I. Indekso : Benedek
de Josef Svatopluk Machar
Tradukita de Rudolf Fridrich
II.
III.

Lia vivo memorigas flugon de raketo; ie el mallumo ĝi ekflugas, levíĝas siblante kaj triumfe supren, okuloj de miloj kaj miloj observas kun admiro ĝian vojon kaj gloron, ĝi siblas kaj supreniras, kvazaŭ ĝi militiro: ĝis je haro ekzakte li scias, en kiom da horoj post la proklamo li povas ĵeti sur landlimon tiom kaj tiom da soldatoj. Li konas volus alteni sin ie en ĉielo kaj fariĝi nova stelo - subite en alteco okazas la katastrofo, la raketo krakas, disŝprucas kaj estingiĝinte falas malĝoje al la tero.

Li devenis el protestanta nobela familio hungara. Li naskiĝis en 1804 en Szopron, kie lia patro estis kuracisto. En la urbo hazarde estis diviziestro Radetzky, postea marŝalo. Radetzky malsaniĝis, doktoro Benedek resanigis lin kaj la dankema generalo promesis sian helpon al kuracisto, se li iam ĝin bezonos. Kaj la doktoro profitis tion. Lia filo Ludoviko montris inklinon por soldatservo. Nenio mirinda - ĵus estis post Napoleon'aj militoj, kaj la homaro apenaŭ spiris pro admiro pri kariero de la francaj marŝaloj, pri maso da bataloj, kies pulvon oni povis ankoraŭ flari en aero, pri heroaj agoj de individuoj kaj la tuta kapturniga kadenco de la historio, en kiu la milito ludis la ĉefan kaj solan rolon. Radetzky helpis kaj la dekkvarjara knabo, kvankam protestanto, estis akceptita en soldatan akademion en Wiener Neustadt. En sia dekoka jaro li komencis aktivan servon kiel leŭtenanto ĉe infanteria regimento en Capua en Italujo.

La nomada soldata vivo estas praktika lernejo de la oficiro. Per pilgrimado el unu garnizono en alian li lernas lingvon de la popolo, inter kiu li devas vivi, en novaj regimentoj li konatigas al si specialaĵojn de nacioj, el kiuj ili rekrutiĝas, li studas regionojn kaj tutajn landojn dum ekzercoj kaj manovroj, li venas en kontakton kun homoj de ĉiu ebla kulturgrado - kaj kiu sole unufoje interparolis kun tia pli aĝa soldato, al kiu la naturo donis malfermitajn okulojn kaj orelojn, certe jesos al mi, ke tia soldata nomado tra la monarnio estas la plej bona lernejo de la vivo, lernejo, kiun povas envii al li ĉiu civilulo. El Capua Benedek estis translokita en Graz, poste en Verona'n, en Milano'n, el tie en Lwów'on, kie li fariĝis adjutanto de la komandanta generalo, maljuna, parolema kaj oportuna sinjoro, kies li estis ne sole la dekstra mano, sed ankaŭ la kapo. Kaj tie li konatiĝis kun juna, sprita, klera, filigrana vidvino Julia von Woyna, li enamiĝis kaj edziĝis.

Tiu edziĝo alportis al li solan kaj daŭreman feliĉon en la vivo, eĉ, por lia rememoro ankaŭ grandan feliĉon postmortan, ĉio cetera estis fumo kaj efemero.

Kaj nun ekflugis alten la raketo de lia sorto.

En lajaro 1846 ekkomencis ribelo de pola nobelaro kaj kontraŭribelo de vilaĝanoj kontraŭ nobelaro.

Aŭstrio, kiel ĉiam, perdis la kapon. La landestro estis senkonsila, la generaloj ne sciis, kion komenci.

Tiam la subkolonelo Benedek ekpostulis de la komandanta generalo plenpovon por subpremo de la malpacoj. La generalo donis ĝin. Benedek rajdis tra Galicio, atingis la urbon Bochnia, revenigis malgrandan garnizonon, kiun li tie trovis preta por forkuri kaj direktis sin kontraŭ ribelantoj. La batalo ne estis longa: - Benedek havis sole unu vunditon kaj en okcidenta Galicio ekregis trankvilo.

Tio estis la venko apud Gdow; la nomo de tiu urbo revenis en vivon de Benedek ankoraŭ unufoje.

La arĥiduko Ferdinand, tiama galicia landestro kaj komandanta generalo, trovis, ke Benedek estas meritinta ordenon de Maria Theresia, plej altan revon kaj lastan deziron de ĉiuj aŭstriaj soldatoj. Benedek petis do tiun ordenon, kiel estas ordonite per statutoj. Sed Aŭstrio de Metternich ne volis konfesi al Eŭropo, ke en Galicio estis malpacoj, kaj eĉ tiom gravaj malpacoj, ke iu povus akiri en ili ordenon de Maria Theresia. Tial la kortega militkonsilantaro aljuĝis al Benedek komandoran krucon de Leopold, sed eĉ tiu ŝajnis al kanceliero Metternich tro krianta distingo, do li malaltigis ĝin al kavalira kruco de la sama ordeno.

Kaj tiam okazis io eksterordinara en Aŭstrio. Benedek, kiam la ordeno alvenis, ĝin rifuzis. La generalo, kiu devis ĝin al li alpingli, tute konsternite sciigis ĉi tiun agon en Vieno. Kaj en Vieno - tio estis la antaŭmarta Aŭstrio - oni ne vidis alian helpon ol trankviligi iel la ofenditan subkolonelon. Skribis al li la kanceliero de la ordeno, skribis al li la prezidanto de Kriegsrat” (militista konsilantaro) kaj longe daŭris, ĝis Benedek trankviliĝis. Taksojn li pagis, sed ne volis akcepti diplomon. Ree oni skribis kaj skribis, fine ili kontentigis lin: ili aldonis promocion al kolonelo kaj translokis lin en Italujon.

Tie Benedek ree estis sub komando de sia malnova favoranto marŝalo Radetzky. Li venis ĝustatempe. En Milano komenciĝis revolucio, la aŭstria armeo retiriĝis. Benedek kun sia regimento ŝirmis ĝian maldekstran flankon. Marŝante li aŭdis, ke tri italaj regimentoj de la aŭstria armeo ekribelis kaj transiris al revolucionuloj-tuj li sentis avidecon deflankiĝi en Kremona'n kaj fari tie ordon, sed hazarde aliĝis al lia regimento la garnizono el Piacenza, kies komandanto estis kolonelo pli aĝa ol Benedek, kaj Benedek devis meti sin sub lian ordonon, marŝi antaŭen kaj lasi Kremona'n. Li ŝaŭmis kaj bolis pro furiozo kaj malbeno kaj sendis al maljuna marŝalo raporton, kie li esprimis sin pri sia tempa ĉefo per vortoj ne tro serĉataj. Kaj la maljuna sinjoro havis evidente la saman opinion: pro direktado de la majstra retiriĝo li havigis por Benedek komandoran krucon de Leopold.

Benedek estis tiam en Mantova. La Sardegna reĝo Karlo Alberto marŝis post Aŭstrianoj. Unu nokton la arda kolonelo ekkuris kun areto da soldatoj kaj atakis la malamikan armeon. Li ne iris malproksimen, la gvardioj ĝustatempe ekpafis, sed la Itatoj havis sufiĉe da timo.

Kiam la maljuna marŝalo subite sin turnis ofensive kontraŭ malamikon, Benedek estis en sia elemento. Apud rivereto Curtatone li sovaĝis kiel leono: li konkveris malamikajn remparojn, mortigis la Toskananojn, malliberigis masojn da soldatoj - ĉiam kaj ĉie en fronto de sia brigado, ekscitita, entuziasmita, ĝojigita per laboro. La sekvantan tagon apud Goito li ree estis en sia elemento - la maljuna Radetzky sendis al li krucon de Maria Theresia. Fine li posedis ĝin, tamen laŭ konsilo de homoj konantaj la Vienan atmosferon li ne devis porti ĝin pli frue, ĝis la aprobo el Vieno estos veninta.

En la batalo apud Custozza li ne estis. Li devis reveni en Mantovan, kie li koleris pro enuo. Post tiu batalo li malĝoje skribas al Julia:

Kiel oni sin batis en lastaj tagoj, Vi eble estas leginta en gazetoj. Mi bedaŭrinde ne ĉeestis. Malbenata Mantova!” Fine li ricevis ordonon ekmarŝi kontraŭ Milanon. Sed al metio jam ne estis okazo: Radetzky eniris en Milanon kaj sekvis armistico.

Benedek ĉagreniĝis.

Dume en Vieno estis revolucio. Benedek'on ĝi ne impresis, por li Vien'anoj estis malsaĝuloj” kaj simiuloj” de Parizanoj.

Hungario bolis ankaŭ. Kamarado de Benedek, la kolonelo Meszaros, estis nomita en konsento kun Vieno ministro de militistaj aferoj en Hungario kaj proponis al li komandecon de la landa milico kun generala grado. Benedek ne sciis, kion fari. El Vieno oni oficiale komunikis al li - Vieno ludis tiam kun Magiaroj dusencan ludon - ke li povas akcepti tiun postenon kaj ke estus dezirinde, ke li ĝin akceptu. Sed samtempe sekrete oni konigis al li, ke plej bone estus, se li ne akceptus. Benedek do malakceptis. La malfeliĉulo Meszaros, kiu poste hazarde troviĝis en revolucio ne sciante kiamaniere, mortis post jaroj kiel ekzilulo en Anglujo - sorto, kiu certege estus renkontinta ankaŭ Benedek'on, kaj se ne tiu, ankoraŭ ia pli malbona.

En la jaro 1849 rekomenciĝis laboro en Italujo. En batalo apud Mortara, en divizio de arĥiduko Albrecht li ree laboris kun vervo kaj entuziasmo - poste vespere li penetris en urbon Mortara kaj vidante, ke li troviĝis en centro de malamika armeo multe pli nombra, ne perdis prudenton kaj minacordonis al ĝi - formeti armilojn. Kaj la surprizitaj Italoj obeis. Nun Benedek estis adorita heroo de soldatoj kaj teruro de malamikoj. Benedek č qui! (Benedek estas ĉi tie!) estis por Italoj signalo por forkuri.

Du tagojn post tio estis la batalo apud Novarra, batalo, kiu estis epilogo de la tuta militiro kaj kostis tronon al Karlo Alberto. Benedek skribas pri ĝi, ke lia feliĉo similas al fabelo.” Li havas dekok vunditajn oficirojn en sia regimento, du kugloj traflugis lian mantelon, kartoĉa pafaĵo forŝiris pecon de lia pantalono. Se li ne havus ordenon de Maria Theresia, nun li devus ĝin ricevi.

Arĥiduko Albrecht donis al li sabron, kiun estis havinta lia patro, arĥiduko Karlo, en batalo apud Aspern kaj petis ŝanĝe la sabron de Benedek. Ambaŭ viroj ligis sin tiam per amikeco.

Kun generala grado foriris Benedek de sur itala batalejo. Krom la maljuna marŝalo Aŭstrio ne havis soldaton pli popularan super li.