Bohemaj Grenatoj/La neeldirebla


Jaroslav Kvapil:
LA NEELDIREBLA.

Mil da vortoj vibras sur la lipoj
kaj en ili estas tuta mond’.
kio do okazas sub la ripoj,
por ĝi mankas vortoj kaj respond’.

Nokte ĝi vin premas — la vampiro —
kaj vi porti ĝin ne povas jam,
ĝi feliĉ’ ne estas, nek sopiro,
ĝi dolor’ ne estas, nek la am’.

Ĝi en arbo kaŝas sin odora,
kaj sur frunt’ ĝi ardas per la kis’,
kanto per ĝi tremas, floras floro,
mil da koroj pro ĝi doloris.

La malĝoj’, de aĵoj en ĝi estas,
via eternec’ kaj via mond’,
vi ĝin sentas, sed ĝi tamen restas
sen la ĝusta vorto, sen respond’.




La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Jaroslav Kvapil kaj de la tradukinto: Stanislav Schulhof.