Babiladoj de bonhumora Zamenhofano/La Vojo

„La Vojo“.[1]

La apero de No. 1 de nia „La Vojo“ certe kaŭzos en nia Esperanta mondo grandan impreson. Jam nun, sidante en mia kabineteto, mi prezentas al mi la grandan bruon, tumulton kaj antaŭ miaj okuloj forŝoviĝas, preteriras diversaj bildoj. Jen, en niaj gravaj gazetoj, kiel ekz. „Esperanto“, aperos denove artikoloj „Tro da gazetoj!“ Sinjoroj redaktoroj, redaktistoj, redaktantoj, direktoroj, eldonantoj indignos kaj koleros; „Tro da gazetoj!“ ili furioze krios, ĉiu nova gazeto malutilas al la malnova! Anstataŭ 200 gazetoj kun 8 paĝoj kaj 20 abonantoj ni preferus havi 20 gazetojn kun 80 paĝoj kaj 200 abonantoj! Anstataŭ cent spesmiloj da malprofito ni preferus 200 da profito. For la novajn gazetojn! Ni bojkotu ilin!“

La timemaj esperantistoj, obeemaj al siaj „estroj“ kaj spiritaj gvidantoj, kompreneble sekvos ĉi-tiun konsilon kaj nia „Vojo“ ne povos esti ekspedata en la vojon, ĉar ni ne havos monan subtenon. Sed malgraŭ ĉi-tiuj obstinaj baroj ni kuraĝe iras antaŭen:

Kaj nin ne timigas insult’ redaktora,
Nek mondeficito, nek plum’ direktora,
Ĉar bona kaj bela kaj zorge presata
Ĝi estas — nun „Vojo“ legata.

Sed krom ĉiuj eblaj dornoj en formo de malamikaj artikoloj mi vidas jam la belajn laŭrfoliojn kaj leterojn de dankemaj aŭtoroj, poetoj, versistoj, rimantoj, anekdotistoj, problemistoj k. t. p. Kiam aperos la unua sciigo pri la eldono de nova gazeto, tiam malkontentaj estos la redaktoroj kaj kontentaj la estimegataj kaj multŝatataj gesinjoroj „skribistoj“. „La malnovaj gazetoj pro multaj maljustaj kaŭzoj ne volas nin famigi“ — ili diros. „La ambiciaj redaktoroj ne volas, ke la Esperanta mondo eksciu, kiaj ni estas talentuloj. Ili envias al ni, ili timas, ke ni famiĝos, ke oni presigos niajn portretojn en la „Ondo“, ke nin insultos „Le monde Espérantiste“. Sed la nova gazeto nin certe akceptos kun disetenditaj brakoj. „Egaleco, frateco, iibereco“ — jen certe estos la devizo de la nova gazeto. Egaleco — ĉiu presaĵo estos presita per egalaj literoj, niaj nomoj ne estos presitaj per pli malgrandaj literoj, ol tiuj de la eminentuloj. Frateco — oni presigos artikolojn de ĉiuj — de reformemuloj kaj fundamentanoj, de porcentraoficejo-anoj kaj kontraŭcentrakuirejo-anoj, de Zamenhof-anoj kaj Couturat-anoj. Libereco — oni presigos versaĵojn senrimajn, rakontojn senenhavajn, anekdotojn senspritajn, liberajn vortojn pri liberaj vortoj, liberajn artikolojn pri ĉiuj demandoj

religiaj, politikaj, naciaj en speciala „Libera Tribuno“
En la redakcio de „La Vojo“: Oni alportas la manuskriptojn…
(kiel ekz. en la tre ŝatata „Pola Esperantisto“) k. t. p.

Do la nova ĵurnalo montros al ni la vojon por fariĝi famaj. Kiu scias, eble ni ankaŭ fariĝos poste redaktoroj, eble oni nin elektos en la Lingvan Komitaton…“ Tiel sendube diros la ŝatindaj samideanoj kaj honorigos nian novan senhelpan gazeton per alsendo de ĉiuspeca materialo. Mi jam fantazias, kiajn grandajn pakaĵojn kun manuskriptoj ni ricevados ĉiutage. Kompreneble ni estos la plej justaj kaj tial neniu manuskripto trovos lokon en la paperkorbo. Ĉiu manuskripto estos zorge trarigardita (escepte: versaĵoj pri amo al kvinpinta sfelo, al D-ro Zamenhof, artikoloj pri simbola signifo de Ko-Ko-Ko kaj entute ĉio, kio komenciĝos aŭ finiĝos per vortoj: Vivu Zamenhof, Esperanto, La Vojo estos sen trarigardo presita); post trarigardo la manuskripto estos baldaŭ lokigata en la gazeton, netaŭgaj manuskriptoj estos kolektataj kaj poste vendataj pofunte al komercaĵistoj por ke oni envolvu en ili haringojn, bulkojn k. t. p. Tiamaniere neniu manuskripto estos en la paperkorbo kaj anstataŭ malprofito de aĉeto de la paperkorbo ni havos profiton de vendo de la manuskriptoj. Ĉio ĉi-supre dirita rilatas al la manuskriptoj senpagaj. Manuskriptojn pagatajn ni akceptas tre volonte kaj ne hezitante (pardonu s-ro Cart) presigos, se oni donos al nia redaktoro konvenan honorarion.

Kaj nun kelkajn konsilojn pri la eksteraĵo de la manuskriptoj. Ĉiu manuskripto estu skribita sur pura, ne makulita per lardo aŭ butero, papero. La papero estu verda, kompreneble (eĉ amaj versaĵoj devas esti skribitaj sur verda papero) kaj havu tre larĝajn marĝenojn. La enhavon oni skribu nur sur unu flanko de l’papero, ĉar la duan la redaktoro uzos por siaj privataj aferoj. Koncerne la stilon mi atentigas la verkontojn pri jenaj kelkaj rimarkoj: la vorton Zamenhof, Esperanto, Centra Oficejo, La Vojo skribu per pli grandaj literoj; post la frazo „Vivu Zamenhof“ necesas meti kvin! (!!!!!) Se vi iun vorton ne povas traduki, senĝene esperantigu ĝin, nome almetu „o“ aŭ „a“, ekzemple „gapo“, „lamento“ k. t. p.

Kaj nun, karaj samideanoj, vi vidas, ke ni estas efektive la plej progresema gazeto, ke ni vere deziras, ke ĉiu esperantisto famiĝu, ke ni ne volas permesi, ke pereu novaj talentoj, estontaj geniuloj — kaj tial, karuloj, subtenu nin ankaŭ, montru vian dankemon kaj sendu po 2 Sm. por jara abonpago en la redakcion de nia „Vojo“. El viaj spesmiloj ni kolektos grandan kapitalon, kiu ebligos al ni pliinteresigi la gazeton. Komence ni eldonos ĝin ĉiumonate, poste ĉiudusemajne, poste ĉiusemajne, ĉiutage kaj fine nia „Vojo“ aperos dufoje ĉiutage kun diversaj specialaj aldonoj „Por komercistoj“, „Por ridemuloj", „Por paperkorbuloj“ k. t. p.

Do, karaj, prenu la plumojn en la manon, monon el la monujo, kuraĝe antaŭen kaj —

Vivu Esperanto kaj „La Vojo“ !!!!!

24. VII. 1914.

  1. La L…a Esp. S-to decidis eldoni sian propran Esp. gazeton. Ĉi-tiu babilado prezentas kvazaŭ la redakcian programartikolon por ĉi-tiu gazeto. Cetere la gazeto mem pro la eksplodo de la eŭropa milito ne povis aperi. Rim. de l’ aŭtoro.