Bohemaj Grenatoj/La resignacio


Otokar Fischer:
LA RESIGNACIO.

Rigardu, kiel la aŭtunvespero
ĝardenon kovras en la agoni’,
hieraŭ floroplena estis tero,
nun velkas ĝi, kaj morgaŭ mortas ni.

Aŭskultu pie, kiel la trankvilo
tremetas en amas’ de branĉ’ kaj plant’,
el ili ĉiu dum la suna brilo
de mondmisteroj estas atestant’.

Rememoriĝo en animon venas —
vi scias, kiel falas la foli’?
Nenio ĝin al tero nun katenas
en ĝia flug’ de juna papili’.

Sed eble la feliĉ jam en proksimo —
ne pli Tantal’ soifis en infer’;
resignu nur je am’ kaj flor’, animo —
rigardu, kiel iĝas la vesper’.




La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Otokar Fischer kaj de la tradukinto: Stanislav Schulhof.