Jan Rokyta:
LA ALFLUOJ.
Kiel vasta maro estas viv’ homara,
ĝi vespere sangas, brilas dum maten’,
ŝanĝoplena, kvankam ŝajne ordinara,
ondo jen alfluas, kaj forfluas jen.
Venis de vaporo, kaj elektra tempo,
ondon orientan sendis okcident’,
por ke el la nokto iĝu la printempo,
por ekblovu tie nova, suna vent’.
Unu post alia, ondon sekvis ondo
kaj ĝi longe daŭris, preskaŭ jarojn cent,
sed la ondoj ŝajnis ĉiam sen respondo,
kvazaŭ ilin glutus stranga orient’.
Sed alflu’ revenas, nun centoble forta,
al la okcident’ ruliĝas ond’ post ond’,
antaŭ ol sciigos vi pri ĝi, jam morta
estos pasintec’ kaj juna brilos mond’.