Cezaro/Junulo
Jam fordronas la sovaĝaj krioj de l’ forumo. Profunda, solena silento de la Sankta Ŝoseo envolvas ambaŭ junulojn, kiuj — ŝultron ĉe l’ ŝultro — trenas la piedojn al la templo de Jupitro. Samaĝaj, ili evidente portas ankoraŭ mallongan tempon la virtogon. Sed ĉiu ilia gesto estas aparte plena de patricia digno, laŭnaske kaj eduke sorbita en la sangon. Eĉ pli, tion ankaŭ pruvas ilia sama sintenado: ambaŭ tenas la dekstran manon en la antaŭaj faldoj, dum la maldekstra senzorge pendas. Tiel ili preskaŭ similas al du militistoj de la blanka, pacama militistaro, kiuj patrolas tra la stratoj de la metropolo.
La Fabiano unua rompas la silenton. Li rimarkigas turnorigarde al la jam marŝita vojo:
»Eh, kiel tie oni krias, gestas, kiel ekscitiĝas! La plebo kondutas kvazaŭ oni ne scius, ke la sorto de Romo estas jam delonge decidita aliloke.
La Juliano kaplevas.
»Oni mem estas kulpa,« diras li mallonge.
»Jes,« kapjesas la Fabiano. »Oni devis ne permesi, ke la afero tiom disŝvelu. Nun, post kiam unu mortis, la alia per unu sola buŝmalfermo englutos la tutan forumon.«
Li eksilentas kaj subite ekridas:
»Pardonu la senrespektajn esprimojn. Mi tute forgesis, ke Mario estis via onklo. Ĉu vi koleras?«
»Ridinde,« mansvingas senĝene la Juliano. »Tiom pli, ke vi tute pravas. Kion ankaŭ mi trovas bedaŭrinda, estas sole: tiu kapitulaco antaŭ lia Moŝto Sullo«
»Kion alian oni povis ja fari?! La taĉmentoj de Fimbrio perfide transiris al la malamiko kaj li mem — jam mortinta; la konsuloj Karbo kaj via, cetere altŝatata bopatro, estas feliĉaj, ke li ankoraŭ vivas; Metelo, Krasso kaj Pompejo ekpartiis kun Sullo. Kion, do, faru la kromrestintoj?«
Brilokule rigardas la Juliano rekte antaŭ sin.
»Ankaŭ Hanibalo staris antaŭporde de Romo, sed estis pereigita.«
»Estas nekonate al mi —« la Fabiano lin moke duonokulas — »keal la devoj de la jupitraj pastroj apartenas ankaŭ la aŭgurado. Ĉu vi eble intencas mobilizi viajn kolegojn, ho altrespektata moŝtulo?«
Tiu ĉi bildo estas tiom groteska, ke la Juliano devas ekridi. Eĉ nevole li vidas la dikan, mallertan Lenon, kaj la nerveman, eterne ekscititan Scevolon marŝi en senmankaj batalarmaĵoj laŭ la Apia Ŝoseo kontraŭ Sullon.
»Ne,« li diras ankoraŭ ĉiam ridante. »Precipe, ĉar kun miaj kolegoj mi interrilatas plej malvarme: helpe de onklo Mario mi akiris la pastran oficon same kiel pere de Cinno la edzinon.«
»Do?«
»Do, vi pravas: Sullo fariĝos mastro de Romo, ĉar tiel ordonas ĝia fatalo. Aŭ pli ĝuste: ĉar ĉiuj aldestinitoj cedis senbatale. Perdita estas nur tiu, kiu mem opinias sin perdita.«
Kelkatempe ili silente paŝas unu apud la alia. Tiam denove daŭrigas la Fabiano — energie, eĉ iom tro emfaze:
»Mi pensas: estas feliĉo, ke okazos tiel.«
»Ankaŭ mi tiel pensas,« seke diras la Juliano.
»Vere?« Ĝoja surprizo sonas en la ekkrio. »Tio sincere ĝojigas min!«
»Eble iom tro frue« enĵetas la Juliano mallaŭte ridante. »Nu, ni vidos. Unue diru al mi, kial vi opinias la venkon de Sullo feliĉo«.
»He, tio ja ne estas problemo.« ekbabilas la Fabiano. »Ne plu opinios ĉiu proleta alvagulo, ke li estas destinita por decidadi pri bono kaj malbono de la Respubliko. La povo revenos denove al tiuj, kiuj rajte ĝin disponos: al la patricioj kaj membroj de la senato. Kaj ĝuste tial mi ĝojas, ke vi, ho Kajo, kiel posteulo de unu el la plej eminentaj familioj kaj antikva nobelaro, fine retrovos la vojon al viaj samklasanoj«.
La Juliano metas la manon sur lian ŝultron.
»Hej, malrapide,« li diras, »malrapide ja! Lasu nun ankaŭ min paroli. Dankema vi estos pro la interrompo«. Iom pene li venkas la rideton klopodante aspekti digne. Naskiĝas grimaco, kvazaŭ li ekmordus ion acidan. Ankaŭ la vortoj estas laŭ tio.
»Via rezonado estas ĝusta, sed ne kompleta: la malfeliĉo estas ne nur tiu tropotenco de la proletaj alvaguloj — kiel vi ĵus diris — sed eĉ multe pli la tropotenco de tiuj pedantaj, sencerbaj arogantuloj — por ne diri: korupteblaj aristokratoj. Jen kiaj mi opinias feliĉo, ke Sullo venas. Ĉu li regos dekstrule aŭ maldekstrule, ĉu li formos registaron el la senato aŭ popolo, estas al mi indiferente. Al mi gravas nur, ke fine venis homo, kiu kuraĝos ĉion trakribri.« Subite li haltas antaŭ la ŝtuparo de la jupitra templo etendante la manon al la Fabiano, kiu ŝajnas frapita sur la buŝon: »Mi havas laboron ĉi tie. Adiaŭ, Marko, kaj dankon pro la akompano.« Ne atendante la respondon li supreniras la larĝan ŝtuparon kun la digno de flamen Dialis.
Ie ĉe la ŝtuparmezo li haltas, ekrigardas norden, trans la valon, al la deklivoj de Kvirinalo kaj Viminalo. Subpiede kuŝas Subura kun siaj grandaj loĝkazernoj, kiujn tage-nokte plenigas bruo kuj tumulto. Vidal-vide, meze de vasta parko, en la ŝirmo de grandaj ombroriĉaj arboj, turas la vilaoj kaj palacoj de la nask- kaj mon-aristokratoj. Per unu sola rigardo, momente ĉirkaŭprenanta ĉion, li entrinkas tiun ĉi bildon. Liaj okuloj glitas maldekstren ĝis la brila krono de l’ templo super la melankoliaj, krutaj deklivoj de Kapitolo. Jam li rememoras la antikvan proverbon: »De Kapitolo ĝis la Tarpeia roko estas nur unu sola paŝeto.« Ridetante li ĝin elmurmuras. Li pensas: La vojo estas mallonga por ĉiuj, kiuj ne komprenas sian nuntempon, kiuj riskas, kiam oni devus heziti kaj hezitas, kiam oni devus riski. Jes, en tio kuŝas la plej granda sekreto de ĉia sukceso. La Korneliano, al kiu nun riverencas la tuta urbo, komprenis tion pli bone ol la aliaj. Nezorgante pri partiaj kvereloj kaj registaraj dekretoj, li arbitre militis, ligante la militistojn, homon post homo, ĉiam pli intime al si. Fine ĉiuj, la estro kaj la militistaro iĝis unuj: unu penso, unu volo, unu potenco. Kaj nun ruliĝas tiu giganta globo kontraŭ Romon, detruante ĉian reziston per sia nevenkebla rompforte.
Malrapide li sin turnas ŝtuparsupren, enpense transpaŝas la lastajn ŝtupojn kaj atinginte la plataĵon, li direktiĝas maldekstren.
El la ombro de la kolonoj forŝiriĝas figuro, vokas lin ies voĉo:
»Ho sinjoro!«
Li turnas la kapon: estas unu el la hejmo-sklavoj, la grizhara hispano, kiu servas, de kiam la junulo memoras.
»Vi?« mire li demandas. Subite li rimarkas la tremetajn lipojn, la larmodronajn okulojn. Kvazaŭ pinto de arda pinglo, boriĝas tra lia brusto la disbrula timo. »Kio do okazis?« li elraŭkas.
La sklavo alproksimiĝas kurbdorse, braketende, li genufalas antaŭ la junulo kaj tremmane, liptuŝe, kaptas la borderaĵon de la togo. Sovaĝa plorsingulto konvulsie skuas lian tutan korpon malhelpante la parolon. »Sinjoro! Juna sinjoro!« jen ĉio, kion li elbuŝigas.
La junulo alkliniĝas kaj kaptas liajn ŝultrojn:
»Kio do okazis?« li ripetas jam ekvilibre.
La firma mankapto kaj trankvila voĉo rekonsciigas la maljunulon. Levinte sian larman vizaĝon, li elbalbutas:
»La sinjoro — malfeliĉo —«
»La patro?« malgraŭ la peno, ĝi estas elkrio de plej sovaĝa doloro. La sklavo kapjesas.
La Juliano jam forgesis la patrician kaj pastran dignon: unugeste li kaptas kaj transĵetas la togon. Longpaŝe li jam saltas malsupren laŭ la ĵus irita ŝtuparo. La maljunulo postsekvas, kiom permesas al li la tremaj kruroj.
Hejmrevene la Juliano tiras el la sklavo la plej gravajn informojn. La pretoro foriris kiel ĉiumatene al la juĝista kunsido. Veninte en la oficejon li plendis pri misfarto, tamen rifuzis reveni hejmen kaj prokrasti la procesojn. Sed tuj ĉe la unuaj vortoj li subite eksaltis, disŝiris la tunikon super la brusto kaj stertorante falis teren. La alkurintojn fiksrigardis jam la vitrecaj okuloj de la mortinto.
»Kie li nun estas?« informiĝas la junulo.
»Hejme. Ni reportis lin hejmen.«
»Do, la patrino jam scias —«
»Ŝi mem sendis min por vi.«
Ili atingas antaŭ la hejmon. Terurite rigardas la maljunulo, kiel la dolorgrimacan vizaĝon de la juna sinjoro kovras ŝtonmasko, mildigante la mienon kaj altrudante senespriman, solenan trankvilon.
Altrekte, malrapide kaj egalpaŝe la junulo transiras la sojlon.
Jam alpaŝas la pordisto por saluti lin per laŭta lamentado, kiun li trovas konvena al la cirkonstancoj: sed antaŭ la nealirebla seriozo de tiu ĉi statuo li retiriĝas kaj senbrue sin ŝovas en la ĉelon.
En la vestiblo venas renkonte al la junulo la patrino, digne kaj solene, kiel ankaŭ li mem. Estas ŝi, kiu unue riverencas: profunde ŝi klinas la noblan kapon antaŭ la nova estro de l’ juliana domo. Li resalutas lacgeste, respekte. Poste li atente disvolvas la faldojn de sia togo kaj lasante forgliti la vestaĵon li prenas el la manoj de l’ patrino la nigran funebroveston.
Eĉ vorteton ili ne parolas. Mute kunpaŝante ŝi gvidas lin en la atrion. Kune ili eniras tute absorbitaj en si mem, irante kvazaŭ trans la sojlon de sanktejo.
En la atrio la novan domestron salutas lia juna edzino kun tima, humila esprimo en la ronda infanvizaĝo. Ŝia korpo ŝvelas pro la infano, naskota post kelkaj monatoj. Ĝis nun ŝi staris ĉe l’ piedo de la katafalko. Kaj tiu ĉi stranga koincido de la vivo en kreiĝo kaj ĉeso donas al la solena malĝojo de tiu ĉi momento preskaŭ ĝenan kontraston.
Per la malrapida, senesprima gesto, kiel ĵus la patrinon, la edzo resalutas sian junan edzinon. Li preteriras ŝin, dum ŝi senbrue, kvazaŭ kun senkonscia ĝemeto, flankeniĝas. Meze de la ezo, ricevinta lumon tra aperturo en la tegmento, li haltas antaŭ la kadavro de sia patro.
La katafalko estas tegita per orbrodita, skarlata kovrilo, super kiun oni sternis la plej delikatan tolaĵon kaj surŝutis florojn el la hejma ĝerdeno. Jen la lasta kuŝejo de pretoro Kajo Julio Cezaro, la patro. Envolvita li estas en la veston de sia ofico, kiun apudas insignoj de liaj senatana rango kaj patricia deveno. Folia girlando, signo de la militheroeco, fleksiĝas ĉirkaŭ la frunto. La okuloj estas fermitaj, la vizaĝo montras trankvilan, preskaŭ serenan mienon. Ŝajne la pretoro ĵus plenumis malfacilan, longatempan taskon kaj nun kore ekĝojis pro la akirita ripozo.
La filo alpaŝas tute proksimen kaj senvorte mallevas la rigardon al la mortinta patro. Iom fore haltas la patrino kaj edzino, kvazaŭ nevolante ĝeni la mutan interparolon de la vivanto kun la mortinto.
Al la junulo ŝajnas, ke li estas tute sola kun tiu pala viro, senmove kuŝanta antaŭ li sur la luksa katafalko. Tute sola en la tuta, vasta mondo. Li rememoras milojn da delikataj, neeldiritaj vortoj kaj ili nun ektorturas lian koron. Li pensas pri la senlaca zorgemo de l’ mortinto, pri la fruktodona amo kaj subtila komprenemo por liaj ofte senkonsideraj, komplikitaj pensoj kaj agoj. Ho, li volus ankoraŭ nur unufoje danki la patron pro tiuj sennombraj bonaĵoj — sed li scias, ke estas jam tro malfrue. Neniam plu li sentos sur si la bonan, varman rigardon de tiuj ĉi okuloj, nek la firman, kvietigan manon sur sia ŝultro.
Flama doloro torentas en la gorĝon por estingiĝi en spasma, infana ploro. Per peno de sia tuta forto li ĝin sufokas, vekante la tremetadon ĉirkaŭ la ekploronta buŝo. Streĉante sian tutan volpovon li rektiĝas. Jam denove li sentas, ke en li leviĝas la flamo, la skarlata ondo de doloro, li sentas, ke nur kelkajn sekundojn li povos ĝin kontraŭstari. Kaj tiam kaptante per granda, solena gesto sian togon li ĝin ĵetas trans la kapon por kovri la vizaĝon, kiu taŭziĝas sub ĝi en la nevenkebla sufero.