Jaroslav Vrchlický:
AMARUS.

En monaĥej’ li vivis. Kiel tien
li venis, mem ne sciis. Oni nomis
Amarus lin, ĉar id’ de pek’ li estis.
Li estis granda, pala, pripensema,
rigardis ĉiam teren, kiel ion
sur ĝi li serĉus. Foje li dumnokte,
dum arĝentigis kradojn luno, preĝis:
Pro pentofaroj miaj kaj turmentoj,
pro mia viv’ perdita, Di’, mi unu
deziras de vi nur: Mort’ kiam venos?
Kaj penson li ankoraŭ ne trapensis,
li kiam aŭdis: VI ekmortos nokte,
en lampon mian, kiam vi forgesos
oleon verŝi. Pasis tagoj, jaroj.
Trankvile kiel ĉiam flugis vivo;
kaj ĉiam plenigante lampon dian
li diris: vivon mian mi lumigas.
Kaj ĉe ĝi li ridetis. En printempo
li foje replenigis sian lampon.

Mallumo estis. Jen ĉe la statuo
de l’ Dipatrin’ li vidis du amantojn.
Spiradon sian preskaŭ li subpremis.
Preĝintajn li silente poste sekvis
el la preĝej’. Sent’ stranga lin ekkaptis.
Tombejon venis li. Aero
plenega estis per odor’ sambuka,
freŝec’ aera lin narkotis preskaŭ,
en bosko kantis birdo, papilioj
du, kiel floroj de l’ pomarb’ falintaj,
flirtadis ĉirkaŭ li. Li iris pluen.
Sur unu tomb’ kovrita nur per herbo,
sub amasego de l’ sambuk’ floranta
la par’ eksidis juna. Sur brust’ ŝia
kap’ lia kuŝis kaj en ŝiajn buklojn
faladis floroj, per la ros’ malsekaj.
Malantaŭ kantis bird’ kaj petolemaj
sur ŝia har’ eksidis papilioj.
Patrinon sian, kiun li ne konis,
jen rememoris li; al ŝi li dankis
por sia viv’ maldolĉa, kaj la birdoj
en aromplena bosko ĉiam kantis.

Sekvintan tagon, kiam la monaĥoj
en la preĝejon venis, kanti „horojn“,
eternan lampon trovis nelumanta
kaj de Amarus mankis la postsekvoj.
Sur forgesita tomb’ en la tombejo,
sur tomb’ de la patrin’ li morte kuŝis,
vizaĝon lian kovris blankaj floroj;
li kuŝis kaj la bird’ senĉese kantis.




La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Jaroslav Vrchlický kaj de la tradukinto: Stanislav Schulhof.