Bohemaj Grenatoj/En printempo


Karel Červinka:
EN PRINTEMPO.

Kun rid’ afabla la printempo paŝas juna,
fenestrojn tuj malfermu, jam vekiĝas ter’,
tra puraj vitroj falu sur min lumo suna,
la ĉambron trapenetru blovo de l’aer’.

Kun rid’ afabla iras ĝi kun verdkoloro,
ĝi iras sur tapiŝon grizan de l’ ĝarden’,
en boskon, kie ĵus pariĝas la leporo,
ĝi iras dum stelbrilo, kaj dum frumaten’.

Herbej’ rebrilas, kiel multkolora tuko,
ĝi kaŝas sin en arb’ kaj en primol’,
traboru nur arbŝelon — fluos sang’ — la suko
en al arbaroj vekas ree la kukol’.

En mia korp’ juniĝas de l’ virec’ la resto
kaj mi meditas nur pri nova fort’ kaj flor’,
ho, kiel por la brust’ malvasta estas vesto,
per amo vekiĝinta, por batanta kor’.




La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Karel Červinka kaj de la tradukinto: Stanislav Schulhof.