III. Indekso : Benedek
de Josef Svatopluk Machar
Tradukita de Rudolf Fridrich
IV.
V.

En marto 1866 oni vokis Benedek'on en Vienon, al gravaj militistaj konferencoj. Milito en nordo kaj sudo de la monarĥio pendis en aero. Kaj tie la generalo eksciis por sia plej granda mirego, ke li estas elektita komandanto de la armeo norda, ke li devas batali kontraŭ Prusoj. La plej terura tago de lia vivo” proksimiĝadis, kaj al li estis konfidota tia rolo en okazontaĵoj!

Li malakceptis ĝin. Li klarigis al la imperiestro, ke li ne posedas sufiĉajn strategiajn konaĵojn, ke li neniam tro okupiĝis pri milita teorio, ke li ne scias konduki kvaron-milionan armeon da homoj, kaj, kio koncernas la nordan batalejon, ke li ne konas Bohemujon, eĉ ne scias, kie Elbo fluas. En la malvastaj italaj rilatoj li ĉion memfidas: tie li konas ĉiun arbon, ĉiun ŝtonon, kaj promesas al la imperiestro sukcesan defendon de la Venezia lando. En nordo li garantias nenion.

La situacio de la imperiestro estis grava. Liaj konsilantoj kaj aliancanoj el la regno volis havi Benedek'on komandanto en nordo ĉiukondiĉe, li estis la plej populara aŭstria generalo, havis konfidon de soldatoj kaj oficiroj - ne nomi lin signifis en okazo de malvenko amason da pravigitaj riproĉoj kaj eble ankoraŭ pli malbonajn aferojn. La dua eminenta aŭstria soldato, marŝalo arĥiduko Albrecht, estis populara nek en la armeo nek inter la loĝantaro, nek ĉe la germanaj aliancanoj. Li havis ja malĝojan reputacion el la revolucio en Vieno 1848 kaj el kruda provincestrado en Hungario en j. 1860. . . Nomi imperiestran princon kiel komandanton de la armeo povis esti fatala en okazo de la malvenko por la tuta dinastio, dum la komandeco de Benedek faros bonan impreson eĉ en Hungario - li estas ja naskiĝe Hungariano. . .

Dufoje traktis la arĥiduko Albrecht kun Benedek, dufoje rifuzis la generalo ankaŭ al li, kiel antaŭ tio al la imperiestro, decide kaj klare, kaj pretigis sin reveni en Veronan. Sed en nokto antaŭ sia forveturo li estis vekita kaj petita de la imperiestra adjutanto grafo Creneville pri lasta interparolo. La adjntanto komunikis al generalo sciigon de la imperiestra sinjoro; ke la monarĥo prenus sur sin gravan respondecon, se kontraŭ voĉo de la publika opinio li nomus alian generalon komandanto! Se tiu estus venkita, la imperiestro estus kulpa de tiu malfeliĉo kaj restus al li nenio alia ol abdiki la tronon. Ke sekve en mano de Benedek estas la sorto de la imperiestro.

Mi estus estinta senkaraktera homaĉo, se eĉ post similaj klarigoj mi estus rifuzinta,” rakontis pli malfrue Benedek en unu intima momento.

Li diris al la imperiestro, ke li estas preta oferi al li sian burĝan kaj soldatan honorojn kaj akceptis komandecon de la norda armeo. La imperiestro proponis al li marŝalan ordonbastonon - Benedek ne akceptis dirante, ke li devas ĝin meriti sur batalejo, se li estas ricevonta ĝin.

Rompite li forlasis Vienon. Sen konfido al siaj fortoj li staris antaŭ sia tasko, en animo plenon da nigraj antaŭsentoj kaj el malproksimo li aŭdis tondri veturilon de la Fatalo, kiun li por ĉia prezo volis eviti, kaj pri kiu li nun certege sciis, ke li estos per ĝi frakasita.

Pli malfrue, jam post la katastrofo, kiam Benedek vivis en Graz maldolĉan vivon de malbenata kaj mokata homo, li ordigis unufoje siajn paperojn kaj trovis leteron de Albrecht, per kiu la marŝalo lin estis invitinta al interparolo. Estis jena interparolo en marto, kiu koncernis komandecon en Bohemujo. . . . Kaj mi azeno iris tien, tio estis komenco de mia malfeliĉo,” li tiam alskribis sur tiun leteron.

Ankoraŭ unu rimedon li ekprenis en sia malbona situacio: li postulis, ke oni donu al li kiel komandanton de ĉefa stabo la eminentan teoriiston kaj strategiiston John, kiu estis servanta sub li ĝis tiam en Italujo. Sed ĝuste tiun ili ne donis al li dirante, ke estas necese, ke li restu en Italujo ĉe la arĥiduko Albrecht kaj anstataŭ tiu oni sendis al li konsilanton de Albrecht Krismaniĉ'on kaj aldonis Henikstein'on. Krismaniĉ sciis meti en bonegan stilon siajn raportojn kaj planojn - liaj konaĵoj estis bazitaj sur militiroj de Fridrich II., la taktiko kaj strategio de napoleonaj militoj ankoraŭ ne ekzistis por li; Henikstein estis homo tre sprita, kiu sciis ekvidi malfortecojn de homo granda kaj malgranda kaj moki pri ili. Jam el pasintaj jaroj li estis amiko de Benedek kaj estis tial sendita sur batalejon, por ke li anstataŭu lin, se ia malfeliĉo okazus al la kuraĝega komandanto. Ĉar en bona memoro konserviĝis la kuraĝaj atakoj de Benedek kun sabro en mano kaj en fronto de la pasiigita soldataro. . .

Sed la submarŝalo jam ne estis tiu heroo el ardantaj tagoj sub itala ĉielo. Li estis jam aĝa de sesdekdu jaroj, la sango jam ne cirkulis tiom rapide en liaj vejnoj kaj sur batalejon, kien oni lin sendis, li iris rompite kaj pereigite kiel rezignaciinta bruto en buĉejon.

Antaŭ ol la milito komenciĝis, li ankoraŭ iris en Verona'n. Ĉi tie li lasis al si de junega subkapitano Hold klarigi la geografion de Germanujo.

En majo li foriris al sia armeo en Olomouc. Li inspektis soldatojn, penis akiri ilian konfidon, provis inspiri al ili esperon per armeaj ordonoj - - - dume li skribis al sia edzino: Se mi revenos ĉe Vi kiel vipita armeestro, havu kompaton por mi kaj lasu min porti mian malfeliĉon silente, kiel decas por viro”.

La deknaŭan de junio Benedek donis ordonon de marŝo en Bohemujon. La Prusoj rapidegis en tri armeoj trans limojn kaj Moltke fiksis la 29 an junion kiel tagon de ilia kuniĝo. Kiel fajrero el estingiĝinta fajro eksaltis espero en Benedek; la maljuna soldata praktikulo vidis, ke eble oni do povos akiri sukceson, ke eble oni povos detrui la dividitan malamikon parton post parto kaj donis ordonon por marŝi kontraŭ armeon de Fridrich Karl, kiu staris apud Jizera.

Mi esperas, ke mi tamen venkos ilin,” diris Benedek al sia stabo. . Li flaris pulvon, kaj la eĥo de liaj junaj jaroj evidente aŭdiĝis en lia animo. . .

Sed Krismaniĉ opiniis, ke ĉefa principo de la milito estas havi siajn fortojn kune, ke do estas necese atendi en Josefov, ĝis estos almarŝintaj ankoraŭ la ceteraj aŭstriaj taĉmentegoj - kaj Benedek, kiu havis pian respekton por ĉio, kio nur odoris doktrine, cedis. Jen estis la plej granda eraro de la tuta militiro. Nesufiĉaj korpusoj, lokumitaj kontraŭ prusaj armeoj en Bohemujon penetrantaj, sub komando de nekapablaj kaj neobeemaj estroj, estis venkataj en ĉiuj flankoj. La Saksoj kaj la malfeliĉega Clam-Gallas - post batalo apud Magenta oni donis al li komandantecon en Bohemujo - estis venkitaj de princo Fridrich Karl, Ramming'on venkis Steinmetz kaj la arĥiduko Leopold, kiu komencis batalon spite la klaran malpermeson de komandanto, perdis apud rivero Upa en kelkaj horoj 5000 homojn. Clam-Gallas estis tuj vokita Vienon kaj al arĥiduko Leopold oni donis subitan forpermeson pro malsano”. Kiel estro de ĉefa stabo estis nomita Baumgartner.

Kaj la kompatinda supera komandanto vidis, ke li estas venkita ne estinte en batalo. Li donis ordonon retiriĝi al Kralové Hradec (Koeniggraetz).

La imperiestro sendis sian intimulon, la subkolonelon Beck, al armeo. Kaj post konsiliĝo kun li Benedek telegrafis al imperiestro petante, ke li kontraktu pacon por ĉia prezo, ke la katastrofo estas neevitebla.

Venis respondo: Pacon kontrakti neeble. Se retiriĝo estas necesa, oni retiriĝu. Ĉu oni jam bataladis?”

Ĉi tiun demandon Benedek rigardis kiel indirektan ordonon. Li ne retiriĝis. Li komencigis batalon. Matene li skribis al sia edzino: Vi, mia imperiestro kaj Aŭstrio estos miaj pensoj. Mi estas kvieta kaj preta; kiam kanonoj ektondros, mi spiros libere.”

La batalo komenciĝis. Elbo en dorso kaj Prusoj en duonrondo ĉirkaŭe - sed ankoraŭ unufoje ekridetis la trompema Feliĉo la maljunan soldaton: dum la tuta antaŭtagmezo aŭstriaj ŝancoj estis bonaj. Prusoj kun sopiro atendis alvenon de ilia kronprinco. . . La princo almarŝis sur batalejon je la dua horo. La katastrofo estis jam ĉi tie.

Aŭstria infanterio forkuradis. Artilerio kaj kavalerio ŝirmis ĝian retiriĝon. Kaj Benedek la lastan fojon tondris sur batalejo de pozicio en pozicion tra pluvo da kugloj kaj grenadoj, ordonante, malbenante, petante. . .

Vespere je la 10 a horo li telegrafis al la imperiestro el Holice, ke la antaŭvidita kaj anoncita katastrofo okazis kaj ke la venkita armeo retiriĝas al Olomouc.

Kaj la 11en de julio oni komunikis al li, ke arĥiduko Albrecht prenis sur sin komandecon de armeo. . .

Arĥiduko Albrecht, venkinto apud Custozza. Kun helpo de John li venkis Italojn, la imperiestro cedis Venezian provincon al Napoleon III., kiu ĝin donis al Italujo kaj la trinmfanta armeo revenadis el sudo al malgaja nordo. Arĥiduko Albrecht donis ordonon, ke la venkita armeo retiriĝu al Vieno.

Kaj de la grafo Creneville, imperiestra adjutanto, Benedek riĉevis sciigon, ke li devas prezenti sin en Wiener Neustadt al ekspertiza komisiono kaj pravigi sin el malfeliĉaj faroj kaj nesufiĉa servmaniero per unu vorto: prezenti sin antaŭ militista juĝistaro.