II. Indekso : Benedek
de Josef Svatopluk Machar
Tradukita de Rudolf Fridrich
III.
IV.

En Italujo estis trankvilo, sed en Hungario estis malbone. Windischgratz, kiu sin montris tiom eminente bona kontraŭ amaseto da studentoj en revolucio de Praha, neniel taŭgis en Hungario. Tute male: per sia malcerto kaj eterna prokrastado li lasis al Magiaroj tempon por centrigado de fortoj kaj disvastigado de revolucia movado en larĝaj klasoj popolaj. Generalo Gorgey subite troviĝis per lerta manovro en dorso de la aŭstria armeo kaj fortranĉis ĝin de Cislajtanio. Vieno forvokis la nobelan marŝalon de sur batalejo kaj anstataŭis lin per generalo Welden. Görgey liberigis sieĝitan Komaron kaj la imperiestra armeo retiriĝis al Vaho.

Kaj ĉi tien estis sendita Benedek kiel brigadkomandanto. La aŭstria armeo atendis rusan helpon, ĉar Vieno akceptis dankeme proponon de la caro Nikolao kaj Paskieviĉ almarŝadis. Benedek estis senpacienca - ne estis okupo. Dume la armeo reorganiziĝis: el malnovaj brigadoj oni formis novajn kaj la komandanto Welden estis anstataŭita per Haynaŭ, hieno de Brescia”, kaj postea sangmakulita hundo de Arad”. Al Benedek estis ordonite, ke li per sia nova brigado konservu komunikiĝon kun la rusa dekstra flanko. Haynaŭ, la nova komandanto, proponis al li postenon de estro de ĉefa stabo, sed Benedek rifuzis. Tiam li sciis, ke li estas sur sia posteno nur en fronto de batalantaj soldatoj.

Li vere estis. En bataloj apud Raab kaj Komarom li distingis sin tiom, ke li estis nomita de la imperiestro posedanto de la 28a regimento de Praha, honorigo, kiun ĝis tiam atingis neniu tiel juna generalo elirinta el nekonata protestanta familio. Li estis feliĉa.

Apud Szöreg la Bayard de la aŭstria armeo” estis vundita sur femuro per peco da eksplodinta grenado. Mi havas do ĉion, kion konvena soldato havi devas,” li skribas kun humoro al sia edzino. Kelkajn semajnojn li estis ligita al lito - dume la hungaria revolucio finiĝis sub rusaj kaj aŭstriaj armiloj.

Du jarojn pli malfrue, mallonge antaŭ sia morto, la maljuna Haynaŭ sendis al Benedek oran poŝhorloĝon kun engravurita dediĉo por memoro. Ĉi tiu terura homo estis cetere tipo de soldato de malnova epoko: senkompata, kruela, perforta ĝis miro - kaj subite ree mola kaj senmalica kiel infano; en sia ofico li konis sole unu aferon: obeon, per kiu li sciis ĉion senkondiĉe plenumi kaj kiun li ankaŭ senkondiĉe postulis de aliaj - la maljuna Radetzky, delikata konanto de karakteroj, lin karakterizis per bela simbolo: li estas razilo, kiu post uzado estas prudente kaŝota. . . . Kompreneble oni ne devis fari el ĉi tiu viro plej altan juĝiston super la kapitulacintaj revolucionuloj en Arad. . .

Sekvis jardeko de paco. Benedek estis nomita estro de ĉefa stabo ĉe sia malnova favoranto Radetzky en Italujo. Li iris do, sed post promeso de la imperiestro, ke se la rilatoj ŝanĝiĝos,” li tuj estos translokita en armean servadon. La maljuna marŝalo sincere amis Benedek'on. Eĉ pli malfrue, en sia testamento li rekomendis lin al imperiestra favoro. Kaj eĉ sekvanta afero ne difektis ilian amikan rilaton: en la jaro 1852 Benedek ricevis el Vieno de la generala adjutanto imperiestra, la grafo Grünne, striktan ordonon, ke li citu generalon Theodoron Radetzky, filon de la marŝalo, al peto pri pensionigo. Benedek obeis kaj la maljuna marŝalo, kiu nur poste eksciis pri tio, estis morteme ofendita kaj volis ankaŭ iri en pension, kaj nur per la propramana letero de imperiestro li estis kvietigita, sed Benedek'on li pro tio ne malamis, ĉar li konis Vienon kaj ĝian dankemon, li englutis do la maldolĉan pilolon kiel ĉiujn antaŭajn, kiujn li estis ricevinta dum sia longa vivo, kaj sciis, ke Benedek sole plenumis kun soldata obeo la donitan ordonon.

En la sama jaro Benedek estis plirangita al submarŝalo - ree eksterorde.

En jaro 1854 minacis milito kun Prusujo. Benedek, tiu soldato laŭ korpo kaj animo, estis neniel entuziasmita per ĝia perspektivo. Kiam la tintado de armiloj eksilentis kaj la prusa militista adjutanto, la princo Hohenlohe, lin vizitis en Verona, li diris al li bonkore: Neniam mi imagis, ke ni havos militon kun Prusoj: tio estus plej terura tago de mia vivo, ĉar mi konsiderus tion kiel plej grandan malfeliĉon de Aŭstrio. . .”

La tagon, kiam Radetzky post 72 jaroj de aktiva servo foriris el armeo, Benedek estis nomita komandanta generalo en Lwów. Kaj post la Nova jaro 1859 li estis subite alvokita Vienon, kie oni komunikis al li, ke li estas nomita komandanta generalo de la oka armea korpuso kaj ke li tuj devas forveturi en Verona'n.

La milito kun Piemonto kaj Francujo komenciĝis. Grafo Gyulai estis nomita supera komandanto aŭstria, ĉar li montris sin kiel taŭga - komandanto de kavalerio en manovroj. Kiel estro de lia stabo estis nomita kolonelo Kuhn, bona strategiisto kaj soldato tiom energia, kiom Gyulai estis malrapidema kaj sendecida. En grafo Gyulai kaŭzis la burĝa Kuhn preskaŭ nervan eksciton jam per sia ĉeesto kaj la senrespektema Kuhn neniel kaŝis mokojn pri la komandanta kapableco de sia generalo. Kuhn do konsiladis kaj proponadis kaj Gyulai faris la malon. Kuhn volis detrui la piemontan armeon antaŭ alveno de Francoj, Gyulai decidis atendi, ĝis Francoj estos alvenintaj. Por ke ŝajnu, ke io okazas, Gyulai ekmarŝis al Torino - kaj subite donis ordonon al retiriĝo.

Enuanta milito!” plendis Benedek.

Post bataleto apud Montebelo Gyluai donis ordonon al plua retiriĝo. Kuhn furiozis kaj petis sian eksiĝon. Nur post speciala peto de la imperiestro li restis. Benedek enuegis sin ĝis al malespero. La kvaran de junio li ricevis ordonon rapidegi sur batalejon. Estis la batalo apud Magenta. Li ne alvenis ĝustatempe. Stranga batalo! En centro kaj en maldekstra flanko ĝi estis nedecidita, en dekstra flanko estis venkita Clam-Gallas, grafo kaj unu el plej nekapablaj generaloj aŭstriaj. La sekvantan tagon Kuhn volis daŭrigi batalon kun freŝaj fortoj de la korpuso de Benedek, sed Clam-Gallas anoncis, ke lia soldataro ne estas kapabla batali. Post tio Gyulai donis je meznokto ordonon retiriĝi.

Benedek ne havis alian deziron ol ke la tempo havu flugilojn, por ke li jam povu ĉi tiun servon forlasi kaj iri. . .”

Gyulai estis eksigita kaj la imperiestro Francisko Jozefo mem prenis sur sin komandantecon de la armeo.

La 24an de junio okazis apud Solferino la lasta batalo de ĉi tiu milito. Tio estis la plej glora tago de la vivo de Benedek. Ĝis la antaŭa tago li havis febron kaj kuŝis en lito - je meznokto subite li revenis sana al armeo. Li estis komandanto de la dekstra flanko de la armeo, havis kontraŭ si duoblan malamikan superforton, ĵetis sin kontraŭ ĝin en fronto de sia soldataro kun sabro en mano, elektrizis al agoj de soldataj mirakloj, kaj kiam la centro kaj la maldekstra flanko estis venkitaj kaj la imperiestro donis ordonon retiriĝi, li ne obeis, denove sin ĵetis sur Piemontanojn kaj donis al ili ankoraŭ unu”.

Li ricevis komandoran krucon de Maria Terezia, kiun petis anstataŭ li generalo Schlick kaj la oficiroj de lia korpuso, ĉar la fierega soldato mem ne volis peti.

La imperiestro kontraktis pacon. Lombardio estis perdita. Benedek estis avansita al submarŝalo, nomita estro de ĉefa stabo kaj provincestro en Hungario. Post gravaj malvenkoj komencis en Vieno ia klariĝo, ke nobelaj sinjoroj, princoj kaj grafoj ne estas ĝuste naskitaj armeestroj kaj landestroj, oni do kumulis sur unu solan homon, kiu estis savinta honoron de aŭstriaj armiloj, ĉion, kion oni sur lin kumuli povis. Benedek konis sian kapablon kaj rifuzadis - li eĉ, estante sata de ĉio, kaj kvazaŭ li scius, ke lia feliĉo staras en zenito, kaj ke de nun povas veni sole la sunsubiro, volis iri en pension kaj vivi kun sia edzino en trankvilo, kiom ankoraŭ vivi restis, sed la imperiestro malakceptis lian peton kaj donis al li ordonon servi plue. Kaj Benedek obeis.

En Hungario Benedek ne povis montri sin kiel taŭga. Li estis sole fascinanta komandanto en batalejo kaj ne diplomato, kiu scius delikate flegi vundojn apenaŭ cikatriĝintajn. Pulvo kaj plombo ne estas ĝuste bonaj kvietigantaj rimedoj, kaj Benedek ne konis aliajn. Tiel li parolis kaj tiel li agis. En Vieno oni ekkonis la eraran paŝon kaj Benedek estis baldaŭ nomita supera komandanto de la armeo en Italujo..

La soldataro bonvenigis lian enoficigon kun entuziasmo, ĉar oni sentis, ke ne estas ankoraŭ paco kun Italujo, sed sole tempa armistico, kaj la populareco de la nova komandanto estis sola ebla kontraŭpezo de la populareco de Garibaldi kaj de Viktoro Emanuelo.

Heredanto de la gloro de Radetzky, espero kaj fiero de aŭstria armeo, li staris nun sur loko, kie la maljuna marŝalo iam estis rikoltanta sangajn laŭrojn. Taŭga viro sur bona posteno! La juna itala reĝolando estis preparita elŝiri la lastan provincon, kiu apartenis al ĝi laŭ lingvo, nacio kaj sito, el ungegoj de la nigra aglo - Benedek staris tie kiel neuzita glavo.

Soldato laŭ animo, koro kaj eksteraĵo. Nealta, kun malhela vizaĝkoloro, agla nazo, akra kaj penetrema rigardo de nigraj okuloj, vaksitaj lipharoj kun pinto supren tordita. Sur ĉevalo li sidis, kvazaŭ li estus alkreskinta, severa kaj senkompatema dum ekzercado, precipa kontraŭ oficiroj, dum interparolado post ekzerco ĉe glaso da vino afabla, malavara, kamaradema. Al simpla soldato li sciis ekparoli en lia gepatra lingvo, sen fieraĉo kaj sinaltigado per kerna blasfemo kun ŝerca iom kruda, sed ne ofendanta, kun neŝajnigita demando pri familiaj rilatoj de la soldateto. Ili amis lin kaj konfidis al li.