kripliĝinta?

Ĝi ombrumas kabaneton,
Kiu kvazaŭ honte dronis
Je l’ duono en la tero, —
Kun mizera pajltegmento.

La loĝantoj de l’ dometo, —
La Kagotoj — estas resto
De plorinda gent’ mortanta,
Vegetanta en mizero.

En la koro de l’ Baskanoj
Eĉ hodiaŭ aversio
Loĝas kontraŭ la Kagotoj:
Heredaĵ’ el mezepoko.

En preĝejo de Bagnères
Estas flanke pord’ malvasta;
Jen — klarigis la kantoro —
La pordeto por Kagotoj.

Jes, por ili esceptita
Estis la eniro ĉefa,
Kaj kaŝite ili devis
Ŝteleniri la preĝejon.

Tie sur benket’ malalta
Sidis la Kagot’ izole
Kaj apartigite, kvazaŭ
Li infektus la aliajn.

Sed la sanktaj kandeletoj
De l’ jarcento flagras gaje,
Kaj la lumo fortimigas,
Ombrojn el la mezepoko. —

Restis ja Laskar’ ekstere,
Sed eniris mi malaltan
La kabanon de l’ Kagoto,
Donis manon al la frato.

Kaj mi kisis lian idon,
Kiu ĉe la mam’ patrina
Suĉis palpe kaj avide
Kiel arean’ malsata.



Ĉapitro XVI

Por rigard’ elmalproksima
Tiuj montodorsoj brilas
Kiel oro kaj purpuro,
Ornamantaj majestulon.

Sed proksime malaperas
Tiu pompo; same kiel
Ĉe aliaj majestaĵoj
Vin nur trompis lumefektoj.

Kio ŝajnis or’, purpuro,
Estas vere nura neĝo,
Neĝo, kiun en la daŭro
Enuigas izoleco.

Supre, en proksim’, mi aŭdis
Kraketanta tiun neĝon
Kaj plendanta al la vento
Sian blankan vivmizeron.

„Malrapide — ĝi ekĝemis —
En solec’ sin trenas horoj!
Horoj, ne havantaj finon, —
Eternaĵoj frostiĝintaj.

Ho, mi neĝ’ plorinda! Ke mi
Do, anstataŭ sur la montojn
Estu faladinta valon,
Valon, kie floras floroj.

Jen mi estus degelinta
Kiel riveret’, en kies
Ondoj la knabin’ plej bela
Lavus ride la vizaĝon.

Aŭ mi estus fluetinta
En la maron, kie eble
Mi fariĝus brila perlo,
Por ornami reĝan kronon.“

Aŭskultinte tiujn plendojn,
Diris mi: „Ho neĝ’, mi dubas,
Ke envale tian sorton
Brilan estus vi trovinta.

Konsoliĝu! Nur malmultaj
Havas ŝancon, iĝi perlo;
Eble estus vi falinta
En marĉeton kaj kotiĝus.“

Dum mi tiel kun la neĝo
Interparoladis, pafo
Sonis, kaj el la aero
Falis bruna montvulturo.

Tio estis ŝerc’ Laskara, —
Ŝerc’ ĉasista. Sed vizaĝo
Lia restis nemovata,
Fumis nur la pafiltubo.

El la vosto de l’ birdego
Ŝiris plumon li silente,
Surĉapele ĝin ekfiksis
Kaj daŭrigis sian vojon.

Jen aspekto misterplena:
Kiam la plumhava ombro
Sur la blanka neĝtavolo
Ekmoviĝis — nigra, longa.



Ĉapitro XVII

Estas valo stratsimila —
Fantomvojo ĝia nomo;
Krutaj rokoj ambaŭflanke
Kiel muroj altegiĝas.

Tie, sur dekliv’ plej kruta
Sidas, valen rigardante,
La kabano de Uraka;
Tien sekvis mi Laskaron.

Kun patrin’ li konsiliĝis
Per sekreta, gesta lingvo,
Kiel ili povos logi
Kaj mortigi nian Atta’n.

Ĉar ni estis eltrovintaj
Liajn signojn; ne forkuri
Povis li. — Jam viaj tagoj
Estas kalkulitaj, Atta!

Ĉu la in’ maljuna estis
Vere sorĉistin’ malica,
Kiel diris la loĝantoj
De la Pirineaj montoj,

Mi ne volas firmaserti;
Sed mi scias: suspektinda
Estis ŝia eksteraĵo
Kun gutantaj ruĝokuloj.

La rigard’: malica, straba;
Kaj ĝi kaŭzas, laŭ la diro,
Ke subite al bovinoj
Elsekiĝas mama lakto.

Laŭ la famo, per karesoj
De la ostofingra mano
Ŝi mortigis kelkan porkon
Kaj eĉ bovojn la plej fortajn.

Pro krimfaroj tiaj foje
Ŝi ja estis akuzata
Ĉe l’ juĝisto, sed ĉi tiu
Estis Voltaire-ano pura,

Liberpensa modernulo
Sen sentemo kaj sen kredo;
Oni do resendis moke
Kaj sen juĝo la plendintojn. —

Laŭ la ŝajn’ Uraka havas
Ja okupon tre honestan;
Ĉar ŝi vendas montoherbojn,
Same birdojn pajlŝtopitajn.

Do de tiaj naturaĵoj
Estis plena la kabano;
Fiodoris hiskiamo,
Digitalo kaj daturo.

Jen kolekto de vulturoj
Estis bone aranĝita,
Kun flugiloj etenditaj
Kaj kun timigantaj bekoj.

Ĉu odoro de l’ herbaĉoj
Nebulumis mian kapon?
Strangan senton je la koro,
Kaŭzis al mi tiuj birdoj.

Eble ili estas homoj,
Sorĉumitaj artifike,
Kaj nun vivas kun interno
Pajlŝtopita, malnatura.

La okuloj estingitaj
Min rigardas mortrigide,
Kaj kelkfoje ili ŝajnas
Strabi al la sorĉistino.

Sed Uraka, la maljuna,
Kaŭras apud sia filo,
Pala, muta, ĉe l’ fajrejo.
Ili fandas plumbokuglojn,

La fatalan plumbokuglon,
Mortigontan Atta’n Troll —
Flamoj jen zigzage kuras
Sur vizaĝo sorĉistina.

La maldikajn lipojn movas
Ŝi senĉese, sed sensone.
Ĉu ŝi diras drudan benon,
Ke la kuglo bonprosperu?

Voĉridete ŝi gestumas
Al la filo, sed ĉi tiu
Serioze kaj silente
Laboradas kiel — Morto.

Korpremite de l’ aspekto
Mi alpaŝis — por ekspiri —
La fenestron, rigardante
En la vastan, nigran valon.

Kion tie mi ekvidis
Je la horo de meznokto,
Mi priskribos plej detale
En ĉapitroj nun venontaj.



Ĉapitro XVIII

Estis temp’ de plena luno,
En la nokt’ de Sankt-Johano,
Kiam „Ĉasantar’ sovaĝa“
Pasas tra la fantomvojo.

Tra l’ fenestro de l’ kabano
De Uraka mi observis
Tre precize, trapasantan
Tra la voj’, la fantomaron.

Jes, mi havis bonan lokon,
Rigardadi la spektaklon;
Kaj mi ĝuis la aspekton
Strangan de eltombiĝintoj.

Viposonoj, hejse, hola!
Ĉevalblekoj, hundbojado!
Ĉaskornsonoj kaj ridado,
Resonado ĝoje-kria!

Antaŭkuris avangarde
Aventuraj ĉasobestoj:
Cervoj, porkoj grandamase,
Kaj post ili la hundaro.

Ĉasemuloj diverslandaj,
Same el diversaj tempoj;
Jen ekzemple ĉe Nimrodo
Ĉase rajdis Karlo Deka;

Alte sur ĉevaloj blankaj
Ili pasis galopante.
Piedsekvis la pikistoj
Kaj paĝioj kun la torĉoj.

Kaj kelkiu en la aro
Ŝajnis al mi bonkonata.
Jen, — en ora la armaĵo
Ĉu ne estis li reĝ’ Artus?

Kaj la dan’ sinjoro Ogier,
En kiraso verde-brila, —
Ĉu ne havis li aspekton
De arbara rano verda?

Eĉ heroojn de l’ spirito
Mi ekvidis en la aro;
Mi ekkonis nian Wolfgang
Je la gaja bril’ okula.

Pro kondamno Hengstenberg-a
Li ne trovas tombripozon
Kaj kun kunular’ idola
Li daŭrigas ĉasoĝojojn.

Je la ĉarma buŝrideto
Mi ekkonis ankaŭ William,
Kiun same anatemis
Puritanoj pro prudemo.

Devas li la fantomaron
Akompani sur ĉevalo
Nigra. Sur azen’ apude
Rajdis homo, — ho, pro Dio! —

Je l’ teniĝo de preĝisto,
Je la blanka noktoĉapo,
Je l’ anima tim’ ekkonis
Tuje mi Franciskon Horn!

Ĉar li iam kritikaĉis
La verkaron de Shakespeare,
Devas li postmorte rajdi
Kun li en la ĉasantar’.

Ho, Francisko la kvieta,
Preskaŭ ne riskinta iri
Devas rajdi, — kiu sciis
Vivi nur ĉe te’ kaj preĝo!

Ĉu ne la fraŭlinoj ĉastaj,
Dorlotintaj lian pacon,
Sentos timon, eksciante,
Ke Francisko sovaĝiĝis?

Iufoje, ĉe galopo,
Ekrigardas granda William
Moke al la komentisto,
Kiu sekvas azentrote;

Senpotence li sin kroĉas
Al la selo de l’ azeno, —
Sed postmorte, — kiel vive —
Li sekvadas la aŭtoron.

Ankaŭ multajn sinjorinojn
Mi distingis en la aro,
Kaj precipe belajn nimfojn
Kun graciaj, junaj korpoj.

Laŭrajdiste ili sidis
Sur ĉevalo — tute nudaj, —
Kaj la haroj falis bukle
Sur la ŝultrojn kiel oro;

Kun florkronoj sur la kapo
Kaj en pozoj trokuraĝaj,
Reklinante la talion,
Ili svingis bastonetojn.

Apud ili mi ekvidis
Retenemajn nobelinojn,
Kiuj rajdis flanksidante
Kaj kun falko sur la mano.

Kaj post ili — parodie, —
Sur malgrasaj ĉevalaĉoj
Rajdis aro de virinoj
Komedie ornamitaj,

Kun vizaĝoj ja beletaj,
Tamen iom arogantaj;
Ili kriis furioze, —
Kun kolorigitaj vangoj.

Resonado ĝojekria,
Ĉaskornsonoj kaj ridado,
Ĉevalblekoj, hundbojado,
Viposonoj, hejse, hola!



Ĉapitro XIX

Kiel trio belulina,
Meze en la ĉasantaro,
Distingiĝis tri figuroj:
Bild’ neniam forgesebla!

Rekonebla estis unu
Je la duonlun’ surkape;
Tutsimila al statuo
Rajdis granda la diino,

Kun tuniko altlevita,
Kiu kovris bruston, koksojn.
Torĉa lum’ kaj brilo luna
Ludis sur la blankaj membroj.

La vizaĝo — marmorpala
Kaj malvarma laŭmarmore.
Ho, terura la paleco,
Rigideco de la trajtoj!

Sed en la okulo nigra
Brulis fajro timiganta
Kaj samtempe strange-dolĉa,
Blindiganta la animon.

Kia ŝanĝo je Diano,
Kiu iam pro ĉastemo
Faris cervon el Aktäon,
Por ke lin ĉasadu hundoj!

Ĉu ŝi nun pro tiu peko
Pentofaras en la rondo
Aminduma? Ĉu ŝi nokte
Vagas kiel mondulino?

Ju pli poste, des pli forte
Voluptem’ en ŝi vekiĝis,
Kaj ĝi brulas enokule
Kiel fajro elinfera.

Nun la tempon ŝi bedaŭras
De klasika virbeleco,
Kaj la kvanto anstataŭas
Eble al ŝi la kvaliton. —

Rajdis apud ŝi virino
Ne kun tiel grekaj trajtoj,
Sed kun gracieco ĉarma,
Propra al la kelta gento.

Estis ŝi fein’ Abunde,
Rekonebla tre facile
Je la dolĉa buŝrideto,
Je la rido korovenka.

Jen vizaĝo sana, roza
Kiel sur pentraĵ’ de Greuze:[4]
Buŝ’ — korforma, malfermita,
Kun belegaj, blankaj dentoj.

Ŝi surhavis noktoveston
Bluan, kiun vento levis.
Eĉ en la plej bonaj sonĝoj
Mi ne vidis tiajn ŝultrojn.

Preskaŭ estus mi saltonta
Tra l’ fenestro, por ŝin kisi!
Sed mi haltis, ĉar kredeble
Mi ja rompus mian nukon.

Kaj ŝi estus nur ridinta,
Se mi sube en l’ abismo
Falus antaŭ ŝin sangante —
Ho, mi konas tian ridon!

Sed la tria virinbildo,
Kiu frapis mian koron, —
Ĉu ŝi estis diablino
Kiel jen la du aliaj?

Ĉu diablo aŭ anĝelo?
Mi ne scias. En virinoj
Vi alterne povas trovi
Jen diablon jen anĝelon.

Sur vizaĝo ardmalsana
Kuŝis orienta ĉarmo,
Kaj la vestoj memorigis
Pri fabel’ Ŝeherezada.

Dolĉaj lipoj — ruĝgranatoj —,
Kun kurbiĝ’ — nazet’ lilia,
Kaj la membroj — tre graciaj
Kiel palmo en oazo.

Sidis ŝi sur blankĉevalo,
Kies orajn kondukilojn
Tenis du nigruloj-sklavoj,
Flanke de l’ princin’ trotante.

Estis vere ŝi princino,
La reĝino el Judea,
Kiu krime ekdeziris
Kapon de Johan’-Baptisto.

Pro ĉi tiu sanga kulpo
Ŝi plenrajte kondamniĝis,
Rajdi kun la fantomaro
Ĝis la fina mondojuĝo.

Ŝi konstante per la manoj
Portas pladon kun la kapo
De Johano; ŝi ĝin kisas, —
Jes, ŝi kisas ĝin fervore;

Ĉar ŝi amis ja Johanon, —
Sciu, ne laŭ la Biblio, —
Sed rakontas la legendo
Pri ĉi tiu amo sanga.

Ne alie klarigebla
Estus ja deziro ŝia!
Ĉu la kapon ja postulus
In’ de viro ne amata?

Eble iom ŝi koleris
La amaton, senkapigis.
Sed vidante sur la plado
La amatan, karan kapon,

Ŝi ekploris malespere; —
Mortis ŝi en amfrenezo.
(Amfrenezo? Pleonasmo!
Amo estas ja frenezo!)

Dum la nokta fantomiro
Portas ŝi la sangan kapon
Per la manoj altlevitaj,
Sed pro ina kapricemo

Foje ŝi la kapon ĵetas
Alten, kun infana rido,
Kaj rekaptas ĝin rapide
Per la manoj kiel pilkon. —

Dum la pretergalopado
Ŝi rigardis min gestante
Tiom loge kaj sopire,
Ke ektremis mia koro.

Jen, trifoje, tien reen,
Preterrajdis la ĉasaro,
Kaj trifoje min salutis
Preterpase la virino. —

Kiam la vizi’ paliĝis,
Kaj forsonis la bruado,
En la cerb’ ankoraŭ brulis
La saluto amoplena.

Kaj mi turnis tutanokte
Sur pajlaĵ’ la membrojn lacajn —
(Ĉar en tiu kabanaĉo
Ne ekzistis plumolitoj) —

Meditante: Kion diris
La salut’ misteroplena?
Kial vi, Herodjas tiom
Sopirege min rigardis?



Ĉapitro XX

Sunleviĝo. Oraj sagoj
Pafas je nebuloj blankaj,
Ruĝiĝantaj kvazaŭ vunde,
Kaj disfluas en la lumo.

Fine venko akiriĝis,
Kaj la tago, triumfante,
Paŝas en brilanta gloro
Sur la nukon de l’ montaro.

De l’ birdaro brua gento
Pepas en kaŝitaj nestoj,
Ekleviĝas herbodoro
Kvazaŭ harmoni’ parfuma.

En l’ unua matenfruo
Ni deiris en la valon. —
Dum la signojn de la urso
Sekvis vigle nun Laskaro,

Mi pasigis mian tempon
Meditante. Sed la pensoj
Sole igis min sonĝema,
Iom eĉ melankolia.

Fine, laca kaj malĝoja,
Falis mi sur muskan benkon
Sub la branĉoj de frakseno,
Kie fluis eta fonto,

Kiu per plaŭdado stranga
Tiom ensorĉigis mian
Cerbon, ke la meditado
Kaj la pensoj baldaŭ ĉesis.

Min ekkaptis sopirego
Je sonĝado, mort’, frenezo
Kaj je tiuj rajdantinoj
En la ĉasa fantomaro.

Ho, ĉarmegaj noktvizioj,
Forpelitaj de Aŭroro,
Diru: kien vi forkuris,
Kie restas vi dumtage?

Sub antikvaj templorestoj,
Ie ajn en la Romagna,
Kaŝas sin (laŭ dir’) Diano
De la tagestreco krista.

Nur dum nokta malheleco
Ŝi kuraĝas sin montradi,
Ĝuegante la ĉasadon
Kun kunuloj-idolanoj. —

Ankaŭ la fein’ Abunde
Timas la Nazaretanojn,
Kaj dumtage ŝi restadas
Sen danĝer’ en Avelun’.

Tiu ĉarma insuleto
Kuŝas en la vasta „Maro
Romantika“, atingebla
Nur flugile-pegasuse.

Tie zorgo ne ankrumas,
Vaporŝip’ ne albordiĝas
Kun filistroj scivolemaj,
Fumegantaj tabakpipojn.

Tie vi neniam aŭdas
La obtuzan sonoradon
De malgajaj sonoriloj, —
Malagrablan al feinoj.

Sed en ĝojo neĝenata,
En eterna, flora aĝo,
Tie rezidencas gaje
Blonda la fein’ Abunde.

Ridetante ŝi promenas
Sub altegaj sunofloroj
Kun afabla sekvantaro
De revemaj kavaliroj.

Sed Herodjas, — kie estas
Vi? — Ho ve! mi tion scias:
Vi ja mortis, entombiĝis
En la urb’ Jeruzalemo!

Mortan dormon dum la tago
Dormas vi en ĉerk’ marmora,
Sed meznokte vin ekvekas
Viposonoj, — hejse, hola!

Kaj vi sekvas la ĉasaron
Kun Diano kaj Abunde,
Kun la gajaj ĉaskunuloj,
Malŝatantaj krucon, zorgon!

Kia bela societo!
Mi volonte kun vi ĉasus
Tra arbaroj. Viaflanke
Ho, Herodjas, rajdus mi!

Ĉar vin amas mi plej multe!
Multe pli ol la grekinojn,
Pli ol nordan la feinon
Vin mi amas, hebrein’!

Jes, mi amas vin. Mi sentas
Tion je la kor’ tremanta.
Amu min, ho amatino,
Vi, Herodjas, hebrein’!

Amu min, ho amatino,
Kaj la kapon ĵetu for
Kun la plado! Vi ekĝuu
Nun manĝaĵon pli bongustan!

Ĝusta kavaliro estas
Mi por vi! Min ne ĉagrenas,
Ke vi mortis kondamnite, —
Mi ne havas antaŭjuĝojn —

Kaj pri propra senkulpeco…
Jen afero tre dubinda! —
Eĉ ĉu mi ankoraŭ vivas,
Mi pridubas iufoje!

Do, min prenu kavaliro,
Via „cavalier servante“;
Portos mi kolorojn viajn
Kaj eĉ vian kapricaron.

Ĉiunokte viaflanke
Rajdos mi en la ĉasaro, —
Ni karesos, kaj ni ridos
Pri petolaj miaj ŝercoj.

Mi agrable vin amuzos
Dum la nokto, sed dumtage
Ĝojo ĉesos, kaj plorante
Sidos mi sur via tombo.

Jes, dumtage mi plorante
Sidos sur la reĝa tombo,
Sur la tombo amatina
En la urb’ Jeruzalemo.

Kaj la judoj preterpase
Pensos certe, ke mi ploras
Pro pereo de la Templo
Kaj de l’ urb’ Jeruzalemo.



Ĉapitro XXI

Argonaŭtoj (sed sen ŝipo)
Piediras la montaron,
Kaj anstataŭ ora felo
Nur akiras — ursan haŭton.

Ho, ni estas plorinduloj,
Heroetoj nur modernaj;
Kaj neniu klasikulo
Eternigos nin per kantoj.

Kaj ni tamen suferadis
Mizeregon. Kia pluvo
Nin surprizis sur la supro,
Senarbara, senfiakra!

Nuboromp’! (Bandaĝo krevis!)
Akvo falis laŭtorente!
Tian duŝon ne travivis
Eĉ Jasono sur Kolĥido.

„Pluvombrelon! Ho mi donus
Tridek ses germanajn reĝojn
Nun por unu pluvombrelo!“ —
Kriis mi, en pluv’ dronante.

Mortolace, tre malgaje,
Kiel hundoj akvumitaj,
Ni revenis en la nokto
Al la alta sorĉistejo.

Tie, ĉe la fajro flama,
Kaŭris en angul’ Uraka,
Karesante dikan mopson;
Ĝin rapide ŝi forpuŝis,

Por al ni dediĉi helpon.
Pretiginte mian liton,
Malliginte „espardilojn“ —
(Piedvesto tre maltaŭga!)

Ŝi min helpis senvestiĝi,
Eĉ fortiris pantalonon,
Gluiĝintan al la kruroj
Kiel trudemul’-amiko.

„Noktĉemizon! Ho mi donus
Tridek ses germanajn reĝojn
Nun por unu noktĉemizo
Seka!“ — Kriis mi gutante.

Frosttremante, dentklakante
Staris iom mi ĉe l’ fajro;
Duonsvene pro la flamoj
Falis mi sur la pajlaĵon. —

Mankis dorm’. Palpebrumante
Strabis mi je l’ sorĉistino,
Kiu tenis sur la sino
Supran korpon de la filo,

Tute nudan. Je la flanko,
Ekstarinte, ŝia mopso
Tenis lerte per piedoj
La antaŭaj etan poton.

Kaj Uraka, elpreninte
Ruĝan grason el la poto,
Ŝmiris per rapidaj movoj
Lian bruston, liajn ripojn.

Dum ŝi frotis kaj masaĝis,
Kantis ŝi lulilan kanton
Tra la nazo; kaj samtempe
Krakis la brulanta ligno.

Laŭkadavre, flave, oste
Kuŝis li sur ŝia sino;
Mortmalĝoje, malfermite
La okuloj elstaradis.

Ĉu li estas mortintulo,
Kiun la patrino nokte
Revivigas, enfrotante
Fortan sorĉistinan grason?

Stranga, febra duondormo!
La membraro — plumbe-laca,
Katenita, kaj la sentoj —
Ekscititaj kaj maldormaj.

Kiom herba fiodoro
Min turmentis! Cerbumante
Mi memoris, kie tion
Mi jam flaris? — Sensukcese!

Kiom enkamena blovo
Min timigis! Kiel ĝemoj
De animoj sekigitaj
Tio sonis — bonkonataj.

Sed plej multe mi suferis
Pro la birdoj pajlŝtopitaj,
Kiuj apud mia lito
Staris sur kornic’ laŭmura.

Malrapide ili movis
La flugilojn, sin klinante
Al mi kun la longaj bekoj,
Similantaj homonazojn.

Kie mi jam vidis tiajn
Nazojn? Eble en Hamburgo
Aŭ Frankfurto? — Memoraĵo
Malpreciza kaj turmenta.

Fine min superis dormo,
Kaj anstataŭ iluzioj
Pro la duondorma stato, —
Min vizitis firma sonĝo.

Sonĝis mi, ke la kabano
Iĝis balsalon’ subite,
Ripozanta sur kolonoj,
Lumigata per lustraro.

Nevideblaj muzikistoj
Ludis el „Robert le Diable“
Dancojn de la monaĥinoj.
Mi promenis tute sola.

Sed subite malfermiĝis
La pordegoj, kaj eniras
Malrapide, solenpaŝe,
Gastoj vere tre mirindaj:

Nuraj ursoj kaj fantomoj!
Homaire ĉiu urso
Gvidas brak’ je brak’ fantomon
En blankega ĉerka tuko.

Tiel parigite ili
Dancis valson, tien, reen
Tra l’ salono. Stranga vido:
Jen timiga, jen ridinda.

Ĉar la ursoj malgraciaj
Nur kun peno sampaŝadis
Kun aeraj la fantomoj,
Ŝvebetantaj facilmove:

Senkompate kuntrenataj
Estis la plorindaj bestoj,
Kaj ilia spiregado
Supersonis la muzikon.

Kelkafoje dum la danco
Iuj paroj koliziis, —
Kaj al la fantom’ puŝinta
Donis urs’ „malventran“ baton.

Iufoje urs’ valsanta
Ŝiris for la ĉerkan tukon
De la kapo de l’ kunulo:
Ekaperis kap’ skeleta.

Kaj subite ekbruegis
La trumpetoj kaj ĉaskornoj
Kaj ektondris tamburegoj:
Jen la fina galopado....

Ĝin ĝisfine mi ne sonĝis, —
Ĉar surpaŝis miajn kalojn
Surpiedajn urs’ pezega,
Ke kun krio mi vekiĝis.



Ĉapitro XXII

Phöobus en la sunfiakro
Vipis siajn flamĉevalojn
Kaj duone jam plenumis
La ĉielan veturadon;

Dume kuŝis mi dormante,
Kaj pri ursoj kaj fantomoj,
Interplektiĝantaj strange,
Sonĝis kvazaŭ arabeskojn.

Je tagmezo mi vekiĝis,
Kaj min trovis tute sola; —
La mastrino kaj Laskaro
Iris ĉasi frumatene.

Enkabane ili lasis
Nur la mopson. Ĉe la fajro
Antaŭ la kaldron’ li staris
Kun kulero en la mano.

Bone estis li dresita,
Se la supo superbolus,
Per rapidaj, kirlaj movoj
Senŝaŭmigi la buljonon.

Sed, ĉu mem mi ensorĉiĝis?
Aŭ ankoraŭ en la kapo
Flagras la delir’? Ne fidas
Mi la fakton: Mops’ parolas!

Jes, parolas, tre senĝene
Ŝvabadialekte; sonĝe,
Kvazaŭ voĉe meditante,
Li parolas jenajn vortojn:

„Ho, poeto mi ŝvablanda
Kompatinda! En fremdlando
Devas mi sopiri mopse
Kaj gardadi sorĉkaldronon!

Estas kondamninda krimo
La sorĉado. Tragedia
Estas mia sort’: sentadi
Home en figur’ de mopso!

Ho, ke estu mi restinta
Hejme ĉe la samskolanoj!
Ili ja ne scias sorĉi
Kaj neniun ensorĉigas.

Ho, ke estu mi restinta
Hejme ĉe Karolo Mayer, —
Ĉe senkulpaj la floretoj
En la kara patrolando!

Nun mi mortas pro hejmveo —
Ho, ke vidu mi la fumon,
Leviĝantan el kameno
En la kara naskiĝurbo!“

Aŭskultinte tiujn ĝemojn,
Mi eksentis emocion;
Do, levinte min de l’ lito,
Mi parolis kompateme:

„Nobla bardo! Kiel vi
Venis en ĉi-sorĉistejon?
Kaj pro kia krima far’
Vi fariĝis mops’ ridinda?“

Sed la hundo kriis ĝoje:
„Vi ne estas el Francujo,
Sed germano kaj komprenis
Mian ĝemo-monologon?

Samlandano! Malfeliĉe
Lia ekscelenco Kölle,
Kiam ni biertrinkante
Diskutadis en gastejo,

Ĉiufoje argumentis,
Ke nur vojaĝado monda
Kreas tiun kleregecon,
Kiun li el fremda lando

Portis kun si en la hejmon!
Tial, por la krudan kruston
Forpaŝadi de l’ piedoj
Kaj akiri mondomorojn:

Mi forlasis mian hejmon,
Kaj dum la vojaĝ’ kleriga
Mi atingis Pirineojn
Kaj la domon de Uraka.

Mi prezentis eĉ leteron
De Justinus Kerner, — nepre
Ne pensante, ke li havas
Bonrilatojn kun sorĉistoj!

Tre afable min Uraka
Enloĝigis, sed — terure! —
Kreskis tiu afableco
Ĝis malloga voluptemo.

Jes, ekflagris malĉasteco
Naŭze en la velka brusto
De la virinaĉ’ malvirta,
Kaj ŝi volis min delogi.

Sed mi petis: Sinjorino,
Min indulgu, mi ne estas
Goetheano frivolema,
Sed el „aŭtorskolo ŝvaba“.

Moraleco estas nia
Muzo, kaj ŝi portas dikan
Ledkalsonon. — Ho mi petas:
Ne difektu mian virton!

Kelkaj havas ja spritecon,
Kaj aliaj fantazion
Aŭ pasion, sed la virton
Sole ni, poetoj ŝvabaj!

Ĝi ja estas nia sola
Havo! Ne forŝiru kovron,
Religie - moralecan,
Kiu kaŝas la nudaĵon!

Tiel petis mi, sed ridis
Ŝi sarkasme, kaj kun rido
Ŝi ekprenis viskan vergon
Kaj tuŝetis mian kapon.

Mi ekhavis tuj malvarman
Senton dorse, kvazaŭ kovrus
Haŭt’ ansera la membraron,
Sed la haŭto de ansero

Ĝi ne estis, sed — terure! —
Hunda fel’. — De tiu horo,
Malfeliĉa mi, fariĝis —
Okulvide — mops’ ridinda!“

Mizerulo! Pro singulto
Li ne povis pluparoli,
Kaj ekploris tiel forte,
Ke li kvazaŭ dissolviĝis.

„Kara! — diris mi kompate —
Ĉu mi povas liberigi
Vin de tiu hunda felo
Kaj redoni al homaro?“

Sed li levis senkonsole,
Malespere la piedojn,
Kaj sopire ekĝeminte,
Li post longe reparolis:

„Ĝis la lasta tago restos
Mi en tiu mopsa felo,
Se ne virgulino pura
Sensorĉigos min kompate.

Jes, nur virgulino pura,
Ne tuŝinta iam viron,
Plenumonta la kondiĉon
Jenan, povos min eksavi:

Tiu virgulino pura
Devas en la nokt’ novjara
Legi, — sed ne ekdormante! —
La poemojn nur de Pfizer.[5]

Se legante ŝi maldormis,
Ne fermante la okulojn:
Mi saviĝos, home spiros,
Mi revivos, senmopsiĝos.“

„Ho, se estas tiel, — diris
Mi — mi tre bedaŭras,
Ke ne povas mi vin savi,
Ĉar unue, mi ne estas

Pura virgulin’, kaj due,
Mi ne povus finlegadi
La poemojn nur de Pfizer,
Ne post iom ekdormante.“



Ĉapitro XXIII

Post fantomoj, post sorĉado,
Ni deiras en la valon,
Kaj denove la piedoj
Tuŝas la realan teron.

For fantomoj, iluzioj
Noktaj el sonĝado febra!
Ni prudente okupiĝos
Ree nun pri Atta Troll.

En kaverno, ĉe la idoj,
Dormas li kaj laŭtaŭdigas
La ronkadon de justulo,
Fine kun osced’ vekiĝas.

Ĉe li fil’ unuorela
Gratas sian vilan kapon
Kiel hom’ serĉanta rimon,
Same skandas li piede.

Ankaŭ ĉe la patra flanko
Kuŝas sur la dorso, sonĝe,
La amataj idinetoj:
Du lilioj kvarpiedaj.

Kiaj karesemaj pensoj
Dormas en la floranimo
De senkulpaj la fraŭlinoj?
Enokule brilas roso.

Kaj precipe la plej juna
Kortuŝiĝas. En la koro
Sentas ŝi la dolĉan pikon
Kaj la forton de Kupido.

Jes, la sag’ de l’ eta dio
Trapenetris ŝian felon,
Kiam ŝi unuafoje
Vidis lin, — li estis hom’!

Homo — kun la nom’ Ŝnaphanski! —
Ĉe la granda forkurado
Li ŝin preterkuris foje
Frumatene en montaro.

Malfeliĉ’ heroa tuŝas
La virinojn. Montris liaj
Trajtoj monan embarason,
Zorgon kaj melankolion.

Lian tutan militkason, —
Dudek du arĝentajn groŝojn,
Akiraĵon hispanlandan, —
De li rabis Espartero.

Eĉ horloĝon li ne savis!
Restis ĝi en Pampeluno
En pruntejo, — heredaĵo
Tre valora el arĝento. —

Kaj li kuris longakrure;
Sed kurante li ekgajnis
Aĵon multe pli valoran
Ol batalo — ursinkoron!

Ŝi lin amas — malamikon!
Ho, ursino malfeliĉa!
Se la patro tion scius,
Li murmurus tre kolere!

Kiel iam Odoardo
Per ponarda puŝ’ mortigis
Emilinon (la Galotti),
Same ankaŭ Atta Troll

Ja preferus, la filinon
Murdi per ungegoj propraj
Ol permesi, ke ŝi falu
En la brakojn de homaĉo. —

Sed en tiu ĉi momento
Mola estas lia koro,
Ne inklina, rompi rozon
Antaŭ plena la ekfloro. —

„Idoj!“ — ĝemas li subite
Kun okuloj larmoplenaj —
Idoj! Mia tera vivo
Ĉesos, — baldaŭ ni disiĝos.

Posttagmeze, dum dormeto,
Venis al mi sonĝo grava,
Kaj mi ĝuis jam la dolĉan
Antaŭsenton de l’ mortado.

Mi ne estas superstiĉa
Revemulo, — tamen estas
Inter tero kaj ĉielo
Multaj aĵoj tre misteraj.

Cerbumante pri la mondo
Mi ekdormis kun oscedo,
Kaj mi sonĝis, ke mi kuŝas
Sub arbego foliriĉa.

El la branĉoj de l’ arbego
Gute ormielo trafis
Mian malfermitan buŝon,
Kaj mi havis dolĉan senton.

Palpebrume rigardante
Mi ekvidis en la supro
Eble sep ursetojn karajn,
Glitetantajn tien, reen.

Delikataj estaĵetoj
Kun feleto rozkolora,
Kiu ĉe la ŝultroj silke
Elkreskigis flugiletojn.

Jes, lanugajn flugiletojn
La ursetoj rozkoloraj
Havis, kaj kun superteraj
Flutvoĉetoj ili kantis!

Dum la kanto glaciiĝis
Mia haŭt’, kaj el la haŭto
Flugis la anim’ ĉielen
Kiel flamo briletanta.“

Tion diris kun tremanta
Mola grunto Atta Troll.
Poste li silentis longe,
Meditante, — sed subite

Li altigis la orelojn,
Kaj saltante de l’ kuŝejo
Li kriegis ĝojamuĝe:
„Ĉu vi aŭdis tiujn sonojn?

Certe, jen la dolĉa voĉo
De patrin’! Mi ne eraras
Pri murmur’ de mia Mumma, —
Mumma, mia nigra Mumma!“

Atta Troll, dirinte tion,
Kiel frenezul’ forkuris
El kaverno en fatalon, —
Malfeliĉo lin atingis....



Ĉapitro XXIV

En la valo Roncevala,
Sur la loko, kie iam
Nepo de Karolus Magnus
Elstertoris la animon,

Tie falis Atta Troll
Per embusko, kiel tiu
Perfidite de Judaso, —
(Ganelono de Majenc’!)

Ho, sentado la plej nobla, —
Amo al la ursedzino, —
Estis la logilo, kiun
Lerte uzis la Uraka.

La murmuron de l’ ursino
Ŝi imitis tiel trompe,
Ke el la kavern’ sekura
Forlogiĝis Atta Troll.

Per flugiloj de sopiro
Kuris valen li flarante
Kaj haltante iufoje:
Ĉu ŝi tie sin forkaŝis?

Jen sin kaŝis nur Laskaro
Kun pafil’. Kaj li trapafis
Tiun koron esperĝojan,
Ke eliĝis sanga fluo…

Sian kapon li balancas
Kelkafoje, — sed subite
Falis teren li kun muĝo:
„Mumma!“ — li lastfoje spiris.

Tiel falis la heroo,
Kaj li mortis. Sed senmorta
Post la morto li leviĝos
En la kanto de l’ poeto.

Li leviĝos en la kanto;
Lia gloro paŝos for
Per troĥeoj kvarpiedaj
Tra la tuta vasta ter’.

Kaj li havos monumenton,
Sur la kampoj de Walhal’,
Kaj surskribon sur la ŝtono
Jen en lapidara stil’:

„Atta Troll. Tendenca urso,
Pia, — kaj fidela edzo.
Delogita de l’ spirito
De l’ epoko. Origine:
„Sansculotte“ en arbar’.

Malbondanca; sincerecon —
Tamen en la vila brusto.
Kelkafoje fiodora.
Ne talent’, sed karaktero!“



Ĉapitro XXV

Tridek tri maljunulinoj,
Sur la kapo skarlatruĝan
Malnovbaskan la kapuĉon,
Staris antaŭ la vilaĝo;

Tre simila al Debora
Estis iu; tamburante
Kaj dancante ŝi ekkantis
Laŭdan kanton je Laskaro.

Kvar fortegaj viroj portis
En triumf’ la urskadavron;
Rekta sidis li en seĝo
Kiel pacient’ banloka.

Poste, kvazaŭ geparencoj
De l’ mortinto, — jen Laskaro
Sekvis kun patrin’ Uraka;
Ŝi mangestis embarase.

La adjunkto komunuma
Faris gravan paroladon
Antaŭ l’ magistrata domo,
Kiam tien ili venis.

Li parolis pri l’ progreso
De l’ ŝipar’, de l’ gazetaro,
Pri la rapo-kulturado,
Pri l’ malben’ de partiemo.

Klariginte la meritojn
De Philippo-Ludoviko,
Li transiris al la urso
Kaj la ago de Laskaro.

„Vi, Laskaro! — li ekkriis,
Forviŝante fruntan ŝviton
Per la skarpo trikolora, —
Vi, Laskaro! Vi, Laskaro!

Vi Francujon, Hispanujon
Liberigis de la urso!
Estas vi hero’ duobla:
Pirinea Lafayette!“

Kaj Laskar’, laŭdite tiel
De person’ oficiala,
Jen ekridis pro plezuro,
Jen pro ĝojo ekruĝiĝis.

Kaj per sonoj tre abruptaj,
Sin pelantaj tro rapide,
Li balbutis sian dankon
Pro la gravaj honorvortoj.

Konsternite ekrigardis
Ĉiuj la spektaklon strangan,
Kaj sekrete murmuretis
La maljunaj virinaĉoj:

„Jen! Laskaro ja ekridis!
Ekruĝiĝis ja Laskaro!
Kaj Laskaro ekparolis!
Fil’ mortinta sorĉistina!“ —

Samatage senfeligis
Oni Atta’n kaj forvendis
Lian felon. Por cent frankoj
Prenis ĝin felisto juda.

Tiu ĝin ornamis bele
Per purpuraj borderaĵoj
Kaj ĝin vendis post marĉando
Por duoblo de la prezo.

Nur el tria mano, poste
Ĝin akiris ja Juljeto.
En Paris, en ŝia ĉambro
Nun ĝi kuŝas — littapiŝo.

Kiomfoje nudpiede
Staris mi sur tiu tera,
Bruna ingo de heroo,
Sur la fel’ de Atta Troll!

Kaj pro kora emocio
Mi memoris jenajn versojn:
„Kio kante eterniĝu,
Ja pereu en la vivo!“



Ĉapitro XXVI

Kaj pri Nigra Mumma? Ankaŭ
Mumma estas in’! Rompeblo
Estas ŝia nom’. La inoj
Ja similas porcelanon.

Kiam Sorto ŝin disigis
De la glora, nobla edzo,
Ŝi ne mortis pro ĉagreno,
Ne pereis pro malĝojo.

Ne, kontraŭe, ŝi daŭrigis
Gaje sian vivon, dancis
Ĉe foiroj kaj ĉe festoj,
Sopirante aplaŭdadon.

Firman lokon kaj okupon
Por la vivodaŭro trovis
Fine ŝi en Park’ Bestara
De la metropol’ Parizo.

Promenante kun Juljeto
Tie antaŭ kelkaj tagoj,
Klarigante la naturon,
La kreskaĵojn kaj la bestojn,

La ĝirafon kaj la cedron
El Libano kaj la grandan
Dromedaron, la fazanon
Kaj la zebron, — parolante

Haltis mi ĉe balustrado
Antaŭ terkavaĵ’ profunda,
Kie vivas la ursaro —
Ho, pro Dio, kia vido!

Grandegul’ — dezerta urso —
Siberia, neĝoblanka,
Tie ludis delikatan
Aman ludon kun ursino.

Kaj ŝi estis Nigra Mumma,
La edzin’ de Atta Troll!
Mi rekonis ŝin je l’ brila
Malsekeco de l’ okul’.

Vere ŝi! Filino nigra
El la sudo, nun pariĝis
Kun sibiriano vila,
Kun barbaro el la nordo!

Ridetante diris negro,
Alpaŝinta nin ĝentile:
„Ĉu vidaĵo pli majesta
Estas ol la amludado?“

Mi respondis: „He, kun kiu
Mi ekhavas la honoron…?“
Tiu kriis mirigite:
„Ĉu vi ne rekonis min?“

Estas mi la „Negra Princo“,
Tamburinta! (Freiligrath!). —
Tiam mi malbone statis
En tediga izoleco.

Tie ĉi mi trovis lokon
Kiel parka bestgardisto,
Kaj mi trovis hejmajn plantojn,
Kaj leonojn, tigrojn eĉ.

Tie ĉi mi pli agrable
Vivas ol ĉe la foiroj,
Kie mi tamburi devis
Por salajro ne sufiĉa.

Antaŭ iom mi edziĝis
Je kuiristin’ elzasa,
Kaj en ŝiaj ĉirkaŭprenoj
Mi min sentas tute hejme.

La piedoj memorigas
Pri la ĉarma elefanto;
Kiam ŝi parolas france,
Aŭdas mi afrikajn sonojn.

Iufoje ŝi insultas, —
Jen mi pensas pri l’ tamburo
Kun pendantaj kapskeletoj, —
Timiginta eĉ leonojn.

Sed en luna bril’ ŝi ofte
Ploras kiel krokodilo,
Rigardanta el la ŝlimo,
Por ĝuadi la malvarmon.

Kaj tre bone ŝi min nutras.
Mi prosperas. Kiel iam
Manĝas mi kun apetito
Vere negra, afrikana.

Jam ventreton bele rondan
Mi akiris per grasigo;
Ĝi rigardas el ĉemizo
Kiel lun’ el nuboj blankaj.



Ĉapitro XXVII
(Al August Varnhagen von Ense)

„Kie, majstro Ludoviko,
Vi kolektis — pro ĉielo! —
Tiun tutan strangaĵaron? —
Diris kardinal’ de Este,

Kiam li leginta estis
La poemon pri Rolando,
Kiun Ariost’ dediĉis
Al la honorinda pastro.

Ho, Varnhagen, karegulo,
Ankaŭ ĉirkaŭ viaj lipoj
Vidas mi la samajn vortojn
Kun la sama ridetado.

Vi ekridas eĉ legante!
Sed kelkfoje via frunto
Kuntiriĝas serioze,
Kaj vin kaptas rememoro: —

Sonoj el junaĝaj revoj,
Trarevitaj kun Chamisso
Kaj Brentano kaj Fouqué
En lunbrilaj noktoj bluaj!

Jen la pia sonorado
De perdita kapeleto;
Ĉu ne ruze intersonas
Arlekena tinta ĉapo?

La kantadon najtingalan
Interrompas ursa baso,
Tondra, grumbla; ĝi ŝanĝiĝas
Je fantoma bruetado.

Frenezaĵo, ŝajniganta
Saĝon, kiu tro kuraĝas!
Mortoĝemoj jen subite
Ŝanĝiĝantaj je ridado!....

Jen, amiko, veraj sonoj
El pasinta revotempo;
Nur, ke triloj plenmodernaj
Ĵonglas tra la sono funda.

Tamen, malgraŭ petolaĵoj
Vi konstatos retenemon —
Malsevere kaj indulge
Vi prijuĝu la poemon!

Eble estas ĝi la lasta
Arbarkanto romantika!
En bruado ĉiutaga
Ĝi forsonos senefike....

Temp’ alia — bird’ alia,
Bird’ alia — kant’ alia!....
Kiaj blekoj de anseroj
Krisavintaj Kapitolon!

Kiaj pepoj de paseroj,
Fanfarone kondutantaj
Kie! aglo Jupitera
Kun la sago fulmotondra!

Kiaj krioj de turtetoj,
Amosataj, malamantaj
Afroditon; ili volus
Tiri nur Bellona’n ĉaron!

Kia bruo mondskuanta! —
lli estas majskaraboj
De printemp’ interpopola,
Posedite de rabio!

Temp’ alia — bird’ alia,
Bird’ alia — kant’ alia
Kun oreloj tutaliaj
Eble tion mi eĉ laŭdus!


Fino


Piednotoj redakti

  1. Germana majstro de gimnastikarto.La trad.
  2. Germana historiisto.La trad.
  3. Speco de dolĉ-amara biero.La trad.
  4. Franca pentristo.La trad.
  5. Germana poeto kaj kritikisto.La trad.


 
La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Heinrich Heine kaj de la tradukinto: Friedrich Pillath.