Babiladoj de bonhumora Zamenhofano/Se mi fariĝus idisto

Se mi fariĝus idisto….
Dediĉata al samideano L. K.

Mi estas homo tre fantaziema: mi tre amas kaj „emas“ fantazii. De infaneco mi kutimis, enlitiĝante, fantazii pri la estonteco, pri gloro, venkoj… Mia infana kapo produktis belajn sorĉajn bildojn; mi vidis min en bataloj kun indianoj, sagoj flugas preter mi, sed mi restas senmova kaj miaj pafoj ĉiam trafas la sovaĝulojn… Kiam mi fariĝis pii maljuna, la bildoj ŝanĝiĝis. Mi jam revis pri gloro de aviadisto, eltrovinto k.t.p. Kiam mi fariĝis esperantisto, mi ekfantaziis pri tio, kiel mi fariĝos glora en Esperantujo, kiel mi pliriĉigos la Esperantan literaturon per multaj, multegaj, sennombraj tradukoj! Sed baldaŭ mi devis disreviĝi. Miajn tradukojn senditajn en Esperantajn redakciojn mi ricevadis reen; la redaktoroj skribis al mi leterojn, klarigante, ke pro kelkaj kaŭzoj la „ŝatata manuskripto“ ne povas esti presita. Disreviĝinte fariĝi glora esperantisto, mi nun komencis imagi al mi, kio estus, se mi fariĝus idisto. Mi pripensis ĉion bone, ĉion, kion mi farus, kaj konkludis, ke fine mi povas fariĝi glora homo ne nur en Idujo, sed ankaŭ en la tuta mondo kaj esti enskribita en la historion.

Se mi fariĝus idisto, mi unue al neniu dirus pri tio, sed presigus en lokaj ĵurnaloj anoncojn pri tio, ke mi elsendas senpage lernolibrojn de Esperanto. En efektiveco mi sendus al ĉiuj idajn reklamilojn. Ĉi-tion mi povus fari kun pura konscienco, ĉar Ido estas ja Esperanto, sed iom reformita, kaj ĉar ĉi-tiun propagandmanieron jam uzis multaj, eĉ en Rusujo unu moskvano havis librejon „Esperanto“ kaj estis idisto. Poste mi skribus en iu patriota gazeto artikolon, en kiu mi klarigus, ke esperantistoj propagandas ne nur Esperanton, sed ankaŭ Esperantismon, kiu estas tre danĝera kontraŭregna ideo; dum idistoj propagandas nur plibonigitan Esperanton — Idon, sed nenian Idismon. Tial ĉiu vera patrioto devas lerni Idon kaj tiamaniere savi la patrujon. Certe pro tia glorinda ago, kiel savo de l’ patrujo, oni donos al mi nomon de unua patrioto kaj… laŭ principo de renversebleco de… silaboj ankaŭ monon. Tiamaniere mi fariĝos glora ankaŭ en Idujo kaj mi ne dubas, ke oni min faros vicreĝo de ĝi. Sed se tio ne okazos, mi, volante ĝin meriti, komencos bojadi je ĉiuj gloraj esperantistoj. Tiam oni min jam certe nomos vicreĝo kaj tronheredanto de l’ Idujo (benata estu ĝia nomo!) kaj oni min elektus en la Idan Akademion. S-ro prezidanto donacus al mi dikan volumon de la „decidoj“ kaj mi enprofundiĝus en ĝi kaj post kelktaga laborado mi prezentus al la Akademio projekton ŝanĝi 7 sufiksojn, akcepti 23 novajn kaj ankaŭ alpreni 700 novajn vortojn. Kiam ĉiuj miaj projektoj estos akceptitaj, mi proponos rekomenci intertraktadon kun la obstinaj fundamento-fidelaj malfeliĉuloj. Sed se tiuj lastaj ne volos akcepti nian belan, „harmoniozan“, „logikalan“ lingvon, mi prezentus projekton de duonido-duonesperanto (Esperanto + Ido: 2) kaj nomus la novan lingvon „Escosmopolita“. Tiun novan projekton ĉiuj certe akceptus, sed se oni ne akceptus ĝin, mi proponus elekti ”delegitaron por alpreno de internacia lingvo por esperantistoj kaj idistoj“. Se la reĝo de Idujo ne povus ĉeesti la kunsidojn de la delegitaro, li sendus min por defendo de Ido. Mi certe fervore defendus ĝin tiamaniere, ke oni decidus ĝin… plibonigi laŭ mia projekto „Escosmopolita“. La markizofidelaj idistoj dirus, ke mi estas perfidulo, sed oni ilin ne atentus kaj mi fariĝus glora reĝo de la novfondita „Escosmopolitujo“. Miaj adeptoj konstruus „escosmopolitan ĝardenurbon“ kaj nomus unu straton en ĝi per mia nomo, kaj de l’ okcidento ĝis oriento, de sudo ĝis nordo ĉiu ripetus mian nomon…

Sed… se mi estus idisto, mi ne povus min amuzi pro la bonegaj, facilkompreneblaj anekdotoj en pura Esperanta stilo, kiel ekzemple la jena: „En iu batalo apud Naplo tenis soldato al sia malamiko sub si kaj kun la buŝo ĉe la tero por doni al li ponardfrapojn; la venkito petis al la venkinto lin lasu turniĝi supren kaj tiam ke la malamiko mortigi lin“…[1]. Mi ne povus veni en Esperantan societon nur por amindumi belan fraŭlinon, en kiu mi enamiĝis… Mi ne povus, veninte al delegito de U. E. A., purigi dum lia momenta foresto la botojn per liaj blankaj kurtenoj… Miaj revoj forflugas… mi devas forgesi pri gloro, nenio helpos, amo al esperantistino min detenas kaj nur pro ŝi mi restas Zamenhofano. Sed… se mi fariĝus idisto…

2. XII. 1913.

  1. „La du steloj“, No. 1—2. 1912.