Bohemaj Grenatoj/Antaŭparolo


Mi estas certe sukcesinta trovi kaj eĉ tradukinta multe pli gravajn kaj eble multe pli belajn poemaĵojn en nia riĉa nacia literaturo, sed diversaj cirkonstancoj kaŭzis, ke mi devis limigi mian originan intencon.
Tamen eble eĉ el ĉi-tiu malgranda kolekto estos videble, ke en nia patrujo naskiĝas poetoj, kiuj meritas, ke la vasta mondo ilin ne malpli konu, ol ĝi konas niajn ruĝe brilajn bohemajn grenatojn.


Dro Stan. Schulhof.


TIUN-ĈI POEMARON DEDIĈAS
AL LA TUTA ESPERANTISTARO
JE MEMORO DE SIA EDZO
SINO HERMINA SCHULHOF(OVÁ)
*


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Stanislav Schulhof.