IV. Indekso : Benedek
de Josef Svatopluk Machar
Tradukita de Rudolf Fridrich
V.

Antaŭ ol Benedek akceptis komandecon de la norda armeo, li kondiĉis, ke al neniu, krom la imperiestro, li estos responda pro direktado de la milito, kia ajn estu ĝia rezultato. Tion oni al li certe promesis. Sedjen, li estis vokata antaŭ esploran komisionon, kiu stilformis serion da demandoj koncernantaj la tutan direktadon de la milito kaj precipe la batalon apud Kralové Hradec. Tiujn demandojn en speciala cirkulero estis dissendinta arĥiduko Albrecht ankaŭ al ĉiuj subkomandantoj de Benedek por kritiki. La vivega edzino de submarŝalo furiozis kaj volis, ke lia edzo parolu, ke li ĉion diru, ke li montru dokumentojn”. Sed la maljuna soldato fidis al la imperiestra promeso kaj kredis, ke lia soldata honoro estos al li konservita, okazu kio ajn. Obeeme li iris antaŭ esploran komisionon konsistantan el kelkaj treege maljunaj kaj tute sensignifaj generaloj, kunmetinte brakojn sur brusto staris antaŭ ili, respondis per frazoj kiel eble plej mallongaj, sole al demandoj plej necesaj kaj prenis sur sin respondecon pri la tuta militiro. Sur sin sole. Ĉar ankaŭ Henikstein, Krismaniĉ kaj Clam-Gallas staris antaŭ la sama komisiono.

Clam-Gallas, grafo kaj edzo de unu el unuaj belulinoj en monarĥa restadejo, kiu devenis el familio de Dietrichstein, estis trovita de la komisiono kiel tute senkulpa, propramana letero de la imperiestro dankis lin pro fidela servado kaj la generalo revenis al aktiva servado en eminentan oficon.

Henikstein, Krismaniĉ kaj Benedek estis trovitaj kulpaj, la militista juĝa senato pravigis la decidon, restis nur eldiri kondamnon - sed tio ne okazis; laŭ la imperiestra ordono la plua procedo estis ĉesigita”.

Ankaŭ la arĥiduko Leopold resaniĝis kaj sen iu malhelpo reprenis komandecon super sia estinta armea korpuso.

Benedek foriris en Pensionopolon de aŭstriaj soldatoj, en Graz. En seka stilo oni sciigis al li, ke li estas eksigita en pension. Kvardekkvar jarojn li estis servinta. Li foriris tien kun la tuta pezo de sia malfeliĉo, sed nerompite, lia soldata honoro estis ja en zorgemaj manoj kaj li kredis, ke venos tago, kiam ĉio estos klara. Unu afero doloris lin: ke la imperiestro lin ankoraŭ ne alvokis por postuli de li klarigon de pasintaj malbonaj aferoj. Ĉar li estis responda sole al li.

Malordoj de multaj jardekoj, malseriozeco, malzorgeco, putriĝinta sistemo kaj ĉiuflanka kulpoplena administrado kaŭzis rezultaton de tiu milito - li portis respondecon pro fremdaj kulpoj kaj estas nature ke li deziris sin liberigi de ĝi. Kiel en malliberejo li atendis en Graz la vorton, kiu estis elkondukonta lin foren. Dume flugadis al lia orelo aliaj vortoj. Moltke, granda silentanto kaj lia triumfanta kontraŭulo, ekparolis. Oni demandis lin pri Benedek, kaj tiu seka matematikisto de mortigado diris: Venkita armeestro! Se laiko havus nur iom da ideo, kio kaŝas sin sub tiuj vortoj! Vespere post la batalo apud Králové Hradec en aŭstria ĉefkvartalo! Se oni tion imagas! Kaj tiom meritplena, kuraĝa kej prudenta generalo kiel Benedek!”

Fine okazis io.

La l9an de novembro alveturis subite en Graz'on arĥiduko Albrecht. Kortuŝa estis la renkonto de ambaŭ malnovaj amikoj, du armeestroj, la feliĉa kaj la malfeliĉa el du militiroj de ĉi tiu jaro. Kaj la feliĉa postulis ankoraŭ unu oferon. Ke Benedek silentu pri ĉio, kio okazis inter li kaj la monarĥo antaŭ la milito, ke li ne diru eĉ vorton el tio, kio estis traktata inter ili, ambaŭ armeestroj, ke li neniam donu ian klarigon, pravigon, malkaŝon nek skribe nek buŝe - kaj Benedek promesis silenti ne sole per sia honora sed ankaŭ subskribita vorto kaj per dokumento datumita en la sama tago, kiu poste estis almetita al sekretaj skribaĵoj pri milito en 1866. La arĥiduko forveturis kaj ambaŭ amikoj estas vidintaj sin la lastan fojon en sia vivo.

Kiam mortis la generalo John, estro de ĉefa stabo el batalo apud Custozza 1866, arĥiduko Albrecht elpetis la tutan korespondon kaj ĉiujn skribajn registrojn de la mortinto, kaj tiel okazis, ke la familio ne ricevis eĉ la privatajn leterojn. La marŝalo, kiu skrupule zorgis, ke lia bildo en historio estu plej brilanta, evidente timis, ke iam povus aperi diversaj cirkonstancoj kaj ke li minimume devus partigi la gloron de la triumfo kun iu alia. Similan pentradon li preferis prudente malebligi, dum tempo estis.

Certe tre diferencaj pensoj de ĉi tiu kondukis lin en Graz. La malfeliĉa Benedek povis partigi nur sian malfeliĉon, nur la respondecon - nenion alian.

Kaj tiu lia malfeliĉo devis ankoraŭ poste atingi plej altan gradon. La lasta frapo estis ankoraŭ venonta.

Benedek do bruligis post la 19a de novembro ĉiujn notojn pri la milito 1866. Kaj ankaŭ certan dokumenton, kiu povis esti ŝildo de lia soldata honoro.

Subite la okan de decembro de la sama jaro la gazeto Wiener Zeitung” publikis tre longan artikolon, kie el aŭtoritata partio kaj antaŭ la tuta mondo Benedek estis montrita kiel kulpanto de malfeliĉa rezultato de la tuta militiro. Henikstein kaj Krismaniĉ faris ĉion, kion ili povis, sed la ĉefa komandanto meritas punon pro ĉio, kio okazis. Perdo de konfido de lia plej alta imperiestra sinjoro, detruo de lia soldata reputacio ĉe samtempuloj kaj en estonteco, ekkono de la senfina malfeliĉo kiu sub lia komando trafis armeon kaj la tutan monarĥion, devas cetere por viro tiel honorema kaj fiera, kiel Benedek ĉiam aperis, esti puno pli grava ol tiu, kiu lin povus trafi en plua juĝeja procedo.” En simila tono la tuta artikolo daŭriĝas.

Kaj post ĉi tiu ekfrapo komencis ĵurnaloj de la tuta monarĥio. Satiro kaj humoro per vorto kaj bildo subtenis la aferon. Benedek en momento fariĝis unu el la plej malsaĝaj, mokindaj kaj malseriozaj figuroj de la tuta monarĥio. Al strata amaso, kiu post la milito en Vieno kriis al imperiestra kaleŝego: Abdanken! (Abdiki!) oni devis ĵeti viktimon. Kaj ju pli glora ĝi estis, des pli efika ĝi devis esti. La amaso ĵetis sin sur ĝin, disŝiradis ĝin, kriegadis pro plezuro posedi ĝin kaj ĉesis pensi pluen. Ĝi estis kontenta.

Perdo de konfido de lia plej alta imperiestra sinjoro,” jen kio estis la ĉefa. Tiu frapo trafis. Mi enterigis la reston de miaj soldataj iluzioj kaj de mia soldata poezio en ĉi tiu jaro,” li skribas post iu tempo al princo Thurn-Taxis, kiu volis lin viziti. Benedek petas lin ne veni al li. Kiaj povis esti la tagoj, kiaj la noktoj de ĉi tiu estinte fiera soldato! De ĉi tiu servisto de sia sinjoro, unu el plej fidelaj, kiujn ĝenerale la historio konas.

Venis ĉe li la historiisto Vivenot kaj petis de li kelkajn raportojn el malfeliĉa milito, per kiuj li povus sin pravigi - Benedek rifuzis. La edzino insistis, ke li parolu, sed sen sukceso. Tio utilus nek al la imperiestro, nek al armeo. La venkita armeestro devas porti sian malfeliĉon.”

Neniam tiu viro estis pli granda ol en ĉi tiu sufero.

Sole siajn amikojn Albrecht kaj John li ne povis pardoni. Ili ambaŭ estis iniciantoj kaj redaktintoj de la artikolo en Wiener Zeitung el la 8 a decembro. John lasis sin ekskuzi ĉe li, skribis, ke li ne partoprenis en la artikolo, li alveturis en Graz'on kaj petis insistege interparoladon, sed la ĉagrenita soldato ne enlasis lin kaj vidi lin ne volis.

Kaj ne sole li mem silentis, eĉ al la aliaj li ordonis silenti. Lia intima amiko Müller, lia adjutanto el jaro 1866, ĉeestis, kiam Benedek bruligadis siajn paperojn. Müller konis ilin kaj sciis pri ĉio - post morto de Benedek li diradis, ke li devis konservi almenaŭ unu dokumenton. Ĉar Benedek bruligis eĉ tion, kio estis skribita per la propra mano de lia plej alta soldata estro. Tiu Müller ankaŭ post morto de Benedek redonis al marŝalo Albrecht la sabron de arĥiduko Karlo. Kiam la marŝalo volis ĝin lasi al li memore, li modeste rifuzis kun vortoj, ke tiu sabro jam neniam povas esti portata de soldato pli brava ol Benedek estis.” Kaj tiu Müller ankaŭ silentis kiel tombo - cetere la arĥiduko Albrecht alvokis lin al sia servo kaj gardis lin serion da jaroj.

Post iu tempo revenis en la animon de Benedek ia malvarma kvieto. Li eliradis promeni, rekomencis legi ĵurnalojn, iradis ĉasi, iafoje haltigis iun konatan oficiron kaj komencis interparolon kun li.

Oni eĉ atingis ian alproksimiĝon kun la arĥiduko Albrecht. Arĥiduko nome faris de tempo al tempo paŝon. La servisto de Benedek ŝtelis al sia mastro soldatajn ordenojn kaj malaperis. Albrecht aŭdinte pri tio sendis al li la siajn. Benedek dankis strikte soldate. Poste arĥiduko verkis broŝureton Pri respondeco en milito”, esprimis sin tie laŭde pri Benedek kaj sendigis ĝin al li. Benedek ree dankis. En jaro 1872 post fino de imperiestraj manovroj en Galicio venis arĥiduko en urbon

Gdow, ekmemoris tie pri la unua heroa ago de Benedek kaj skribis la li koran leteron. Sed en fino li almetis: "Mi malpermesas al Vi respondi. . . ” Tial Benedek ne respondis. Gdow - ĝi estis loko, kie Benedek kiel juna subkolonelo en jaro 1846 subpremis la revolucion en okcidenta Galicio kun areto da soldatoj.

Estas evidente, ke la trankvilo de silentanta soldato estis nur glacia ŝelo por ekstera mondo - interne verŝajne estis alie. . .

En jaro 1873 venis la imperiestrido Rudolf, tiam dekkvinjara, en Graz. Li estis en akompano de sia instruisto la generalo Latour kaj devis viziti Benedek'on -- laŭ ordono de sia imperiestra patro. Eble tio estis la unua paŝo al iu favora komunikiĝo, eble - kiu scias?. . . Benedek ne estis hejme, kaj la princo skribis al li tre agrablan leteron. Kiam la maljuna soldato ĝin ricevis, li diris malgaje: Estas malfrue!” Poste lia malnova fiero vekiĝis kaj li ekdiris: Tio estas malmulte!” Li ne anoncis sin al aŭdienco, sed skribis al generalo Latour, petante, ke li esprimu lian dankon.” Latour postulis, ke li danku direkte la princon. Tio ankaŭ estis plenumita. Kaj en nova letero al Latour li skribas: "Fine mi estas interne finita, mi ne volas esti ĝenata en mia trankvilo.”

Sole unu aferon li atendis: ke la imperiestro lin alvokos al si kaj ke komenciĝos la grava interparolo, per kiu sole estos finitaj la kontoj de pasinteeo - sed tio ne okazis.

Li mortis pro kola kancero la 27an de aprilo 1881. Laŭ sia deziro li estis enterigita en simpla burĝa vestaĵo, li, soldato laŭ korpo kaj animo. Lia testamento montras, ke li forlasis mondon ne repaciĝinte kun sia estinta amiko marŝalo Albrecht.

Lia edzino Julia, kunsuferantino en lia silentado, zorgis, ke almenaŭ la memoro de ŝia edzo restu senmakula. Ŝi donis ĉiujn restintajn paperojn al aŭstria historiisto H. Friedjung, kiu eldonis ilin en dika volumo kun detala komentario kiel "Restintaj paperoj de Benedek.”

La generalo nome havis en sia edzino ankaŭ sian plej fidelan amikon. Al ŝi li skribis el ĉiuj militiroj, antaŭ batalo, post batalo, li skribis al ŝi pri ĉio, kio okazis, kion li pensis, sentis, kaj esprimoj de amo alternas kun efektivaj soldatoj bultenoj - kaj tiel almenaŭ parte estis eble, ke la edzino povis paroli, kie edzo silentis. Tuta vivo estas en tiuj leteroj: komence grandioza, ĝojeganta, feliĉa kaj poste muta tragedio de fidela servisto de sia ĉefo. La ŝtata argumento kaj la muĝado de la stratamaso bezonis viktimon - la leteroj montras, kia tiu viktimo estis kiel homo. Kaj samtempe, kia estis la ŝtata argumento.