Jaroslav Vrchlický:
LA KANTO.
Vi ĉion eblan al mi donis, mia Di’,
la ĉarmon de junec’ kaj dolĉan poezion,
dolorojn de la viv’ kun ama rapsodi’,
redoni nun mi volus al vi ĉion.
Ne pro infana, senpripensa sent’ kaj kor’,
sed post kvieta kaj profunda konsidero,
ĉar fumo estas la feliĉo kaj la glor’,
kaj nekonstanta nia am’ sur tero.
Mi scias, tia estas monda organiz’,
mi estas ankaŭ spik’ kun sia fina fato,
sed kial sur branĉ’ seka flor’ de paradiz’,
se ĉio morti devas sen kompato?
Mi tamen al vi, Dio, dankas, sed kun pen’,
dank’ mia estas ŝaŭma vino kun veneno,
ĝi estas de amantoj lasta ĉirkaŭpren’,
kis’ arda de du lipoj — sen reveno.